Vorto,sms://+48666999666zVLnDn$ "*<BXp v!U  tm; C 9? _c1aMgeRq=a$(& ,xq0!,4. 2U' #@:c186/>8w;!5[GCJgQz>@U1YFHRDJTVcugsn\9!u[N-$&0L9|~P/a|,َxl:bZn7KY^\fd`]}A'hjl!G7rU } =M])[i36c>ADCH#VZf}hknpMt?Az|-( &$ "&ّ{GmI,רϯE,.2ݼ2<984K;6}F4 ':9 qsw? ]R# Mjm: _@D>DHLT/X]`bjego9sY~1={|Byi mg #w+ bQdwV{\` -_)Qsf'hwYA k k*'1#e Y)Ǣ0/574=AQIUEM<RWy\@cU` f'mFQspJwtېNP]v{-TOϞSXZ-Q^5")CwEi-l+ptzr1I'Uv/6x7#'+3:)+>|\AD~?TwNQm]h?_Qgmgo}awgsz˂1 GGחc)!ɳ  5aK./E-/ M_ E 7#%(,#4I7:7X[SU=A =CwFZJ\M[PIa+X!e`z|pru?t xx{sa-+%!makKX\S  . F27O$()>*[t,8@$B4S6՞W c'5).{I1EI}j "O@GK8uT&^[XqaK3ep0 Շ2 |~U?c:<> "Dyo;HJTiL3+PRNCoeVK{cs ZC ^Kbdfjl_&1*7-[4y9<@%ChsLEI=QUn[fZb#9n˙l1v]yg~uce~oi /G{;qucmqrrE[ +3  e     e  6 ' $ _    2 m7 O H eG L R _U c [ ] a ` d  f k o +t 7    x i    _  q  C A 3 #   s  G ! C i: m< ?  C C {' 5 I- < 9? + A D !X K Q   ]T W  __ + Cf i o p s -x ~ | nj om  " i &8TXbp|(*, } 7   .4 # 5 k Ӫ 0W 2  6% :@FJ <> y B  D y HS g  L$RS N P" 5 k O. ' 2 6 VD #&iY Z^]1 ,`}` *\k o t v z .} . E 0Mdhl)P4` fyY8W o < hqo j! q )v n7 rtc Y BvFUx|~{ M  zY m w H   S JN; '  1 O 9 U    " y) + ;/ 3 Q5 3? ɴ8 ; A gD CU 'H K N R X ]] ?` PRTtV 'm n %bd Ӫ  _  m  o 7   k C  K Q  )  Y E 8 S G B {  ' 7H    G  WN & s! $ ' - 0 + 5 8 Q < + ]@ 5W )H J V !O R ^ Y u] (al -dd } @ c O ׻ Ѻ  {  [       3 q "5 < % &),d A6:= 2OBEEI6YT : \>_rmK u yD͌w ˑ  L  fh]1l?nruz 'X\%v.sr ZW#_C^`v yz Qjb x_p7 h 9q/| 'C,#4;9=Ox ~jaI}NBGSZ\`dwmuYy9o]r~We'Qk }~ճ_=_AG!?A;} i]k _ Uu0 g#+G)6;@iB<=:5>HJAxOSPLX\EhdmjoyszSbmQKCYIנբ׳)7 ^; /wzVWYYHZ[6]H^_gbd>fhiHk8lmnipqs1uvrxzT|2~~ڃ OjɋnjZBġBt `Ϲ~~1-F-l pR#D*m@f* O  ZI|KQ ["!$%&L)+h-/03>45_7P8&: ={>@XATBC EF{GH6JIKLMNOcQSkTWUYI[]n^s_actengJhikbl(npq*sptwwxZzW|8}~u;CqN6 /tݥ֨k@Pײ߳@.f,m U~G((~qGWy,5jPd | 5 2"?h >#$&p)+<.*01{34698x:;=AAWCD~FGOKMgORSU;XY[=^__b{dAghi;klno&qJtwLz4}R ͏ٓcOӤ;ʨs. e#*1zUn"C  q "VFx !;#c%&-()*,_-a.023i6D9:<=9@0BE^HJLMNwPRTVWZ\0^_b dd5fgOk%moep)rs=uvxrzi|g})P+ M]~LpBs%'ĥ:Aޭ{>mYr{ALjEC<ugTk!L%c!r   L/-| !"$9&(*x-X1-34789:<3?@1CDE2HIrJLQNNPRzSTWXZ\]_a1cfgik:noq6stKuNvxy|N}~؀ρ2Tjޕ@6]kWyXݿJr48|Xv J92YjZ  lS4_ "B$%(.*+-/!36[89<>Q?@BcFNI4KL7OR4TiU1X[h]`bcefh+jkmop5rswQxy{(~I3)`1'Coe]+Ǩ>NW|SYF%G1, =,6p nd   \eC 3"$%K'Q)*T,.F0e1i46@799}; => @AC6GvIJyMOQiUVWYY[]^`!dtewgiibkmp)rBs)uvw"z,{|҂yYf#ZΖYyY.NrUS?E'ݿ= umFd  XGs} s'!"$&(,*,.0246/9;<?FC;EfFH*K@MOvQOSTWXdZ[^_`bzfhklnopstbvhwyz|}~r8jӓ!yϛŜ]>\zEPR.ۺ z+t@2rXKW`t#45    rE^ 4!$P%E&[()*p,q.l/)1I2"4H5679: <a=>@?@A(C%DEI$KLSN~OkPjQuRTVXY]^`CbdegitkmpqqtvVwxz|.~CmHgCABDIKIABDIKI - 1. Formale demeti cxiujn rajtojn pri regxeco, imperiestreco ks: La imperiestro abdikigis la imperiestran edzinon kaj anstatauxigis sxin per alia. / 2. Memvole forlasi altan oficon aux rangon: Li abdikis la prezidantecon pro la skandalo. Tio kauxzis la abdikon de diktatoro.ABISMOABISMO - 1. Loko, en montoj aux en maroj, tiel profunda, ke gxi sxajnas senfunda: Nia teamo esploras la oceanajn abismojn. La abisma fauxno estas tre interesa. La sxipo, renkontinte glacitavolegon, enabismigxis. / 2. Profundo, kiun la menso ne povas gxisfunde esplori: Estas abismo inter niaj opinioj. Fremda animo estas abismo sen limo. / 3. Profundego, ekstremo, kie oni estas forperdita: Miaj esperoj forfalis en la abismon.ABOLICIIABOL(ICI)I - Per oficiala akto nuligi aux forigi arangxon aux kutimon: La imperiestro abol(ici)is multajn legxojn kaj regularojn. Sklaveco en Usono estis abol(ici)ita nur en 1865. Oni vocxdonis la abol(ici)on de la mortpuno.ABOMENI-ABOMENI - Malamegi pro fizike nauxzaj aux pro morale tre malplacxaj ecoj: Ja vi scias, ke mi abomenas ostrojn. Ne necesas senti al li abomenon. Via agado estis abomena. Cxiu abomenajxo trovas sian adoranton. Ne faru tiel, se vi ne volas abomenigi vin al aliaj. Nun mi trovas tiun projekton abomeninda.ABONIABONI - Ricevadi, laux kontrakto kaj post pago, dum difinita tempo, gazeton, komercajxon, fervojbileton, telefonservon ks: Mi abonas la gazeton "Kontakto". La prezo de la abono estas cent euxroj. Mia abono finigxos en septembro. Mi jam sendis abonan monon (abonpagon). Nia reta revuo estas facile abonebla - necesas nur enskribi la retadreson. Cxi tiu revuo havas multajn abonantojn. Mi volas malaboni la aviadilan bileton.ABRUPTAABRUPTA - Malagrable subita, negxentile senprepara: Homoj ekpanikis pro la abrupta tertremo. La vojo estis abrupta kaj preskaux vertikala, kio timigas la irantojn. Mi ektimis, kiam iu abrupte frapis la pordon. Mi neniel povas kompreni la abruptecon de lia amo.ABSORBIABSORBI - 1. Ekskluzive okupi (la spiriton aux atenton): Lia lernado absorbas tutan lian penson. Absorbita per la legado sxi ne rimarkis, ke jam venis nokto. / 2. Sorbi: Cxi tiuj floroj rapide absorbas akvon. Via cxemizo absorbis en sin vian sxviton. Li tiel absorbigxis en sia laboro, ke li ecx ne volis mangxi. La glaso falis kaj suko absorbigxis en tapisxon. Absorbigxo en amo povas kauxzi grandajn problemojn.ABSTINIfABSTINI - 1. Sin detenadi, pro principo, de la uzado de io plezuriga (ekzemple alkoholo, viando, tabako kaj tiel plu): Mi abstinas je alkoholajxoj, sed la festo por mi ne estas malbona pro tio. Ili lancxis abstinan kampanjon. Abstinado je kafo plibonigis mian sanon. Mi scias, ke vi estas abstinulo, pro tio mi proponos al vi limonadon. / 2. Sin deteni de la mangxado de viando aux limigi troan konsumadon, precipe dum vendredo, la mortotago de Jesuo: Hodiaux ni abstinas je viando, sed dimancxe ni jam povos mangxi gxin. La katolika abstinado estas mildigo de fasto. Pro mia abstinemo estas facile por mi abstini. ABSTRAKTAABSTRAKTA - 1. Pritraktanta nur purajn ecojn, ne realajxojn: Tio estas nur abstrakta ideo pri la afero. / 2. Esprimanta econ, estmanieron (se paroli pri substantivo): "Kuragxo", "beleco" estas abstraktaj vortoj. / 3. Celanta ne la pli-malpli gxustan prezentadon de la realajxo, sed nur la ludan kombinon de formoj, koloroj kaj simile: Ni vidis multajn abstraktajn pentrajxojn en la muzeo. / 4. Ne havanta kontakton kun la realajxoj, nepraktika: Nia diskutado estis abstrakta kaj teoria. Ili tro abstrakte pritraktas la demandojn.ABSURDA ABSURDA - 1. Kontrauxa al la komuna sagxo: Via iniciativo estas absurda en tiaj cirkonstancoj. Cxu vi ne komprenas, ke vi diras absurdajxojn? La absurdeco de la milito cxiam pli kaj pli evidentigxas. / 2. Ofendanta la regulojn de la logiko: La ideo de senfina movado estas absurda hipotezo. Ni povas pruvi cxi tiun geometrian proponon per absurdo (pruvante, ke, se oni ne akceptas gxin, oni ricevas absurdajn konsekvencojn).ABUNDA ABUNDA - 1. Estanta en pli ol suficxa kvanto: Sagxo abunda, sed ne profunda. Fisxo sercxas profundon, homo sercxas abundon. Kiu ripetas abunde, lernas plej funde. Pro malabundo de mono mi faris nur malgrandan feston. La porcio estas superabunda - mi ne finmangxos gxin. / 2. Entenanta pli ol suficxan kvanton aux nombron: Mia avino havas tre abundan gxardenon. Nia lando abundas je arbaroj. Tiu tempo estis jaroj de abundeco en la tuta lando.ACIDO ACIDO - Kombinajxo, havanta hidrogenjonojn en akva solvajxo, kaj rugxiganta lakmuson: En tiuj cxi boteletoj trovigxas diversaj acidoj: vinagro, azotacido kaj aliaj. Post dolcxa vino restas acida vinagro. Tiu vino estis abomena acidajxo. Sxi havas problemojn pro troa acideco en stomako. La suko estas acideta. Unu el kauxzoj de arbarmortado estas acidigxo de pluvoj. Hodiaux mi kuiros viandon kun dolcxacida sauxco.ADAPTI ADAPTI - 1. Tauxge, gxuste kunigi ion materian al io: Estos facile adapti butonojn al cxi tiu robo. Post adapto de brodajxo la bluzo aspektas kiel nova. Havu adaptilon por ensxalti viajn alportitajn aparatojn. / 2. Konformigi por specialaj celoj aux kondicxoj: Vi devos adapti la materialon al la prelegoj. Mi facile adaptigxis al la nova logxejo. Post malfacila operacio lin atendas readaptado.ADHERI ADHERI - Suprajxe gluigxi sur io; suprajxe fiksigxi pro ia speciala forto: La du randoj de la vundo adheris. Por garantii firman adheron necesas sxmiri gluon sur ambaux surfacoj. Adhera rubando malhelpis la fluadon de la sango.ADJUDIKIADJUDIKI - Proponi kontrakton pri laboro, livero ks al konkurencantoj, ordinare kun la antauxa kondicxo, ke la akiranto estos tiu, kies prezoj estos la plej favoraj: La urba registaro adjudikis la konstruon de la ponto. Adjudikado de publikaj laborajxoj estas tre popularaj en nia lando. La adjudikanto estas la sxtata administracio. La adjudikatoj proponis multe da mono por niaj servoj.ADMIRI ADMIRI - Esti ravita per la beleco aux supereco: Cxiuj admiris la pejzagxon. Oni maron admiras, se oni maron ne iras. Li rigardis bestojn kun admiro. Edzin' admirata - edzo malsata. Tiu pentrajxo kolektis cxirkaux si amason de admirantoj. Sxi estas admirinda aktorino.ADMONIxADMONI - 1. Instigi per parolo al la plenumo de ago aux devo: Admonu vin reciproke. Mian admonon sxi ne obeis. Mi admonas vin fari tion. La policano admonis popol-amason disiri. / 2. Severe riprocxi, mallauxdi pro malbona konduto: La instruisto admonas la lernantojn pro ilia maldiligenteco. Al malbonuloj ne helpas admono, nur bastono. Ne admonu min pro mia malfrua respondo.ADOLESKI'ADOLESKI - Esti en tiu vivperiodo, kiu venas post la infanagxo: Kutime estas malfacila tempo por la gepatroj, kies infanoj adoleskas. Junulo inter 14 kaj 20 jaroj estas adoleskanto, kaj junulino inter 12 kaj 18 jaroj estas adoleskantino. Sxi kun plezuro revenus al la tempo de sia adoleskanteco.ADOPTIpADOPTI - 1. Alpreni per oficiala, lauxlegxa akto, iun kiel sian propran filon aux filinon: Ni decidis adopti tiun bebon. La kondicxoj de adopto estas striktaj. Miaj adoptaj gepatroj estas tre bonaj. Cxu bonas la rilatoj inter adoptintoj kaj adoptitoj? / 2. Alproprigi al si ion spiritan: Li adoptis cxi tiun metodon de instruado. Cxi tiu modo estis adoptita de cxinoj.ADORI ADORI - 1. Honori kiel diajxon per la decaj vortoj kaj gestoj: Ili adoras iujn nekonatajn diojn. Tio estas sankta kaj adorata bildo. Niaj praavoj adoradis sur cxi tiu monto. Antauxe cxi tie estis adorejo de dioj. / 2. Ami per respektoplena pasio: Multajn heroojn mi adoris en mia infaneco. Kiu mem sin adoras, nenion valoras. Por mi tiu aktorino estas plej adorinda. / 3. Havi pasian emon al io: Li adoras poezion. Mi adoras belajn krurojn cxe la virinoj. Cxiu abomenajxo trovas sian adoranton. Via ideo meritas adoradon.ADULTIZADULTI - Rompi la geedzan fidelecon per seksa rilato kun alia persono: Ne adultu! Li adultis kun la edzino de sia najbaro. Mi ne volas, ke mia edzino estu adultigata de aliulo. Sxi estis kaptita en adulto. Li estis tre adultema kaj ne sukcesis kasxi siajn adultojn. Lastatempe adultado tre disvastigxis. La okulo de adultulo atendas la krepuskon.ADVOKATOADVOKATO - 1. Persono oficiale rajtigita defendi en jugxejo la interesojn de procesanto aux de akuzato: Li havas multe da mono kaj bonan advokaton, pro tio nenion timas. Pastro vivas de pregxoj, advokato de legxoj. Mi laboras en advokata oficejo. Li registrigxis en la loka advokataro. Mi esperas, ke mia advokateco ne estos nuligita. / 2. Persono, kiu parolas aux pledas favore al afero, aux vice de alia persono: Bonvolu esti mia advokato antaux mia edzino.AFABLA4AFABLA - 1. Kondutanta placxivole kun agrablaj vortoj kaj komplezo: Cxu vi ne volas esti tiel afabla kaj helpi al mi trovi la vojon? Apud plena mangxotablo cxiu estas tre afabla. Dankon pro via afableco, kiun vi montris al mi. Vi estis tre malafabla al via patrino! / 2. Placxa pro la montrata bonvolemo aux komplezo: Mi kun plezuro akceptis sxian afablan inviton. Afabla vorto pli atingas ol forto. Kiu agas afable, vivas agrable. Evidente sxi ne sxatas min, cxar sxi rigardis al mi malafable. / 3. Facile uzebla por nesperta uzanto: La programo estas tre afabla.AFEKCIIAFEKCII - 1. Estigi sxangxon en la animstato de ekzistajxo: Objektojn ni konas nur per tio, ke ili afekcias nian konscion. / 2. Forte tusxi la sentojn: La morto de gepatroj afekciis sxin. Li ne kapablas estri siajn afekciojn. Miaj vortoj elvokis afekciajn reagojn. / 3. Malsane aliigi la fizikan staton: Paralizo afekciis la duonon de lia korpo. Sidema vivo kaj grasaj mangxajxoj kauxzis al mi afekcion.AFEKTIAFEKTI - 1. Sxajnigi ion per nenaturaj, nesimplaj manieroj: Mi scias, ke interesigxon li afektis. Mi tuj rekonas afekton de la homo. Sxi estis al mi afekte gxentila. Sxi estas bona kaj senafekta virino. / 2. Fari mienojn, kvazaux oni ne volus, dum oni ja volas; montradi nesimplan, pretendeman, atentovekan sintenadon: Infanoj, cxesu afekti! Tiu afektulino sxatas afektadi antaux la spegulo. La nuntempa junularo estas tre afektema. Via afekta vocxo min nervozigas.AFLIKTIAFLIKTI - Kauxzi severan kordoloron: Lia perfido afliktis sxin. Sur lia vizagxo aperis aflikto. Sxi estas ege afliktita. Kiu afliktigxos pri vi? Li malsanigxis pro afliktigxo.AGNOSKIAGNOSKI - Deklari oficiale rajtigita: Oni agnoskis miajn rajtojn je la heredajxo. Min interesas, cxu Esperanto estos iam oficiale agnoskita de cxiuj registaroj. Ili silente malagnoskis la rezultojn de la vocxdonado.AGONII AGONII - 1. Suferi la lastajn dolorojn antaux la morto: Cxiuj sciis, ke li agonias, sed li tion provis ne montri. Mi saturis la florojn jam agoniantajn de la soifo. Mi ne povis vidi agonion de mia mortanta patro. / 2. Estu tuj finigxonta: La somera tago jam agonias.AGORDIAGORDI - 1. Starigi la gxustan rilaton inter la sonoj de instrumento aux de pluraj instrumentoj de orkestro: La violonisto agordis sian instrumenton. Cxiuj instrumentoj agordigxis. La piano estis misagorda, pro tio mi venigis la agordiston. / 2. Algxustigi cirkviton, por ke gxi funkciu laux la dezirata frekvenco: Li agordis la radioricevilon. Gxi estas tre facile agordebla. / 3. Vibrigi la kordojn de ies animo en difinita maniero: Kio agordis vin maljuste kontraux mi? Vi estas cxiam tre kritikeme agordita. Lia animo agordigxis pie. / 4. Elekti konvenajn valorojn por la parametroj, kiuj difinas la funkciadon de komputila programo: Mi agordis novan programon en mia komputilo. Vi povos ajnmomente sxangxi la agordojn de la programo.AGRABLA"AGRABLA - Placxa kaj plezuriga: Vi estis tre agrabla al mi! Agrabla estas gasto, se ne longe li restas. Estas tre agrable, ke vi vizitis min. Li faris multe da agrablajxoj al mi. Sxia agrableco min tre plezurigis. Ni cxiam provas agrabligi nian vivon. Subite ni ekauxdis malagrablan vocxon.AGRESI8AGRESI - Ataki la unua, ne estante mem minacata de atako: "Cxu la knaboj denove agresis vin?" demandis la patrino. Mi jam lacigxis de iliaj agresaj riprocxoj. Tio estas agreso kontraux nia nacio! "Via filo estas tro agresema," diris la instruisto. Multaj plendis pri via agresemo. Vi devas eviti cxion agresivan.AKCELIAKCELI - 1. Kreskigi la rapidon de korpo aux atomoj: Akcelu la pedalon de motoro! Li premis la akcelilon kaj ni ekveturis pli rapide. / 2. Plirapidigi komencitan agon: Kio akcelis la malfelicxon? Tro rapida akcelo ne kondukas al celo. La estro postulis akceladon de la laboroj. Por tio ni uzos akcelanton (substancon, kiu akcelas reakcion). Mia pulso akceligxis. Kiu tro pelas, nur malakcelas. / 3. Plifruigi: Ni devis akceli nian forveturon. / 4. Progresigi, antauxenigi: Bedauxrinde tio ne akcelos la progreson de Esperanto.AKCEPTI QAKCEPTI - 1. Konsenti ricevi ion, kion iu donas aux proponas: Sxi ne akceptis lian monon. Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. Mi malakceptis la rekompencon. / 2. Lasi eniri en sian domon, hejmon kaj simile: Mi ne akceptos tiun krimulon! La avino akceptadas nian familion cxiun dimancxon. / 3. Tiel aux tiel konduti kontraux invitito, gasto kaj simile: Ili tre gastame akceptis nin. Oni akceptas laux vizagxo, oni forlasas laux sagxo. Vi povas turni vin al la virino, kiu sidas cxe akceptejo kaj ricevi bezonatajn informojn. / 4. Konsenti pri io, aprobe allasi: Bedauxrinde oni ne akceptis mian proponon. La decidoj jam estas akceptitaj. Mi esperas je akcepto de la projekto. Viaj kondicxoj sxajnas esti akcepteblaj. / 5. Esti trafita de ago, kiu modifas la staton de la trafitajxo aux donas al gxi ian econ: Tiu regulo akceptas multajn esceptojn. AKCIDENTO!AKCIDENTO - Malfelicxa okazajxo, kauxzanta materiajn aux korpajn damagxojn: Li suferis akcidenton sur la strato. Mi havas asekuron kontraux akcidentoj. Sxia morto estis akcidenta. Mi estis vundita dum laborakcidento (dum profesia laboro).AKIRI"AKIRI - 1. Igxi posedanto de io konkreta per acxeto, intersxangxo aux alie: Ni akiris tre bonan domon je malalta prezo. Kiu amas la liton, ne akiros profiton. Peke akirita ne estas profita. Kiel akirite, tiel perdite. Akiro kaj perdo rajdas duope. / 2. Sukcesi ricevi ion petitan: Vi devas akiri por tio la permeson de la Akademio. / 3. Per propra klopodo sukcesi havigi al si ies favoron, helpon, apogon: Li estis tre bonkora kaj helpema kaj pro tio akiris multajn amikojn. Sxi estas neakirebla virino. Li provis flatakiri mian pardonon. / 4. Havigi al si ion abstraktan per penado aux klopodo: Sxajnas al mi, ke vi neniam akiros sagxon. Scion akiru, sed ne cxion eldiru. Per mezuro kaj peso akirigxas sukceso. Lasu min reakiri mian spiron.AKLAMI#AKLAMI - Per favoraj krioj akcepti, saluti (se paroli pri granda amaso): Cxiuj aklamis kaj honoris la princon. Oni aklame nomis lin prezidanto. Li farigxis la unua prezidanto per aklamo.AKOMODI$AKOMODI - Algxustigi, adapti ion, por ke gxi povu tauxge funkcii: Mi bezonas multe da mono por akomodi la domon. Li devos sin akomodi al cxiuj situacioj. La homaj okuloj rapide akomodigxas al diversaj distancoj. Min mirigas via povo de akomodo al situacioj.AKOMPANI% AKOMPANI - 1. Esti aux iri kun iu: Li akompanis sian koramikinon gxis sxia domo. Sukceso cxiam vin akompanadu! La prezidento venis kun granda akompanantaro. Atendu iomete, mi elakompanos miajn amikojn (gxis la elirejo de la domo). / 2. Aldonigxi al io, okazi samtempe kaj ofte interligite kun io: La filantropio ne cxiam akompanas la ricxecon. / 3. Subteni, ludante aux kantante samtempe akcesoran parton: Mi akompanas la kantiston per la piano. Sxi kantas kun la akompano de gitaro. Li estas akompananto de la fama pianisto.AKORDO&YAKORDO - 1. Sameco de sentoj aux opinioj inter du aux pluraj personoj: Dum nia kunlaborado ni cxiam estis en akordo. Ili akordigxis por trompi nin. Li havas akordigxeman (konsenteman) karakteron. Tio estis neakordigebla konflikto. Finfine ni reakordigxis. / 2. Gxusta konveneco inter du aux pluraj aferoj: Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo. Tiuj koloroj bone akordas. Necesas akordigi la horlogxojn. Tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj. / 3. Kombino de tonoj, konsonanca aux disonanca: Akordoj estas nomataj laux la gamnomo de la radiko. Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.AKRA'AKRA - 1. Tia, ke gxia rando estas trancxa aux gxia pinto pika: La dentoj de la sxarko estas akraj. Malgranda birdeto, sed akra ungeto. Trancxilojn oni povas akrigi per akrigilo. La akrajxo de la trancxilo jam estas malakra. / 2. Vive kaj penetre ekscitanta la sensojn: La viando estis akra pro pipro. Nia apetito akrigxos dum la mangxado. / 3. Malagrable kaj ofende impresanta la sentojn: Tiuj akraj mokoj tre dolorigis min. Neniu min defendis, kiam li min akre atakis. / 4. Kapabla percepti tre etajn, malfacile distingeblajn detalojn (se paroli pri sensoj aux pri intelekto): Gasto havas akrajn okulojn. Sperto sagxon akrigas. Maljuneco malakrigas la vidadon.AKTIVA(AKTIVA - 1. Tia, ke li/sxi/gxi kapablas agi, efiki sur ion: Mi estas aktiva membro de UEA. Jam dum multaj jaroj sxi aktivas en E@I. Ni organizas diversajn seminariojn por aktivuloj. Legxo ne havas retroaktivan efikon. / 2. Plena je vigleco kaj energio; multe aganta: La trafiko estas tre aktiva dum cxi tiuj horoj. Min timigas lia tro granda aktiveco. Subite sxi aktivigxis kaj komencis strange konduti. / 3. Rezultodone, energie efikanta: Tio estas aktiva kuracilo.AKTUALA)AKTUALA - 1. Efektive ekzistanta en la nuntempo: Tie vi trovos informojn pri aktuala viva Esperanta kulturo kaj arto. / 2. Interesanta pro la nuntempeco: Tiu cxi problemo estas aktuala por nia lando, gxi ne povas atendi. La nova pagxaro de E@I (de projekto "Esperanto aktuale") enhavos cxiujn gravajn informojn pri Esperanto. Mi auxdis tion de televidaj aktualajxoj. Necesas aktualigi la enhavon de nia ttt-ejo. La novajxo jam estas malaktuala.AKURATA*SAKURATA - Plenumanta promeson, servon, devon ks precize en la difinita tempo, je la interkonsentita horo: Cxi tie laboras nur akurataj oficistoj. Mi pensas, ke vi estas neakurata en la korespondado kun niaj klientoj. Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate (ne preteratentante la pagdatojn). Oni multe plendas pri via nesuficxa akurateco.AKUTA+PAKUTA - 1. Malpli granda ol orto (se paroli pri angulo): Triangulo havas almenaux du akutajn angulojn. / 2. Prezentanta fortajn simptomojn, rapide gravigxanta: La avino suferas akutan ftizon. / 3. Havanta altajn frekvencojn (se paroli pri sono): Miaj oreloj ne povas toleri sxian akutan vocxon. Mi gxuis malakutan murmuron de la rivero.AKUZI,AKUZI - Kulpigi iun pri io: Oni akuzis ilin pri terorismo. Li estis akuzita pri mortigo de sia edzino. Ne cxiu akuzito estas kulpa. La akuz(ajx)o estis, ke sxi sxtelis la juvelon. La akuzanto bone argumentis dum akuzado. Mi estas certa, ke oni misakuzis lin. Li faris publikan sinakuzon.ALMOZO-uALMOZO - Favorkora donaco plej ofte mona, kiel helpo al malricxulo: Almozuloj ofte sidas apud la pordo de la pregxejo kaj petadas almozon. Almozoj ne malricxigas. Mi neniam povus almoz(pet)i. Tiuj homoj vivas almoze. Almozpetanto singxena restas kun sako malplena. Kiu vivas sen kalkulo, baldaux estos almozulo. Li estas almozdonema - volonte kaj malavare donanta almozojn.ALTERNI.ALTERNI - 1. Sin sekvi lauxvice, kun pli-malpli da reguleco: Kvar sezonoj de printempo, somero, auxtuno kaj vintro alternas orde. / 2. Esti lauxvice pozitiva kaj negativa: Alternanta elektra fluo. Cxiujare cxe alterno de vintro kaj printempo nin atakas inundoj. Ili konis la cxielon pere de alternado de la kvar sezonoj kaj irado de la steloj. Ili speciale alternigis la virojn kaj virinojn cxirkaux la tablo. Alternatoro estas masxino, kiu produktas alternan elektran fluon.ALUDI/ALUDI - 1. Paroli pri iu aux io, ne uzante la propran nomon aux vorton, sed iel komprenigante, pri kiu aux kio temas: La ministro aludis la jxusajn packontraktojn. Min tute ne interesas tiuj aludoj kontraux mi. / 2. Nerekte sciigi, subkomprenige averti: Li neniam aludis al sxi, ke sxi estas malbona edzino. Homoj aludadas, ke li edzigxis je sxi gxuste pro la mono. Por sagxulo suficxas aludo.AMARA0PAMARA - 1. Maldolcxa por la gusto: La teo estis tre amara kaj malbongusta. Mi tre trinkos (drinkos) tiun amarajxon! / 2. Maldolcxa por la koro: Morto de la avino estis amara doloro por sxi. Rigardante gejunulojn li amare bedauxras, ke la tempo pasis tre rapide kaj li jam maljunigxis. Subite sxi eksentis la amarecon de sia vidvinigxo.AMPLEKSO1AMPLEKSO - 1. La grado de volumena grandeco, konsiderata rilate al tio, kion gxi enhavas: Babilono estas konata laux sia amplekso kaj arkitekturo. PIV (Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) estas ampleksa vortaro. Ankoraux kelkaj kursoj ampleksigis la kursejon de lernu!. / 2. Grado de metafora vasteco, en rilato kun la entenataj detaloj aux cirkonstancoj: Ni ankoraux ne scias la amplekson de katastrofo. Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro. La perspektivoj de la Konferenco ampleksigxis.ANONIMA2ANONIMA - 1. Ne surhavanta la nomon de la auxtoro: La letero estas anonima, do mi ne scias, kiu skribis al mi. / 2. Ne koniganta la nomon de la posedanto(j): Li estas ano de nia komerca anonima societo (kies asocianoj ne publikigas siajn nomojn kaj riskas nur siajn investitajn kapitalojn). / 3. Ne malkaSxanta sian nomon: Tiu persono deziras resti anonima. Mi ne intencas kaSxi min sub anonimeco! Iu anonimulo telefonis al ni kaj rakontis cxion pri viaj agoj.ANTICIPI3ANTICIPI - 1. Uzi, alproprigi antaux la deca aux kutima tempo: La filmo anticipis la okazajxojn (montris postvenintajn okazajxojn antaux ol la antauxirintajn). Sxi neniam gxuas per anticipo la estontan sukceson. Ne faru anticipajn konkludojn! / 2. Fari, plenumi antaux la tempo: Mi povus pruntedoni al vi monon, cxar vi kutime anticipas pagon de sxuldo. Mi anticipe dankas pro via komplezo. Anticipa pago cxiam akceptigxas. / 3. Antauxtempe imagi, elpensi: La sciencfikcio ofte anticipas la novajn inventojn.ANTIKVA4ANTIKVA - 1. Ekzistinta kaj de longe ne plu ekzistanta: Ni cxiuj auxskultis legendojn pri la antikvaj tempoj. Demeti de si la antikvan Adamon (plibonigi la konduton). Dionizo estis unu el la dioj, je kiuj kredis antikvuloj. / 2. Tro malnova, malmoderna: Tiu modo estas antikva. La kolektanto de antikvajxoj volas acxeti cxi tiun vazon de mi. Mi kolektos monon por acxeti tiun ringon de antikvajxisto. La antikveco de tiu pentrajxo estas certigita de sciencistoj.APARTA5APARTA - 1. Ne ligita al io alia; disigita de aliaj: Ni mendis du apartajn cxambrojn en la hotelo. Amikeco aparte, afero aparte. La maro apartigas Anglujon disde la kontinento. Tiu cxi miksajxo estas apartigebla en kelkajn komponantojn. Ni volis apartigxi de aliaj homoj. / 2. Ne komuna al diversaj situacioj; distingigxanta je la ceteraj: Por cxiu tago sxi havis apartan robon. Al cxiu sanktulo apartan kandelon. / 3. Ne ordinara, sola en sia speco: Mi legis vian libron kun aparta intereso. Tio estas apartajxo de la slavaj lingvoj.APERTA6APERTA - Ne kovrita, ne fermita, libere alirebla: La kunveno de politikistoj ne estis aperta. La virino, kiun ni intervjuis, parolis aperte (senkasxe). La redakcio apertas al cxiuspeca kunlaborado. Kiel aperis tiu apertajxo en la muro?APLIKI7APLIKI - 1. Uzi por praktiko teoriajn sciojn: Ni multe lernas sed ne cxiam havas eblecon apliki niajn sciojn praktike. Mi sxatas aplikitajn sciencojn. Aplika matematiko estigas rimedojn kaj teknikojn por solvi specifajn problemojn de negoco kaj ingxenierado. Tiu rimarko aplikigxas al la nuna okazo. Angla lingvo estas aplikebla, sed pere de Esperanto oni trovas multajn amikojn. / 2. Uzi por speciala celo, en speciala okazo: Ni devos apliki severajn rimedojn por batali kontraux koruptado. Kuracisto faris al mi aplikon de nova kuracmetodo.APLOMBO8APLOMBO - Tre granda, nesxancelebla memfido: Li prezentis sin kun aplombo kaj tio al ni ne placxis. Unu persono, kiu parolas kun granda aplombo, simple faras sugestion al cxiuj aliaj. Mi ne komprenas, kiel li povas tiel aplombe aserti malverajxon.APOGI9>APOGI - 1. Subteni kaj firmigi objekton pere de alia: Sxi apogis la kapon sur la mano. Unu kapo facile trovas apogon. Mi iras per apogilo, cxar mia kruro rompigxis. Traboj subapogas la verandon. / 2. Plifortigi per sia auxtoritato: Mi apogis lian proponon pri la nova projekto. Por vendisto mensogo estas necesa apogo.APROBI:JAPROBI - 1. Opinii kaj deklari ion bona: Ili aprobis nian proponon. Nia projekto ankoraux bezonas aprobon de la Euxropa Parlamento. Via decido estas aprobinda. Mi ne pensas, ke iu malaprobos mian ideon. / 2. Deklari oficiale tauxga por difinita funkcio aux uzo: La komisiono aprobis lin kiel profesoron. Mi estas aprobita doktoro.ARANGxI;aARANGxI - 1. Meti laux gxusta ordo, en tauxgan pozicion: Arangxu la liton. Mi arangxis min komforte. Ni aliarangxu la cxambron, cxar tia arangxo ne placxas al mi. Vidu, kiel vi aspektas? Viaj vestoj estas malarangxitaj! Via hararangxo estas tre bela. Moroj kaj vivarangxoj estas tute aliaj en tiu lando. / 2. Prizorgi kaj kunmeti la detalojn de afero, por ke gxi povu okazi kaj bone stati: UEA arangxas Universalan Kongreson. Kiu kacxon arangxas, tiu gxin mangxas. Arangxite, ordigite. Tro kara arangxo por malkara tagmangxo. Mi jam trovis kelkajn arangxemajn helpantojn. La cirkonstancoj arangxigxis felicxe.ARBITRA<ARBITRA - Tia, ke gxi dependas de la sola volo, emo aux kaprico de iu: En nia urbeto komencigxis arbitra konstruado de domoj. Vi jam povas agi laux via arbitro. Cxiuj vortoj de tiu lingvo estis arbitre elpensitaj. Politika arbitreco ne estas evitebla en nia lando.ARDI=ARDI - 1. Esti blanke varma, varmega, brulegi: En fajrujo ardas karboj kaj sxtipoj. Atentu - la forno estas arda! Gxi estis ege ardigita. Metu ankoraux unu sxtipon en la ardejon. Malseka herbo ekbrulis pro disblovita ardajxo. / 2. Esti tre pasia, tre fervora, ekstreme viveca: Mi ne estas juna, sed mia koro ardas. Mi gxojis vidi sxiajn ardantajn okulojn. Ni komencis ludi - nin infektis sxia ardo. ARGUMENTI>ARGUMENTI - 1. Prezenti argumentojn; provi demonstri per argumentoj: Mi longe argumentis kaj finfine sukcesis konvinki ilin. Batanto povas argumenti, batato devas silenti. Ni ne akceptas viajn argumentojn, cxar ili estas malgxustaj. Min jam lacigis senfina argumentado pri tiaj aferoj. Vi prezentis bonajn kontrauxargumentojn. / 2. Prezenti ion kiel argumenton: Tio argumentas lian fortirigxon de la projekto. Gepatroj ne permesis al Sxi foriri, argumentante, ke ne estos busoj por reveni hejmen.AROGANTA?AROGANTA - Ofende fiera; malsxate kondutanta kontraux aliaj: Pli arogantan homon ol vi mi neniam vidis! Bedauxrinde, vi ne vidis, kiel arogante li parolis... Ili fanfaronas kaj parolas arogantajxojn. Via aroganteco estas netolerebla! Kial vi komunikas kun tiu arogantulo?AROMO@AROMO - Delikata, agrabla kaj subtila odoro de kelkaj plantoj aux aliaj substancoj: Mi eksentis aromon de kafo kaj tuj ellitigxis. La aromon de la realeco tiuj rakontoj ne povas transdoni. Niaj kapoj turnigxis de tia aroma aero. Mi aldonis iom da aromherboj al la plado. Rozoj aromis en la nokto. Oni uzis aromajxojn en Egiptujo por mumiigado. Dum la festo bukedoj da floroj aromigis la aeron.ARTIFIKOAARTIFIKO - Lerta kaj ruza agmaniero aux procedo, per kiu oni celas imponi, iluzii aux trompi: Tiu eksterordinare lerta artifiko havis bonan efikon. Ili elpensis malican artifikon. Lia konduto sxajnas esti artifika. Ili tion artifikis. Li estas lerta artifikulo. Artifikulo estas uzanto de komputa sistemo (precipe de komputila reto), provanta "enrompigxi", senrajte atingi protektatan datumon. Sxi auxskultis lian senartifikan rakontadon. Mi tre sxatis la libron "La Senartifikulo" de Voltero.ASEKURIB ASEKURI - 1. Protekti kontraux riskoj, per unufoja aux perioda pagado de monsumo tiucela al asocio aux kompanio, kiu promesas kompenson por eventuala perdo, difekto, vundigxo ks: Ni asekuris nian domon kontraux incendio. Vi ne havas socian asekuron, pro tio vi devas pagi por niaj servoj. Mi laboras kiel asekuristo en asekura kompanio. De nun mia auxto estas asekurajxo. Cxiuj liaj laboristoj estas asekuratoj. Cxu la vivo estas asekurebla? / 2. Sekurigi: Laboro asekuras kontraux mizero. Mia sorto estas de nun asekurita.ASERTICASERTI - Firme esprimi sian opinion, ke io estas vera; certigi, pretendi, jxuri: Cxiuj atestantoj asertis tion. Sxi asertas male. Tio estas senbaza aserto. Li asertas, ke tio vere okazis. Liaj asertoj ne konvinkis min.ASIDUAD2ASIDUA - Regule vizitanta la lokon de sia ofico, tasko, devoligoj ks: Sxi estas asidua al la kontoro. Li ricevas bonajn poentojn ne pro sia inteligenteco, sed pro la asidueco. Karaj, via instruistino telefonis al mi kaj diris, ke vi estas malasiduaj al la lernejo. La estro jam rimarkis ilian malasiduecon.ASIMILIE`ASIMILI - 1. Proprigi al sia korpo sorbitan substancon: La homa korpo facile asimilas natrion. Asimilo de vitalaj substancoj estas grava. / 2. Alproprigi al sia spirito: Mi tute ne kapablas asimili matematikon. Rapida asimilado de novaj scioj ne devigas min lerni parkere. / 3. Similigi al si, anigi al si fremdajn homgrupojn: Iuj nacioj cxiam provas asimili la aliajn. Tiu popolo baldaux estos asimilita. Mi ne volus asimiligxi kun la najbara nacio. / 4. Adapti fremdajxon al la sistemo de koncerna lingvo: Estas oportune asimili ofte uzatajn fremdajn vortojn. Multaj vortoj en nia lingvo estas asimilitaj.ASPIRIFASPIRI - Fervore deziri akiri ion altigan, glorigan ks: Li aspiras al la mano de mia filino. Rigardi kaj aspiri ne devigas akiri. Aspirado al tiu posteno ne permesis al mi ecx dormi. Ne cxiu aspiranto devas esti prenanto.ASTROGPASTRO - Natura cxiela korpo, ekzemple, stelo, kometo, planedo: Li naskigxis sub favora astro. Astra lumo heligis la tutan cxielon. Multaj homoj kredas je prognozoj de astrologoj. Astrologio estas arto priskribi la karakteron de homo kaj doni informojn pri ties ebla estonteco laux la arangxo de la astroj en la momento de ties naskigxo.ATAKIHATAKI - 1. Komenci batalon kontraux iu aux io: Malamikoj atakas nian landon! La lastan el amaso atakas la hundo. Kredu min, ni sukcesos forpusxi la atakantojn! Ne iru al la arbaro, cxar tie logxas multaj atakemaj bestoj. Rapidege kreskis la atakemo de la vento. Nia kastelo estas neatakebla. / 2. Per vortoj aux skriboj provi cxesigi ies agadon aux ekziston: Hodiaux mi atakis tiun taskon (ekpritraktis). Hako post hako estas la plej efika atako. La atakatoj tre bone scias, ke mi diras nur veron pri ili. / 3. Ekkapti, komenci esti malutila por ies korpo aux spirito: Atakis teruro, ektremis la kruro. / 4. Kauxzi difekton aux detruon de substanco: Rusto atakas feron.ATENCIIATENCI - 1. Provi mortigi iun, kiun oni devus respekti: Hodiaux iu atencis la regxon. Cxu tio estis atenca provo kontraux la regxo? Okazis atenco per bombro kontraux la prezidento. / 2. Provi detrui aux difekti ion, garantiitan de la legxoj: Ne atencu miajn rajtojn kaj liberecon. Malobeante regulojn de la gramatiko vi atencas la lingvon. Tiu acxulo atencis la honoron de virgulino. Cxu temas pri seks-atenco?ATENTAJATENTA - Tenanta sian vidon, auxdon kaj intelekton vigle turnataj al iu aux io: Infano observis la beston kun atentaj okuloj. Auxskultas prudente, kiu auxskultas atente. De legado sen atento ne ricxigxas la prudento. Atentu, ke vi ne falu! Okulo ne atentas, dorso eksentas. Post tiu terura okazo li igxis pli atentema. Ili atentigis nin pri la dangxero. Mi tute malatentas la kritikojn. Li preteratentis multajn erarojn en sia korektado. Sxi havas neniun, kiu povas priatenti sxian filinon. Mi senatente kunpusxigxis kun iu virino.ATESTIK~ATESTI - 1. Certigi, garantii fakton vera el sia propra sperto: Li povas atesti la subskribon de la kontrakto. / 2. Antaux tribunalo konfirmi aux malkonfirmi aserton aux fakton kiel vidinto aux auxdinto: Mi atestas, ke la akuzito estis en tiu loko. Ni pruvos vian krimon per atestajxoj. Ne estas ecx unu atestanto, kiu povus konfirmi, ke mi tion faris. / 3. Esti la signo, la pruvo de io: Sxia hezito atestas, ke sxi mensogas. Griza barbo sagxon ne atestas. Unua atesto estas la vesto. Mi havas atestilon de trapaso de la universitato. Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto. Mi bezonas pagateston por pruvi, ke mi acxetis la auxton.ATINGILATINGI - 1. Sukcesi tusxi ion konkretan, malproksime kusxantan, sxangxante mem sian lokon, aux etendante membron, aux jxetante ion: Post kelkaj horoj ni atingos la urbon. Ne moku riveron, ne atinginte la teron. La hundoj kuratingis la sxteliston. La urbeto estas malfacile atingebla. / 2. Okupi spacon gxis la limo, etendigxi gxis iu loko aux tempo: La arbaro atingas gxis la lago. / 3. Sukcesi renkonti aux ricevi ion abstraktan: Afabla vorto pli atingas ol forto. Li povas fieri pri siaj atingoj en tiu kampo. Ne cxiuj scias pri utilo kaj atingebleco de Esperanto. / 4. Sukcesi fari, ke io okazu: Vi ne sukcesos atingi, ke sxi enamigxu al vi!ATRIBUIMATRIBUI - 1. Doni (ion) lauxrajte aux lauxmerite: Ni atribuis la sumon de mil euxroj por la loterio. La premio estos atribuita al la plej aktiva esperantisto. / 2. Opinii, ke ajxo, ago aux eco apartenas al iu aux io: La malkovron de Ameriko oni atribuas al Kolumbo. Cxiujn surprizis la atribuo de tiu bonega libro al sxi. / 3. Rigardi, opinii ion kauxzita de iu aux io: Oni devas atribui tiun venkon al la hazardo. Ni ofte renkontas atribuadon de mortoj al akcidentoj.AUXDACANAUXDACA - Riskema fari ion malgraux dangxeroj, malhelpoj, sociaj kaj moralaj premoj kaj simile: La verko estas tro auxdaca, laux mi. Vi estas bravuloj, vi tre auxdace batalis. Kiel vi auxdacis diri pri mi ion malbonan?! Cxiuj malamikoj timas nin pro nia auxdaco kaj memfido! AUXTENTIKAOAUXTENTIKA - 1. Nedubeble vera, originala, ne falsita: Tio estas auxtentika letero de Zamenhof. Mi garantias la auxtentikecon de tiu informo. / 2. Oficiale certigita: Kie mi povas trovi auxtentikan mortakton? Kemia esplorado auxtentikigis tiun pentrajxon. AUXTORITATOPAUXTORITATO - 1. Psika povo, influo, bazita sur la respekto, kiun iu akiris per fidindaj ecoj, sagxo, virtoj kaj tiel plu: Pro sia kompetenteco li havas grandan auxtoritaton super siaj kolegoj. Nur tre auxtoritata institucio povos prezenti por ni garantion. Mia patro tiutempe estis la plej granda auxtoritatulo en fako de historio. Tiuj personoj havas nenian auxtoritatecon por mi. / 2. Povo, rajtigita postuli obeadon: Kreinte la fundamenton de Esperanto, Zamenhof deprenis de si tutan auxtoritaton. Nenion povas fari nia senauxtoritata registaro. / 3. Tiuj, kiuj disponas auxtoritaton: La universitataj auxtoritatoj kontrauxas la reformon. AVANTAGXOQAVANTAGXO - Tio, kio donas ian superecon, pli grandan profiton, aux enhavas pli grandan utilon, oportunon: La sola avantagxo estas, ke neniu nin gxenos dum tiu tempo. La nova sistemo havas kelkajn avantagxojn. Ili proponis al ni avantagxajn kondicxojn. Tiu medikamento estas avantagxe anstatauxita de iu nova. Malgraux la malavantagxo, kiun spertas parolantoj de nelatinidaj lingvoj, Esperanto estas la plej facila internacia lingvo.AVARARAVARA - 1. Pasie dezirema kolekti ricxajxojn kaj domagxanta ilin elspezi: Vi estas tro avara kaj ne kapablas gxui la vivon. Patroj avaras, infanoj malsxparas. Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto. / 2. Tro sxparema pri io: Sxi estas avara je helpo. Mi neniam avaras karesojn al miaj infanoj. Li cxiam avare disdonis sukeron. Avarulo pagas duoble. La Centra Oficejo estis fondita dank' al la malavareco de Javal kaj Sebert.AVENTUROSAVENTURO - 1. Neatendita, neordinara okazajxo en ies vivo: Mi tre sxatas legi librojn pri aventuroj. Tio estis ankoraux unu ama aventuro en sxia vivo. Vi estas vera aventurulo, cxar vi spertis multajn aventurojn. / 2. Entrepreno plena de riskoj kaj hazardo: Vi konstante sercxas aventurojn! Li estas agema viro, ecx iom aventurema. Eblas nomi lin "aventuristo", cxar li havas neniun difinitan profesion kaj trovas vivrimedojn nur el riskoplenaj aventuroj. Ni nagxis kaj sxi dronis. Tiun misaventuron mi memoros tutan mian vivon.AVERTIT(AVERTI - 1. Antauxsciigi kaj atentigi iun pri io, kun ordinare negativa valoro: Gepatroj avertis min ne esperi monon pro miaj malbonaj agoj. Sxi komencis averte krii. / 2. Antauxsciigi kaj atentigi iun pri minacanta dangxero aux malbono: Mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je cxio. Kiu minacas, tiu avertas. Ni forgesas averton, ni memoras la sperton. Oni starigis avertan tabulon, kiu savos homojn kontraux enfalo en la kavon. / 3. Malkonsili, deadmoni iun de io: Mi avertis sxin, ke sxi ne venu. Li al mi donis averton ne fari tion.AVIDAUAVIDA - Fortege deziranta ricevi aux posedi ion: Li estas avida je mono. Oni prenas avide, oni redonas malrapide. Ju pli oni posedas, des pli oni avidas. Se okulo ne vidas, koro ne avidas. Homo devas gardi sin kontraux avideco. Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas.AVIZOVuAVIZO - 1. Afisxeto, etiketo, slipeto ks, sciiganta al la publiko utilan informon aux instrukciojn: Tralegu la avizon antaux ol ekuzi medikamentojn. Gasto sen avizo estas agrabla surprizo. Oni avizis min, ke mi devos forlasi mian postenon. / 2. Korespondajxo, per kiu oni sciigas al iu, ke lia sendajxo atingis la celon: Tio estas la avizo pri ricevo de rekomendita letero.BABILIWBABILI - 1. Abunde kaj suprajxe paroli pri negravaj aferoj: Ni trinkis kafon kaj babilis. Cxe tablo malplena babilo ne fluas. Mastro elbabilis, gastoj ne silentos. Mi decidis organizi kafobabilan kunvenon. Ili tutan vesperon trababilis, cxar ne vidis unu la alian longan tempon. / 2. Diri senenhavajn banalajxojn: Vi nur babilas kaj tute ne laboras! Babilas, muelas, kion lango elpelas. Ne timu trancxilon, timu babilon. Ju pli da babilado, des pli da pekado.BAGATELOX%BAGATELO - Afero de malgranda valoro aux graveco: Li ekscitigxas cxe la plej malgranda bagatelo. Ecx bagatelo povas servi al celo. Pro najleto bagatela pereis cxevalo plej bela. Tiu bagatelema knabino okupigxas per negravaj aferoj. Cxu estas io cxe Esperanto, kio bagateligas tiun cxi lingvon?BAKIYNBAKI - Fari tauxga por la destinita uzado, malmoligante en forno: Sxi bakis tre bongustan picon. Nek por baki, nek por haki. Tiu projekto estis rapide bakita kaj rapide gxi mortos. La bakado longe dauxros. Avino alportis diversajn bakajxojn, kiujn ni cxiuj kune gxuis. Li estas novbakita esperantisto. Mi devis rebaki la tutan verkon.BALAIZOBALAI - 1. Forsxovi (polvon, malpurajxon kaj simile) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aux haregoj: Mi balais la mortintajn foliojn. Se cxiu balaos antaux sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. Balaajxon el korto eksteren ne elportu. / 2. Purigi per tia ilo: Balau vian cxambron. La stratoj estis balaitaj. Nova balailo bone balaas. Metu tiujn pecojn de rompita vazo en la balaajxujon. Balaistoj ne multe enspezas en nia lando. / 3. Dispusxi, perforte forigi: La venkinta partio balais siajn kontrauxantojn. La vento forbalais la nubojn kaj la cxielo denove igxis bela.BALANCI[BALANCI - 1. Movadi objekton per ritma onda movo, tiel ke gxi alterne levigxas kaj mallevigxas: Vento balancas la brancxojn de la arboj. La knabino balancis sin sur la balancilo. Laux la balancado de la brancxoj oni povas jugxi, ke la vento estas tre forta. Pro la vento floroj faris balancojn per la kapoj. La sxipo balancigxis sur la maro. Balancigxo de la aviadilo iom trankviligxis. / 2. Ritme movi membron aux kapon: Sxi jese balancis la kapon. Kiam mi parolis, ili nur balancadis la kapon.BALBUTI\BALBUTI - 1. Havi tian difekton, ke oni parolas nur hakante kaj ofte ripetante la silabojn: Tiu, kiu balbutas parolante, ofte cxesas balbuti kantante. Li estas balbutulo (homo, afekciata de balbutado). / 2. Malfacile aux nedistingeble paroli: Vi ne balbutu, sed parolu normale, ke ni povu vin kompreni. Li balbutis pardonpeton. Neniu komprenis lian balbuton. Sxia parolado estas nur balbutado kompare kun perfekta parolado de aliaj personoj. Mia provoka demando balbutigis lin.BALOTI]BALOTI - Vocxdoni per balotilo, kontraste kun la ceteraj manieroj de vocxdonado: Ni balotis por legxpropono. Via baloto estis neregula. Ni elektas la prezidenton balote. En la venontaj monatoj okazos tutlanda balotado en nia lando. Mi jam ne povas sxangxi mian opinion, cxar mi jam metis mian balotilon en la balotujon. En nia lando personoj, kiuj estas 18-jaraj, igxas balotrajtaj. Hodiaux okazas rebaloto, cxar la unua baloto ne donis validan rezulton.BANALA^CBANALA - Ordinare, ofte uzata de cxiu kaj tial seninteresa pro senoriginaleco: Sercxu aliajn komplimentojn, cxar la viaj estas tre banalaj. Ili kverelas pro banalajxoj de la cxiutaga vivo. La partoprenantoj senrevigxis pri la kongreso banaleco de la programo. La konstanta uzado banaligas ecx la plej originalajn esprimojn.BANI_BANI - 1. Restigadi en akvo aux alia likvo, por lavi, ripozi aux kuraci: Mi estis en bancxambro kaj banis mian filineton en la banujo. Forfluu infano kune kun la bano. Banado estas malpermesata cxi tie. Mi iris en sxvitbanejon kun miaj geamikoj. / 2. Plene superversxadi, tute malsekigadi (se paroli pri likvo, ordinare pasive): Estis varmega tago kaj sxvito banis lin. Anglujo estas cxiuflanke banata de la maro. La brancxoj de la arbo banigxis en la rivero.BAPTI`BAPTI - 1. Trempi (iun) en akvo, aux simple aspergi per akvo aux alia likvo, kiel puriga aux inica rito: Ili estis baptataj per la sango de tauxro. Mi jxus ricevis mian aerbapton (unuafoje flugis). / 2. Per tiu sama rito inici en la kristatan eklezion: La discxiploj de Jesuo baptadis homojn. Miaj baptopatro kaj baptopatrino zorgos pri mi, se miaj gepatroj mortos. La baptisto prenis iom da sankta akvo el baptujo. / 3. Per tia ceremonio doni al iu oficialan nomon: Ni jxus baptis la sxipon. Multaj homoj cxeestis bapton de la sxipo. Bapta ceremonio estis tre interesa. / 4. Fripone almeti akvon en trinkajxon, por pli profiti en la vendado: Mi ne trinkos cxi tiun vinon, cxar gxi estas baptita.BARAKTIaBARAKTI - 1. Forte sin skui, vivege movadi la membrojn: Barakti kiel fisxo ekster la akvo. La bebo lauxte ridis baraktante per la piedetoj. La kaptito energie baraktis por sin liberigi. / 2. Forte penadi kontraux la obstakloj: Ni certe baraktos kontraux tiuj problemoj. Li longe baraktis kontraux la morto. Li baraktas en kontrauxdiroj. / 3. Penadi, por trovi esprimigxon, realigxon: En mia kapo baraktas multegaj ideoj. Nun en sxia kapo baraktas nova demando.BARIbBARI - 1. Meti ion sur vojon por malhelpi la trairon: Ni baris la korton por ke neniu fremdulo promenu tie. Ni konstruos akvo-barajxon en la rivero. Nur ilian korton baris altega barilo. La korto estis nebarita, sed la gxardeno estis parte debarita. La polico malbaris la vojon al li. / 2. Malhelpi la efektivigxon, elvolvigxon de io: Mi baros la progreson al la kalumnio! Ili kontrauxbaris la vojon al cxiuj reformoj. Esperanto forigas la lingvajn barojn. La besto estis cxirkauxbarita kaj ne povis forkuri.BATALIcBATALI - 1. Peni fizike venki, atakante aux defendante: Kiam fratoj batalas, fremdulo ne enigxu. Post la fino de l' batalo estas multe da kuragxuloj. Brava batalanto kontraux plado bolanta. Vi tenis vin kiel brava batalisto! Infanoj, cxesu interbatali! Miaj kunbatalantoj perdis siajn batalilojn kaj mortis en tiu batalejo. / 2. Peni forigi dangxeron, superi kontrauxajxon: Ni batalis kontraux diversaj malfacilajxoj. Bataladi kontraux la sorto. La malsano forlasis sxin, eble pro tio, ke sxi estis tre batalema. Li provis kontrauxbatali la korpan doloron. / 3. Ataki aux defendi per spiritaj armiloj: Kontraux peko batalu, sed pekanton ne tusxu. Nia batalado estis pure politika. Li estis senlaca probatalanto por Esperanto.BAZOdBAZO - 1. Malsupra, subportanta parto de objekto: Homoj lasis florojn cxe la bazo de la statuo. La domo bazigxas sur dika masonajxo. Elbazaj folioj kreskas el la baza, cxeradika parto de la tigo. / 2. Tio, sur kio estas konstruita io spirita aux mensa: Via suspekto havas nenian bazon. Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo. Bazu vian opinion sur iu konkreta ekzemplo. Nia metodo estas bazita sur la praktiko. Tio estas nur senbaza teorio. Ni verkis la libron surbaze de rakontoj de diversaj homoj.BLASFEMIeBLASFEMI - 1. Direkti malrespektajn kaj ofendajn vortojn al Dio, diajxo, religio aux pli gxenerale al cxio konsiderata plej respektinda; paroli malrespekte kaj ofende pri tiaj aferoj: Ne blasfemu kontraux Dio. Mi estis surprizita pri liaj blasfemaj kaj malcxastaj paroloj. Mi esperas, ke oni pardonos mian blasfemon. Tiu fiera blasfemulo agas kun kolero kaj malboneco. / 2. Insulte malbeni: Li estis nervoza kaj blasfemis kontraux tiu ulo per koleraj vortoj.BLINDAf'BLINDA - 1. Senigita je vidkapablo: La knabino estis blinda de naskigxo. Ecx blinda kokino povas trovi grajnon. Mi blinde pafos, eble trafos. Ne rigardu al la lumo - gxi estas blindiga. Blindulo kartojn ludi ne devas. Longan tempon li ne sciis pri sia kolorblindeco (anomalio en la perceptado de koloroj). / 2. Perdinta la kapablon gxuste kaj kritike jugxi: Blinda konfido kondukas al perfido. Via blindeco gxenas vin ekvidi liajn malbonajn ecojn! Amo blindigis vin! / 3. Tia, ke gxi ne ebligas travidon: Tiu cxi vojo estas blinda (kondukanta nenien).BLOVIgDBLOVI - 1. Movi fluforme la aeron en difinita direkto: Mi ne volas ien iri, cxar fortega vento blovas. Ne sama la vento blovas konstante. Auxdigxas blovado de forta vento. Gardu vin de trablovo, cxar vi povas malsanigxi. / 2. Pusxi spiran aeron el la busxo aux nazo: Blovu sur viajn fingrojn kaj ili varmigxos. En abelujon ne blovu. / 3. Fari muzikon per tia aerpusxo: Muzikistoj blovas per diversaj muzikiloj. / 4. Efiki sur ion per tia aerspiro: Blovu la supon por ke gxi iom malvarmigxu. Brogita ecx sur akvon blovas. Saltadi cxirkaux afero, kiel blovata negxero. / 5. Estigi ion abstraktan: Sama busxo blovas varmon kaj malvarmon. Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de gxi ne suferos. / 6. Doni al io formon per tia aerpusxo: Enblovu aeron en la baloneton, mi petas. Plenblovi la lipojn (malsxate).BOLIhwBOLI - 1. Varmigxi gxis svarma formigxo de vaporbobeloj, kiuj krevas cxe la surfaco (se paroli pri likvo): Pura akvo bolas en la temperaturo de 100 Celsiaj gradoj. Akvo bolas, murmuras, sed fine gxi kuras. La akvo jam bolegas. Sed la bolilo ial ne malsxaltigxas auxtomate. Matene ni mangxis boligitajn ovojn. La lakto postulas nur ekbolon. / 2. Esti en stato de forta malkvieto kaj ekscitigxo: Ekvidinte sxin mi ecx bolis pro gxojo. Sango bolas, juneco petolas. Li ekscitigxas kiel bolanta lakto. Cxe la demando pri knabinoj la sango ekbolis cxe li. / 3. Esti tre vigla, fervori: La laboro bolas. Mi estas plena je bolanta energio.BORIi@BORI - Fari tratruon per pinta ilo: La patro boris truon en la barilo. Guto malgranda, sed sxtonon gxi boras. Cxi tiu borajxo ne plu bezonatas. Mi ne povis ekdormi pro boranta doloro. Oni traboris la monton kaj faris tunelon. Acxetu la borilojn por boraparato. Ni ne povas uzi cxi tiun lignon, cxar gxi estas vermborita.BRAVAjBRAVA - 1. Brile lerta, fidinde sperta, montranta valoran kompetentecon: Nia lando venkos, cxar nia militistaro estas granda kaj brava. Brava batalanto kontraux plado bolanta. Vi brave batalis hodiaux! Li estas fama, cxar vi faris multajn bravajxojn. Li estas bravulo en sia angulo. / 2. Virta, bonkonduta, honesta: Multaj virinoj estas bravaj, sed vi superas cxiujn. Estu brava knabo kaj helpu al la maljuna virino. Cxiuj scias, ke vi estas bravulino.BREDIkBREDI - Teni kaj reprodukti bestojn por la homa uzado: Miaj geavoj bredis bovojn kaj kokinojn. Li havas multe da mielo, cxar li okupigxas pri bredado de abeloj (abelbredado). El la sep fisxbredejoj en la lago Tanganjiko nur unu estas uzata por fisxkaptado. Mia onklo estas abelbredisto.BRETOl8BRETO - Horizontala tabulo aux plato, por surmeti objektojn: Cxu vi vidis miajn sxlosilojn? - Jes, ili kusxas sur la breto apud la pordo. Mi ordigis la librojn, cxar estis granda malordo cxe la (libro)bretaro. Sur la fenestrobreto staras belaj floroj. Tiujn arte dekoraciitajn telerojn mi metos en telerbretaron.BREZImHBREZI - Kuiri per milda fajro, sen elvaporigxo, por ke la kuirajxo konservu cxiujn siajn sukojn kaj brunigxu: Mi preferas brezi ol friti, cxar la mangxajxo ne igxas tiom grasa. Hodiaux ni mangxos brezitan bovajxon kun verdaj fazeoloj. Mi tre sxatas la brezajxon, kiun preparas mia avino. Metu legomojn kaj spicon en la brezujon.BRIDOnBRIDO - Rimenarangxo cxirkaux la kapo de rajdo- aux tir-besto, por gxin konduki kaj gvidi: Li lasis al cxevalo la bridon sur la kolo (ne plu gvidis gxin). Ricxeco sen gvido kiel cxevalo sen brido. Bridu vian busxon! Mi malbridis la cxevalon. La verkisto havis nebrideblan fantazion. Mi estis sxokita, kiam mi ekvidis lian senbridan koleron. La senbridigita popolo komencis fari malordon en la lando.BRILIo'BRILI - 1. Eligi vive helan lumon: Hodiaux estas tre bela tago: la suno brilas, kantas la birdoj... Brilo de fajro donis iom da lumo. La lampo briligas la korton. La steloj rebrilas en la lago. La steloj trembrilis en la silenta nokto. / 2. Resendi vive helan lumon: Negxo bele brilis. Ne cxio utilas, kio brilas. Ne cxio brilanta estas diamanto. Sxiaj okuloj ekbrilis, kiam sxi ekauxdis la novajxon. / 2. Altiri la atenton per sia eleganteco, lukso aux sprito: Mi devas konfesi, ke mia sano jam ne brilas. La festo estis tre brila. Vi aspektas brile!BRODIpXBRODI - Ornami teksajxon per fadenoj, variigante la desegnon per diversaj kudreroj: Antauxe homoj brodis monogramojn sur naztukoj. Unu el miaj sxatokupoj estas brodado. En la muzeo ni vidis multajn belajn brodajxojn. En la vilagxo logxas kelkaj bonaj brodistinoj. Ekzistas kelkaj specoj de brodado: tajlobrodado, tamburbrodado kaj teksobrodado.BROGIq_BROGI - 1. Trempi en bolantan akvon aux surversxi per bolanta akvo: Brogu la drogherbojn. Mi faros bongustan supon el la brogajxo. Brogado povas depreni la akrecon de la legomoj. / 2. Brulvundi iun per tre varma likvo: Propra supo brogas, fremda allogas. Brogita ecx sur akvon blovas. Plenda sento kontraux la homoj aliformigxis en brogantan bolajxon.BRUIrBRUI - 1. Auxdigi diversajn fortajn sonojn, sen harmonio: Iu bruis nokte kaj gxenis dormi al mi. Sxuldo ne bruas, tamen dormon detruas. Post brua vento subita silento. Musoj bruetas. Felicxe la fridujo estas malbrua. Ni iris per senbruaj pasxoj, por ke neniu nin ekauxdu. La lauxtega muziko superbruis ecx lian krion. / 2. Abunde kaj lauxte paroli pri io, por atentigi la publikon: Sxajnas al mi, ke la tuta mondo bruas pri tio. Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas. Ju pli da bruo, des malpli da gxuo.BRULIs"BRULI - 1. Konsumigxi per fajro: La kandelo brulas. Ne ekzistas fumo sen brulo. Fendita ligno facile ekbrulas. De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo. Li bruligis al si la lipharojn. La brulego tute detruis la arbaron. Tiu materialo estas nebrul(igebl)a. / 2. Esti varmega kiel fajro: Li brulas de febro. Viaj vangoj estas brulaj. Cxu vi malsanas? Mi brulvundis mian fingron! / 3. Esti en forta eksciteco: Mi tre volas vin ekvidi, ke mi ecx brulas de senpacienco! Estas pli bone edzigxi ol bruladi. Ankoraux bruletas unu fajrero da espero.BUKEDOtQBUKEDO - 1. Kunligajxo de desxiritaj floroj: Mi ricevis belegan bukedon el rozoj. Arangxi bukedon estas arto, kiun oni zorge lernas. / 2. Aro da belajxoj: Tie estis bukedo da belegaj virinoj. / 3. La tuto de diversaj agrablaj odoroj, kiun vino eligas pro kontakto kun oksigeno: Ni cxiuj gxuis bukedon de la vino. La vino estis bonbukeda.BUKLOurBUKLO - 1. Spirale volvigxanta fasketo da haroj: Sxi detrancxis buklon de siaj haroj kaj donacis al mi. Liaj buklaj haroj placxis al cxiuj knabinoj. Mi ne portas cxapelojn, cxar ili malbonigus mian buklaron. La patrino acxetis buklilon, cxar sxi volis bukli siajn harojn. / 2. Ringforme kurbigita fadeno, rubando, sxnuro: La donacon ornamis kelkaj bukloj de rugxa banto.BULOvBULO - Peco de pli-malpli knedebla materio, kun proksimume globa formo: Lia koro farigxis bulo da glacio. Mi uzis bulan liston por prezenti programerojn de la arangxo. Ni mangxis supon kun bongustaj buletoj el viando. La knabino buligxis en la lito. La nuboj kunbuligxis en unu grandan mason. La katido ludis kun fadenbuloj. Infanoj jxetadis negxbulojn unu al la alia. Donu al mi panbulon, mi petas. Oni kutimas jxeti terbulojn sur la cxerkon.BULTENOwlBULTENO - Perioda, ne cxiam regule aperanta informilo de sxtato, de societo, de fakuloj ks: Kiam aperis la unua elektronika bulteno pri Esperanto? La cxi-jara bulteno pri la procesoj montras grandajn sxangxojn. Mi eksciis de meteologia bulteno, ke morgaux pluvos. Bultenejo estas komputila sistemo, al kiu uzantoj konektigxas por legi informojn kaj lasi mesagxojn.BUNTAxBUNTA - Prezentanta plurajn kolorojn dum aliaj samspecaj uloj aux ajxoj prezentas normale unu: En la arbaro mi trovis belegan buntan floron. Tiu bunta robo aspektos tre bele sur via svelta korpo! "Lingva Prismo" celas al montrado de la bunteco kaj diverseco de la lingvoj de la mondo.CEDIy~CEDI - 1. Ne kontrauxstari, ne plu kontrauxbatali, ne plu rezisti: Finfine la malamika armeo cedis. Sxia koramiko cedis al sxia deziro havi kolieron kun diamantoj. Viaj cedoj al la deziroj de via infano nur dorlotas lin. Kiam finigxos via cedado al kapricoj de via edzino? La diskuto estis trankvila, cxar la diskutantoj estis cedemaj. Finfine vi kapablis malcedi al liaj kapricoj. / 2. Lasi al iu ion, kion oni okupis, posedis aux pretendis: La regxo cedos la tronon al sia plej maljuna filo. Tiu domo estu mia cedajxo al vi. Nur vi rajtas uzi la vojagxbileton; gxi estas necedebla. Li forcedis la tutan sian heredajxon al malhonestuloj.CELOzCELO - 1. Objekto, kiun oni penas trafi: Trafi du celojn per unu sxtono. Celis paseron, trafis anseron. Sxerce dirite, cele pensite. / 2. Tio, kion oni penas atingi aux plenumi: La celo de sxia vivo estas trovi ricxan edzon. Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon. Profiton celu, sed aliajn ne pelu. Cxu iu povas trovi celecon en la mondo? Mi estas alcela homo - konscia pri mia celo. La diskuto estis sencela. Muele sencele. CEREMONIO{GCEREMONIO - 1. La eksteraj formoj de religia aux civila solenajxo: La sepan de julio okazos multe da edzigxaj ceremonioj. Cxiuj estis vestitaj per belaj ceremoniaj vestoj. Geedzigxante oni sekvas ceremoniaron (ceremoniajn regulojn). Li estas grava homo, sed lia vizito estis senceremonia cxi-foje. En Japanio mi partoprenis teceremonion, dum kiu mi gxuis bongustegan teon. / 2. Eksteraj formoj, iomete gxenaj, de gxentileco en neintimaj interrilatoj: Ne gxenu vin, do lasu cxiajn ceremoniojn. Ne farante pli ceremoniojn, sxi sidigxis. Li estas ceremoniema homo (amanta ceremoniojn). CERTA|CERTA - Ne havanta ian dubon kaj konsekvence: 1. Nedubanta: Mi estas certa (mi certas), ke li revenos. Kiu iras sperte, iras certe. Pli da okuloj, pli da certeco. Disputo kredigas, sed ne certigas. Mi nur volis certigxi, cxu li diras veron. Sxi sxatas montri sin memcerta. / 2. Nedubebla: Lia intenco estas certa, kaj neniu sxangxos gxin. Plej certa laboro - laboro per oro. Certe, kiel duoble du kvar. Certajxo kaj legxo, kiel amen en pregxo. / 3. Iu difinita: Mi revis tiam, ke pasos certa nombro da jaroj kaj cxio sxangxigxos.CETERA} CETERA - Restanta, ankoraux ne menciita: La asocio plibonigu la fluon de informoj inter la membroj, la landaj asocioj, la komitato, la estraro, CO kaj ceteraj instancoj ligitaj al UEA. Cetere, cxu vi scias, ke sxi jam havas bebon? Faru vian aferon, Dio zorgos ceteron.CIKLO~^CIKLO - 1. Sinsekvo de okazoj, kiuj regule ripetigxas laux sama vicordo: La festoj faru sian ciklon. Oni povas recikligi paperon. Ni devas utiligi lokajn laborfortojn, materialojn, monrimedojn kaj recikligajn lokajn teknikojn. Problemo okazis pro senfina programciklo. / 2. La dauxro de unu tia sinsekvo: La ciklo de la lunfazoj estas 19 lunaj jaroj. / 3. Aro da poemoj rilataj al sama temo: Tiu auxtoro estas fama pri la ciklo de poemoj pri amo. / 4. Terveturilo, movata per pedaloj: Mi acxetis novan duradan ciklon (duciklon). La infano veturadis per sia triciklo. Li veturigis frauxlinon per motorciklo. CIRKONSTANCO#CIRKONSTANCO - Detala apartajxo, kiu akompanas agon, fakton, situacion: Mi ne scias, cxu mi venos - cxio dependos de la cirkonstancoj. Tempo kaj cirkonstancoj sagxon alportas. Ajna cirkonstanca atesto estas malpermesata cxi tie. Aktivaj membroj de nia komunumo varias laux la cirkonstancaro.CIRKULICIRKULI - 1. Rondire senhalte movigxi: La sango cirkulas en angioj. Nun estas tre granda cirkulado sur vojoj. La amikinoj tre rapide cirkuligis kalumnion. / 2. Ire kaj reire movigxi: De la frua mateno auxtobusoj kaj trajnoj cirkulas en la urbo. Pro tia cirkulantaro malfacilas stiri auxton. / 3. Pasi de iu al alia: Cxiutage multege da mono cirkulas en la bankoj. Por cirkulado de varoj necesas pagi imposton.CXAGRENIkCXAGRENI - 1. Kauxzi malplezuron al iu, kontrauxstarante al ties intencoj aux deziroj: Tiu perdo de tempo min ege cxagrenis. Li estis cxagrenita, ke oni lin tiel trompis. Bedauxro kaj cxagreno sxuldon ne kovras. / 2. Aflikti: Sxia morto tre cxagrenis min. La pupo rompigxis kaj la infano cxagrenigxis. Tamen sian rideton li ne perdis ankaux en tiu cxagrena okazo. CXANTAGXICXANTAGXI - Devigi iun per skandalminaco pagi monon aux doni avantagxon: La amajxistino komencis cxantagxi la ministron. Mi ne cedis al ilia cxantagxo. Tiu cxantagxisto scias multajn sekretojn kaj vivtenas sin per cxantagxoj.CXARMACXARMA - Delikate placxa kaj alloga pro ia ne klarigebla, iel magia kauxzo: Viaj infanoj estas tiaj cxarmaj! Al cxiu sia propra estas cxarma kaj kara. Cxie estas varme, sed hejme plej cxarme. La desegnajxo estis plena de harmonio kaj cxarmo. Sxi cxarmas cxiujn per sia spriteco. La diverseco estas cxarmajxo de Esperantio. La kantistoj distris nin kun muzika brileco kaj homa cxarmeco. Agrabla babilado cxarmigis la vojagxon. Tiu aktoro estas vera cxarmulo!CXELOCXELO - 1. Malgranda cxambro por unu sola persono, en monahxejo, malliberejo kaj simile: La krimulo estas en la cxelo nun. Li havas nek cxelon, nek kelon. / 2. Cxiu el la sesflankaj kavetoj el vakso, en kiun la abeloj enmetas mielon aux unu ovon: Abeloj tenas mielon en sesflankaj cxeloj el vakso kiel nutrajxon por siaj larvoj kaj ankaux kiel provizon por la vintro. / 3. La plej malgranda vivanta unuo, kiu konsistigas la vivulajn histojn aux la tuton de la unucxelaj vivuloj: Cxiu vivulo konsistas el cxeloj. La cxeloj de plurcxeluloj formas histojn. Amebo estas unucxelulo. Nervocxelo estas cxelo, funkcianta en la nervosistemo. / 4. Cxiu el la kvadrataj dividajxoj de surfaco: Sxaktabulo havas 64 cxelojn. Sxia jupo estis farita el cxela sxtofo.CXERKONCXERKO - Kesto, en kiun oni metas la korpon de mortinto: Familianoj jxetis florojn sur lian cxerkon. Atendis, atendis, gxis lin cxerko etendis. Li laboras en cxerka fabriko. Sxia cxerko estas en cxerkujo (speciala kelo). La avo jam estas encxerkigita. Tri auxtoj postsekvis la cxerkoveturilon (veturilon por transporti la mortintojn).CXERPICXERPI - 1. Elpreni likvon per la mano aux ilo: Mi iras cxerpi akvon el la puto. El malplena telero vane cxerpas kulero. Alportu al mi cxerpeton da akvo, mi petas. / 2. Elpreni ion por sia uzo: Mi cxerpis la utilon el cxi tiu kurso. Ni elcxerpis la temojn de parolado. Cxu via tuta mono jam elcxerpigxis?! Al mi sxajnas, ke energio de infanoj estas neelcxerpebla - ili povas tre longe kuradi kaj ne lacigxi.CXESI-CXESI - Ne esti plu, ne agi plu, ne dauxri plu, interrompigxi: Cxesu paroli kaj komencu labori! Vivu, progresu, sed lerni ne cxesu. Komencigxis proceso, mono fluas sen cxeso. La instruisto petis, ke infanoj cxesigu la petoladon. La pluvo cxesigxis (komencis cxesi). Sencxesa guto ecx sxtonon traboras.CXIFICXIFI - Difekti ion per kunpremo kaj fari multajn senordajn faldojn: Sxi cxifis lian leteron kaj forjxetis gxin. La verkisto nur cxifadis la paperon - li ne sukcesis elpensi ion interesan. Ordigu vian cxifitan liton! Silko estas necxifebla.CXIKANI~CXIKANI - 1. Intence fari al iu malpravajn gxenojn, malagrablajxojn, malhelpojn: Mia najbaro cxiam cxikanas min. Min lacigis la senfinaj cxikanoj de tiu fiulo. Neniu sxatas cxikanantojn. Bone eduku viajn infanojn por ke ili ne estu cxikanemaj. / 2. Tro subtile kritikacxi, pedante disputadi: La advokato cxikanis la evidentan akuzon. Viaj cxikanoj ne helpis, cxar vi estis malprava.DAMAGXIDAMAGXI - Malutili al iu, kauxzante materian aux moralan perdon: La artikolo damagxis mian reputacion. Tio povas damagxi vian sanon. Mi povas mangxi vitron kaj gxi ne damagxas min. Vi kauxzis al tiuj personoj pli da damagxo ol utilo. Mi postulas, ke vi kompensu la faritajn damagxojn.DAMNIDAMNI - Kondamni al la punoj de la Infero: Mi damnas vin! Neniu volas iri en tiun damnitan domon. Kiel mi povus nuligi damnon? Mi cxiam forgesas uzi tiun damnan akuzativon! Damne! Kial mi malsukcesis?! Se homoj pekas, ili damnigxas je infero.DEBUTIfDEBUTI - 1. Sin prezenti unuafoje antaux la publiko: Cxi tiu kantistino debutis kun granda sukceso. Via debuto en la spektaklo estas brila. / 2. Unuafoje elpasxi en novan medion, karieron kaj simile: Mi debutis kiel kelnero kaj nur poste ekhavis mian propran kafejon. Cxi tiu prezento estas sxia debuto en nia firmao. Kiel instruisto, li estas nur debutanto.DECIfDECI - 1. Esti prave, juste sxuldata pro rajto aux merito: Al malfelicxulo decas kompato de amiko. Vi donis al mi pli ol dece. Sxi edzinigxis pro la deco. / 2. Esti konforme al ies karaktero, situacio: Kondutu tiel, kiel decas al bonedukita homo. Virinoj vestu sin per decaj vestoj. Estas malpermesite porti maldecajn vestojn cxi tie. Ne parolu maldecajxojn!DEFENDI<DEFENDI - 1. Helpi, protekti kontraux atako: Mi nepre defendos mian landon. Kontraux bato senatenda ekzistas nenia defendo. Tio estas defenda strategio. Bebo ja estas sendefenda. / 2. Paroli aux skribi favore al io aux iu, helpi per argumentoj: Li bone defendis sian opinion. Al li ne mankas defendo kontraux ofendo.DEFIIDEFII - Aserti al iu, ke li ne kapablas superi la asertanton en konkurso, ludo, ks.; maltimi, provoki, spiti, prezenti nesupereblan obstaklon: Por mi tio estas defio. Mi akceptas tian defion. Sxi ne povis defii la dangxeron. Li ne timis defii cxampionon de bokso. DEFINITIVA,DEFINITIVA - Tia, ke oni ne plu povas ion sxangxi en gxi, lasta, finofara: Definitivan respondon mi sendos post dek tagoj. Definitivaj kondicxoj de kontrakto. Cxu tio estas definitiva eldono de libro? Tio estas definitiva prezo. Definitivigu la liston de mendoj. Ni devas definitive fini la diskuton.DEGELI9DEGELI - Likvigxi de la varmo, malglaciigxi, malfrostigxi, fandigxi: Venis printempo kaj la negxo komencis degeli. Printempan altigxon de riveroj kauxzas degelo. Mi rimarkis degelon en niaj rilatoj. Mi malsanigxis pro la degela vetero. Ekstere estis malseke kaj malpure pro degelajxo. La suno degeligis la negxon.DEGNIDEGNI - Bonvoli, konsenti fari, sentigante tamen ian mosxtecan komplezon: Ili ecx ne degnis kun mi paroli! Nur grandaj sinjoroj scias esti tiom degnaj. La princo traktis nin kun speciala degno. Li riprocxis sian samrangulon kun la degneco.DEJXORIDEJXORI - Plenumi sian servon en difinita tempodauxro, konforme al antauxpreparita servordo: La flegistino dejxoros dum la nokto kaj helpos, se io okazos. Voku la dejxorantan kuraciston! Dum unu monato mi havas du noktajn dejxorojn. Iru al la dejxorejo, kie vi trovos la flegistinon.DEKLARIeDEKLARI - Oficiale, publike aux formale sciigi: Nia lando deklaras militon al la via. La prezidanto deklaris la kongreson malfermita. Tiaj agoj ne konformigxas al la deklaro pri la homaj rajtoj. Estu deklaro (frazo en fontolingva programo, kiu informas tradukilon pri io, sed ne estas mem tradukata) por cxiu variablo. Tiuj belaj vortoj estis lia amdeklaro. DEKORACIODEKORACIO - 1. Tuto de la aferoj, kiujn oni artisme arangxas, por doni pli belan aspekton al konstruo aux loko: Ni jam interkonsentis pri la dekoracio de la salono, kie okazos nia geedzigxa festo. Ni dekoracios gxin per multaj belaj floroj. Multaj homoj uzas servojn de dekoraciistoj por dekoraciado de la apartamentoj. / 2. Pentritaj toloj aux paneloj, prezentantaj la lokon, kie okazas teatra sceno: Mi ne zorgos pri la dekoracio - mi ja estas aktoro! La scenejo estis bele dekoraciita. La teatro igxis fama pro la dekoraciricxa scenejo. DELICADELICA - Delikata gxuo (gastronomia kaj simile): Kun granda delico mi mangxis tiun bongustegan kukon. Sxi regalis nin per delica mangxajxo. Mangxi tiun frukton estas pli delice ol gustumi iun ajn dolcxajxon.DELIKATAmDELIKATA - 1. Placxa per sia alta kvalito kaj nevulgareco: Al mi placxas via delikata parfumo. Tiu cxi mangxajxo estas delikatajxo en nia lando. / 2. Pro sia kvalito, facile difektebla aux rompebla: Tio estas delikata vazo. Delikateco de la sxtofo malebligas lavi gxin per lavmasxino. / 3. Neforte kaj neakre impresanta la sensojn aux la spiriton: Auxdigxis blovado de delikata venteto. La viro delikate premis mian manon. Li maldelikate tiris min antauxen. / 4. Subtila: Miaj piedoj gxuas delikatan sablon. / 5. Facile konfuziva: Mi ne povis diskuti kun sxi pri tiel delikata afero. / 6. Facile impresebla, sentema, akresenta: Liaj delikataj oreloj ekauxdis mallauxtan, sed tre belan muzikon. / 7. Taktoplena, diskreta, netroiganta, ne ofendema: Ili montris al ni siajn delikatajn morojn. Ne plu rakontu tiajn maldelikatajn sxercojn! Mi ne plenumis lian sendelikatan postulon.DELIRIaDELIRI - Esti en stato de nedauxra psika malordo, kauxzita de febro, malsano aux ebrieco, kaj karakterizata per halucinaj imagoj kaj nekonsekvencaj senkonsciaj: Malsano igas sxin deliri. Ecx monstron admiras, kiu ame deliras. Mi kusxis en deliro kaj tute ne sciis, kie mi trovigxas. Por parolo delira ne ekzistas rediro. Tiu rakonto estas nur delirajxo. DEMONSTRIDEMONSTRI - 1. Priskribi kaj klarigi, per specimenoj aux provoj, kun instrua celo: Tie oni demonstris belegajn auxtojn. Cxiuj desegnajxoj de niaj lernantoj estos demonstritaj en la ekspozicio. Demonstrado estis tre sukcesa - homoj ekinteresigxis pri la afero kaj komencis telefonadi al ni. Multaj acxetis la varon post belaj paroloj de la demonstristo. / 2. Pruvi per rezonado: Demonstru la proprecojn de orta triangulo. Faru demonstron cxe la tabulo. Tio estas nedemonstrebla aserto.DENSADENSA - 1. Prezentanta la karakterizan aspekton de substanco, kies eroj, tre proksimaj unuj al aliaj, estas multnombre entenataj en malgranda volumeno: Sxi havis belajn densajn harojn. Tie iras fumo per densaj nuboj. La vesto de la regxo estis dense brodita per oro. Neniu besteto povis eniri tiun arbaran densejon. Mi sxatus trinki kafon kun densigita lakto. Estas malfacile spiri en maldensa aero. Miaj haroj ial maldensigxis.DENUNCI_DENUNCI - Sciigi al estro, policano, jugxisto, aux al la publiko, ies kulpon aux krimon: Cxu vi denuncis min al la instruisto? Iu denuncis lin pri sxtelo. Ili faris denuncon antaux polico kontraux siaj najbaroj, kiuj okupigxis pri monfalsado. Homoj malsxatas denuncantojn. Denuncisto estas homo, kiu estas pagata aux sxirmata de la polico por denunci.DEPRIMIDEPRIMI - Senenergiigi, tute malvigligi kaj senkuragxigi: Mi ne scias, kio tiel deprimas min, ke mi nenion volas fari. Sxi estas deprimita de sia malsukceso. Promenado en la naturo malpliigis la deprimon. Li tre deprimigxis, sed mi kuragxigis lin.DESTINIiDESTINI - 1. Decidi, ke iu (a? io) ricevos ion: Li destinis testamente sian posedajxon al sia filo. La regxo destinis por sxi malbonan sorton. Tiuj donacoj estis destinitaj por mi. Neniu rajtas sxangxi la destinon de tiu testamenta postlasajxo. / 2. Decidi pri cirkonstanco aplikota al io: Mi destinis tiun tagon por vizito de amikoj. / 3. Decidi pri la estonteco a? sorto de io a? iu: Cxiu homo estas destinita por morto. Ilia geedzigxo estas destinita al malsukceso. La sorto destinis, ke ni ne havu infanojn. La destino de Romo estis konkeri la mondon. / 4. Decidi, kien iros io: La aviadilo destinita por Londono. DETERMINIDETERMINI - 1. Precize fiksi ion necertan, indikante la limojn, inter kiuj tiu io estas entenata: Homoj jam determinis la distancon inter Luno kaj Tero. La estroj de tiuj landoj parolis pri determino de landlimoj. Tio estis nedeterminebla ero de la materio. / 2. Pliprecizigi la sencon de apuda frazero: La artikolo determinas la substantivon. La verbo estas determinita de la adverbo. La vorto "tiu" estas unu el determinaj adjektivoj. Determinanto estas vorto, kiu determinas alian vorton.DETRUIDETRUI - Ruinigi, pereigi, nuligi, neniigi: Grandega sxtormo detruis la dometon. Sxuldo ne bruas, tamen dormon detruas. Vian vivon gxuu, sed fremdan ne detruu. Milito kauxzis senprofitajn detruojn. La detrua povo de la akvoj estas grandega. Miaj esperoj estas detruitaj. Niaj planoj detruigxis kaj ni nenien forveturis. Tio estas detruado nur pro detruemo. La kastelo estis nedetruebla.DIABLODIABLO - 1. Plej alta spirito de malbono, ribelinto kontraux Dio kaj tentanto de homaro: Ne voku diablon, cxar li povas aperi. / 2. Cxiu el la ribelintaj angxeloj, mokmalica spirito kaj infera turmentanto: La diabloj vin prenu! Cxirkaux sanktuloj diabloj vagas. Diable! Mi perdis la monujon! / 3. Malvirta, tro petolema persono: Li estas vera diablo kun la virinoj! Vizagxo agrabla kaj ungo diabla. Ne faru diablajxojn kiam mi forestos. La infano estas vera diableto! Tiu diablino min trompis!DIAFANADIAFANA - Trairebla per lumradioj, sed ne travidebla: Lumo penetris la akvon kaj gxi igxis diafana. Diafaneco estas unu el plej gravaj proprecoj de la papero. En maldiafana lago ni povis vidi neniun fisxon.DIBOCXIDIBOCXI - Malmodere mangxi, trinki kaj simile: Petolu, dibocxu, sed poste sorton ne riprocxu. La vento dibocxis (furiozis) sur la kampoj. Dibocxantaj gejunuloj gxenis la najbarojn. Tie regis dibocxado kaj drinkado. Cxu vi ne intencas sxangxi vian dibocxan vivon? Mi ne volas, ke vi komuniku kun tiuj dibocxuloj, cxar ili dibocxigas vin! Li fordibocxis / tradibocxis cxion gxis la lasta cxemizo.DIETODIETO - Nutromaniero, obeanta difinitan regularon: Li komencis multe sportumi kaj pro tio observas laktan dieton. Sxi neniam frandemas, cxar sxi dietas. Diet(ik)isto helpis min elekti plej tauxgan dieton. Ankaux dietuloj povos gxui nian feston, cxar cxi tie estos multe da fruktoj.DIFEKTIMDIFEKTI - Kauxzi malbonan staton de io, tiel ke gxi igxas malpli tauxga, malpli valora: Kiu difektis la masxinon?! Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaux okulojn difektas. En cxiu objekto trovigxas difekto. La aparato estas facile difektebla. Mia hararangxo difektigxis de la pluvo. Ni devos ripari la bruldifektitan domon. DIFERENCIDIFERENCI - Prezenti malsamajn ecojn rilate al alia samspeca afero: Ili forte diferencas inter si per la beleco. Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro. Mi vidas neniun diferencon inter tiuj du fotoj. Mi estas tre diferenca de mia frato. La lingvo havas grandegan rolon en la diferencado de la gentoj. Infano estas tro malgranda por diferencigi la juston de la maljusto. Ili mortigis virojn, virinojn, infanojn sendiference.DIFINIDIFINI - 1. Precize klarigi (ideon aux vorton) per la ecoj aux nuancoj, kiuj apartigas gxin disde la aliaj: Cxu vi povus difini la sencon de tiu vorto? Fluidajxo sen difino, nek vinagro nek vino. Tiu odoro estas tute nedifinebla. / 2. Precize klarigi la naturon, sencon aux rolon de io aux iu: La estro jam difinis taskojn al mi. Fiancxon de l' sorto difinitan forpelos nenia malhelpo. En Esperanto "la" estas difina artikolo. Ni renkontigxos en la difinita tempo.DIGESTIDIGESTI - 1. Fari la digeston de: Li malbone digestas lakton. Mi prenis digestigan (faciligantan la digestadon) medikamenton. Io malbonas pri sxia digesta aparato (organoj, kiuj kunhelpas al digesto). Li ofte spertas misdigeston. / 2. Asimili, tolere akcepti: Ili devas digesti sian historion. Infanoj legu bone digesteblajn verkojn. Tiuj filozofiaj libroj estas nedigesteblaj por mi.DIGNODIGNO - 1. Respekto, kiun oni meritas per sia konduto: Cxiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laux digno kaj rajtoj. Sxi estas digna kaj sincera homo. La digneco de homa persono ne cxiam estas respektata. / 2. Konscio pri la respekto, kiun oni meritas, memrespekto: Lia digno (memrespekto) devigis lin forlasi la prezidantan postenon. La policisto estis alta viro, kiu sin tenis tre digne. DILIGENTA6DILIGENTA - Konstante kaj zorge laborema, efika kaj rapida en sia laboro: Li estas tre diligenta studento. Bonaj infanoj lernas diligente. Sxi ne tre diligentas pri hejmmastrumado. Mi cxiam agas kun diligenteco. La negoco de diligentulo donas nur profiton. Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.DIREKTODIREKTO - 1. Loko, flanko celata; vojo aux linio, laux kiu oni povas proksimigxi al celo: Por ne perdi la vojon ni petu, ke iu montru al ni la direkton. Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaux okulojn difektas. Mi zorgis pri la edukado kaj bona direktado de mia malpli agxa frato. Nia sxipeto estas tre facile direktebla, cxar gxi havas bonan direktilon. cxi tiu aleo direktigxas al la arbaro. Li lerte aldirektis nian paroladon gxis la celo. Subite la sxipo igxis nedirektebla kaj ni cxiuj ektimis. cxi tiu strato estas unudirekta. / 2. cxiu el la kvar cxefaj mondorientigxoj, nordo, sudo, eosto kaj uesto: El kiu direkto venas la tornado? Direktu vin al sudo. DIRLIDIDIDIRLIDIDI - Interjekcio, uzata por montri, ke oni rigardas la jxus diritan aferon bagatela: Dirlididi! Por mi tio ne estas grava. Dirlididi! Pri tio mi ne zorgas. Tio ne estas problemo.DISIPIDISIPI - Malsxpari, forneniigi: Vi disipis la tutan heredon! Li nenion lasis al siaj disipaj filoj. La edzino konstante murmuras, ke mi disipemas.DISKRETADISKRETA - 1. Diranta nur, kion decas diri; scianta konservi sekreton: Ne timu, mi estos diskreta kaj ne diros tion, kion ili pli bone ne sciu. Mi provos diri tion diskrete, mi nur gxentile aludos pri tio. / 2. Faranta nur, kion decas fari, modesta, nesintruda, taktoplena, ne troiganta: Estu diskreta kaj respektema, mi petas. Li ebriigxis kaj igxis maldiskreta. / 3. Delikata, neforta, netroa: Mi gxis nun memoras vian bonodoran, sed diskretan parfumon.DISKUTIDISKUTI - 1. Interparolante kun malsamopiniantoj, intersxangxi argumentojn pri iu temo: Mi ne volas pri tio plu diskuti. Nia diskuto ne dauxris longe. La demando estas diskutebla. Tiu afero estas nediskutebla en nia lando. / 2. Ekzameni per debato, esplorante la diversajn flankojn de demando: Oni longe diskutis pri tiu propono. Mi submetis la projekton al publika diskutado. La demando estas diskutinda, mi pensas. Ni pridiskutis la politikon de la partio. La legxo estis akceptita sendiskute.DISOCIIDISOCII - Parte aux iom post iom malkombini: Kristala prismo disocias lumon. Lumo disociigxas al spektro. Dum elektroliza disocio oni ricevas diversajn substancojn. La liberigitaj substancoj nomigxas disociatoj.DISPONIsDISPONI - Decidi, laux sia bontrovo, kio farigxos pri iu aux io; uzi laux sia placxo: Vi scias, ke vi povas disponi pri mi. Mi disponas malmultan tempon. Cxu cxi tiu loko estas ankoraux disponebla? Li havas la sxlosilon sub sia dispono. Ni disponigis unu cxambron al studentoj. Disponajxo - aparato, kiu estas parto de komputa sistemo kaj estas disponebla al ties taskoj.DISPUTIDISPUTI - 1. Malpaci akre diskutante: Ne disputu kun mi - mi ja estas via patrino! Pli bone ne miksu vin en malpropran disputon. Malmultaj sxin sxatas, cxar sxi estas disputema virino. Ni interdisputis pri la poentoj. Mia filo sendispute sekvas cxiujn miajn ordonojn. / 2. Diskuti: Pri gustoj oni ne disputas. Ilia disputo finigxis kiam eniris la patro. Li estis nedisputebla posedanto de la domo. Ili pridisputis la novan legxon.DISTANCODISTANCO - 1. Longo de interspaco: Kiom longa estas la distanco inter Tero kaj Luno? Praktiko montras, ke distanca lernado estas efika. Rigardu la pentrajxojn distance. Mia domo distancas je du kilometroj de mia laborejo. La sportisto preterdistancis cxiujn aliajn sportistojn cxe la lasta rondo. Longdistanca kuro ampleksas cxiujn distancojn de 5 gxis 42,195 kilometroj. / 2. Longo de 200 m (en vetkuroj): Ili jam finis kuri la distancon.DISTINGIDISTINGI - 1. Rimarki diferencon inter objektoj, personoj aux ideoj: Kiel mi povus distingi veron de malvero? La morto ne distingas, cxiujn egale atingas. La diferenco inter gxemeloj ofte estas apenaux distingebla. Nia hotelo oferas distingindajn servojn. Ili mortigis cxiujn sendistinge. / 2. Klare, precize, nete percepti: Pro la nebulo ni ne distingis la detalojn de la pejzagxo. La domo nete distingigxas sur la monto. / 3. Esti marko, karakterizajxo, per kiu oni povas ne intermiksi aferojn: La beleco sxin tre distingas. Bunta felo estis gxia gxenerala distinga signo. Sxiaj vestoj distingigis sxin inter cxiuj amikinoj. Klareco estas la distingilo de bona stilo. La distingigxa eco de Esperanto estas gxia fleksebleco.DISTRIDISTRI - 1. Malhelpe deturni la menson de gxia okupigxo: La muziko tro distras min kaj mi ne povas lerni. Li estas tre distrigxema (ne kapabla fiksi sian atenton). / 2. Deturni la menson de gxiaj prizorgoj, agrable okupante, amuzante gxin: Mi provis cxiamaniere distri sxin, cxar sxi estis tre malgaja. Tiun libron oni povas legi por aventuro kaj distro sen pensi pri aliaj aferoj. Tiam nia vivo estis distra kaj plezura. Lernante Esperanton ni ofte distrigxis. Dancado estas aktiva distrajxo. Tiu loko famas pro distrigxo kaj turismo.DIVENIDIVENI - Malkovri per supozoj, rezonoj aux hazarde ion, kion oni ne jam scias: Divenu, en kiu mano estas la monero? Kion sagxulo ne komprenas, ofte malsagxa divenas. Tiu (kart)divenisto okupigxas pri divenado per la ludkartoj. Elektu divenprove - eble vi sukcesos. Laux mia opinio, la sorto estas nedivenebla. Sxi mandivenis (divenis mian estontecon laux la linioj de la mano) kaj diris, ke mia vivo estos longa.DIVERGXIvDIVERGXI - Malproksimigxi unu de la alia (se paroli pri direktoj, linioj aux radioj): Kiam fasko da paralelaj radioj trairas vitran lenson, kies rando estas pli dika ol la centro, la fasko divergxas. Post la diskuto la opinioj ankoraux pli divergxis. Dum leciono pri fiziko ni esploris divergxan faskon. Divergxigeco estas mezurata propreco, kiun havas lenso por divergxigi.DIVIDIDIVIDI - Fari partojn el tuto: 1. ne disigante: a) du partojn (se evidente, partoj ne precizigitaj): Rivero dividas la urbon en du partojn: la malnovan kaj la novan. b) plurajn partojn: Francio estas dividita en departementoj. Mi disdividis la taskojn pri tiu projekto al cxiuj laboristoj. La rivero dividigxas en kelkajn brakojn. La korporacio subdividigxis laux la diversaj metioj. / 2. disigante: a) destinante al cxiu ties havotajxon: Mi dividis la kukon en 6 partojn. b) cxiu prenante sian havotajxon: Li dividis heredon kune kun gefratoj. / 3. Fari la operacion de divido: Dividu 200 per 5. 21 dividite per 3 estas 7. La kutimaj simboloj por divido estas ":" aux "/" (a:b = a/b). En la operacio a:b "a" estas dividato kaj "b" estas dividanto. 24 estas dividebla per 4.DOMAGXODOMAGXO - Perdo aux difekto, kiun oni volus ne vidi, ne suferi: Estas domagxo, ke oni sxtelis vian auxton. Post domagxo venas sagxo. Tio estas domagxa afero. Domagxe, ke vi ne estis kun ni. Kiu domagxas grosxon, perdas la tutan posxon. Pro vorta ludo li ecx patron ne domagxas.DORLOTIDORLOTI - Agi kun iu tro kareseme kaj tro indulge: Mi amas miajn infanojn, sed ne dorlotas ilin. Kiu volas panon, ne dorlotu la manon. Vi estas sola kaj pro tio dorlotata infano en la familio. Dorlotoj de gepatroj faris sxin malforta. Estis multaj malfacilajxoj, sed eble pro tio mi ne dorlotigxis. Ili eldorlotis siajn infanojn acxetante cxiajn ludilojn. Estis malfacile amikigxi kun tiu eldorlotita knabino.DOTIDOTI - 1. Doni doton al iu: Ili ricxe dotis sian filinon. / 2. Havigi iajn kvalitojn: Naturo lin dotis per granda sagxeco. Bela vizagxo estas duono da doto. Sxi ricevis multe da dotaj havajxoj.DRESIDRESI - Instrui beston por iu celo: Oni ofte dresas la hundojn por cxaso. Kvankam tiuj leonoj estas dresitaj, estas dangxere tusxi ilin. La plej malfacila dresado estas tiu de katoj. Mia frato estas cirka dresisto.DUBI|DUBI - 1. Ne esti certa pri la ekzisto, realeco aux vereco de io: Mi dubas pri sxia amo. Lia fideleco estas dubinda. Vi posedas nedubeblan talenton. Sendube vi estas prava. / 2. Ne scii, heziti kredi, cxu io okazos aux ne: Mi forte dubas, ke oni akceptos nian proponon. Dubo gardas kontraux risko. Granda parolisto estas duba faristo. Li dubas pri multaj aferoj - li estas dubema.DUNGIfDUNGI - Interkonsenti kun laborist(in)o, servist(in)o aux oficist(in)o, por havigi al si ties servadon laux difinita salajro: Ambaux gepatroj de la bebo laboras kaj pro tio ili dungis vartistinon. En tiu nova kompanio jxus komencigxis dungado de novaj laboristoj. Sxi ne konsentis dungigi sin (ne akceptis nian dungadon) pro eblo logxi cxe ni. Nia nova dunganto certigis nin, ke cxiuj liaj dungitoj estas asekuritaj kontraux akcidentoj. La dungatoj devas subskribi laborkontrakton. Mi maldungis vin pro malhonesteco. Ni ricevis maldungan monon pro la maldungo. Senlaboreco pro manko de dungado nomigxas sendungado.DUSXODUSXO - Sxprucigo de akvo sur la korpon, ekstere aux interne, por lavado aux kuracado: Mi iras preni dusxon. Li dusxas sin. Nia dusxejo nun estas riparata, do ni devas iri al la najbaroj. La dusxilo estas suficxe granda kaj oportuna.EBENAEBENA - Tia, ke cxiuj gxiaj punktoj estas proksime cxe la sama nivelo kaj gxi prezentas nek kavajxojn nek elstarajxojn tro grandajn: La suprajxo de la maro estas hodiaux ebena. Tra tri punktoj povas trairi nur unu ebeno. Ni iris sur la ebenajxo tutan nokton. La cxevaloj kuris sur ebenejo (sen saltobaroj). Cxio tie estis ebenigita kun la tero. La vojo estis malebena kun multe da kavoj. Tibeto estas altebenajxo.EBRIAEBRIA - 1. Trinkinta tiom da alkoholajxoj, ke la cerbo kaj muskoloj ne plu normale funkcias: Sxia edzo denove revenis hejmen ebria. Li saltas gracie, kiel urso ebria. Vera opinio montrigxas en ebrio. Ebrieco pasas post dormo, malsagxeco neniam. Ne miksu ebriigajxojn! Ili ebriigxis antaux noktomezo. Por ebriulo ne ekzistas dangxero. Mi versxis akvon sur lin por ke li malebriigxu. / 2. Konfuzata de pasio aux granda emocio: Ni cxiuj estis ebriaj de felicxo. Sukceso ebriigis lin.EHXOEHXO - 1. Ripetigxo, pli malpli klara, de sono haltigita de surfaco, kiu resendas gxin al la orelo: Mi kriis, esperante, ke li respondos, sed nur eHxo respondis miajn kriojn. En miaj oreloj ankoraux eHxas sxia rido. Grandega bruo eHxigxis en la cxirkauxajxo kaj tre timigis nin. / 2. Ripetigxo de diro, opinio, famo: Min atingis nur kelkaj eHxoj de la jxusaj diskutoj. La impresoj pri la vojagxo ankoraux resonas eHxe en niaj animoj. Liaj vortoj estis diseHxitaj en la tuta lando. Plej multaj el tiuj kreitaj vortoj forflugis seneHxe en la neniajxon. Por kontroli, cxu la kromliteroj de Esperanto bone prezentigxas en koncerna tiparo, oni uzas testan frazon "eHxosxangxo cxiujxauxde".EDIFIEDIFI - Doni bonan ekzemplon al iu, inspiri piajn aux virtajn sentojn: Lia vivo edifas cxiujn. Tedis min lia edifado. Mi petas ne edifi min. Lia dua romano estas amuza, sed edifa. Edifu unu la alian.EDUKIEDUKI - 1. Direkti la elvolvigxon de fizikaj, moralaj kaj intelektaj kapabloj de infano aux junulo: Gepatroj edukis min en la plej granda severeco. Ili donis bonan edukon al mi. Mi zorgis pri edukado de malpli agxa fratino. Niaj seminarioj havas edukan celon. Cxu vi denove ne estis en edukejo?! Kiel malbele vi parolas, needukita knabo! / 2. Malsovagxigi (beston): Ili edukis tigron kaj nun gxi logxas en ilia korto. Timu lupon edukitan kaj malamikon repacigitan. Neniu edukisto sukcesos eduki cxi tiun beston, cxar gxi estas needukebla!EFEKTIVA6EFEKTIVA - 1. Montrigxanta per konstateblaj efikoj; fakte rezultanta de ies ago: La vortoj havas efektivan povon. / 2. Reala: Tio estas efektiva eraro! Efektive ni bezonas pli grandan apartamenton. Gxi eble timigas, sed en efektiveco havas en si nenion dangxeran. Finfine ni sukcesis efektivigi niajn planojn. Longan tempon ni atendis kun la efektivigo de tiu intenco. Li jam komencis efektivigadon de la projekto. La kongreso versxajne efektivigxos la sekvan jaron. / 3. En aktiva funkcio (antaux titolo): Estis iam efektiva komercisto, kiu ne volis pagi impostojn.EFEKTO<EFEKTO - Forta impreso farita sur la psikon, precipe de belarta verko, spektaklo kaj simile: Mia parolado faris grandan efekton cxe la auxskultantoj. Ecx la titolo de tiu artikolo estas efekta! Tiu libro min tre efektis. Lumefektoj en pentrajxo estas tre profesiaj. La sonefektoj de tiu cxi filmo estis tre impresaj.EFEMERAEFEMERA - Unutaga, nedauxra, rapide pasanta: Beleco de floroj estas efemera. Mi ne sxatas festojn pro ilia efemero. Efemeroj (insektoj) vivas nur kelkajn horojn. Via boneco estas nur efemerajxo.EFIKIDEFIKI - Havi efektivan rezulton: Cxi tiu medikamento vere efikas. Lernado havas maldolcxan radikon, sed bonan efikon. Pli efike ol bato pelas malsato. Via helpo estis efika. La nova legxo ne retroefikas (ne havas efikon en la tempo antauxa al la publikigo). Ago havas pli da efikeco ol parolo. Liaj konsiloj estas senefikaj.EGALAEGALA - 1. Tute simila, neniel diferencigebla de alia: Nin cxiujn atendas egala sorto. Nomo egala, sed esenco mala. La morto ne distingas, cxiujn egale atingas. Cxu vere estas egaleco de cxiuj civitanoj antaux la legxo? / 2. Havanta unu econ (grandon, dimension, kvanton kaj simile) ne diferencigeblan de la eco de komparatajxo: Tiu fortulo havas neniun egalan al si. Ne cxiuj havas egalan felicxon. Kiam nokto vualas, cxiuj koloroj egalas. Mi ne estas tia kiel li, kial vi egaligas min kun li? Ni havis neegalajn sxancojn. / 3. Prezentanta partojn ne diferencajn unu de la aliaj: Ili promenas per egalaj pasxoj. / 4. Prezentanta tian similecon kun alia, ke oni ne havas motivon preferi unu al alia: Por mi estas tute egale, cxu vi estos tie aux ne.EKIPIEKIPI - Provizi iun aux ion per cxio necesa por la difinita funkcio: Oni ekipis la urbon per novaj busoj. La fabriko estas ekipita per plej modernaj masxinoj. El la origina ekipo kaj meblaro en la kastelo bedauxrinde nenio konservigxis. Ni pensas pri ekipado de kongresanoj per mapoj de la urbo. Kian ekipajxon mi bezonas por tio? Oni jam virekipis la sxipon (provizis la sxipon per sxipanoj).EKSCESOEKSCESO - 1. Stato de tio, kio transpasas la moderecon; ega troeco: Eksceso de seko mortigis la florojn. Ekscesa cxerpado mallevis la nivelon de la subtera akvo. / 2. Ago transpasanta la limojn de modereco, sobreco, justeco, humaneco; maljustajxo, tiranajxo, malhumanajxo: Ekscesoj en la mangxado povas kauxzi ne nur dikecon, sed ankaux malsanojn. Lia ekscesa kolero timigis nin cxiujn. Vi tiam ekscesis (troigis).EKSCITIgEKSCITI - 1. Igi tre intensa la funkcion de iu korpa organo aux ian korpan senton: Tiu odoro ekscitas la apetiton. La ekscito kauxzas iriton en la organo. Mi devas fari ekscitajn ekzercojn por mia koro. La kuracisto malpermesis al vi uzi ekscitajxojn! / 2. Igi eksterkutime forta ian movon de la animo: Li tre ofte rigardas al aliaj knabinoj kaj tio ekscitas mian envion. Vi ekscitigxas cxe la plej malgranda bagatelo! Mia karaktero ne estas ekscitebla. Granda eksciteco skuis la tutan urbon. / 3. Igi pli intensa la aktivecon de io: Ni ne povis eksciti la fajron, cxar pluvis. Blovekscitado rugxigis mian vizagxon. EKSKLUZIVIEKSKLUZIVI - 1. Esceptanta cxion aux cxiun alian: Neniu en cxi tiu organizo havas ekskluzivajn rajtojn. Mian tutan vivon mi dedicxis ekskluzive al bestkuracado. Mi venis tien nur pro ekskluziveco de ceremonio. / 2. Eksterlasanta aux formetanta la menciitan aferon aux personon: La prezo de la mangxo estas ekskluziva de la vino. Mi invitis cxiujn ekskluzive sxin. La bileto ekskluzivas la transdonadon al alia persono.EKSKUZIEKSKUZI - Prezenti motivon aux pretekston por senkulpigi iun aux malpligravigi la riprocxatajxon: Kiel vi intencas ekskuzi vian foreston de lernejo? La estro ne koleris, cxar sxi ekskuzis sin. Li prezentis efektivan ekskuzon. Bonvolu akcepti miajn ekskuzojn.EKSPEDIyEKSPEDI - Sendi al difinita adreso, loko (pakajxon, leteron ktp.): Nepre ekspedu telegramon al viaj gepatroj. Ni povas spekti la hororfilmon; mi jam ekspedis la infanojn en la liton. Oni ricevas rabaton por dek ekspedoj. Kie trovigxas la ekspedejo de cxi tiu revuo? Mi kontentas pri la ekspedisto - mi ricevas ekspeditajxojn gxustatempe. La ekspresa ekspedado kostas pli multe. EKSPLICITAEKSPLICITA - Esprimita per precizaj detalaj vortoj, lasantaj nenion subkomprenata: Tiu raporto estas eksplicita. Sxia elparolado estas eksplicita. Eksplicitigu la raporton. Li parolis eksplicite. Tiu kazo estas eksplicite antauxvidita en la legxo.EKSPLIKIREKSPLIKI - Klarigi kaj komprenigi ion, montrante gxian signifon, gxian naturon, gxiajn kauxzojn aux motivojn: Sxi kun plezuro eksplikis al mi malfacilan tekston. Cxu iu povas ekspliki tion? Eksplika vortaro. Lia ekspliko tute ne estas klara. Tio povas eksplikigxi kiel rezulto de kultura disvastigxo. Ties komprenebleco devas eksplikigxi.EKSPLODIEKSPLODI - 1. Forte kaj brue skui aeron pro subita plivolumenigxo de gaso: Nitroglicerino estas eksplodajxo, kiu facile eksplodas. Mi suferis pro eksplodo. Tiu stultulo eksplodigis dinamiton! / 2. Brue diskrevi, pro granda interna premo de la gasoj: Bombo eksplodis. Multaj domoj ruinigxis pro eksplodo de vulkano. Gardu vin, tiu substanco estas eksplodpova! / 3. Subite kaj brue eksterigi fortan senton aux pasion, kiun oni ne povas plu deteni: Mi baldaux eksplodos de kolero! Neniu povis trankviligi sxian eksplodon de gxojo. La karaktero de mia frato estas eksplodema. / 4. Subite kaj brue komencigxi: La sxtormo eksplodis neatendite. Denove mi aperis en eksploda situacio.EKSTERMIEKSTERMI - Perfekte pereigi; nepre tute detrui: La fajro ekstermis la tutan domon. Ni devas ekstermi tiun malbonan kutimon. Felicxe la ratoj estis ekstermitaj de nia domo. La rezulto de tio estis timiga ekstermo de bestoj kaj plantoj. La ekstermado de la judoj estas unu el la plej teruraj agoj. Preskaux la tuta popolo mortis pro la ekstermanta malsano. Tiuj bestetoj jam preskaux ekstermigxis de sur la tero.EKSTREMAEKSTREMA - 1. Estanta cxe la finfino, plej malproksima: Ili logxas en ekstrema Oriento. Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime. Nia domo staras cxe la ekstremo de lago. La bastono havas nur du ekstremajxojn. / 2. Estanta cxe la plej alta grado: Estis ekstrema plezuro pasigi tempon kun vi. En ekstrema okazo mi arangxos cxion mem. Tio estis ekstremo de senhonteco! Sxi ekstreme koleris. EKVILIBRO`EKVILIBRO - 1. Stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontrauxaj fortoj, restas senmova; egalpezo: Mi perdis ekvilibron kaj falis sur la teron. Provu resti en ekvilibra pozicio. Mia pesilo ne ekvilibras. Ekvilibrilo helpis ekvilibrigi la sxnurdanciston. En la cirko ni kun plezuro spektis la ekvilibristojn. / 2. Bonorda egaleco de potenco aux de valoro inter kontrauxaj aferoj: Ni devas estigi ekvilibron inter enspezoj kaj elspezoj. Per sxparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon. La atakoj en Usono de la 11a de septembro malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon.EKZAKTAEKZAKTA- Science gxusta kaj severe preciza: La priskribo ne estis tre ekzakta, sed cxiuj komprenis, pri kio temas. Mi preferas ekzaktajn sciencojn. Cxio devas esti kalkulita tre ekzakte.EKZALTIEKZALTI - Tre eksciti, levante la sentojn gxis alta grado de intenseco: Tio tre ekzaltas min. Vi estas tre ekzaltita. Provu ekzalti vian imagon. Tiaj ekzaltigxoj tre ofte okazas al li.EKZISTI^EKZISTI - Efektive kaj nune esti: Nia organizo ne plu ekzistas. Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo. Li ne sciis pri la ekzisto de lia filo. Ni ricevis la ekzistadon de niaj gepatroj. Cxiuj ekzistajxoj havas rajton ekzisti (ekzistorajton). Multe da laboro estis eluzita por ekzistigi la statuon. Ili ne povas kunekzisti pro malsameco.EKZOTIKAEKZOT(IK)A - Devenanta el tre malproksima fremda lando: Mi kun plezuro gustumis ekzot(ik)ajn mangxajxojn. Dum ferioj ni gxuis ekzot(ik)on de tiu lando. Homoj tre interesigxis kaj gxoje babilis pri tia ekzot(ik)ajxo kiel Esperanto.ELASTAELASTA - 1. Tia, ke gxi facile kuntirigxas, etendigxas aux aliformigxas pro premanta aux tiranta forto, kaj reprenas sian antauxan formon, kiam tiu forto cxesas: Sxtalo estas tre elasta kaj formebla. / 2. Tre fleksigxema, malrigida: Sxia talio estas gracia kaj elasta. Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas. Neniu besto povas konkuri kun la elasteco de iliaj saltoj. / 3. Facile adaptebla al diversaj cirkonstancoj: La signifo de la afiksoj devas resti elasta. La lingvo iomete elastigxis.ELEGANTA-ELEGANTA - Gustoplene distinginda: Mi admiras tiun aktorinon - sxi estas tre eleganta virino! Al nia malgranda butiko venis elegante vestita sinjorino. Ju pli malvasta estas eleganta salono, des pli la eleganteco frapas la okulojn. Li erare pensas, ke li estas elegantulo. Li estis maleleganta dikulo.ELEMENTOELEMENTO - 1. Unu el la kvar fundamentaj substancoj (aero, fajro, akvo kaj tero), kiuj laux kredo de la antikvuloj konsistigis la universon: Grekaj filozofoj konis kvar elementojn: aeron, fajron, akvon kaj teron. / 2. Unu el tiuj kvar substancoj, rigardata kiel medio tauxga por la vivo: Cxiuj anasidoj sentis sin bone en la malseka elemento. Esti en sia elemento. / 3. Cxiu el la grandaj naturfortoj (vento, maro kaj aliaj): Ekstere furiozis elementoj. / 4. Substanco, supozita simpla kaj konsistanta el samsubstancaj eroj: Oni jam konas pli da kemiaj elementoj ol konis antauxe. / 5. Cxiu el la konsistigaj eroj de la tutajxo: Tiu rezono enhavas en si elementon de necerteco. / 6. Cxiu el la plej necesaj kaj plej simplaj principoj de scienco, per kiuj oni komencas la instruadon pri gxi: Hodiaux ni lernos elementojn de fonetiko. Li lernas en elementa lernejo. Substantivo estas parolelemento. Subjekto estas frazelemento. ELOKVENTA9ELOKVENTA - 1. Posedanta la talenton facile, konvinke kaj bele paroladi: Li elokvente parolas. Elokventa advokato. Sciu elokventi, sciu ankaux silenti. / 2. Bela kaj konvinka, multon signifanta: Sxi rigardis al mi per elokventa rigardo. Min enuigis lia tro konstanta elokventeco. La infano elokvente esprimis sin. EMBARASOEMBARASO - 1. Situacio, el kiu oni ne povas facile eliri, kaj kiu kauxzas gxenon aux sxanceligxon aux konfuzon: Ni estis en granda embaraso, kiam ni venis al tiu lando. Eliri sen frakaso el granda embaraso. Havi multajn amikojn estas embarase. Tiu demando min embarasis. Mi embarasigxis en mensogon. Malembarasu vin je cxiuj cxi absurdaj skrupuloj! / 2. La sento mem, kauxzita de tia situacio: Cxiuj rimarkis lian embarason. Sxi havis embarasan mienon.EMBARGImEMBARGI - 1. Malpermesi provizore al sxipo la elveturon el la haveno aux gxian malsxargxigon: Ni venis al la haveno, sed gxia estro embargis nian sxipon. Oni metis embargon sur nian sxipon. / 2. Malpermesi komercadon per iuj varoj aux kun iu lando: La registaro embargis viandajn produktojn de aliaj landoj. Ni cxiuj klopodos cxesigi la embargon kontraux tiu lando.EMBUSKOEMBUSKO - 1. Loko, kie oni sin kasxas por surprize ataki malamikon: Li ial pensis, ke ili volas konduki lin en embuskon. Neniu scias, kie estas mia embuskejo. / 2. Sinkasxado por surprize ataki malamikon: Ni faris embuskon al ili. Mi felicxe evitis cxiujn embuskojn kontraux mia sukceso. La rabisto embuskis kaj atendis viktimon. Sxi sentis, ke en sxia domo estas embuskuloj. La oficiro embuskigis la soldatojn.EMFAZOQEMFAZO - Pli forta prononcado de la parolo; insista pligrandigo, afekta aux ne, en la tono kaj esprimmaniero: Sxi deklaris kun emfazo, ke sxi estas lia edzino. La stilon de Edmond Privat karakterizas bela harmonio de bonsoneco kaj emfaza vortordo. Li emfaze diris: "Tio estas mia posedajxo". La instruisto emfazis cxiujn gravajn vortojn.EMINENTAEMINENTA - 1. Supera, distinginda pro sia rango, merito, talento aux scio: Alfred Nobel estis eminenta sciencisto. Eminenta sxuldanto - malbona paganto. Li tute ne fieras pri sia eminenteco. La regxo eminentigis la soldaton. Por mi ne gravas, cxu vi estas eminentulo aux maleminentulo (neeminentulo). / 2. Supera, distinginda pro sia altkvaliteco: Niaj servoj estas eminentaj. Tiu afero estas eminente grava.EMOCIIEMOCII - Forte tusxi, movi la animon: Emocii iun gxis larmoj. Cxiuj estis emociitaj. Li akceptis la novajxon senemocie. Sxi ploras pro emocia rakonto. Li parolis emocie. Tro fortaj emocioj. Sxi ege emociigxis.ENIGMO_ENIGMO - 1. Demando, prezentanta divenotajxon per intence malklaraj dusencaj esprimoj: Se vi solvos la enigmon, vi povos eniri la urbon. / 2. Malklara, malfacile komprenebla afero: Atlantido estas unu el la plej malnovaj enigmoj por la homaro. Io enigma estis en lia rigardo. La solvon de la vortkrucenigmo vi trovos en la venonta numero de la gazeto. ENTREPRENIENTREPRENI - Komenci la plenumadon de grava tasko, kiun oni prenis sur sin: Mi entreprenos grandegan vojagxon. Multe entreprenis, sed ne multe eltenis. Ordo estas beno por cxiu entrepreno. Mia frato estas entreprenema juna komercisto. Homo, kiu profesie entreprenas laborojn por aliaj personoj, nomigxas entreprenisto. Sxia patro estas konstruentreprenisto (entreprenisto de konstrulaboroj). ENTUZIASMOENTUZIASMO - Emocia fervoro kaj arda emo al io: Tio varmigis en ni la amon kaj entuziasmon por la ideo pri la kongreso. Li estis tre entuziasma pri Esperanto. Cxiuj partoprenantoj entuziasme kantis kaj dancis. Sxi tre entuziasmas pri la ideo kaj pretas helpi, se bezonatos. La novajxo min entuziasmigis. Ili sciis, ke estos multe da laboro, sed tamen tre entuziasmigxis. La entuziasmuloj estas tre bezonataj por la homa progresado.ENUI,ENUI - Malplezuri pro senintereso aux neokupiteco: Mi neniam enuas kun miaj amikoj, cxar ni cxiam elpensas ion interesan por fari. Kiu amas gxuon, amu ankaux enuon. Scienco havas semon enuan, sed frukton bongxuan. Tiu sencela vagado enuigas nin. Cxiuj lecionoj estis enuigaj. Kio povus malenuigi vin?ENVIIENVII - 1. Deziri havi tion, kion alia posedas: Mi envias al vi vian sagxecon. Kion mi ne scias, tion mi ne envias. Sxia beleco estas enviinda. Cxiuj malenvias mian malsukceson. / 2. Senti malgxojon kaj malamon kontraux iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas: Mi ne envias la ricxulojn, cxar ili ne havas verajn amikojn. Se mi scius, kion mi ne scias, cxiuj sagxuloj min envius. Felicxo kaj ricxo envion elvokas. Envia moko sukceson ne detruas. Pli bone estas enviigi, ol kompatigi.ERARIERARI - 1. Deflankigxi de la vero, de la gxusta opinio, kalkulo kaj simile: Vi eraris en kalkulo. Kiu demandas, tiu ne eraras. Mi korektis gramatikajn erarojn. Via respondo estas erara. Cxi tiu frazo estas senerara. Mi certas pri la erareco en la traduko de cxi tiu vorto. / 2. Deflankigxi de la morala devo: Mi eraris, pardonu min! Kiu ne pekis, kiu ne eraris? Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. Homo estas erarema. La aspekto erarigis lin.ESCEPTIESCEPTI - Apartigi kaj ne kunkalkuli; intence preterlasi; malakcepti: Oni esceptis mortigistojn el la amnestio. Gramatiko de Esperanto ankaux havas esceptojn. Mi ricevis tiun laboron dank' al miaj esceptaj kapabloj. Mi sxatas lerni cxion escepte matematikon. Por la arangxo necesas antauxpagi. Esceptokaze oni povas pagi surloke. Sxi invitis al sia festo cxiujn, escepte de mi. Ni iros promeni escepte se estos malbona vetero. Cxiuj senescepte konsentis helpi al sxi.ESENCOESENCO - 1. La esto en si mem, la realajxo kusxanta sub la fenomenoj: Ni eble ne diskutu pri la dia esenco. / 2. Cxio, kio faras ion aux iun tio, kio gxi estas; cxio, kio konsistigas la propran naturon de io aux iu, kontraste kun la sxajno, la eksterajxo: Li ne multe pensas pri sia propra interna esenco. Nomo egala, sed esenco mala. Laux la aspekto li estis bona homo, sed esence li estis ruzulo. / 3. La kerno, la plej cxefa parto, la nepra, nemalhavebla ecaro de io: Mi ne komprenis la esencon de lia demando. Bruo potenca, nula esenco. La dokumento laux mi ne estas tute klara kaj esenca. Tio estas neesenca problemo. / 4. Koncentrigita eltirajxo el iuj substancoj gxenerale bonodoraj aux aromaj: Mi versxis iom da roza esenco en akvon kaj banis min.ESKAPIIESKAPI - 1. Liberigi sin de tio, kio katenas; sukcese eviti per forkuro: La krimulo eskapis el malliberejo. Sercxo de la eskapintoj estas efektivigata. Oni eksciis pri lia eskapo nur la sekvan tagon. / 2. Provi forgesi la vivtenajn zorgojn, la sintrudantan realajxon: Romantikismo estas nur provado eskapi burgxajn malnoblajxojn.ESPLORIkESPLORI - Zorge peni por precize ekkoni ion per ekzameno, observo aux eksperimento: Al cxevalo donacita oni busxon ne esploras. Esploristoj veturis por esplori nekonatan landon. Por fremda koro ne ekzistas esploro. Kiu okupigxas pri esplorado de cxi tiu krimo? Sxi rigardis nin per esplorema rigardo. Li ne volis doni la informojn, sed ni sukcesis elesplori ilin.ESPRIMIlESPRIMI - Montri sian penson aux senton per paroloj, gestoj aux aliaj auxdeblaj aux videblaj signoj: Vi rajtas esprimi vian opinion. En sxiaj okuloj mi vidis esprimon de timo. La esprimado de sentoj estas tre facila en Esperanto. Vi ecx ne imagas, kion mi sentas - tio estas neesprimebla. Lia rigardo estis esprimplena. Senesprima vizagxo montris, ke sxi malsanas.ESTABLIESTABLI - Fondi kaj arangxi organizajxon por ke gxi povu funkcii kaj dauxri: Ni decidis establi la firmaon. Cxu vi akceptos min en vian establon kiel sekretarion? Kie estas la establejo de via funkcianta organizajxo? Rapide establigxis preskaux totala tutmondigxo de la ekonomio.ESTIMIESTIMI - Havi altan opinion pri ies morala kaj spirita valoro, aux pri ties faroj: Ni cxiuj devas estimi niajn gepatrojn. Estimataj sinjoroj kaj sinjorinoj, estas plezuro vidi vin cxiujn cxi tie! Sxi perdis la estimon por si mem (memestimon). Tiu homo estas estiminda, cxar li faris multon por nia lando! Mi malestimas perfidulojn. Malricxeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo. Li estas malestiminda mensogulo!ESTINGIESTINGI - 1. Cxesigi bruladon: Felicxe fajrestingistoj sukcesis estingi la brulegon. Fajron estingas akvo, pekon pardono. Oni devas havi estingilon en la auxto. / 2. Cxesigi lumadon: Estingu la lampon kaj dormu. Infanoj, ne babilu post estingo de la lampoj. Sxi blovestingis la kandelon. / 3. Cxesigi kaj kvietigi la ardon aux eksciton: Mi acxetis trinkajxon por estingi la soifon. Kiu sxuldojn estingas, ricxecon atingas. Cxiutage estingigxas multe da homaj vivoj. Sxia vivo igxis pli garantiita kaj neestingebla.ETENDIETENDI - 1. Malvolvi laux la longo, longigante en unu direkto: Mi etendis la kapon tra la fenestro kaj vokis la infanojn. Al loko dolora ni manon etendas, al loko cxarma okulojn ni sendas. Tiu knabacxo eletendis la langon! / 2. Doni, prezenti ion etendante la brakon: Mia amato etendis la ringon al mi. / 3. Malvolvi cxiudirekten, kovrante pli ampleksan spacon: La birdo etendis siajn flugilojn. Etendado de la flugiloj helpas ne fali dum sxvebado. Tiu periodo etendigxas de 1900 gxis 2000. / 4. Plilongigi aux pliampleksigi metalon, malplidikigante gxin: La juvelisto batetendis foliojn da oro. Stano estas etendebla metalo. / 5. Disvastigi cxiudirekten: La regxo volis etendi la limojn de sia regado. La vento disetendis aromon de floroj. Kaj jen ni ekvidis grandegan etendajxon da akvo.ESTR+-ESTR - I. Sufikso, signifanta tiun, kiu efektive direktas, funkciigas la aferon, montritan de la radiko: Nia urbestro tre zorgas pri la logxantoj de la urbo. Vilagxano kreditas, vilagxestro pruntas. / II. Samsignifa memstare uzata morfemo: La estro invitas cxiujn al la kunsido. Estro ne malsatas. Mi estras en mia hejmo! La estraro de UEA kunsidas cxiun monaton. Mi estas estrarano respondeca pri landaj sekcioj. La patro baldaux fordonos al li la estrecon. Li estrigis min super la komunumo. Vi povas esti mia subestro (persono, kiu helpas la estron).ETERNAETERNA - 1. Havanta nek komencigxon nek finigxon: Laux Spinozo, materio estas same eterna, kiel spirito. Eterneco estas unu el la plej gxenerale rekonataj atributoj de la dioj. / 2. Havonta neniun finigxon: Tiam ni gxuos eternan felicxon. Nek gxojo, nek malgxojo dauxras eterne. Por sperto kaj lerno ne suficxas eterno. La pentristo eternigis sxian belecon en siaj pentrajxoj. / 3. Tiel longa, aux ripetata, ke oni ne antauxvidas finon: Inter ni komencigxis eterna milito. EVENTUALAEVENTUALA - Povanta okazi, depende de necertaj cirkonstancoj: La eventuala profito de tiu cxi afero estas tre granda. Mi skribos al vi, eventuale telefonos. Tiu eventualajxo kauxzis malagrablajxojn en nia afero. Mi ne pensas pri la eventualeco de la estonteco.EVIDENTAEVIDENTA - Tiel klara kaj senduba ke gxi ne bezonas pruvon: Kial mi ne rimarkis tian evidentan eraron?! Vi evidente mensogas. Malgraux la evidenteco de sxia perfido, sxi ankoraux provis pruvi sian senkulpecon. Per tia ago vi nur evidentigis vian malsagxecon.EVITIQEVITI - 1. Peni ne renkonti iun: La perfidulo cxiam provis eviti min. Cxu vin ankoraux ne lacigas evitado de mi? Akuzito eviteme respondis la demandojn. Li estas evitenda krimulo. / 2. Sukcesi ne esti trafita de io: Sxi sukcese evitis dangxeron. Ankoraux neniu evitis la sorton. Vi evitigis al mi multajn erarojn! Morto estas neevitebla.EVOLUI EVOLUI - 1. Iompostiome disvolvigxi; regule kaj lauxnature kreskadi aliformigxante: Esperanto evoluas laux natura kaj rekta vojo. Ni devas evoluigi amikajn rilatojn inter niaj landoj. Evoluismo estas teorio, laux kiu la specioj originas el praformoj per evoluado. / 2. Pasi tra diversaj iompostiomaj sxangxoj: Lia karaktero evoluis gxis ekstrema krueleco. Evoluintaj landoj provas helpi al subevoluintaj landoj. Militoj sxangxigxis pro evoluo de la militaj metodoj. Ni dedicxis multe da fortoj por evoluigo de la pagxaro.FAJFIFAJFI - 1. Produkti akutajn sonojn muzikajn, blovante tra rondigitaj lipoj kaj laux kavigita lango: Li fajfis por sia hundo (vokante gxin). Post lia fajfo la hundo tuj alkuris al li. / 2. Produkti analogajn sonojn per sia beko: En la arbaro mi auxdis, kiel bele fajfis iu birdo. / 3. Produkti analogajn sonojn per ilo: Dum la futbala macxo jugxisto fajfis per sia fajfilo. Danci laux ies fajfilo. Ekstere estis malvarme kaj auxdeblis fajfado de la vento. / 4. Esprimi senton per fajfado: Mi fajfas pri tio (tute ne zorgas). Junuloj ekfajfis kiam ekvidis tiun belegan frauxlinon. La teatrajxo estis tre teda kaj pro tio oni gxin moke prifajfis.FAJNAnFAJNA - 1. Ekstrakvalita, pursubstanca: La vino estis tre fajna. Sxia ringo estis farita el fajna oro. Ili fajnigis metalon por kemiaj procedoj. / 2. Prezentanta aux distinganta akre subtilajn diferencojn: Mi havas belan cxemizon, faritan el fajna tolo. Sxiaj oreloj estas tiom fajnaj. Lia gusto estas vere fajna. Mi ne sxatis liajn desegnajxojn pro ilia malfajneco.FAKTO@FAKTO - Io, kion oni scias reale ekzistinta aux ekzistanta: Esperanto vivas, tio estas fakto. Se vi ne scias la faktojn, pli bone ne rakontu tion. Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo. Li estis fondinto kaj formala direktoro, sed la fakta direktoro estis mi. Fakte, jam dum multaj jaroj mi nenion auxdis pri li.FALCXIFALCXI - 1. Detrancxi herbon aux grenon per falcxilo aux falcxileto: La tuta vilagxantaro falcxas grenon. La falcxajxo jam estas forveturigita. Trafis falcxilo sur sxtonon. La falcxistoj antauxenpasxis falcxo post falcxo. Per la falcxomasxino ni povos rapide kaj grandakvante falcxi rikoltojn. Ni jam prifalcxis la kampon. / 2. Amase kaj abrupte mortigi: La epidemio falcxis multajn civitanojn. / 3. Pasxi, movante duonronde unu kruron: Cxevalo komencis falcxi. Li faligis min krurfalcxe (kaptis mian piedon kaj kauxzis la falon).FALDI@FALDI - Duoble aux pluroble fleksi tukon, paperon kaj gxenerale ion ajn maldikan aux ion artikigitan, almetante unu sur alian la diversajn fleksitajxojn: Sxi faldis la leteron kaj enmetis gxin en la koverton. Cxiuj vestoj estas zorge falditaj en mia sxranko. Necesas gladi la jupon por forigi la faldojn. Paperfaldado estas arto por elfari diversajn ludilojn. La segxo estas faldebla, do vi povas faldi gxin kaj meti sub la liton. Sxi acxetis faldumitan jupon. La patro malfaldis la gazeton por tralegi gxin. Antaux ol lavi la telerojn mi refaldis la manikojn gxis la kubutoj.FALSIFALSI - Elfari ion malveran kaj doni gxin kiel veran, por tiri el tio profiton, kaj speciale: 1. Imite reprodukti valoran originalon per malpli valora materialo: Li falsis mian subskribon! Cxi tiu ringo estas farita el falsita oro. Bonvolu sxangxi cxi tiun falsan moneron al alia. La falsado de mono estas malpermesita. Cxi tiu mansaketo estas falsajxo! Mi tute certas, ke cxi tiu parfumo estas malfalsa. / 2. En auxtentikan tekston enmeti aux forigi pecojn, tiel ke la signifo aux valoro estas sxangxita: Oni poste falsis la sencon de miaj vortoj. Miaj paroloj ne enhavas falson. / 3. Kasxe arangxi objektojn, por trompe gajni: Li ludis per falsitaj kartoj (sekrete markitaj). Ili trompis nin per falsa pesilo.FALTO<FALTO - Hauxtsulketo cxe la frunto, vizagxo aux interno de la manoj, ordinare kauxzita de la agxo: Sxi estas juna kaj pro tio ne havas faltojn. La hauxto sub liaj okuloj pendas falte. Maljuneco faltis sxian belan vizagxon. Vi aspektas tre bone malgraux la faltigxinta frunto. La hxirurgoj senfaltigis sxian vizagxon. FAMILIARASFAMILIARA - Tiel senceremonia, kiel interne de familio; sengxena: Forgesu pri viaj familiaraj manieroj - cxi tie estas multaj fremduloj. Vi ne devus paroli familiare kun via estro! La filo ne sxatis cxiujn tiujn familiarajxojn, precipe karesojn. Mi sentis min kiel hejme pro ilia familiareco. Mi pensas, ke sxi neniam familiarigxos kun mi.FAMOFAMO - 1. Nepreciza sciigo, busxe komunikata de unu persono al alia, aux reproduktata de gazeto al gazeto: Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide. Mi auxdis, ke sxi famas pri siaj bongustaj kukoj. Iu disfamigis malverajn informojn pri mi. 2. Granda diskonateco de iu aux io: Li havas la famon de mensogulo. Li estas tre fama aktoro. Tien venis cxiuj famuloj. Min famigis cxi tiu filmo. Sxi poste igxis mondfama verkisto. Iuj preferas esti malbonfamaj ol senfamaj.FANDIFANDI - 1. Likvigi per varmo solidan substancon: Fandu la buteron - ni faros kukon. La kandelo jam fandigxis. Iridio estas tre malfacile fandebla metalo. / 2. Produkti (objekton) per fandado de kruda materialo en formujon: Fandistoj fandis sonorilegon por la pregxejo. La fandado de la statuo dauxris tre longe. Fero ne kunfandigxas kun argilo. / 3. Moligi: Liaj belaj vortoj fandis sxian koron kaj sxi ne plu koleris. La tempo forfandos tiun glacian indiferentecon. Lumaj radioj disfandis la rigidecon de sxiaj trajtoj. FANFARONIFANFARONI - 1. Sin glori per ecoj aux virtoj, kiujn oni ne posedas: Li fanfaronis, ke li estas tre forta. Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante. Li tion faris nur pro fanfaronado. Sxia rakonto estas nur fanfaronajxo. Neniu sxatas fanfaronulojn (fanfaronistojn).FANTAZIOFANTAZIO - 1. Krea imago: Tio flamigis sxian infanan fantazion. Vi estas vera fantaziulo! Bedauxrinde, mi estas tute senfantazia. Fantazio mankas al mi. / 2. Kaprica sendirekta kaj senregula vagado de la imago: La verko estas plena de fantazio. Li fantaziis iun strangan rakonton. / 3. Bildo ekzistanta nur en la imago, ne en la realo: Oni parolis pri tio kiel pri ia dolcxa fantazio. Mi gxuis legante tiun fantazian rakonton.FANTOMOiFANTOMO - 1. Figuro videbla, sed ne palpebla, kia oni imagis reaperantan mortinton: Mi vidis la fantomon de mia mortinta amiko! La fantoma kastelo timigis cxiujn logxantojn de tiu loko. / 2. Bildo sen realeco, nura sxajno: Tio estis nur songxa fantomo. La sxipo trankvile, kvazaux fantome glitis sur la ondoj. Tra Esperantujo fantomas diversaj onidiroj pri tio.FARBOzFARBO - Miksajxo de likvo (ordinare oleo) kaj pigmento, uzata por sxmiri surfacon kaj gxin kolorigi: Cxi tiu farbo jam estas tro malnova kaj ne tauxgas por farbado. Ni acxetis la domon kaj nun farbas gxin. Atentu! La benko estas farbita! Ni ne bezonas farbistojn, cxar ni mem povas farbi la barilon. Mi bezonos du farbskatolojn por cxi tiu pordo. Infanoj desegnis per akvofarbo.FASCINIFASCINI - 1. Senigi je cxia povo de forkuro aux kontrauxstaro per intense fiksita rigardado (se paroli pri serpentoj): Serpento fascinis min. / 2. Nerezisteble allogi, ravi: Sxi fascinis cxiujn virojn, ke ili povis nek proksimigxi, nek foriri. Sxi estis fascinanta belulino! Mi estis tre fascinita de la belega pejzagxo. Tiu filmo estis fascina. Mi rigardis la pregxejon kun fascino.FASKO;FASKO - 1. Aro da kunigitaj samspecaj longformaj objektoj: Mia filo alportis al mi faskon da belaj floroj. Tie policistoj trovis fasketon da haroj. Al tiu bela knabineto tre tauxgas harfasketo. Antaux ol sporti mi faskigis miajn harojn. / 2. Kunigxo kaj unuigxo: Ni venkos nur se ni kunigos en faskon niajn fortojn.FAVORAFAVORA - 1. Bonvola, helpopreta, indulga (ofte pro aparta arbitra prefero): Nia estro estas favora al ni. Post kolero venas favoro. Vi ne sukcesos min favorigi al vi. Li falis en mian malfavoron. Sxi estas la favoratino de la instruistino. / 2. Helpotauxga, faciliga, sukcesiga: La vetero estas favora por promenado. Sorto donas favoron, sorto donas doloron. Kiun favoras la sorto, por tiu ecx koko estas ovoporta. La gazetoj favore raportis pri la kongreso.FELO :FELO - Kruda besta hauxto kun la haroj, ordinare ne preparita: Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon. De unu bovo oni du felojn ne desxiras. Tiu fela cxapo estas tre bela! Ne plu restis akvo en la felsako (pretigita felo por enteni fluajxon). Mia patro estas felisto. Senlanigu, sed ne senfeligu.FENDI FENDI - 1. Dividi malmolan materion laux gxia longeco: Vi fendis mian koron! Mi iros al dentisto, cxar en mia dento estas fendeto. Li trancxis la panon kaj enfendis la tablon. Cxi tie vi povas vidi la fendadon de molekulo. La konstruajxo komencis fendigxi. / 2. Dividi la partojn de amaso, gxin rapide trairante: La sxipo fendas la ondojn. Estas fendo inter ambaux sistemoj. La disfendo en la partio okazis pro malsamaj opinioj.FENOMENO VFENOMENO - 1. Perceptebla per la sentumoj apero; natura okazajxo: Cxiu elpensis sian teorion por klarigi la fenomenon. Fenomenismo estas teorio, kiu asertas, ke nur la fenomenoj estas objektoj de sciado. / 2. Eksterordinara, malofta afero: Renkonti vin estas vera fenomeno. Li havas fenomenajn kapablojn. En tiu valo kreskas fenomenaj floroj.FERIO FERIO - Libera tago, dum kiu oni ne estas devigata labori: La lernantoj havis ferion. Miaj ferioj komencigxos en julio. La impresoj pri feria vojagxo estas tre belaj. Vi ne trovos lin en la oficejo, cxar li ferias dum cxi tiu semajno. La feriantoj ofte venas en nian landon por ripozi.FERVORO $FERVORO - Diligenta agemo, ardo por iu aux io: Min jam konsumis fervoro pri via domo. Per pacienco kaj fervoro sukcesas cxiu laboro. Pregxu kore kaj laboru fervore. Li ne estas fervora studento, cxar li pigras lerni. Tro fervori estas dangxere. Mi kredas, ke li estas malfervora esperantisto.FESTENITFESTENI - Partopreni en festa mangxo, luksa kaj abunda: La ricxuloj festenis kaj amuzigxis. Kiam kato promenas, la musoj festenas. Troa festeno estas veneno. Tablo festena, sed telero malplena. Hodiaux festene, morgaux malplene. Ni estas malricxaj homoj kaj ne rajtas partopreni en la festenado. Muziko kaj kriado auxdeblis de la festenejo.FETOROFETORO - Tre malagrabla, nauxza odoro, kiel de putro kaj simile: Neeltenebla fetoro senteblis en tiu loko. Putoro estas fetora besto. Mi certe ne mangxos tiun cxi fromagxon - gxi ja fetoras! Tiu negoco fetoras (tute ne estas fidinda).FIASKOFIASKO - Plena malsukceso: Mi decidis ne fari tion, cxar tio donus nur fiaskon. Plenumigxis la tasko per granda fiasko. Post ankoraux unu fiaska eksperimento li decidis ne plu okupigxi pri tio. Nia arangxo tute fiaskis.FIDELAFIDELA - 1. Plenumanta kun konstanta akurateco kaj sindoneco la faritajn promesojn, ne trompanta la konfidon: Cxu vi certas, ke via edzo estas fidela? Amiko fidela estas trezoro plej bela. Sxi longe atendis lin kaj konservis fidelecon al li. Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon. Mi jam ne dubas pri sxia malfideleco. / 2. Tenanta sian kredon malgraux la malfaciloj: Li staras fidele cxe siaj principoj. / 3. Konforma al originalo aux al vero, ekzakta: Cxiun monaton ni skribas fidelan raporton.FIDIZFIDI - 1. Esti certa pri la honesteco, kompetenteco de iu en aferoj, kiuj koncernas nian sorton, felicxon, sekurecon ks: Mi diris la sekreton al vi nur pro tio, ke mi fidas al vi. Al amiko nova ne fidu sen provo. Cxe plej granda fido memoru pri perfido. Li estas fidinda amiko. Sxi malfidas la kuracistojn. Lia memfido estas iom tro granda kaj nervozigas min. / 2. Kredi al la efiko, tauxgeco aux valoro de io, kiel al garantio kontraux dangxero, risko ks: Sxi ne fidas la honestecon de sia edzo. Ne fidu heredon, fidu posedon. Fidanta al vorto atendas gxis morto. La plano jam estas preta kaj fidebla.FIERAFIERA - 1. Konscia pri siaj veraj meritoj kaj virtoj: La patro estis fiera pri sia bonega filo. Sxi fieras pri siaj muzikaj kapabloj. Ili estas fiero de nia lando. Li estas senfiera homo. / 2. Tro taksanta siajn meritojn kaj virtojn kaj tial malsxatanta aliajn: Pro homo fiera gxojas infero. Sxi fiere rigardas aliajn homojn de supre. Ricxeco estas frato de fiereco. Felicxo fierigas, malfelicxo sagxigas. Kiu ricxigxas, tiu fierigxas.FIKCIOFIKCIO - 1. Arbitre elpensita deklaro aux rakonto: Ne nur infanoj sxatas fikciojn. Sxi rakontis pri ia fikcia granda dangxero. Li fikciis, ke li estas aktoro. / 2. Literatura gxenro, konsistanta el tiaj fikcioj: Tio estas romano de scienca fikcio. / 3. Konvencie akceptata neverajxo: Lia parolado estis diplomatia fikcio. Bankbiletoj estas fikcia mono. Ili gxis nun nenion scias pri la fikcieco de mia konto.FIKSIFIKSI - 1. Firme senmovigi per almeto de io aux al io: Ni fiksis afisxon al la muro. Nia sxipeto fiksigxis en la sablajxo. Alfiksu lampojn al la muro. / 2. Pli-malpli longe teni en unu direkto: La hundo fiksis sian rigardon sur la kato. Li fikse rigardis sxin kaj sxi hontigxis. / 3. Fari ion nesxangxebla, konstanta: La formo de la lingvo estas jam fiksita por cxiam. Tiu festo cxiam okazas je fiksa dato. Esploro kaj fikso de cxiuj vortoj postulus multe da tempo. Cxu neniu kontrauxis la fiksadon de preciza fundamento por Esperanto? / 4. Fari fotografajxon nedifektebla de la lumo: Li sxangxis la koloron de la fotografajxo per bano kaj poste fiksis gxin. Mi ankoraux bezonos fiksilon por fotografajxoj.FIRMA`FIRMA - 1. Ne aux nur malfacile cedanta sub pezo, premo, peno kaj simile: Cxi tiun muron ni ne povos rompi, cxar gxi estas firma. Ili marsxis sur firmajxo (firma grundo). La betono ankoraux ne firmigxis. / 2. Tiel fiksita, ke ne eblas sxanceligxo: Mi tenis gxin per firma mano. Li firme sidis en la selo. Necesus sxangxi kelkajn segxojn, cxar ili estas iom malfirmaj. / 3. Prezentanta sensxangxemon, konstantecon: Mia decido estas firma kaj vi neniel povas influi gxin. La firmeco de via karaktero estas samtempe avantagxo kaj malavantagxo. Ni sxatus firmigi niajn rilatojn. Tiu okazo malfirmigis mian volon.FLAGRISFLAGRI - 1. Eligi tremantan rapide movigxantan flamon: La flamo de la kandelo flagradis en la aerblovo. Dum krozo laux la rivero ofte flagris la pasioj. Preskaux nenio videblis en flagreto de eta kandelo. / 2. Intermite treme kaj skue brili: La okuletoj de la bebo larme ekflagris - li tuj komencos plori. Luna lumo flagretis sur la akvo. / 3. Rapide tremi, skuigxi en aero, flirti (se paroli pri malpezaj objektoj): Dum la urba festo bele flagris diverskoloraj flagetoj. La fenestro estis malfermita; vento flagrigis la kurtenojn. Sxi placxis al cxiuj - sur sxia vizagxo cxiam flagretis rideto.FLAMOFLAMO - 1. Hela brilo, produktata de gasoj eligxantaj el brulanta materialo: La flamo de la kandelo nur iomete lumigis la cxambron. Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo. Ligno fendita facile flamigxas. La domo subite ekflamis. Ekflamigu la lampon - mi bezonas lumon. / 2. Eksciteco, ardo, pasio: Li estas flamigxema kiel rezina ligno. Li flamas per kolero. Viaj rakontoj pri tiu lando flamigis deziron veturi tien. En flameco mi diris al vi diversajn malbelajn aferojn.FLARIFLARI - 1. Percepti odorojn per la nazo: Mi flaris la odoron de io brulanta. Flaro estas unu el kvin homaj sentumoj. Oni facile antauxflaras novan politikan krizon. / 2. Esplori odorojn per la nazo, flaresplori, priflari: Sxi kuradis sur la herbejo kaj flaradis la florojn. La hundo per mallonga flarado tuj ekscias, cxu ne estas narkotajxoj apude. Ne timu, la hundo nur cxirkauxflaros vin. Li enflaris la flartabakon.FLATIFLATI - 1. Provi placxi al iu, provi logi aux igi favora iun per troaj lauxdoj: Se vi volas filinon, flatu la patrinon. Sxiaj vortoj estis flataj. Esperis flaton, - ricevis baton. Mi neniam kredas je flatajxoj. Cxirkauxflatadi kaj cxirkauxflirtadi iun. / 2. Esti tre agrabla al: Vi flatis min per belega akcepto. Tempo flatas, tempo batas. Komenci per flato kaj fini per bato. Cxu lia flatado placxas al vi?FLEGI5FLEGI - 1. Prizorgi malsanan aux malfortan: Mi devas flegi mian malsanan patrinon. Sxi igxis flegantino de sia invalida edzo. En hospitalo nin helpis flegistino. / 2. Prizorgi ion kun amo: Flegu miajn florojn dum mi ne estos. Mi povos okupigxi pri flegado de via gxardeno. Cxu miaj hundoj estis bone flegataj?FLEKSIFLEKSI - 1. Kurbigi ion sub premo aux kun peno, arkigi: Mi ne povas fleksi la kruron, cxar gxi estas engipsigita. Fleksu arbon dum gxia juneco (ne lasu pasi la gxustan momenton!). Tiu vojo havas multe da fleks(ajx)oj. Fleksanto estas muskolo, kiu servas por fleksi. La korpo de akrobato estas fleks(igxem)a. / 2. Cedigi, obeigi: Mi fleksos vian obstinecon, neobeema knabino! Pli bone fleksigxi, ol rompigxi. Ni povas kunvivi nur pro sxia fleksebla karaktero.FLIKIFLIKI - 1. Surkudri sur la truo de vesto pecon de tauxga materialo, sxtofo, ledo ktp por gxin ripari: Vi devas fliki vian pantalonon. Mia robo havas multe da flikoj. Lia metio estas flikado. La truo en la sxuo estis flikita. / 2. Lauxpove, pli malpli bone ripari: Truon de l'honoro flikos neniu tajloro. Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon. Malfacilas fliki rompitan amikecon. Cxu vi volas flikadi tiun ajxon?FLIRTI2FLIRTI - Delikate, kaprice flugeti: La papilioj flirtis cxirkaux floroj. Sxi kuris facile kaj flirte. / 2. Senpeze, facile movigxi en la aero tien kaj reen: La kurtenoj flirtis cxe la malfermitaj fenestroj. Sxiaj longaj belaj haroj cxirkauxflirtis sxin. / 3. Amindumi, kvazaux flugetante de unu al alia kaj ne celante konstantan ligon: Sxi estas flirtema - sxi sxatas flirti kun cxiuj frauxloj. Mi ne povis elteni lian flirtadon kun la knabinoj kaj forlasis lin. Sxi havas sian preferitan flirtanton. Via flirtajxo (amindumaj vortoj kaj karesoj) jam tedis al mi!FLOKOFLOKO - Peceto, tufeto da maldensa kaj malpeza materio, kiu sxvebas en aero, malrapide falante: Flokoj de negxo rapide degelis en miaj manoj. Matene ni mangxas avenflokojn kun jogurto. Flokaj nuboj sxvebis en la cxielo. Oni uzas sapflokojn por lavado de vestoj.FLOSO FLOSO - 1. Aro aux kunajxo da arbaj trunkoj, jxetitaj en riveron por ke la fluo ilin transportu: Ili sendos lignon per flosoj sur la rivero. La brancxo flosas. La rivero estis plena de flosajxoj. / 2. Similspeca traba kunajxo, konstruita por transporti homojn aux diversajn materialojn, aux kiel savaparato sur sxipo: Ili faris la floson kaj forlasis la insulon. Cxi tiu firmao okupigxas pri flosigado de diversaj materialoj. La boato ne estis surflosebla (oni ne povis flosigi lignon sur gxi).FLUI!FLUI - 1. Movigxi seninterrompe malsupren laux deklivo (se paroli pri likvoj): Sxiaj larmoj rivere fluis. Fluis sur lipoj, sed en busxon ne trafis. En fremda tegmento li flikas truon kaj en propra ne vidas la fluon. La sango elfluis el la vundo. Ni venis gxis la enfluejo - loko, kie la rivero enfluas en la maron. Ni iru kontrauxflue / lauxflue, restante en la akvo. La parko trovigxas apud la kunfluejo de la plej grandaj riveroj. / 2. Movigxi seninterrompe kaj facile de unu loko al alia (se paroli pri fluidoj): En la aero fluis odoro de floroj. / 3. Amase, seninterrompe direktigxi ien: En la urbo jam fluas paroloj pri via mizero. Mono fluas al ricxulo, batoj al malricxulo. Li flue parolas la cxinan. Per lerta admono alfluas la mono. Spesmilo superflua posxon ne sxiras. Dum la festo la tuta popolo disfluis sur la stratoj. Forfluu infano kune kun la bano. Mi ne superfluas per ricxajxoj. /c.k.->FLUI"FLUI - -> c.k./ 4. Facile kaj glate trapasi de unu momento al alia: Mia vivo fluas trankvile. Vivo glate ne fluas, cxiam batas kaj skuas. Felicxo venas gute, malfelicxo venas flue.FLUIDA#uFLUIDA - Kies molekuloj malmulte altenigxas inter si kaj facile glitas unu sur alia, kiel okazas en fluecaj kaj gasaj substancoj: Sur Marso akvo ne povas esti fluida. Akvo kaj aero estas fluidoj. Fluidajxo sen difino, nek vinagro nek vino. Ni fluidigos glacion kaj akvumos la florojn. Komencigxis printempo kaj glacio baldaux fluidigxos. La vintro malfluidigis la riverojn.FLUSTRI$VFLUSTRI - 1. Tre tre mallauxte paroli: Tion sxi ne diris lauxte - sxi flustris al mi en orelon. Via vocxo estas nur flustro en uragano. Estas malgxentile paroli flustre. En la klascxambro ne estu ecx flustrado! / 2. Murmureti, brueti (io): La akvo flustras sur la sxtonetoj. Ni auxdis flustrantajn ondojn. Mi gxuis la flustradon de la rivero.FOIRO%FOIRO - Granda perioda kunveno, ofte kun distrajxoj, kiu okazas en fiksita periodo kaj loko por vendado de brutoj, agrikulturajxoj, industriajxoj kaj tiel plu: Cxiun printempon en nia lernejo okazas foiro, dum kiu la lernantoj vendas diversajn bongustajxojn. Malsagxulo en foiro estas bona akiro. Komencigxas foira kaj amuza tempo. Estis neeble trovi silentan lokon en la foirejo. La foiristoj estis kontentaj, cxar vendigxis multaj varoj.FOJNO&rFOJNO - Matura herbo, kiun oni falcxas kaj sekigas cxe la suno, por gxin konservi kiel nutrajxon por la brutoj: Printempo ankoraux ne venis, sed ni jam ne plu havas fojnon. Cxiuj forveturis fojni (falcxi kaj poste turni kaj returni la falcxitan herbon por gxin sekigi). Mi cxiam helpas al miaj geavoj pri la fojnado. Estante en la vilagxo ni ofte noktumis en la fojnejo.FONDI'GFONDI - 1. Starigi (konstruon) sur io: Ili decidis ne fondi la domon sur roko. Post la milito oni refondis la pregxejon. / 2. Esti la unua, kiu starigas (konstruon) komencante de la fundamento: Ili venis en tiun cxi lokon kaj fondis la urbon. Pasis multegaj jaroj post la fondigxo de nia urbo. / 3. Krei kaj arangxi (institucion): UEA estis fondita de Hodler. La fondo de nia asocio ebligos nin fari diversajn arangxojn. La Fondajxo pri Esperantaj Studoj (ESF) estas fondajxo, kiu finance subtenas diversajn projektojn. La fondinto de Esperanto ricevis multajn gratulajn leterojn. ESF fondigxis per iniciato de Humphrey Tonkin, Jonathan Pool kaj E. James Lieberman. / 4. Apogi sur io (tion, kion oni kredas, esperas kaj simile): Sxi fondas sian vivon sur la amo. Vi parolas sensencajxojn, fonditajn sur nenio. Via timo estas tute senfonda.FONTO(&FONTO - 1. Loko, kie akvo aux alia likvo eligxas el la tero: La fonto senakvigxis. Ni logxas en fonta regiono. / 2. La elfluajxo mem: Cxi tiu fonto estas trinkebla, cxar gxia akvo estas pura. Fonto el varma kaj minerala akvo, uzata por kuracado, nomigxas termofonto. / 3. Origino de materia forto: Suno estas fonto de lumo (lumfonto). Gaso kaj nafto estas fontoj de energio (energifontoj). / 4. Origino, punkto, de kie oni prenas, akiras ion: Ni devas sercxi aliajn fontojn de enspezoj. Mi dubas, ke tia verko povas fonti el la cerbo de moderna homo.FORGXI)FORGXI - 1. Prilabori feron (aux alian metalon) per fajro kaj martelo: Li venis al la forgxejo por ke oni forgxu al li la glavon. Forgxu feron dum gxi estas varmega. Iam li estis forgxisto, sed nun ne plu okupigxas pri forgxado. Fero estas malmola forgxebla metalo. Avo subforgxis la cxevalon. / 2. Elfari per propra penado: Cxiu kreas sian forton, cxiu forgxas sian sorton. Malfacila malsano alforgxis lin al la lito. Mi restis kvazaux alforgxita sur la loko pro surprizo.FORMO*FORMO - 1. Sensebla aspekto, kiun objekto prezentas ekstere: Al mi ne placxas formo de cxi tiu meblo. La frato okupigxis pri la formado de la vazo. Grandega vento deformis mian novan pluvombrelon. En la komenco la tero estis senforma kaj dezerta. Cxio transformigxas po iomete en la mondo. Tie ni vidis diversformajn montojn. Sxi estis belforma kaj belvizagxa. Sufiksoj "-cxj-" kaj "-nj-" kreas karesformojn de nomoj. / 2. Formujo: La ardanta metalo fluis en la formon. Mi bezonos formujon por fari la kukon. / 3. Maniero, laux kiu iu afero evidentigxas: La formo de la registaro sxangxigxis. Li formis cxi tiun societon. La societo formigxis en la jaro 2000. Subite nia gaja festo aliformigxis en ardajn disputojn. / 4. Ekstera maniero, laux kiu oni agas, obeante difinitajn regulojn: La akto estis redaktita en legxa formo. Espereble oni akceptos la reformojn. / 5. Maniero, laux kiu oni esprimas penson, kontraste kun tiu penso mem: La verkisto donis originalan formon al tia banala temo.FORTIKA+IFORTIKA - 1. Havanta firman, rezistan, malfacile difekteblan konsiston; malfacile rompebla, difektebla, venkebla: La fisxfadeno estas tre fortika. La argumentoj de lia advokato estis fortikaj. Nia amo nin fortike ligas. Cxiuj gxuis la fortikecon de liaj muskoloj. Ilia amo ne fortikigxos. La organismo de la bebo estas malfortika. Cxu la fenestraj kovriloj estas bone alfortikigitaj? / 2. Provizita je remparoj: Ni logxas en fortika urbo. Dum milito estis konstruitaj multaj fortikajxoj. La muron necesas fortikigi, cxar gxi baldaux rompigxos. Malbonuloj malfortikigis la fortikajxojn.FOSI,FOSI - 1. Fari kavajxon eltirante teron: Ili prenis fosilojn kaj komencis fosi tombon. Kiu fosas sub alia, falos mem en la foson. Estas tre dangxere resti en la fosejo. Oni disfosis la tombon de antikva homo. Ili enfosis siajn ricxajxojn, sed mi elfosis ilin. Cxi tie okazas prifosoj / prifosado (teknika esplorlaboro por elsercxi vestigxojn de la homa agado kaj fosiliojn). Akvo silenta subfosas la bordon. / 2. Turni per speciala ilo la teron de kultivota terpeco: Avo fosas la gxardenon. Mi iris helpi al li pri la fosado. / 3. Trasercxi, pedante esplori: Mi fosis en la tuta libro por trovi, kiel nomigxis tiu loko. Mi sercxfosis en mia posxo.FRAKASI-9FRAKASI - 1. Perforte kaj brue disrompi, dispecetigi: Kiu frakasis miajn tasojn?! Granda frakaso en malgranda glaso. La aviadilo frakasigxis. / 2. Tute detrui, ruinigi: La kruela realo ne frakasis lian kuragxon. Kio estis kaj pasis, tion tempo frakasis. Mi estis ege ofendita kaj pro tio parolis kun frakasa tono.FRANDI.FRANDI - 1. Mangxi ion delikatan ne pro malsato, sed nur pro plezuro: Mi cxiam frandas bombonojn. Cxi tiu kuko estas franda. Infanoj estas frandemaj. Ostroj por mi estas frandajxo. Li longe okupis sin pri frandado de fruktoj. / 2. Gxui ion tre allogan, interesan: Mi cxiam kun plezuro frandas tiun melodion. La titolo de tiu filmo estas tre franda. Frandado de tiu verko estas mia sxatokupo.FRAPI/FRAPI - 1. Ektusxi per rapida movo de mano; bati: Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas. Ne doloras frapo sur fremda kapo. Ecx guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. Kunfrapigxo de tiuj auxtoj estis terura! / 2. Bati produktante mallongan sonon: Kiu frapas, al tiu oni malfermas. Necesas malfermi la pordon - mi auxdis frapojn. Cxesu frapadi per la dentoj! Kie estas la frapilo de la pordo? Dancante ili lauxte piedfrapadis la plankon. / 3. Atingi la sensojn per ia subita impreso: Cxu tiu viro frapis vian atenton? Sxia robo estas okulfrapanta. / 4. Atingi per malsano, malbonajxo, vundo, morto: Sxi estis frapita de blindeco. La artisto estis prifrapita (mokita per vundaj frapoj). Li rapide sanigxis post sunfrapo. Sxi estis kolera kaj donis al li vangofrapojn.FRAUXDI0FRAUXDI - Tromposxteli iun, ne pagante al li tion, kio estas legxe sxuldata aux ne donante tion, al kio li legxe havas rajton; friponi, trompante pri kvantoj, datoj, kontoj en negoco aux alia afero: Li frauxdas la sxtaton pri siaj impostoj. La frauxdo de la negocisto estis publikigita. Mi ial pensas, ke mi estas frauxdita - mi havas senton pri frauxdigxo. Cxu vi defrauxdis (prifrauxdis) mian leteron?!FREMDA1sFREMDA - Senrilata kun la koncernata persono aux afero: 1. pro aparteneco al alia lando: Mi komprenas kelkajn fremdajn lingvojn. Bona estas fremdlando, sed aliaj tie logxu. La fremdeco de niaj kutimoj ridigis ilin. En tiu lando mi sentis min malfremde. / 2. pro aparteneco al alia persono: Mi neniam prenas ion fremdan. De fremda dento ni doloron ne sentas. / 3. pro nekonateco aux nespertiteco: Kvankam sxi estas mia fratino, sxi estas fremda al mi. Se geedzoj sin batas, fremdulo restu flanke. Mi fremdigxis al mia familio. Pli kaj pli largxigxas la fremdigxo inter la patro kaj liaj infanoj. Miaj amikoj forfremdigxis de mi.FRENEZA2FRENEZA - 1. Perdinta la prudenton pro mensa malsano: Sxi estas en frenezulejo, cxar sxi estas freneza. Tiu cxi konstruajxo estas hospitalo por frenezuloj. / 2. Perdinta la sinregadon pro pasio; malsagxega: Li estis freneza pro jxaluzo. Li atingis tian gradon de frenezeco, ke li volis mortigi sin. Sxi estas frenezeta (ne tute prudenta). La kolero frenezigis min. Vi tute frenezigxis! Li iom drinkis kaj komencis frenezumi. / 3. Malsagxega, sensenca: Li cxiam montris sian frenezan amon. Tio, kion vi diris, estas frenezajxo!FRESXA3FRESXA - 1. Brila aux forta pro juneco; ankoraux ne difektita de la tempo aux agxo (se paroli pri estajxoj): Mi sentas min fresxa malgraux longega vojagxo. La memoro pri sxia morto ankoraux estas fresxa. Vespero lacigas, mateno fresxigas. Eltrinku refresxigajxon por refresxigxi. / 2. Bonefika, cxar antaux ne longe pretigita (se paroli pri nutrajxoj): Ni jam bezonas fresxan panon. Mi ne mangxos cxi tiun malfresxan viandon! La fisxo jam malfresxigxis - necesas gxin forjxeti. / 3. Antaux nelonge farita aux okazinta (se paroli pri aliaj aferoj): Cxu vi jam scias la plej fresxajn novajxojn? Infanoj ludis kun fresxe falinta negxo. Mi malfermos la fenestron por refresxigi la aeron en la cxambro.FRIDA4GFRIDA - Malvarma: Someroj estas varmegaj kaj vintroj estas fridaj cxi tie. Li mortis pro frido kaj malsato. Oni povas konservi nutrajxojn per fridigado. Mi acxetis iom da fridigita viando por preparado de tagmangxo. Se vi volas, ke la mangxajxo ne malbonigxu, metu gxin en la fridujon. Espereble la fridujo ne cxesos nun fridi.FRIPONO5FRIPONO - Tiu, kiu lerte trompas, ruze sxtelas: Friponoj sxtelis de mi la ringon. Kia fripono, tia bastono. Li ofte friponis en sia firmao. Kiu estas kunfripono de tiu cxi friponajxo? Ili mem trompas kaj prifriponas la popolon. La friponeto cxiam petolas.FRITI6FRITI - Kuiri en bolanta oleo aux graso: Ne zorgu, la frato fritos terpomojn por ni cxiuj. La fritita fisxo, kiun vi preparis, estas ege bongusta! Mi ne mangxas fritajxojn, cxar ili estas tre grasaj. Elsalti el la fritilo en la fajron (por eviti malbonon sin jxeti en alian). En Aziaj landoj oni ofte kirlofritas (fritas kirlante la nutrajxon). Ni tre sxatas terpomfritojn kun kecxupo aux majonezo.FRIZI7}FRIZI - Krispe, bukle kombi harojn, volvante ilin cxirkaux varmigita ilo: Sxi frizis siajn harojn antaux la festo. Tiu frizita ulo estas tre simpatia! Oni faris al mi konstantan frizon, kiu dauxros plurajn semajnojn. Sxia frizajxo malfrizigxis post la pluvo. Li estas profesia frizisto kaj laboras en bonega frizejo. Mi malfrizis miajn harojn, cxar tia hararangxo ne tauxgis al mi.FROSTO8FROSTO - 1. Tiagrada malvarmo, ke gxi glaciigas la akvon: La infano tremis de frosto. Malbona herbo froston ne timas. La vetero hodiaux estas frosta. Fermu la fenestron - mi frostas! La rivero jam alfrostigxis. La birdo enfrostigxis en la glacion kaj ne povis movigxi. / 2. Sensajxo simila al tiu de granda malvarmo: Ekkuris frosto sub mia hauxto. Frosto lin atakis (li ektimegis). Liaj vortoj frostigis nian entuziasmon. Ilia gajeco frostigxis cxe tiu terura vido.FROTI9(FROTI - Plurfoje tien kaj reen premsxovi ion sur io: Li gxojis kaj pro tio frotis al si la manojn. Sxi provis gxin purigi per forta froto. Mi sxatas, kiam iu frotadas mian dorson. La diamanto estis frotita kaj polurita. Necesas enfroti sxmirajxon en manon. Malbonkvalita farbo rapide defrotigxas.FUGXI:DFUGXI - Forkuri por sin savi de reala aux imagata dangxero: La krimulo fugxis el malliberejo. Ni devas fugxi el la urbo. Mi nenion scias pri ilia fugxo en fremdan landon. Ili akceptis la fugxintojn en sia hejmo. Tiu malsano fugxigis la popolon. Li estas transfugxinto (homo, kiu forlasis sian partion por transiri en alian).FULMO;FULMO - 1. Atmosfera fenomeno, konsistanta el elektra malsxargo inter nuboj, aux inter nubo kaj la tero, kaj karakterizata de brila fajra streko rapidege pasanta tra la cxielo: Lin trafis la fulmo kaj pro tio li nun estas en hospitalo. Altan arbon batas la fulmo. Nun fulmas, kien vi intencas iri?! Dum la tuta nokto fulmadis sencxese kaj bruadis tondroj. Sentondra fulmado ne estas timiga, sed estas dangxera. En sxiaj okuloj fulmetis briloj. Kiu semas venton, rikoltos fulmotondron. / 2. Tiu sama fenomeno, rigardata kiel kolerarmiloj de la dioj aux de Dio: Liaj okuloj jxetis fulmojn. Mi eksilentis post lia fulmanta rigardo. / 3. Tiu fenomeno, kiel simbolo de ega rapideco: La vorto flugas tra la landoj kun la rapideco de fulmo. Neniu ecx pensis, ke milito povas okazi - gxi estis fulma.FUMO<FUMO - 1. Gasa produkto, miksajxo de gaso, akva vaporo kaj subtilaj solidaj substancoj, grizeta aux nigreta, pli aux malpli densa, levigxanta el brulanta korpo: Ne ekzistas fumo sen fajro. Estas malpermesite fumi cxi tie, bonvolu iri al la fumejo. Mia avo laboras en fumajxejo. Tie oni fumajxas / fumumas fisxojn. Kuracisto malrekomendis al mi mangxi fumajxojn. Kiun lokon vi deziras: cxu por fumantoj aux nefumantoj? Post longaj jaroj da kvieto la vulkano rekomencis fumigxi. Ni foriru de cxi tiu fumplena drinkejo. / 2. Tiu sama produkto el kelkaj substancoj, donanta sensoplacxan odoron: Mi sxatas fumon de la incenso / odorfumo. Ni gxuis fume brulantan incenson. / 3. Tiu sama produkto, uzata kiel simbolo de ardanta kolero: La drako kolerigxis kaj levigxis fumo el lia nazo kaj fajro el lia busxo. / 4. Tiu sama produkto, rigardata kiel simbolo de io momente forigxanta: Gloro estas nur fumo. FUNDAMENTO=eFUNDAMENTO - 1. Masonajxo, starigita en la tero por servi kiel bazo al konstruo: La domo ankoraux ne estas konstruita - estas nur fundamento. Detruita gxis la fundo de l' fundamento. Cxiuj cxeestantoj metis fundamentajn sxtonojn. La konstruajxo estas bone fundamentita. / 2. Esenca elemento, sur kiu apogigxas la cetero: Tradicio kaj interkonsento estas la fundamentoj de cxiu lingvo. Versxajne cxiu esperantisto scias pri la netusxebleco de la Fundamento. Tion oni devas fundamente esplori. Fundamentistoj severe obeas kaj defendas la Fundamenton. Viaj proponoj estas senfundamentaj kaj ni ne povas ilin akcepti.FUNDO>FUNDO - 1. Plej profunda, malalta surfaco de ia natura aux homfosita kavo: Mia ringo falis sur la fundon de la lago. Sola vojo libera al la fundo rivera. Necesas gxisfunde esplori la aferon. Al kavo senfunda sxtopado ne helpas. La rompita sxipo alfundigxis. La sxipo plenigxis de akvo kaj surfundigxis. / 2. Malsupra surfaco de artefarita objekto: Mi kasxis monon en la skatolo kun duobla fundo. Li esploris iom la fundon de la glaso (estas ebrieta). / 3. Parto plej malproksima de la eniro, plej malantauxa: El la fundo de la arbaro eliris iu homo. / 4. Plej intima, kasxita parto: En la fundo de sia koro sxi amas lin. Kiu ripetas abunde, lernas plej funde. / 5. La plej alta grado de malboneco: Li atingis la fundon de la mizero.FUNKCIO?FUNKCIO - 1. Aparta fako, ofico, organizita por plenumi difinitan servon; kampo de agado, en kiu oni plenumas difinitan servon: Nia kasisto ne plenumas siajn funkciojn. Li estas funkciulo de nia Esperanto-grupo. / 2. Aparta servo de organo, maSxino kaj ceteraj, konforma al gxia destino: Esperanto bonege plenumas cxiujn funkciojn, kiujn ni povas postuli de la internacia lingvo. Hodiaux estas dimancxo kaj vendejoj ne funkcias. La banko cxesigis sian funkciadon. Mi ne sukcesis funkciigi la komputilon. La motoro finfine ekfunkciis, kvankam mi nenion faris por ekfunkciigi gxin. Oni postulis la malfunkciadon de cxiuj nukleaj elektrostacioj. La horlogxo misfunkcias. / 3. En komputila programo, proceduro, kiu liveras rezulton: La nova versio de la programo havas aldonajn funkciojn.FURIOZA@FURIOZA - Pasie, freneze, senbride kolera: Li ne eltenis kaj eksplodis per furioza rido. Cxi-nokte la ventego furiozis. En la maro nin kaptis tre furioza sxtormo. Li estis furioze enamigxinta en sxin. Mi vere furiozus, se vi tiel dirus al mi. Mi decidis forkuri gxis kvietigxos la furiozo de la patro. La estro furiozigxis, kiam li ekvidis, ke neniu laboras. La vazoj krasxis pro la furiozeco de la furiozulo.FUROROAFURORO - Momenta, cxien disvastigxanta modo, favoro, sukceso: La furoro de lia firmao tre mallonge dauxris. Li estas furorulo kaj kantas furorkantojn. Tiaj gajaj dancoj tre furoras. Interreto estas pli kaj pli furoranta en la mondo.FUSXIBFUSXI - Malbone fari pro intenca aux nevola senzorgeco; faracxi: La trancxilo fusxis mian robon. Mi ecx ne imagis, ke vi fusxos nian komunan vivon. La komputilo funkciis bonege kaj mi ne komprenas, kiel gxi fusxigxis. Mi esperas, ke tia fusxo neniam okazos. Lia laboro min ne kontentigis, cxar gxi estis fusxa. Tia libro estas nur fusxajxo. Li ne komprenis, kial sxi elektis ne lin, sed iun fusxulon.GAJNICsGAJNI - 1. Akiri monon aux valorajxon en pli-malpli hazarda ludo: Mi gajnis en loterio. Kiu ne riskas, tiu ne gajnas. Pli bona estas gajno malgranda, ol granda malgajno. Li perdis multe da mono, sed poste regajnis gxin. / 2. Superi la alian partion en ludbatalo: Ni gajnis la batalon, sed malgajnis la militon. / 3. Ricevi ian abstraktan profiton el la cirkonstancoj, ne el sia propra merito aux penado: Ni povus gajni ankoraux iom da tempo, sed tio versxajne ne helpos. / 4. Akiri ies favoron, partianecon: Vi povus gajni tiujn personojn por la afero. Se vi povus favorigi lin por nia afero, tio estus tra granda gajno por ni.GARDIDGARDI-1.Zorgi,ke ies vivo ne venu en dangxeron: La prezidenton gardis ecx kelkaj korpogardistoj. Gardatan sxafon ecx lupo timas.Post la falo oni farigxas singarda.La knabo nesingarde trakuris tra la strato./2.Zorgi,por evitigi al iu malbonon: La hundo bone gardis lin.Sen rigardo,sen gardo. Singardeman Dio gardas./3.Zorgi,ke io restu bonstata,ne difektigxu:La cxefo tute ne gardas niajn interesojn.Tiu komitato ekzistas por la gardado de la interesoj de la tuta Esperantistaro. Oni prisxtelas ne ricxulon,sed sengardulon.La noktogardisto ne auxdis la sxtelistojn./4.Zorgi, ke iu ne forkuru,ne kauxzu dangxeron:La gardisto de la malliberejo gardis la krimulojn.Gardu vin du baroj:lipoj kaj dentaroj./5.Sxirmi, evitigi dangxeron aux malbonon: La cxapelo gardis mian kapon kontraux la suno.Dubo gardas kontraux risko.La vakcino ne antauxgardos de tiu malsano!/6.Teni nedifektita aux nesxangxita:Mi cxiam gardos tiun sekreton!Gardu kandelon por la nokto./7.Observi,ne forgesi aplikadonde io:Gardu miajn vortojn en via memoroGARGARIEGARGARI - 1. Tralavi, finlavi (se paroli pri glasoj, teleroj, tukoj) per nura multa akvo, sen sapo: Cxi tiun bluzon gargaru en malvarma akvo. / 2. Tralavi la busxon aux la gorgxon per iu fluajxo, kiun oni skuas en gxi: Por ke la dento ne doloru li gargaris la busxon per vodko. Gargarajxo (gargarilo) estas medikamento por gargari al si la gorgxon. / 3. Konfuze prononcacxi ion kvazaux gargarante la gorgxon: Li ion elgargaris en nekomprenebla lingvo. Poste tiu stranga gargara sono malaperis.GARNIFGARNI - 1. Almeti ion al objekto por gxin sxirmi aux plifortigi: Hieraux patro garnis cxiujn fendojn per cemento. La pordo estas fer-garnita por ke neniu sxtelisto sukcesu rompi gxin. / 2. Almeti ion al objekto por gxin kompletigi laux gxia destino: En la nova domo ankoraux ne cxiuj fenestroj estas garnitaj per vitrajxoj. Mi sxatas bifstekon garnitan per legomoj. Hodiaux ni mangxis kotletojn kun garnajxo. / 3. Almeti akcesorajxon al objekto por gxin ornami: La cxambroj de tiu tre multekosta hotelo estas garnitaj per oro. Mia zono havas garnajxon el belegaj diamantoj. / 4. Servi por garni: La kadro, garnanta spegulon, estas farita el vera argxento. Sxian robon garnis belaj brodajxoj.GESTOGGESTO - Cxiu montra, esprima movo de la korpo, precipe de la kapo, brako aux mano: Sxi faris iujn gestojn, sed mi ne povis kompreni ilian signifon. Malfelicxo sin ne gxenas, faru geston - gxi tuj venas. Mi ne povis kompreni sxin, cxar mi ne sciis gestan lingvon. Li provis geste komprenigi la aferon al mi. Ni gestis al la kelnero, por ke li venu. Ili gestadis, ke aliaj homoj ekvidu kaj venu. La paroloj de la gestema prezidanto estis tre konvinkaj.GLACIOH1GLACIO - 1. Akvo solidigxinta pro malvarmo: Vintre lago estas kovrita per glacio. Batadi kiel fisxo kontraux glacio. Mi acxetis vanilan glaciajxon en la glaciajxejo. La vintro glaciigis la riverojn. La lago jam glaciigxis. Multaj pendoglacioj pendis cxe la tegmento. / 2. Tiu substanco, rigardata kiel ne dauxrema: Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. / 3. Tiu substanco, rigardata kiel simbolo de sensimpatieco, indiferenteco: Mielo sur lango, kaj glacio en koro. Liaj okuloj estis kvazaux glaciaj. Ili salutis min glacie. Sxi glaciigxis de timo.GLADIIGLADI - Glatigi per varmega ilo, gxin premsxovante tien kaj reen (sur tukoj, vestoj kaj simile): Patrino nun gladas la vestojn. Pantalono jam estas gladita kaj vi povas surmeti gxin. Ne gladu vestojn sur la tablo - ja por tio estas uzata gladotabulo! Cxi tiu pulovero estas negladenda (tia, ke oni ne bezonas gxin gladi). Gardu vin! La gladilo estas tre varma! Mia fratino laboras kiel gladistino en la kudrejo.GLATAJjGLATA - 1. Prezentanta nenian elstarajxon sur sia suprajxo; tia, ke la mano facile glitas: La hauxto de mia bebo estas tre glata. La akvo de la lago estis glata kiel spegulo. Sxi glatigas siajn harojn. / 2. Senobstrukca, facile irebla: Ni iris laux glata vojo. Gxi estas inter la glatajxoj de la valo. / 3. Iranta sen baro aux malhelpo: La afero estas suficxe glata. Vivi sate kaj glate. Mi tre esperas, ke cxio pasos glate. Finita kaj glatigita (bone arangxita). Nia konversacio estis malglata. / 4. Karesa, dolcxa, lerte flata: Liaj glataj paroloj logis cxiujn knabinojn. Infano glatumas la hundon (karese tusxetas).GLITIKaGLITI - 1. Facile movigxi sur glata aux grasa suprajxo: Birdoj glitas en la aero. Gxi glitas de li kiel pizo de muro. Okazon kaptu cxe l' kapo, cxar la vosto estas glita. Atendis, meditis, gxis en tombon englitis. Li rapide deglitis de la cxevalo. / 2. Antauxenigxi sur glata suprajxo konservante sian ekvilibron: Hodiaux mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti / glitumi, cxar la vetero estas tre bela kaj frosta. Glitado estas mia sxatokupo. / 3. Perdi la starecon kaj ekvilibron, marsxante sur glata suprajxo: En mallumo sxi (ek)glitis kaj falis. La vojo estis glitiga. / 4. Pasi senbrue, facile, nerimarkite: Li glitis po iomete en mizeron. El lia mano cxiu monero elglitas (li estas tute malsxparema). La aktoro traglitis nerimarkite. La pejzagxo rapide preterglitis antaux niaj okuloj. / 5. Rotaciante, ne suficxe adheri: Radoj de mia biciklo komencis gliti.GLORILGLORI - Honori iun donante al li grandan famecon, konigante cxien lian indecon, publikigante sian admiron; lauxdegi: Cxiuj gloris la bonfarojn de malricxa virino. Kiu mem sin gloras, malbone odoras. Oni ne pagas per gloro al sia tajloro. Oni gratulis la heroojn per glora kanto. Li mortis glore. Tiu scienculo glorigis nian landon. La aktoro estis tre glorama, sed ne tre glorinda. Vi meritis malgloron pro viaj malbonaj agoj.GLUOMGLUO - Duonlikva substanco, kiu, sxmirita sur du objektoj, forte kunigas ilin sekigxante: Mi acxetis glu(ajx)on por kunglui la rompitajn pecojn de vazo. Por reklami la arangxon ni gluis la afisxojn sur la murojn. Ni atendu gxis gxi bone gluigxos. Gluajxu la strion da tapetpapero kaj mi algluos gxin. Al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas. Insulto ne algluigxas. Ne tusxu min per viaj gluecaj manoj! Pecon detrancxitan al la pano ne regluu. La posxtistoj kapablas malglui cxian ajn koverton.GLUTINGLUTI - 1. Malsuprenigi ion tra la gorgxo en la ezofagon kaj stomakon: Ne glutu senmacxe - poste via stomako doloros! Li formangxis cxion per kelkaj glutoj - versxajne malsatis. Glutado de tro varmaj aux malvarmaj nutrajxoj povas dangxeri. Ne estu glutema - vi dikigxos! Sxi misglutis (enlasis iom da teo en la trahxeon) kaj ektusis. / 2. Malaperigi en sin; avide alproprigi: La maro englutis nian sxipeton sed ni savis nin. Lia negoco forglutis tutan lian monon.GRACIAORGRACIA - Bela, placxa per facilaj kaj harmoniaj movoj aux bele proporciaj formoj: Hodiaux mi acxetis tre gracian vazon. Li saltas gracie, kiel urso ebria. Sxi ne estis belulino, sed sxia gracio estis tre alloga. Min ravas la gracieco de tiu antikva statufragmento. Cxu vi volas diri, ke mi ne estas graciulino? Via parolo estas sengracia.GRAJNOPwGRAJNO - 1. Cxiu el la fruktoj entenataj en la spiko de greno: Avino jxetis iom da grajnoj al siaj kokinoj. Ecx blinda kokino povas trovi grajnon. Mi tre sxatas mangxi grajnajxon el fresxaj grajnoj. Venis tempo por disgrajnigi vinberaron. La maizo jam grajnigxas. / 2. Cxiu seka semo aux frukto, prezentanta etan volumenon: Kion vi intencas fari kun tiuj grajnoj de pomo? / 3. Malgranda globa objekto, simila al vegetajxa grajno: Sur la fundo de la rivero trovigxas grajnoj da oro. Grajneto da vitro penetris en mian okulon. La sablo estas grajneca. / 4. Tre malgranda kvanto da io: Vi ne havas en la kapo ecx unu grajnon da sagxo!GARANTIIQYGARANTII - 1. Preni sur sin la respondecon de alia persono pri io aux iu: Mi garantias pri la gxusteco de informoj. Kiu garantias, trankvilon ne scias. Kiu donis garantion, tiu pagu la sxuldon. / 2. Aserti sub sia respondeco, ke io certe okazos: Nenio garantias, ke mi ne perdos la laboron. Garantie liberigu mian fraton! Mi prenos vian ringon kiel garantiajxon. / 3. Certigi al iu la posedon de io: Nia metodo garantias rapidajn progresojn. Cxiumonate ni donas monon al garantia fonduso. / 4. Gardi de ia maloportunajxo: Edzigxo najbara garantias de eraro. Li estas garantiita kontraux la militservo.GRATIRGRATI - Froti malforte kaj suprajxe per akra aux raspa objekto: Li tre sxatas, kiam iu gratas lian dorson. Post fortaj gratoj de la kato sur miaj manoj restis gratajxoj. Degratu la koton de viaj sxuoj! Junuloj tre sxatas prigratadi ion sur la benkoj. Tiu virinacxo pretis elgrati miajn okulojn! Ecx ne pensu forgrati malbonajn poentojn el via notlibro! Via kato gratvundis mian vizagxon.GRATULISGGRATULI - Esprimi al iu per gxentilaj vortoj sian kontentecon pro sukceso aux felicxo okazinta al li: Mi gratulas vin okaze de via naskigxtago! Mi gxojas, ke vi sukcesis pri via ekzameno. Gratulon! Gratulegon al via edzino, kiu naskis tian belegan bebon! Akceptu miajn elkorajn gratulojn! Fratino sendis al mi gratulan leteron.GRAVATGRAVA - 1. Atentinda pro sia granda influo aux siaj grandaj sekvoj: Ni invitis kelkajn plej gravajn homojn al nia kunveno. Ofte de kauxzo senenhava venas efiko plej grava. Cxu via sano ne gravas al vi? Auxskultu la instruiston, cxar li parolas gravajxon. Ne gravigu tiujn bagatelojn. Multaj gravuloj de diversaj landoj venis cxi tien por priparoli gravegajn demandojn. / 2. Plena de dangxero aux doloro: Ne zorgu, la vundo ne estas grava. Li estis grave vundita. Mia malsano estas malgrava.GRIMPIUQGRIMPI - 1. Pene transloki sian korpon sur oblikva aux vertikala surfaco, uzante la krurojn kaj eventuale la brakojn: Mia kato grimpis sur la arbon kaj ne volas malsuprenigxi. Nia grimpado dauxris kelkajn horojn. Li estas sperta grimpisto. Mi apenaux elgrimpis el la marcxejo. Sxi engrimpis en la boaton. Ili malsuprengrimpis la sxtuparon. Ni suprengrimpis sur la rokon por pli bone cxion vidi. / 2. Teni sin stara aux suprendirekta, fiksigxante per adventivaj radikoj, krampoj, cxiroj, dornoj, dornetoj kaj simile: Pizo volve grimpas la bastoneton. Lupolo estas grimpa planto / grimpoplanto.GRUMBLIVGRUMBLI - Obtuze murmuri pro malkontenteco: Li cxiam estas malkontenta pri io kaj grumblas. Ne grumblu, sed diru lauxte, kio al vi ne placxas! Mi ne sxatas sxin, cxar sxi estas tre grumblema. Grumblulo estas homo, kiu kutimas grumbli. Nur malkuragxuloj postgrumblas en dorsojn de homoj.GUSTOWGUSTO - 1. Specifa sensajxo, kiu estigxas post ekscito de specifaj organoj de la busxo per la kontakto de likvaj aux solveblaj substancoj: Kion vi pensas pri la gusto de cxi tiu viando? Malsato plej bone gustigas la mangxon. Cxu vi volas gustumi mian kukon? Frukto malpermesita estas plej bongusta. Por kapti ezokon, bongustigu la hokon. Sanigajxo malbongusta, sed efiko plej gxusta. Tiu kuracilo havas iun strangan postguston. Gxi sengustigxis (perdis sian guston) post kelkaj tagoj. Oni diras, ke bona vingustumisto rekonas la regionon je la unua gustumo, la grundon je la dua kaj la rikoltjaron je la tria. / 2. Eco de la karaktero, kiu kauxzas, ke homo trovas placxon aux malplacxon en iu aux io; karakterizata sxatmaniero: Mi ordigis la cxambrojn laux mia persona gusto. Cxiu havas sian propran guston. Post longa laboro bone gustas la dormo. / 3. Sagaca kaj gxusta senco pri la kvalitoj kaj mankoj de arta verko: Sxi vestas sin kun gusto. Cxi tiuj vestoj estas gustoplenaj. Lia poemo estas sengusta laux mi. /c.k.->GUSTOXzGUSTO - -> c.k./ 4. Maniero, stilo de artverko:En la muzeo ni vidis multajn pentrajxojn en la gusto de la dekoka jarcento.GUTIYJGUTI - 1. Fali, flui en gutoj: Sxi malsanas kaj el sxia nazo ofte gutas sango. Sur lian nazeton falis malgranda guto de pluvo; pluvo ekgutis. Sen gutetoj maro ne ekzistus; maro estas nur gutaro. La vakso de kandeloj gutetis en la kandelingojn. Riparu la tegmenton, cxar pluvo tragutas tra gxi! Gutigu la kuracilon kaj kalkulu dek gutojn. Akvo cxiam degutadis de tegmentoj post la sxtormo. / 2. Lasi fali de si kvazaux en gutoj: Larmoj gutis de sxiaj vangoj. Forte pluvis kaj mi revenis hejmen kun gutantaj haroj. Felicxo venas gute, malfelicxo venas flue. Mi cxiam trinkas vinon pogute.GVIDIZ$GVIDI - 1. Montri al iu persono la vojon gxustan, irante kun li kaj helpante al li por atingi la celon, kiun li intencas trafi: Turista gvidisto gvidis nin sur la monto. Aliajn gvidas kaj mem ne vidas. Cxiu sin gvidas, kiel li vidas. Ni venis ne tien - li misgvidis nin! / 2. Montri la linion gxuste kondukantan al la celo; direkti la movon al la celo: Ne timu, kompaso gvidos nin. Vidu, tio estas gvida stelo. Plej bona gvidilo estas la lango. / 3. Montri, sciigi al iu la konduton, kondukontan al la celo: Li promesis gvidi sian popolon al la felicxo. Ricxeco sen gvido kiel cxevalo sen brido. / 4. Montri, sciigi per siaj spertaj konsiloj, kiel eble plej bone funkciigi ion: La kurson gvidas bonega instruisto. Mi prenis sur min la gvidadon de Esperanta kurso. Sxi konsentis persone gvidadi la aferon.GXEMI[GXEMI - 1. Esprimi malfelicxan senton per plendaj, neparolaj vocxsonoj: La vundito mallauxte gxemis. Najbaro ne gxemas, kiam boto nin premas. Ne forgxemu vian tutan vivon (ne perdu gxemante)! Mia malsana patro dolorgxemas. Sxi plorgxemas, cxar mortis sxia edzo. / 2. Auxdigi plendan delikatan bruon, similan al gxemo: La fonto gxemas sur la sxtonoj. Kia interesa estas la gxemo de la pluvo tra la folioj. La gxemado de rivereto helpas min ekdormi. Min timigis la gxemegoj, kiujn elpusxis la monto. GXENERALA\IGXENERALA - Rilatanta senescepte al tuto aux al la plej granda parto el personoj aux objektoj, neaparta, neindividua: Venontmonate okazos gxenerala kunveno de la asocio. Ni parolis gxenerale pri la graveco de internacia lingvo. Tio estas nur gxeneralajxo (gxenerala ideo). Mi pensis pri tio, sed mi ne gxeneraligis miajn pensojn.GXENTILA]GXENTILA - Observanta la regulojn de la socia deco; observanta la bonajn manierojn: Mi ja edukis vin, ke vi estu gxentila! De vorto gxentila ne doloras la lango. Sxi gxentile salutis min. Gxentileco neniom kostas kaj multon acxetas. Tiu junulo estas vera gxentilulo. Neniu sxatas malgxentilajn vendistojn. Mi foriris de tie, cxar cxiuj agis kun mi malgxentile. Sinjoroj, vi estas negxentilaj (ne suficxe gxentilaj)!GXERMO^TGXERMO - 1. Komenca formo de la embrio, reproduktonta vegetajxon aux beston: cxi tiuj gxermoj kreskos gxis plena matureco. La semoj jam gxermis. Humida vetero bone influas gxermadon. / 2. Komenca elemento de progresonta afero: Via ideo estas la gxermo de la tuta sistemo! La deziro renkonti vin gxermis en mi! Malamo ekgxermis en sxia koro.HAJLO_AHAJLO - 1. Glaciigxinta pluvo, falanta dense en grajnoj: Hajlo difektos niajn kreskajxojn! Estas tia hajla pluvego kaj ili ne havas ombrelon! Ekstere hajlas. La hajlero rapide degelis en miaj manoj. Cxi tiu hajleto min ne timigos! / 2. Densa falado de rondaj ajxoj: Kiam vi estos en tiu montaro, atentu la sxtonan hajlon.HAKI`HAKI - 1. Frapi, por trancxi per bato de akra ilo: Mia patro estas (arbo)hakisto. Li ofte hakas grandajn arbojn per hakilego. Nek por baki, nek por haki. Unu hako kverkon ne faligas. Hakado de ligno donas lignerojn. Patrino haketas cepojn per haketilo. Hakilo estas trancxa, sed ne cedas la brancxo. Mi dehakis kelkajn brancxojn de piceo por fari Kristnaskan bukedon. / 2. Difekti aux detrui, kvazaux per batado de hakilo: La hajlo hakis la rikoltojn. / 3. Maldelikate distrancxi en apartajn, neligitajn pecojn: Parolante li hakas vortojn. Li starigis sxtonhakistojn, por cxirkauxhaki sxtonojn por la konstruado de la domo. Ili elhakis al si vojon tra arbaro.HARDIaHARDI - 1. Meti brulvarmigitan sxtalon en malvarman likvajxon por gxin pli malmoligi kaj pli elastigi: Li hardis glavon. Bone hardita klingo helpos lin batali. Tiam multaj viroj okupigxis pri hardado de glavoj. / 2. Malmoligi: Cemento rapide hardigxas kaj neniel eblas gxin malhardi. Cxu tiu mastiko estas rapidharda? / 3. Fari nesentema por fizikaj aux moralaj suferoj, fortigi ies karakteron: Milito hardis nin. Malvarma akvo hardas la korpon. Finfine tiu hardigxinta krimulo estos en prizono. Mi sxatas la harditecon de lia volo.HARMONIObfHARMONIO - 1. Aro da sinsekvaj (en poezio) aux samtempaj (en muziko) sonoj, agrabla por la orelo: Mankas harmonio en cxi tiu muziko. Ni gxuis harmoniajn kantojn. / 2. Gxusta arangxo de la diversaj partoj de tuto, tiel ke cxiu el ili akordas placxe kun la aliaj: Esperanto estas plena je harmonio. La meblaro ne harmonias kun la aspekto de la cxambro. Necesas harmoniigi la kolorojn de vestoj. La domo estas misharmonia / neharmonia. / 3. Akordo de la sentoj inter pluraj personoj: Tio konfuzis harmonion de la sxtato. En malsata familio mankas harmonio. Sxafaro harmonia lupon ne timas. Ni vivas inter ni harmonie.HAZARDOc$HAZARDO - Prospera aux malprospera okazo, neantauxvidebla kaj sendependa de nia volo aux penado: Per hazardo kaj ne pro malamikeco li pusxis min. Hazardo estas malbona gardo. Ni ne planis la renkontigxon - gxi estis hazarda. Pardonu! Mi vundis vin hazarde. Kiu nenion hazardas, nenion gajnas.HEJTIdHEJTI - 1. Estigi varmigan fajron aux elektran ardon en tiucela aparato: Miaj geavoj logxas en la vilagxo kaj vintre devas hejti la fornon. Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita. Ni uzas lignon kiel hejtajxon. Unue necesas antauxhejti la miksajxon. / 2. Varmigi per speciala aparato: La vetero ekstere igxis malvarma kaj pro tio oni jam komencis hejti la apartamentojn. Ni devas multe pagi por la hejtado de nia domo. Ili hejtas sian apartamenton per gasa hejtilo. Ni ne surmetas la puloverojn, cxar oni superhejtas la cxambron.HELAe4HELA - 1. Donanta aux ricevanta fortan vivan lumon: Tiun helan tagon ni decidis veturi al lago. Post vetero malbela lumas suno plej hela. Helecon nokte ni havas kiam brilas luno. La lampo heligas la cxambron. Jam estas malhela nokto kaj pro tio mi nenien volas iri. / 2. Enhavanta multe da blanko (se paroli pri farboj): La cxielo estas hele blua. Sxi surhavis malhele rugxan robon. / 3. Vigle, akute sonora: Dum la festo en la urbo auxdeblis lauxtaj, helaj vocxoj (pro gaja humoro). Tiu novajxo malheligis la gxojan feston. Sxia vizagxo heligxis post lia rigardo.HASTIfHASTI - Rapidigi siajn movojn, por pli baldaux plenumi ion; agi kun nekutima, nenormala rapideco: Ne hastu fari la taskon. Prefere cxio estu farita malpli rapide, sed tre bone. Povas esti, ke la teksto enhavos mistajpon, cxar la letero estis skribita kun hasto. Tro hasta kaj nesuficxa macxado povas kauxzi diversajn malsanojn de la stomako. Li haste kasxigxis de malamikoj en la butiko. Ne estu hastema - ja cxiujn taskojn de la mondo vi ne sukcesos fari.HEREDIgHEREDI - 1. Lauxlegxe ricevi ion de mortinto: Post morto de avino mi heredis sxian domon. Ne fidu heredon, fidu posedon. La bildoj herede apartenas al via frato. Vi certe ne estos heredanto de mia domo! Mi heredigos vin, cxar mi ne havas proprajn infanojn. Sxi decidis senheredigi malamatan duonfilinon. / 2. Havi post siaj parencoj aux antauxuloj, gxui post ili aux same kiel ili: Nacioj heredas morojn de siaj antauxuloj. Kristanismo estas lia hereda religio. / 3. Ricevi de la gepatroj difinitajn ecojn pro heredeco: Inklinon al lingvoj mi heredis de mia patrino. Eblas diri, ke mia malsano estas heredajxo de miaj gepatroj. Genoj estas la portiloj de heredeco.HEZITIhdHEZITI - Pro dubo sxanceligxi, halti; ne scii certe, cxu oni faros aux diros ion, aux ne: Sxi ne hezitis ecx unu momenton kiam li proponis geedzigxi. Mi ne rimarkis lian heziton. Via hezita parolado montris, ke vi ne bone ellernis la lingvon. Mi estas hezitema kaj tio foje kauxzas problemojn. Liaj admonoj hezitigis min. Ni senhezite akceptis la proponon. HIPOKRITIiHIPOKRITI - Sxajnigi ion, kio donas aspekton de virto aux merito al la nesincerulo: Ne hipokritu amikecon. Li hipokritis dum sia tuta vivo. La gxojo de hipokritulo estas momenta. Tiu homo estas hipokrita. Sxi akuzis lin pri hipokriteco.HIPOTEZOjHIPOTEZO - Nepruvita supozo, provizore akceptita por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj: Tiu hipotezo evidentigxis malgxusta. Ne timu, la dangxero estas nur hipoteza. Koperniko hipotezis, ke la Tero rivoluas cxirkaux la Suno.HISIkHISI - Suprentiri per sxnuro: Dum sxtataj festoj oni hisas la flagojn. Kiam la festo finigxis, cxiuj malhisis la flagojn. Duonhisita flago estas signo de funebro. Hisilo estas sxnuro por levi la velon.HOKOlHOKO - 1. Kurbigita pinta metalpeco, per kiu oni ion altiras: Kurbigxu hoko laux postuloj de l' loko. En Esperanto estas unu litero kun hoketo - ux. / 2. Kurba metala aux alispeca peco, sur kiu oni ion pendigas: Mi pendigis mian jakon sur la (vest)hoko. / 3. Kurbigita akrapinta metalpeco, fiksita cxe la fino de fadeno kaj provizita per logajxo, por kapti fisxojn: Cxi tiu (fisx)hoko estas tro malgranda por tiaj grandegaj fisxoj. Fisxo ne iras, sed hoko gxin tiras. Hodiaux ni veturas fisxhoki - cxasi fisxojn per hokfadeno. La fisxo estas hokita. / 4. Elstara metalpeco, fiksita cxe pordo- aux fenestro-kadro, cxirkaux kiu turnigxas ingo fiksita cxe la pordo- aux fenestro-klapo: La pordoj turnigxas sur siaj (pord)hokoj.HONESTAmHONESTA - 1. Konformiganta sin al la honoro, al la devo, al la sociaj postuloj (se paroli pri homo): Li estas la plej honesta homo, kiun mi iam renkontis. Ne kredas sxtelisto, ke honestaj ekzistas. Se vi faros tion, via honesteco estos difektita. Mi ne estas honestulo, sed mi provos plibonigxi. Ne fidu lin, cxar li estas malhonesta homo. Mensoguloj kaj malhonestuloj ne estas miaj amikoj. / 2. Konforma al tio, kion postulas honoro, devo (se paroli pri ago): Via propono ne estas honesta. Unu fojon sxtelis pomon kaj perdis por cxiam honestan nomon. Tiu, kiu vivas honeste, agas juste. Mi konstante instruas al miaj infanoj pri honesto. Pli bona cxifona vesto, ol ricxeco en malhonesto. Cxiuj ekscios pri viaj alhonestajxoj!HONORInHONORI - Trakti iun kun granda respekto; montri sian respekton aux estimon al iu per eksteraj signoj: Honoru viajn gepatrojn. Li estis honorita per titolo. Ne ekzistas honoro sen laboro. Li estas honora membro de UEA. Honore al kiu estas verkita la libro? Via konduto honorigis vin. Lia familio estas honorinda. Senhonora virino ricevis malhonoran nomon. Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras. Manko de oro ne estas malhonoro.HONTIotHONTI - Ekhavi malagrablan senton pro konscio pri malhonora, malbona, maldeca ago, penso ktp: Mi hontas, ke mi tiom longe ne skribis al vi. Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro. Kie timo, tie honto. Sxi estas hontema kaj rugxigxas antaux cxiu nekonata homo. Mi hontigis la pigrulon. Nenio hontinda trovigxas en sxiaj agoj. Kiel vi povas tiel senhonte mensogi?!HOTELOpHOTELO - Domo, kie vojagxantoj povas pagante logxi kaj eventuale ankaux mangxi: Cxi tiu hotelo estas tre fama pro siaj belegaj cxambroj kaj bonegaj servoj. Mi nun lernas en hotela lernejo. Mi volas paroli kun la hotelisto (hotelmastro)!HUqHU! - Interjekcio, uzata por esprimi ektimon: Hu! Vi tre timigis min! La bestetoj ektimis ion kaj komencis hui. Farigxis bruo, tumulto, babilado, kurego, hu ha, tuta foiro! Estis nokto. Hu hu! Tion ni auxdis en la arbaro.HUMANAr HUMANA - Posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon, helpemon: La jugxisto estis tre humana. Ili traktis la venkitojn kun humaneco. Oni provos humanigi sovagxulojn. Germanio iam estis la centro de la humanistoj. Tio estas malhumana kruelajxo.HUMILAsrHUMILA - Opinianta sian situacion malalta kaj montranta tion per sia agmaniero: Mia servisto estas humila. Ne iras hakilo al kolo humila. Ne agu humile, cxar neniu respektos vin. La humileco de mia edzino estas suspektinda. Mi ne sxatas vian malhumilan sekretariinon. Cxu vipado humiligas la beston? Al mono kaj forto humiligxas la sorto. Malhumileco estas kara plezuro.IDEALOtIDEALO - La plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi, sed neniam plene atingi: Konstanta paco estas plej nobla idealo de la homaro. Sxi estas ideala edzino. Mi tro idealigis lin kaj pro tio poste senrevigxis. Li estas idealisto, li cxiam strebas al idealo.IDENTAunIDENTA - Tiel sama, ke oni ne povas percepti ian diferencon: La instruisto diris al ni: "Vi ricevos malaltajn poentojn, cxar viaj laboroj estas identaj." La identeco de cxi tiuj projektoj estas evidenta. Mi devis pruvi mian identecon montrante iun identigilon (ekzemple la pasporton). Ni ankoraux ne identigis la mortinton. La aktoro sukcesis identigxi kun sia rolo.IDEOvqIDEO - 1. Objekto de la penso, prezento de estajxo aux afero de la menso: Vi faris al vi malgxustan ideon pri tio. Li vivas en la idea mondo. / 2. Koncepto, kiu estas la bazo, la esenco de arta, filozofia verko: Min kaptis la ideo de Esperanto kaj pro tio mi eklernis cxi tiun lingvon. Esperantistoj ofte salutas sin per la vorto "samideano". Nur parto de samideanaro kolektigxis en la kongreso. / 3. Elementa koncepto, skiza scio pri io: Mi havas nenian ideon pri tiu arto. / 4. Koncepto, opinio, kiun oni deziras realigi, intencas efektivigi: Bona ideo venas post la pereo. Peco da pano estas pli valora ol grandaj idearoj.IGNORIwIGNORI - Ne voli scii; intence ne atenti; konscie preterlasi: Mi amas sxin, sed sxi ignoras min. La infano estas ignorata de siaj gepatroj. Vi estos punita pro ignorado de la reguloj. Nia movado estis ignorebla tiutempe. La ordonoj de la estro estas neignoreblaj.ILUSTRIx7ILUSTRI - 1. Ornami tekston per bildoj aux desegnajxoj rilataj al gxi: Li ne nur skribis artikolojn, sed ankaux ilustris plurajn revuojn. Mi acxetis grandan bele ilustritan libron al miaj infanoj. Dum multaj jaroj sxi okupigxis pri ilustrado de libroj. Li estas tre fama ilustristo. / 2. Ornami per bildoj: Mi ricevis de sxi ilustritan posxtkarton. / 3. Klarigi ideon per komparoj aux ekzemploj: Sian parolon li ilustris per multaj ekzemploj kaj ni bone komprenis, pri kio temas. Mi jxus ricevis leteron, kiu prezentas bonan ilustrajxon al tio, kion mi antauxe diris.ILUZIOyoILUZIO - 1. Eraro de sensoj, pro kiu ni aperceptas perceptajxojn, identigante ilin aliaj, ol ili estas: Cxu mi auxdis Sxian vocxon aux cxu tio estis nur iluzio? Li estas sperta iluziisto (amuzisto, kiu lerte trompas la rigardantojn per falsaj Sxajnoj kaj rapide faritaj jxonglajxoj). Kruela realo min tute seniluziigis. Post malfelicxe finigxintaj am-rilatoj li spertis seniluziigxon pri virinoj. / 2. Eraro de la menso, pro kiu ni rigardas revojn kiel efektivajxojn: Li estas viktimo de revoj kaj iluzioj. Prefere oni havu iluziajn esperojn ol revu pri nenio. Ne iluziu vin per tro granda espero. Sxi konstante iluziigxas.IMAGIzNIMAGI - 1. Ree prezenti al si en la menso antauxe viditajn bildojn, antauxe perceptitajn sensajxojn aux antauxe spertitajn sentojn tiel intense, ke ni kredas ilin vidi, percepti aux senti: Imagu, kiel mi surprizigxis, kiam ili cxiuj venis gratuli min! La sufero estis apenaux imagebla. Ilia domo estas neimageble bela. / 2. Krei bildojn aux scenojn ne ekzistantajn en realo, kombinante elementojn tiritajn el la memoro: Mi imagis alian finon por la filmo. Tio estas nur imagita rakonto. Tiu historio estas bazita nur sur imagajxoj. Li estas tre imagema verkisto - li havas tre bonan imagon.IMITI{IMITI - 1. Agi tiel same, kiel alia persono: La infano imitas sian patron. Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas. Li ne sxatas politikistojn kaj ofte imitacxas ilin. Li estas imitanto de mi - li cxiam vestas sin kaj kondutas kiel mi. Sxia parolo estis bona imitado de la fama aktorino. / 2. Fari objekton tute similan al alia objekto, rigardata kiel modelo: Iu imitis mian subskribon! Tio estas nur imitajxo de oro, sed ne vera oro. Cxu vi pensas, ke diamanto estas neimitebla? IMPERTINENTA|IMPERTINENTA - Maldece aux arogante malrespekta: Mi ne respondos tian impertinentan demandon! Cxu vi havos la impertinentecon moki miajn konsilojn? Li forlogis mian virinon kaj estos batita pro tia impertinentajxo. Vi ne devus komuniki kun tiu impertinentulo.IMPETI}IMPETI - Forte kaj vive sin jxeti antauxen; arde, fervore aspiri al iu celo: Li impetis al la pordo. Impeton de la rivero haltigis la digo. Sxi parolis kun impeto. Impeta pluvo. Li impete atingis la celon.IMPLIKI~ IMPLIKI - 1. Malfaciligi aux malhelpi la movojn de iu aux io, senorde cxirkauxvolvante fadenojn aux cxirkauxplektante malliberigilojn: Liaj haroj estis implikitaj. Interimplikitaj fadenoj. Fisxoj, implikitaj en reto. Birdo implikigxis en kaptilon. / 2. Malfaciligi, malhelpi la agadon de iu aux la efikon aux solvon de io per komplikajxoj, senordajxoj kaj konfuzajxoj: Sxi estas implikita en krimo. Li speciale implikis la kalkulojn. Impliko de legxoj. Necesas malimpliki tiun aferon. Am-impliko - nelegxaj amaj interrilatoj.IMPONIIMPONI - Kauxzi tian respektan admiron, ke oni emas cedi, obei aux kredi: Lia persisto imponas al cxiuj. Cxiujn mirigis impona vidajxo. La festo estis granda kaj imponanta. Lia imponeco helpas lin estri la firmaon.IMPORTI5IMPORTI - Venigi, enporti en landon komercajxojn aux aliajn ajxojn el eksterlando: Nia lando importas multajn varojn el Cxinio. Importa komerco komencis prosperi, cxar multegaj landaj fabrikoj cxesis funkcii. Gxi protektis sin kontraux importo de kuirejaj aparatoj. La firmao okupigxas pri importado de varoj.IMPOSTOIMPOSTO - Deviga kontribuo de civitanoj al la gxeneralaj bezonoj de sxtato, urbo kaj tiel plu: Mi devas pagi impostojn pri la auxto. Cxiuj acxetantoj pagas nerektajn impostojn - impostojn, enkalkulitajn en la prezoj de varoj. Oni impostas vinon. Sxi ne estas impostebla, cxar sxi nenie laboras. Li provis imposteviti, cxar li tute ne volis pagi impostojn. Cxu tiu cxi varo estas senimposta? Mi ne komprenas, kial oni superimpostis gxin (metis kroman imposton). Ni veturigis la varojn al alia lando kaj devis pagi limimposton. Vi devas pagi pontimposton por povi trapasi cxi tiun ponton. Li jam estas plenkreska kaj devas pagi sangimposton (li devas militservi).IMPRESOIMPRESO - Influo, efiko, farita sur la sentumoj, la koro aux la spirito: Mi volis kun cxiuj dividi la impresojn de la vojagxo. La kongreso impresis min - gxi estis tre interesa. La libro estis impresa - mi ne povis cxesi legi gxin. Sxia karaktero estas tre impresigxema (impresebla). IMPROVIZI5IMPROVIZI - 1. Tuj kaj senprepare verki: La gvidanto improvizis cxion dum la arangxo. Mi ludis tiun rolon improvize. Cxi tiu versajxo estas improvizajxo. / 2. Senprepare organizi ion: Sxi sukcese improvizis la feston por siaj amikoj. La improvizita arangxo estis interesa. Li estis bona improvizanto de ludoj.INCENDIOINCENDIO - Brulo, kiu atakas konstruajxon, arbaron ks: Cxiuj helpis estingi grandegan incendion en la arbaro. Fajrestingistoj pensas, ke cindro incendiis (estigis incendion). Riparado de incendiaj difektoj kostos multe da mono.INCITIGINCITI - Eksciti ies koleron per mokoj, ataketoj ks: Ne incitu hundon, cxar vi estos mordita. Urson evitu, duonpatrinon ne incitu. Li kolerigxis pro la incitoj. Incitado de kolero kauxzas malpacon. Mi amas mian fratinon, sed mi sxatas sxin inciteti. Vi ne havos suficxe da pacienco por incitegi min. Mi ne incitigxas pro nenio. INDIFERENTAINDIFERENTA - 1. Prezentanta nenian motivon por prefero, por intereso: Via opinio estas indiferenta por mi. Oni povas preni la kuracilon antaux aux post mangxo, indiferente. / 2. Montranta nenian preferon, intereson pri iu aux io: Li estas indiferenta pri cxio, pro tio neniu volas amikigxi kun li. Mi indiferente rilatas al la poezio. Li traveturis la plej belajn landojn kun plena indiferenteco.INDIGNItINDIGNI - Senti kaj ekmontri koleron pro malestiminda, nejusta, malnobla ago aux konduto: Mi indignas nur kontraux tiuj personoj, kiuj penas disigi nin. Pardonu, ke elversxigxis mia indigno kaj kolero. Ne rigardu al mi per tia indigna rigardo. Li indigne rifuzis kunlabori kun malbonuloj. La trompo de amato indignigis sxin. Ni ne povos vivi kune post tiaj indignindajxoj.INDIKIINDIKI - Precize liveri al iu la bezonatan sciigon: Afisxoj indikis la vojon al la kongresejo. La finajxo "n" indikas la akuzativon. Sekvu la indikojn de la kuirlibro. Indikilo de direktosxangxo cxe auxtomobilo kutime estas orangxkolora. Laux kontrauxindiko la kuracilo ne uzeblas dum gravedeco. Ni tro rapide veturis, cxar la rapidindikatoro ne funkciis. Laux la prezindiko gxi kostas du euxrojn.INDULGIINDULGI - 1. Ne severe trakti ies kulpon aux pekon, esti pardonema kontraux iu erarinta: Indulgu mian kulpon, mi petas! Vi ne meritis indulgon de sxi. Li estas indulga pri mia perfido. Mi estas indulgema - mi longe ne koleras. / 2. Milde agi kontraux iu, ne ofendi, montri konsideron al, domagxi: Li cxiam indulgas min. Infanoj devas montri indulgon al la maljunuloj. Estu indulga al viaj infanoj. Via sinteno estas senindulga.INFEKTIsINFEKTI - 1. Transigi malsanigxajn mikrobojn (se paroli pri aero, akvo kaj tiel plu aux personoj, bestoj kaj tiel plu): Ne proksimigxu, mi ne volas infekti vin. Unu fava sxafo tutan sxafaron infektas. Miaj infanoj estis infektitaj en la lernejo. Disenterio estas infekta malsano. Musxoj kaj ratoj estas ofte kauxzo de infektado. La haroj sur la infektajxo farigxis blankaj. Ni desinfektis (malinfektis) seninfektigis la apartamenton per tre bona desinfektajxo. / 2. Komuniki kutimon, bonan aux malbonan, senton, pensmanieron: Li infektis nin cxiujn per sia entuziasmo. La bona humoro foje estas infekta. Ni infektigxis je rido.INFEROINFERO - 1. Cxe la antikvuloj, subtera loko, kie logxis la animoj, bonaj aux malbonaj, de la mortintoj: Hadeso estis la dio de la infero. / 2. Loko, kie kondamnitaj animoj de la pekuloj suferas eternan punon: Vi iros en la inferon, se vi estos malbona! En infero logxante, kun diabloj ne disputu. Donaco nesincera estas donaco infera. / 3. Loko, situacio, en kiu oni forte suferas: Mia vivo estas vera infero! Mi ne povas ekdormi pro tiu infera bruo.INFLUI~INFLUI - Havi efikon sur la pensoj, sinteno, agmaniero de alia persono: Oni kredas, ke la astroj influas la sorton de la homoj. Sxi estis cxiam influata de siaj geamikoj. Mi pensas, ke li havas influon sur vin. Li estas tre influa (havanta influon) persono. La prezidanto de nia organizo estas facile influebla. Mi ne timas pri mia posteno - vi estas seninflua homo en mia laborejo.INFUZI(INFUZI - Versxi bolantan akvon aux fluajxon sur ian substancon, por ke tiu fluajxo prenu la esencajn sukojn el tiu substanco: Infuzu la kafon, mi petas. Infuzitaj kamomiloj malgrandigas sxvelon. Cxu la teo jam infuzigxis? Infuzado de verda teo ne estas simpla. Cxu vi sxatas infuzajxon de mento?INICIpINICI - Enkonduki iun en scion pri iu afero pli-malpli sekreta aux komplika (religio, sekto, scienco ktp.): Cxu oni inicis sxin al la sekto? En tiu urbeto cxiuj infanoj estas inicataj al la metia laboro. Nur li estas inicita pri tiuj sekretoj kaj mi ne volas inicigxi pri ili. Tiuj ekzercoj estis la inicado al jogo. Cxi tiu lernolibro estas bona inicilo de Esperanto.INKLINAkINKLINA - Dauxre aux nedauxre impulsata al io de natura movo de la animo: Mi ne estas inklina al matematiko. Li sxajne inklinas akcepti nian proponon. Deziro kaj inklino ordonon ne obeas. Ni neniel sukcesis inklinigi lin lerni. Sxi inklinigxis al mallaboremo kaj volas nur ripozi. Mi pensas, ke vi estas malinklina al mensogado. Ili korinklinigxis unu al la alia. INKLUZIVAINKLUZIVA - Enhavanta en si, kiel parton de tutajxo: Cxu la prezo estas inkluziva de la sendokostoj? Mi ferios de lundo gxis jxaudo inkluzive. Ellernu cxion de la deka gxis dudeka pagxo inkluzive. La prezo inkluzivas mangxojn.INSIDIINSIDI - Sekrete prepari ruzan rimedon por trompi kaj malutili: Tiu vulpo insidas por kapti leporon. Neniu scias, kia malfelicxo lin insidas. La demandoj de la jugxisto estis plenaj je insidoj. Sxi preparis insidajxon kontraux alia virino. Iliaj atakoj estis insidaj. Li sidis inside en kasxita loko. Mi ne fidas sxin - sxi estas tre insidema knabino. Cxiuj liaj malamikoj estas insidemuloj. Cxi-nokte li mort-insidos (li intencas mortigi iun).INSISTIINSISTI - 1. Firme kaj dauxre esprimi sian opinion, altirante la atenton de aliaj: Oni devas insisti pri la graveco de la unueco en la internacia lingvo. Vi povas ne insisti, mi ne sxangxos mian opinion. Tiu reklamo estas ripetata insiste. / 2. Firme kaj dauxre postuli, ke alia agu laux nia opinio aux deziro: Mi insistis, ke li restu, sed li ne volis. Laux la insisto de miaj gepatroj mi ekstudis medicinon. La ordono de la estro estis insista. Vi jam tedis min per via insistado!INSPEKTI#INSPEKTI - Kontroli lau ricevita komisio la funkciadon de io au la agadon de iu: Li atente inspektis la lernejon. Al li estis komisiita la inspektado de laboristoj en tiu fabriko. Sxi estis prenita sub la inspekton de tiu sinjorino. Jen tiu inspektisto, al kiu estis komisiita cxi tiu tasko.INSPIRIINSPIRI - 1. Estigi en la spirito de alia persono penson, planon, agon: Nia bela amikeco inspiris al mi temon por la rakonto. Miaj ideoj estis inspiritaj de aktualaj cirkonstancoj. Sxi agis laux ies inspiro. / 2. Estigi en ies koro senton: Morto de sxia patrino inspiris al mi bedauxron. Lia agado inspiras al cxiuj respekton. / 3. Naski en ies animo artan aux religian entuziasmon: Helenoj kredis, ke Muzoj inspiras la poetojn. La bildo estas farita de inspirita mano de talenta desegnisto. La organizantoj esperas ke la premio estos inspirado por cxiuj partoprenantoj. Multaj inspirigxis de liaj verkoj. Mi verkis ne lau inspiriteco de aliaj poetoj.INSTIGIINSTIGI - Per ekscitoj kaj admonoj pusxi iun al ago: La sento de vengxo instigis lin al murdo. La bela vetero instigis min iri al plagxo. Li en sia sango havas la instigon atingi la celon. Ili estis instigintoj de la reformoj en la lando. Tiu kongreso povas esti instigilo aligxi al la asocio. Tio ne malinstigis sxin farigxi amatino de la aktoro. Iel ili subinstigis min veni al la festo.INSULOPINSULO - Terparto, cxiuflanke cxirkauxita de akvo: Korsiko estas insulo. La insulanoj estis tre amikaj. Neniu homo logxis en tiu insuleto. Italio, Hispanio kaj Grekio estas tri grandaj duoninsuloj en la sudo de Euxropo. Cxi tiu insularo konsistas el dek insuloj. Trafikinsulo estas parto de sxoseo, destinita por trairantaj piedirantoj.INSULTIINSULTI - 1. Esprimi sian malbonhumoron per krudaj paroloj: Li tre koleris kaj insultis. Ne rapidu insulti, volu auxskulti. Per insulto kaj kolero ne klarigxas afero. Mi ektimis liajn insultajn parolojn. / 2. Ofendi per malgxentilaj, maldecaj vortoj: La patro lin insultas, ke li ne volas lerni. Kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas. En cxeesto amata, en forest' insultata. Mi ne estas insultema, cxar mi pensas, ke insultoj ne helpas. INTELEKTOINTELEKTO - Kapablo pensi konceptajxojn kaj estigi rilatojn inter ili: Homo havas intelekton, pro tio li kapablas agi konscie. Li estas instruisto pri artefarita intelekto (komputika fako pri perkomputilaj rezonado kaj lernado). Homo havas ne nur korpajn, sed ankaux intelektajn bezonojn. Malgranda aspekte, sed granda intelekte. Tio estas komprenebla nur por intelektuloj. Granda parto de intelektularo estis murdita tiutempe. INTELIGENTAINTELIGENTA - Facile komprenanta kaj vigle pensanta: Li estas tre inteligenta infano. Sxi plenumis la taskon kun inteligenteco. Mi devis fari inteligentecan teston. Multaj inteligentuloj venis al la spektaklo. Nur malinteligenta homo povis diri tian stultajxon.INTENCIINTENCI - Konscie kaj klare ekvoli fari ion en nedifinita tempo: Mi intencis iri promeni, sed la vetero subite malbonigxis. Antauxe intencu kaj poste komencu. Mi ne kasxas mian intencon de vi. Sxi estas bonintenca homo (havanta bonan intencon). Parenc' al parenco ne malhelpas intence. Li estas en la malliberejo pro senintenca mortigo. Pardonu, ke mi pusxis vin, cxar mi faris tion tute senintence.INTENSAINTENSA - 1. Tia, ke gxia efiko estas tre vive sentata: La sono estis tre intensa, ke miaj oreloj ecx komencis dolori. La bazaj fizikaj ecoj de lumo estas koloro kaj intenso. La intenseco de varmego ne igxis malpli granda. Oni rimarkis intensigxon de la febro cxi-monate. / 2. Kondukata kun grandaj rimedoj kaj strecxitaj fortoj: La laboro estas plej intensa matene. Oni devus pli intense pritrakti tiujn problemojn. Ni intensigu la laboron, cxar ni devas fini la konstruon jam post monato. La trafiko estas neintensa en cxi tiu strateto. INTERMITIINTERMITI - Periode interrompigxi kaj rekomencigxi ordinare post egalaj intertempoj: La lumo de la lampo komencis intermiti. La laboro estis farita rapide, cxar ne estis intermitoj. "Via pulso estas intermita", diris la kuracisto. La suno intermite brilis inter la nuboj. INTERVJUOINTERVJUO - Interparolo, kiun jxurnalisto havas kun persono, plej ofte konata publike, por demandi lin/sxin pri ties vivo, agoj aux opinioj kaj raporti en gazeto, radio aux alia informrimedo: En nia sekva numero legu intervjuon kun la fama esperantistino Ana Pana. Dum la pasinta jaro sxi ofte aperis en la gazetoj intervjue kaj artikole. Mi venis intervjui la stelulinon. Iam li ecx estis intervjuata televide.INTIMAsINTIMA - 1. Ekzistanta tute interne, ne aperanta ekstere; nepublika: Al neniu mi rakontas pri miaj intimaj sentoj. Mia vivo estas intimajxo. La afero estas intime konata. / 2. Karakterizata de profunde komunaj sentoj kaj plena konfido kaj sengxeneco: Niaj interrilatoj estas intimaj. Pli bona amiko intima, ol parenco malproksima. Ili vivas en intimeco. Amiko - intimulo.INTRIGO-INTRIGO - Ruze arangxi kombinon por sukcesigi aux malsukcesigi aferon: Li certe intrigis por ricevi tiun postenon. Cxiuj intrigoj kaj malicajxoj estis forgesitaj. Sxi havis amintrigon kun edzigxinta viro. Estas multaj intrigantoj inter viaj geamikoj. Atentu pri li: cxiuj diras, ke li estas intrigema.INTUICIO$INTUICIO - Scio pri difinita fakto, akirita senpere, sen helpo de racia pripenso, de induktaj aux deduktaj pensprocedoj: Mia intuicio diras al mi, ke vi ne pravas. Onidire, virinoj estas pli intuiciaj ol viroj. Li intuicie, mem ne komprenante, konstruis novan teorion. Sxi intuicias la veron.INVADI7INVADI - 1. Perforte eniri kaj ekokupi fremdan landon: La malamikaj armeoj invadis la landon. La malsano invadis nian landon. La invadoj de la Barbaroj detruis la Roman imperion. / 2. Grandnombre eniri en iun lokon: La gaja junularo invadis la dancejon. Nokto invadis la teron. Nia domo estas invadita de ratoj.INVENTIINVENTI - Krei, elpensi ion novan: Kiu inventis tiun aparaton? Kiam okazis invento de la presado? Mi volas vidi inventinton de tia modo. Cxu la patento pri tiu inventajxo apartenas al vi? Inventisto okupigxas pri elpensado de novaj inventajxoj.INVESTI5INVESTI - 1. Solene enoficigi: Oni pripensas investi novan ambasadoron. Cxe nia lernejo estis investita nova direktoro. Investituro estas mezepoka rajto de regxoj elekti kaj investi la episkopojn. / 2. Elspezi monon, kapitalon por produktodona celo kiel ekzemple por plibonigi laborejon, alkonstrui novan domon, alacxeti novajn masxinojn kaj tiel plu: La sxtato investis multe da mono al rekonstruo de la cxefurbo. La firmaon savis nur privata investado. Kiom grandaj estas investajxoj de tiu cxi projekto? Mi ne intencas reinvesti monon por plibonigi la laborejon.INVITIINVITI - 1. Afable peti iun, ke li ien venu: Li invitis siajn geamikojn al la koncerto. Oni invitas - venu, oni donacas - prenu. Mi jam sendis cxiujn invitajn leterojn. Malfelicxo inviton ne atendas. En la sekva numero vi trovos invitilon kaj aligxilon al la arangxo. Sxi afable akceptis la invititojn (invititajn gastojn). / 2. Afable peti, instigi, ke iu faru: Li invitis min al danco. Mi akceptis ilian inviton vojagxi kune. Ili malinvitis min fari prelegon (nuligis inviton).IRITIIRITI - 1. Kauxzi doloron, inflamon aux eksciton en organo: Spicaj mangxajxoj kutime iritas la stomakon. Printempe min turmentas alergia irito de la nazo. / 2. Forte eksciti, kolerigi: Li iritis sxin per sia malbona konduto. Cxiuj laboristoj estis koleraj sed plej iritita estis mi.IZOLIIZOLI - 1. Apartigi de la aliaj, malhelpante cxiajn komunikojn aux rilatojn: Ni devos izoli tiun frenezulon en izolejon. La maljunulino vivis izole de la homoj. Li ne malgajis logxante en izoligxo. La arbara izoliteco min trankviligis. / 2. Cxesigi cxian kontakton kun korpoj kondukantaj la elektron: Zorge izolu la konduktilojn! Izolilo konsistas el izola substanco. Kontrauxvarma izolajxo helpos izoli gxin de varmo. / 3. Protekti ion kontraux perdo de varmo, aux kontraux enlaso de varmo, malvarmo, akvo, bruo, ktp: Ni izolis nian domon por ke ne eniru malvarmo. Mi sonizolos mian cxambron kaj ne auxdos bruon. Izolado de la domo per granda muro helpis ilin eviti sxtelistojn.JUGXIJUGXI - 1. Decidi lauxlegxe, cxu iu estas kulpa aux ne: Pri propra afero neniu jugxas libere. Venos sxtelisto al la jugxisto. Kontraux nehavo ecx jugxo silentas. Li jam dek jarojn sidas sur la jugxista segxo. Pli valoras interkonsento, ol jugxa dokumento. Dum la jugxado la akuzita persono silentis. La jugxistaro aljugxis al mi domon. / 2. Esprimi opinion, per kiu oni aprobas aux malaprobas iun aux ion: Ne jugxu pri afero laux gxia ekstero. Kiom da jugxantoj, tiom da jugxoj. Li ankoraux ne legis la libron, sed antauxjugxas gxin. / 3. Esprimi pri io aux iu opinion kun la celo kondamni: Ne jugxu, tiam vi ne estos jugxata. Ebriulon kaj malsagxulon oni ne jugxas. Ili proponis la filmon al la prijugxo de la publiko.JUKIJUKI - Kauxzi al iu malagrablan impreson en la hauxto, kvazaux de multaj incitetaj piketoj, pro kiuj oni sentas la bezonon sin grati: Kio jukas min?! Juku la hauxto, sed ne sur mia korpo. Li gratis la jukantan orelon. Denove komencigxis alergio: okuloj rugxigxis kaj ekaperis juko de la nazo. La jukado gxenis koncentrigxi pri la laboro. Mi ne scias, kiel aperis cxi tiu jukiga makuleto sur mia hauxto.JUNGIJUNGI - Alligi per tiucela ligilo tirontan beston aux motorveturilon al tirotajxo: La patro jungis la cxevalon al veturilo. La jungilaro rompigxis. Ili prenis du bovojn kaj aljungis ilin al cxaro. Kiu sin enjungis, devas tiri. Ni kunjungis du cxevalojn. Ili maljungis lokomotivon.JUROJURO - Tuto de devigaj reguloj (normoj) kun sankcioj, ordigantaj la rilatojn inter homoj kaj homkolektivoj, kaj difinantaj iliajn rajtojn kaj devojn: Mi studas internacian juron. En jura rilato via edzo estas la posedanto de la domo. Eble unue ni iru al la juristo por ke li rigardu la kontrakton. Kutimjuro (kutima juro) estas juro, bazita sur tradiciaj kutimoj, ne sur skribitaj legxoj. Kvankam mi ne spertas pri laborjuro, mi scias, ke estroj ne rajtas tiel agi.JUSTALJUSTA - 1. Respektanta egale kaj senpartie la rajtojn de la aliaj homoj, kaj haviganta al cxiu lian apartenajxon: Miaj gepatroj estas severaj, sed justaj. Pardonemeco superas justecon. Pardonu, mi certe ne volis fari maljustajxon al vi. / 2. Konforma al la interna jugxo de la konscienco: Li ricevis justan punon por siaj krimoj. Ni devas jugxi juste. La devo de jugxisto estas diri la juston. Mi pensas, ke la puno estas maljusta. / 3. Bazita sur la realo: Mi ne opinias tion justa. / 4. Virta: Sxi estas justa homo. Mi ne kredas, ke cxiuj vi estas justuloj kaj neniu el vi estas pekulo.JXALUZAJXALUZA - 1. Sentanta doloran maltrankvilon pro la timo pri perdo aux difekto de iu sia posedajxo, kiun oni pro tio fervore prizorgas: La aktoro estis jxaluza pri sia famo. Cxiu nacio jxaluze volas konservi sian suverenecon. Mi tute ne jxaluzas pri via sukcesa laboro. / 2. Sentanta doloran suspektoplenan maltrankvilon pri la fideleco de amata persono: Li estas tre jxaluza pri sia edzino. Amo kaj jxaluzo estas gefratoj. Via edzo estas jxaluzulo, se li malpermesas al vi sola foriri ien.JXETIJXETI - 1. Rapide aux vivege formovi de si tra la aero: La infano jxetis al mi la pilkon kaj mi rejxetis gxin. El kanto oni vortojn ne eljxetas. Per unu sxtono oni du jxetojn ne faras. Ne havante, oni petas; ricevinte, forjxetas. La patrino surjxetis la littukon sur la infanon. Estas via vico ruljxeti la kubetojn. / 2. Rapide aux senzorge surmeti: Li jxetis la palton sur la sxultrojn. / 3. Rapide aux vive direkti korpoparton al iu flanko: Sxi jxetis okulojn sur mian ringon. Ili jxetis sin sur min. La patro jxetigxadis en sia lito pro malsano. Tio jxetigxas al la okuloj (estas tute evidenta). / 4. Malmilde, vivege pusxi aux peli: Li jxetis min teren. La maro jxetadis altajn ondojn. Vi estas eljxetajxo de la homaro! / 5. Vivege aux subite eligi el si: La fajrujo jxetis vivan flamon. / 6. Subite estigi ian senton cxe iu, aux meti iun en ian sentostaton: Vi jxetis min en gxojon! Li superjxetis ilin per insultoj.JXURI}JXURI - 1. Preni Dion aux ion sanktan kiel atestanton: Mi jxuras per la nomo de la patrino. Jxuri per la barbo de l' profeto. Jxuri kaj rejxuri. Hodiaux oni atestas la jxuradon de la novaj advokatoj. / 2. Atestante iun aux ion sanktan, promesi ion: La geedzoj jxuris fidelecon kaj amon gxis la morto. Li jxuradis, ke li cxiam min amos. La sxafo estas prijxurita al Dio. / 3. Atestante iun aux ion sanktan, devontigi sin al ia ago: Li jxuris, ke li ne plu drinkos. Ni faris jxuran interkonsenton. Sxi jxurigis min, sed sxi mem ne jxuris. / 4. Solene aserti, ke io estas vera: Pri nenio oni povas jxuri. Tro forta jxuro - la afero ne pura.KADUKAVKADUKA - 1. Baldaux falonta, ruinigxa: Ni ruinigis la kadukan dometon. Mia auxto kadukas, do mi acxetos novan. La kadukeco de tiu konstruajxo devigis nin rekonstrui gxin. / 2. Baldaux finigxonta, malaperonta, nedauxra, nefirma: Sen mi viaj aferoj estus tre kadukaj. / 3. Tre maljuna, malforta, malsanema, baldaux mortonta: Mia patro estis neniel kaduka, kiam li mortis. Sxi nun logxas en kadukulejo. Ni ankoraux ne kadukigxis! / 4. Perdinta sian juran efikon pro transpaso de difinita templimo, senvalidigxinta: Nuntempe tiu legxa malpermeso kadukas. Cxi tiu legxo kadukigas la antauxan proceduron.KAJXOLIGKAJXOLI - Influi per karesaj aux flataj agoj aux vortoj, por ricevi deziratajxon: Sxi kajxolis siajn gepatrojn, gxis ili permesis al sxi iri al dancejo. Vi parolas kiel kajxolanta infano! La patro estis strikta kaj mia kajxola vocxo ne helpis. Sed kial li min bezonas? kajxole demandis Ana. Mi pensas, ke tio estis kajxolado.KALUMNII_KALUMNII - Malutili al ies honoro aux reputacio, komunikante mensogajn sciigojn pri ties karaktero, konduto ktp.: Ne kalumniu lin antaux lia cxefo. Tiu kalumnia informo malbonigis lian reputacion. Kontraux kalumnio helpas nenio. Kalumniante konstante, oni ecx angxelon nigrigas. Se kalumnio ecx pasas, gxi cxiam ion lasas. Kalumnianto disigis amikojn.KANAJLO$KANAJLO - Homo, senhonora, malnoble kondutanta: Mi ne komprenas, kiel vi igxis kanajlo, se viaj gepatroj estis tiom bonaj homoj. Mi admiras la lertecon de mia kanajla edzino! Ili cxiuj estis kanajle aspektantaj uloj. Vi estos punita pro cxiuj viaj kanajlajxoj! Nur kanajlaro partoprenis gxin.KAPRICOKAPRICO - 1. Subita, nekonstanta, neantauxvidebla kaj senmotiva volo: Mi ne atentas cxiujn kapricojn de la infanoj. Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj. Kaprica fiancxino restos eterne frauxlino. Cxesu konduti kaprice, alikaze vi restos hejme! Cxe stomako malsata ne kapricas palato. / 2. Neantauxvidebla, sxajne senkauxza, stranga sxangxo: Tio estas nur kapricoj de la modo. Kiam finigxos cxi tiu kaprica pluvo? KARAKTEROGKARAKTERO - 1. Aro de la moralaj ecoj, kiuj distingas individuon aux grupon: Sxi havas pacaman karakteron. Tia konduto estas por li karaktera. Li estis ricxa kaj bone edukita, sed bedauxrinde senkaraktera. / 2. Morala firmeco, volenergio: Granda per la inteligento, ne per la karaktero. / 3. Distinga eco, propra al unu afero: Bedauxrinde ne cxiuj komprenas la karakteron de nia afero. Mi havas grandan kolekton da plej diverskarakteraj artikoloj pri ili. / 4. Frapanta, eksterkutima, esprimiva farmaniero: Karakteron al kanto donas la tono. Mi sxatas nur karakterhavajn pentrajxojn. KARAMBOLI7KARAMBOLI - 1. En la bilarda ludo, tusxi per sia globo la du aliajn: Mi karambolis en la bilardo cxi-foje. Via karambolo estis miriga! / 2. Kolizii: Hodiaux en la sxoseo ecx kvar auxtoj karambolis. Plej ofte karamboloj okazas pro ebriaj sxoforoj. Karambole rompitajn auxtomobilojn kutime oni disvendas lauxpece.KARESIpKARESI - 1. Delikate tusxi, por montri al iu sian amon, amikecon, respekton kaj tiel plu: La patrino karesas la infanon. Ne karesu per mano, sed karesu per pano. Mi gxis nun memoras lian karesan rigardon. Li cxiam tenas sin karese kun sxi. Min jam lacigis sxia konstanta karesemo. Sxi estas bela kaj karesinda! Oni batas, malkaresas, kaj ecx plori ne permesas. / 2. Delikate tusxi: Post bona mangxo li karesis sian ventron. / 3. Plezurigi: Viaj konsoloj karesas mian vunditan animon. Ne ekzistas kareso sen intereso. / 4. Montri al iu afablecon, favoron: Mono min neniam karesis. Kiun la sorto karesas, al tiu cxio sukcesas.KARIERO-KARIERO - Profesio, okupo, al kiu oni sin dedicxas; cxefa celo de la agoj: Mi intencas entrepreni medicinan karieron. Tiam estis bonaj tempoj kaj sxi sukcese karieradis. Sxi ankoraux ne havas infanojn pro sia karierismo / karieremo. Karieristoj pli zorgas pri sia laboro kaj mono ol pri siaj familioj.KASXIKASXI - 1. Forigi de ies okuloj aferon aux estajxon, kiun oni metis en sekretan lokon aux kovris per io: Negxo kasxas nur gxis printempo. Ne sxtelus sxtelistoj, se ne ekzistus kasxistoj. Iru for - tio estas mia kasxejo! Ne prenis pastro la donon - rekasxu sako la monon. Ne kasxigxas lia lango malantaux la vango. Gxi estas tro granda kaj sekve nekasxebla. / 2. Forigi ion for de ies scio, ne dirante aux ne esprimante ion: Kasxu kiom vi povos, mensogo sin elsxovos. Li kasxe mortigis sxin. Tiu kasxema knabino neniam diras siajn sekretojn. Cxiu havas sian kasxitan mizeron. Kio vendigxas kasxite, vendigxas plej profite. Tiu okazajxo estas kasxinda kaj pli bone neniu eksciu pri gxi. Tuso kaj amo ne estas kasxeblaj. La tempo cxiam malkasxas la veron.KATENOKATENO - 1. Fortika cxeno, uzata por ligi malliberulojn kaj malhelpi ilin forkuri: Ili vidis la malbonan homon en la katenoj. Aux ministran postenon, aux pundoman katenon. Ni alkatenis la hundon al la pordo. La krimulo estis katenita per mankateno. Li malkatenis la sklavon. / 2. Tio, kio malhelpas agadi, forkuri ktp: Ni havas katenojn sur la piedoj (ni ne rajtas forlasi nian laboron). Kiu donacon prenas, tiu sin katenas. Tro rapida edzigxo - porcxiama katenigxo. Tio dangxere enkatenigas la lingvon!KAUXRIVKAUXRI - 1. Sidi sur la kalkanoj: Se vi malobeos, vi kauxros en angulo de la cxambro! Iuj homoj kauxrigxas por pregxi antaux la mangxado. Kiam vi dormas, ne kusxu kauxre. / 2. Sidi kuntirigxante por sin kasxi aux por eksalti: Malbonuloj kauxris en la ombro kaj atendis homojn por ataki ilin. Mia kato cxiam kauxrigxas kiam ekvidas iun birdon.KAVO}KAVO - Malplenajxo en solida materio aux en organo: Li falis en kavon. Al kavo senfunda sxtopado ne helpas. Ni ne veturu laux tiu cxi vojo - gxi estas kava. Mi tre sxatas la cxarmajn kavetojn (belkavetojn) de sxiaj vangoj. Kio kavigis la teron? La benko kavigxis sub lia pezo. Ni elkavigis arbradikojn, cxar ili gxenis. Ni ne havis tasojn, pro tio trinkis fontan akvon el mankavoj.KESTOKKESTO - Ujo, ordinare ligna, en formo de orta paralelepipedo: Cxiujn nebezonatajn ajxojn mi metis en la keston kaj forportis al la kelo. Formeti la aferon en la keston de forgeso. Bedauxrinde iu sxtelis mian kesteton, en kiu trovigxis la orajxoj. Li elkestigis la librojn kaj donis unu el ili al mi. Vizitante pregxejon sxi jxetis iom da mono en la almozkeston. Tiom da floroj ne povas normale kreski en cxi tiu malgranda florkesto. Kara, bonvolu kontroli, cxu estas leteroj en la leterkesto. Niaj infanoj nun ludas en la sablokesto. Mi volus, ke cxi tiu tablo enhavu kelkajn tirkestojn.KIRLIKIRLI - Komuniki al likvajxo rapidan turnigxan movon, kiu kutime naskas sxauxmon: Sxi metis iom da spico en supon, kirlis gxin kaj denove gustumis. Mi tre sxatas kirlitan kremon kun sukero. Tie estis dangxere cxar kirloventego proksimigxis. Mi ne sciis kion fari; la pensoj kirligxis en mia cerbo. Frostis kaj negxeroj kirligxis en la aero. Por rapida kirlado de ovoj estas oportune uzi kirlilon. En nia lando estas amasa kirligxo de eksterlandanoj. La folioj falas de la arboj kaj kirle flugas.KLACXIKLACXI - Babiladi disportante aux ripetante malicajxojn: Tiuj virinoj nur trinkas kafon kaj klacxas. Mi auxdis klacxojn pri vi. Iuj viroj ankaux estas klacxemaj. Klacxistinoj estas virinoj, kiuj sxatas klacxadi.KLAKI?KLAKI - Auxdigi sekan mallongan sonon per rapida kruda movo de io kontraux io: Mi klakos per la fingroj kaj vi vekigxos. Klaku sur ligilo por elekti TTT-pagxon. La cikonio ekklakis per la beko. Ie auxdeblis klakoj de vipo. Estis tre malvarme, ke miaj dentoj klakadis. Alklaku la butonon "Traduki" por traduki la pagxon.KLERA@KLERA - Kapabla, per gxusta uzado de akiritaj scioj, klare jugxi kaj bone taksi la aferojn: Li estas ne nur klera, sed ankaux tre bona homo. Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas. Tiu instruisto klerigas nin pri matematiko. Mi multe laboris por mia klerigxo. Sxi ne volas amikigxi kun malkleruloj (senkleruloj).KLINIKLINI - 1. Meti en tian pozicion, ke unu fino aux parto estas malpli alta ol la alia (se paroli pri rigida objekto): Klinu la krucxon kaj trinku! Ili penis deklini nin de nia vojo, sed malsukcesis. Se vi sekvos nin, vi ne forklinigxos de la vojo. Mi sendeklinigxe iros al la elektita celo. / 2. Kurbigi, fleksi al malsupro (se paroli pri malrigida objekto): La negxo klinis la brancxojn de la arboj al la tero. Sur arbon klinigxintan saltas la kaproj. / 3. Oblikvigi parton de sia korpo: Li salute klinis la kapon. Sxi salutis min per klino de la kapo. Mi alklinis mian orelon al sxi, por ke sxi povu diri al mi ion. Li elklinigxis super la balkonon. / 4. Emigi, inklinigi: La regxino cxiamaniere provis klini la animon de la regxo al pardonemo. Sxi estis bona knabino, sed subite deklinigxis de la bona konduto. Mi esperas, ke vi pardonos cxiujn miajn deklinigxojn. / 5. Cedigi: Mi devas klini min antaux la cirkonstancoj. Plena sako cxiun mastron al vi klinos.KLOPODIKLOPODI - 1. Maltrankvile aux ekscitigxe zorgi: La prezidento pensis kaj klopodis pri la logxantaro. Ekhavante hundeton ili ekhavis klopodojn. Vi ne sukcesos klopodigi min pri via infano! / 2. Uzi sian kapablon kaj energion por efektivigi ion per cxiuspecaj provoj: Ni multe klopodis por trovi tauxgan kaj malmultekostan logxejon. Sxiaj klopodoj cxe laborejo placxis al la estro. Post klopoda laboro mi estis promociita. Estu pli klopodema cxe viaj studoj!KNEDIKNEDI - 1. Premadi kaj prilabori per la manoj pastecan substancon, por doni al gxi ian formon: Mia avo knedas belajn potojn. Knedu (masagxu) miajn muskolojn, mi petas. / 2. Premante kaj kirlante miksi per la manoj farunon kaj akvon, por fari paston: La patrino knedas la panon. La pasto ne estas knedebla, cxar gxi enhavas tro multe da akvo. Pasto por la torto devas esti suficxe densa kaj ne tro knedita. Post kiam ni acxetis knedmasxinon ni cxiumatene bakas la panon.KOKETARKOKETA - Penanta placxi, precipe al eventualaj seksaj partneroj, per elegantaj vestoj kaj logaj manieroj: Tiu frauxlino estis cxiam koketa antaux la viroj. Sxi kokete ridetis. Vane vi koketas la malvarman junulon. Sxi estas teda pro siaj cxiamaj koketadoj. La koketeco aperas precipe en vestoj kaj gestoj. Kiu estas tiu cxarma koketulino?KOLERIKOLERI - Senti fortan agitigxon de la psiko, kauxzata de ofendo aux nekontenteco, kaj tion eventuale montri vorte aux fare: Mi tre koleras kontraux vi, cxar vi ne konservis miajn sekretojn! Kolero montras malsagxulon. Virino kolera pli ol hundo dangxera. Vi kolerigis nin per viaj faroj. La patro koleregas, cxar vi ne obeis lin. Li estas tre (ek)kolerema kaj ekscitigxas cxe la plej malgranda bagatelo. Patrino parolis per kolereta vocxo.KOLIZIIVKOLIZII - 1. Renkontigxi kaj ege forte tusxi sin reciproke: Jxus okazis granda akcidento - du trajnoj koliziis. Esperu, ke neniam okazos kolizio de kometo kun la tero. / 2. Kontrauxi, konflikti, neakordigxi (se paroli pri cirkonstancoj aux sentoj): En li la honoro koliziis kun timo. En la konkurso videblis granda kolizio de diversaj teamoj.KOMANDIKOMANDI - 1. Havi militan ordonpovon super iu aux io: Kiu komandas la sxipon? La tacxmento ne agos sen mia komando. La komandanto de sxipo nun estas en sia komandejo. / 2. Ordoni (manovron, militistan movon kaj simile): Haltu! komandis la kapitano. Li telekomandis direktosxangxon de raketo. Mi estas alkomandita cxi tien por gardostari. / 3. Deteni, estri: Komandu viajn pasiojn. Cxiun demandu, sed mem al vi komandu.KOMBIdKOMBI - Purigi kaj ordigi la harojn per tiucela ilo: Mi kombis la harojn de filino. Sxi havas buklajn harojn kaj eble pro tio ne sxatas kombadon. Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos. Antaux la festo sxi iris al kombisto. Ni ne sukcesos elkombi la mangxgumon el viaj haroj. La vento min malkombis. Kiam mi venis al laborejo mi devis rekombi miajn harojn.KOMENTIKOMENTI - Eldiri sian opinion, siajn argumentojn pri iu eldirajxo aux evento: La aktoro rifuzis komenti siajn rilatojn kun tiu virino. Cxirkauxe zumis homoj, komentante la okazajxon. Cxiuj komentoj pri la pagxaro estas bonvenaj. Komentoj en la kodo de la programo helpas al aliaj programistoj kompreni, kiel funkcias la programo. Tiu komentisto tre bone komentas sportajn eventojn. Mi forkomentis tiun tekston, por ke uzantoj de la pagxaro ne vidu gxin.KOMERCIKOMERCI - Profesie intersxangxi varojn, produktajxojn, celante monprofiton: Li komercas kun mi per vestoj. Kiu volas komerci, tiu sagxon bezonas. Ne ekzistas en komerco amikeco nek sxerco. Ne tauxgas la vero por komerca afero. Mi eksciis, ke vi komercacxas (malhoneste komercas)! Kun vero severa komercajxo forvelkos. Oni alportadas diversajn aferojn al nia komercejo. Malsagxulo venas, komercisto festenas. Mi provos forkomerci (provi vendi ne tre valorajn objektojn) kelkajn varojn.KOMFORTOKOMFORTO - Cxio, kio igas la vivadon pli facila, la logxadon pli oportuna, la hejmon pli ripoziga; cxio, kio malpliigas penon kaj lacigxon en la cxiutaga vivo: La komforto ne cxiam kunigxas kun la lukso. En Afriko vivcirkonstancoj ne estas komfortaj. Cxu vi sentas vin komforte? La tuto de malricxaj landoj, en kiuj la industria revolucio ne komfortigis la vivkondicxojn de plej multaj homoj, nomigxas tria mondo. Sxi dormis en senkomforta lito. Estis tre malkomforte kusxi sur la planko.KOMIKAKOMIKA - Ridiga, amuza: Tiu cxi situacio estas komika. Li aspektas komike. La komikeco de nia aventuro estas, ke ni sukcesis trompi tiujn stultulojn. Jim Carrey estas tre fama kaj bona komikisto. Tiu knabo estas vera komikulo (nature komika.KOMISIIKOMISII - 1. Konfidi al elektita persono plenumon de ago, laboro aux klopodo, kiun li devas zorgi aux prirespondi: Ili komisiis al mi tradukadon de la libro. Li parolis komisie de la tuta klaso. Mi estis komisiita acxeti la trinkajxojn por la festo. Sxi bone plenumis cxiujn miajn komisiojn. Hodiaux venos lia komisiisto por kontrakti. Li estas fidinda komisiito. / 2. Transdoni kiel prizorgotajxon: Mi komisias al vi mian apartamenton.KOMPARIKOMPARI - 1. Interrilatigi du aux plurajn objektojn por determini iliajn similajxojn aux diferencojn: Mi komparis mian auxton kun la via kaj certigxis, ke la mia estas multe pli bona. Komparo ne estas pruvo. Esperanta sekcio estas relative malgranda kompare kun alilingvaj sekcioj. Sxia kantado estas nekomparebla. Via domo estas pli granda kaj arangxita senkompare pli lukse. / 2. Interrilatigi du aferojn aux personojn, por starigi ties relativan valoron: Venu, ni komparu niajn fortojn (en batalo)! La komparado ne estas ebla, cxar vi estas malpli juna ol mi. / 3. Rilatigi tion, pri kio oni parolas, kun io analoga, por fari la ideon pli impresanta, pli drasta aux pli poezia: Homero komparas la homojn kun la falantaj folioj de arbaro. Mi ofte uzas la komparajn esprimojn de tiu verkisto.KOMPATIKOMPATI - Senti kortusxon pro ies malfelicxo kaj deziron gxin malakrigi: Multaj parencoj venis kompati sxin dum sepultado. Granda kompato moligis ilian koron. Denove mi auxdas kompatajn vortojn de vi. Li ne sxatas, kiam iu kompate rigardas lin. Li havas tre kompateman manon kaj helpos, se io okazos. Pli bone estas enviigi ol kompatigi. Hodiaux mi helpis al kompatinda maljunulino. Iam al cxiu venos senkompata morto.KOMPENSIKOMPENSI - 1. Kontrauxpezi nedeziratajn efikojn (de forto, movo, influo kaj tiel plu) por atingi ekvilibron: Liaj okuloj estis la sola trajto, kiu penis kompensi lian alie malmoderan malbelecon. La tradukitaj tekstoj enhavas multaj erarojn, sed kompense la plej gravaj pagxoj estas tradukitaj bonege. / 2. Havigi al iu monsumon aux alian avantagxon, destinitan anstatauxi aux kontrauxpezi suferitan perdon aux damagxon: Oni kompensis al mi aldonajn laborhorojn per liberaj tagoj. La kostoj de la vojagxo estos kompensitaj al vi. Tio ne estas konvena kompenso pro cxiuj miaj suferoj. La proponita kompensa monsumo estas suficxe granda. Subite sxi postulis kompensajxon pro sia helpo. Grandegaj elspezoj de homa laboro en la sfero de priservado kaj komerco kompensigxas per alta kosto de la servoj. KOMPETENTAKOMPETENTA - Kapabla gxuste solvi aferon aux plenumi taskon aux oficon, pro suficxaj tiurilataj scioj: Ni laborigas nur kompetentajn homojn. Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta. Cxi tiuj informoj ne estas kompetentaj. Mi posedas nenian kompetentecon en tiu afero. Ne pensu, ke vi jam estas kompetentulo - ja vi laboras dum mallonga tempo. Li malkompetentas pri programado. Mi estas nekompetenta en la afero, pro tio mi ne esprimas mian opinion.KOMPILI6KOMPILI - Verki ne originale, deprenante materialon el aliaj pretaj verkoj aux fontoj: Li kompilis suficxe bonan lernolibron. Tiu vortaro estis kompilita dum unu jaro. Kompilo donas iafoje verkon pli bonan ol la originalo. Multaj homoj helpis pri la kompilado de cxi tiu libro. Mia kompilajxo rapide vendigxis.KOMPLETAKOMPLETA - Tia, ke al gxi mankas neniu el la eroj, kiuj devas gxin konsisti: Ni jam havas kompletan liston de cxiuj partoprenantoj. Nia familio acxetis novan kompleton da mebloj. Bonvolu zorgi pri la kompleteco de viaj dokumentoj. Vi povos kompletigi mian rakonton, se mi forgesos ion mencii. Ni nun okupigxas pri la kompletigo de la Esperanta versio de la pagxaro. La vortaro ankoraux estas nekompleta.KOMPLEZO_KOMPLEZO - Ago per kiu oni penas placxi al iu, helpante, farante servon aux havigante profiton: Faru al mi la komplezon, veturigu min al la urbocentro. Por amiko komplezo neniam estas tro peza. Sxia kompleza invito min tre gxojigis. Cxu vi tiel komplezus kaj prizorgus mian infanon dum mi laboros? Komplezema malsagxulo estas pli dangxera ol malamiko.KOMPLIKItKOMPLIKI - Malfaciligi per tro granda nombro da gxenaj elementoj: Tio vere komplikis la aferon. Mi ne komplikas mian vivon per vanaj zorgoj. La situacio estas tre komplika. Cxu denove aperis komplikajxoj kaj problemoj en via vivo? La malsano povas konduki al komplikajxoj, se vi ne kuracos vin. Vi troigas pri la komplikeco de la afero. Niaj rilatoj komplikigxis post tio. KOMPLIMENTOKOMPLIMENTO - 1. Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu: Li diras komplimentojn al cxiuj virinoj. Okaza komplimento ne iras al testamento. Ili komplimentis min pro mia sukceso. Mi dankas vin pro viaj komplimentaj vortoj! Mia koramiko estas tre komplimentema kaj flatema. / 2. Gxentilaj ceremoniaj formuloj: Manieroj kaj komplimentoj apartenas al la akcepta saluto. Komplimentu sxin komisie de mi.KOMPLOTOKOMPLOTO - Sekreta ligo por malica aux krima celo kontraux iu: La sxtelistoj faris komploton inter si. Ili komplotis, sed la komploto estis rapide malkovrita. Polico arestis la komplotintojn.KOMPOSTIKOMPOSTI - Reprodukti tekston, kunmetante la tipografiajn literojn necesajn por gxin presi: Cxu vi kompostis cxi tiun tekston permane? Ni konservos la kompostajxojn por la reeldono. Kompostilo estas aparato, per kiu la kompostisto permane arangxas la tipojn en egalajn liniojn. KOMPROMITI0KOMPROMITI - Meti en dangxeron ies reputacion, honoron: La skandalo kompromitis ne nur la prezidenton. La ministro denove estas en kompromita situacio. Cxiuj gazetoj skribis pri li kaj kompromitanta klientino. La kompromitado de la prezidento estis projektita. Felicxe sxi liberigis min de kompromitigxo.KONCEDIKONCEDI - Post hezito aux dubigxo konsenti pri la ebleco de io: La advokato devis koncedi, ke li malgajnis. Mi bedauxras, ke vi ne koncedis pli frue. Min mirigis sxia koncedo. Mi kredas, ke lia koncedo estas nur sxajna. KONCENTRIKONCENTRI - 1. Kunigi dense cxirkaux komuna centro: Se ni koncentros niajn klopodojn, ni povos ion atingi. Dum la milito milionoj mortis en la koncentrejoj. Vi malhelpas min serioze koncentrigxi. Laux iuj fakuloj ne indas nun malkoncentri kapitalon. / 2. Pliigi la kvanton de solvita substanco en solvanto, aux per aldono de tiu substanco aux per forigo de parto de la solvanto: Estu atenta kun la koncentrita acido. Pro la grandega koncentrado en la sango la viruso povas disvastigxi per malbone sterilizitaj medicinaj injektiloj. Vitamino "C" post aplikado en la samaj kvantoj havas pli malaltan koncentritecon en la sango cxe fumantoj ol cxe tiuj kiuj ne fumas.KONCERNISKONCERNI - Esti la afero de iu, la temo de io; aparte tusxi, interesi iun aux ion: Tio ne koncernas vin (ne estas via afero)! Cxi tiu legxo koncernas universitatojn. Mi nenion diris, cxar mi ne sentis min koncernata. Organizante la seminarion ni interkonsentos kun koncernaj organizoj. La instruistino skribis al mi koncerne miajn studojn.KONCIZAKONCIZA - Esprimanta la ideojn per plej malmultaj vortoj: La raporto estu konciza. Sxi ne kapablas paroli koncize kaj diras multajn nebezonatajn aferojn. Mi sxatas la koncizecon de tiu auxtoro.KONDAMNIKONDAMNI - 1. Jugxe deklari iun kulpa kaj difini la meritan punon: La jugxisto decidis kondamni min al monpuno. Li estis kondamnita al morto. Ili ricevis kondamnon pro murdo. Mi povis auxdi mian kondamnan verdikton. La kondamnitoj staris kaj ridetis. Nur la jugxo de Strasburo povis malkondamni sxin. Li estos mort(o)-kondamnita, se oni pruvos lian kulpon. / 2. Jure deklari ion suficxa motivo, por ke la farinto estu legxe punata: Tiu libro estis kondamnita de cxiuj legantoj. Gxi estis vere malbona kaj kondamninda. / 3. Deklari iun malprava, ion riprocxinda: Mi kondamnas terorismon. Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos. Li cxiam kondamnos sin, ke li lasis sxin morti.KONDICXOKONDICXO - 1. Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektivigxo de io: Ni plenumas cxiujn kondicxojn postulatajn por partopreni la konkurson. Kondicxa modo esprimas kondicxon, ekzemple: se mi havus monon, mi acxetus domon. / 2. Deviga interkonsentita arangxo, de kies respekto dependas la valideco de arangxo, kontrakto: Ni diskutis la kondicxojn de luado de apartamento. / La aligxo al nia organizo kondicxas la akcepton de gxia statuto. Mi konfidas al vi plene kaj senkondicxe. / 3. Cxiu el la eksteraj cirkonstancoj, al kiu persono aux objekto estas submetata, kaj de kiuj dependas lia aux gxia stato: La vivkondicxoj en nia lando iomete plibonigxis. Samaj kondicxoj, samaj supersticxoj. Mi venos, kondicxe ke la vetero estos bela. KONDOLENCIKONDOLENCI - Esprimi al iu sian simpatian cxagrenon pro ties malfelicxo aux funebro: La tuta mondo kondolencis pro la morto de tiom multe da homoj. Pro la morto de via patrino akceptu mian sinceran kondolencon. Sxia kondolenca vizito min iomete trankviligis.KONDUKIKONDUKI - 1. Irigi iun kun si al iu loko, direktante tiun laux sia propra placxo: Kiu kondukis la blindulon? La patrino kunkondukis sian filon. Via konduka tekniko estas la plej kompetenta. Alkonduku al mi tiun sxtelemulon! / 2. Ebligi la iradon al iu loko: Cxi tiu vojeto kondukas al la arbaro. Peto kaj demando kondukas tra l' tuta lando. La tegmento forkondukas la pluvon. / 3. Alvenigi per sia propra agado iun aux ion al nova stato: La regxo kondukis sian landon al pereo. Finfine mi prenis la kondukilojn en miajn manojn! Sxi enkondukis novan modon. / 4. Ebligi al iu alvenon al nova stato: Espero kaj pacienco kondukas al potenco. Mi ne volas, ke li dekonduku vin de la gxusta vojo. / 5. Agigi iun aux funkciigi ion laux sia propra volo, gardante por si la estrecon: Cxi tiu heroo kondukis nian armeon. La kondukado de la masxino estis facila por li. La kondukanto de veturilo sidis sur la konduksido. Li transkondukis la armeon trans la maron. /c.k.->KONDUKIKONDUKI - -> c.k./ 6. Esti trairebla de elektro, varmo, elektromagneta ondo kaj simile: La metaloj bone kondukas elektron. Hodiaux ni lernis pri varmokondukado.KONDUTIKONDUTI - Agi iamaniere en siaj rilatoj kun aliaj homoj: Kondutu bone kaj vi ricevos bombonon. Sxi cxiam gxentile kondutis al cxiuj. Vi devas sxangxi vian konduton, alikaze vi havos neniun amikon. Li cxiam estis bonkonduta infano. La gefratoj estis malbonkondutaj kontraux mi.KONEKTIKONEKTI - Tiamaniere kunigi, interligi objektojn per ia kondukilo aux tubo, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aux telefona reto ktp.): Li konektis la komputilon kun la posxtelefono per kablo. La konekto perdigxis kaj mi povas uzi neniujn ilojn. Mi malkonektis la aparaton, cxar apud gxi aperis fumo. Mi trakonektas al vi la direktoron. Hodiaux mi pasigis la tutan tagon konektite (uzis komputilon konektitan al la Interreto).KONFESIKONFESI - 1. Publike deklari, kion oni intime kredas vera: Cxiu homo havas rajton konfesi kian religion li volas. La konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. / 2. Malkasxe diri, malgraux la eblaj kauxzoj de sindeteno: Li konfesis sian amon al sxi. Ekauxdinte amkonfeson sxi perdigxis kaj ne sciis kion respondi. / 3. Spontanee deklari ion malfavoran, malprofitan por si: Mi konfesas mian eraron. Filo konfesis - patro forgesis. Post konfeso venas forgeso. La infano malkonfesis sian kulpon. / 4. Religie deklari siajn pekojn, por akiri pardonon: Cxu vi jam konfesis viajn pekojn? La pastro sidas en konfesejo. Li konfesprenas (auxskultas konfesojn). KONFIDIKONFIDI - 1. Fidi: Mi konfidas al viaj promesoj. Kiu ne konfidas, tiu ne bedauxras. Tro da konfido kondukas al perfido. La hundo konfide proksimigxis al mi. Malkonfido kontraux ili ege kreskis post tiu okazajxo. / 2. Plenkrede transdoni ion al ies fidela prizorgo: Ili konfidis sian infanon al mi. Vi ne sxajnas esti konfidiga kaj eble pro tio oni ne konfidas al vi tiun postenon. / 3. Lasi al ies diskreteco ion sekrete gardindan: Sxi konfidis sian sekreton al mi. Li estas komunikema kaj konfidema homo.KONFIRMIKONFIRMI - 1. Plicertigi la verecon, sendubecon de io: La okazo konfirmis la teorion de esploristoj. La registaro malkonfirmis la novajxon pri ribelo. Mi jam ricevis la konfirmon pri ricevo de mia mendo. Li konfirme skribis al mi pri tio. / 2. Sankcii, ratifiki: Regxo konfirmis la decidon kaj subskribis la ordonon. La testamento jam estas konfirmita. Dum kunveno konfirmigxis la antauxaj decidoj.KONFISKIKONFISKI - 1. Forpreni kaj alproprigi al la sxtato per justica aux administra proceduro por puni iun: Oni konfiskis kontrabandajxon. Oni ordonis konfiskon de posedajxoj de elmigrintoj. / 2. Forpreni de iu laux rajtigita auxtoritato ion malpermesitan aux senrajte posedatan: Mi konfiskis trancxilon de infano por ke li ne vundigxu. Ili perdis multe da mono pro la konfisko de nepermesataj lumdiskoj.KONFITI/KONFITI - Prepari fruktojn, pli-malpli longe restigante ilin en densa suker-siropo, kiu ilin penetras kaj konservas: Mia patrino acxetis fragojn kaj konfitis ilin. Mi tre sxatas konfititajn fruktojn. Cxi-jare ni ne preparos konfitajxojn por vintro. La infanoj kuris al la konfitejo por acxeti dragxeojn. KONFLIKTOKONFLIKTO - 1. Kontrauxdiro inter posedo kaj neposedo, inter divergxaj aspiroj kaj interesoj, esprimigxanta en agado de sociaj grupoj: La regxo ne sciis, kiel solvi la konflikton. Denove konfliktantaj partioj ne sukcesas interkonsenti. Mi volas konflikti kun neniu. / 2. Malkonsento, kauxzita de kontrauxeco de deziroj aux opinioj: Ja vi scias, ke tio estas konflikto de interesoj! Mia kapo estas plena de konfliktaj pensoj. En mia laborejo estigxis laborkonflikto.KONFORMAKONFORMA - 1. Tia, ke gxia formo estas gxuste simila al tiu de alia objekto, rigardata kiel modelo: La kopio de la bildo estas konforma al la originalo. Plej ofte vorteto "laux" montras ion, al kio io konformas. Estas granda konformeco pri la opinioj inter mi kaj miaj gepatroj. Vi bonege interkonformigis la objektojn. / 2. Gxuste respondanta al tio, kion iu volas aux io trudas: Via konduto estu konforma al viaj diroj. Ni devas agi konforme al la Statuto de la Asocio. Mi konformigos mian parolon al la publiko. / 3. Bone akordigxanta kun, gxuste tauxga por: La vestoj de mia fratino estas konformaj al mi. La profesio instruista montrigxis nekonforma por li.KONFUZI!KONFUZI - 1. Meti en tian malordon, ke oni ne plu povas distingi ion de alio: Tio konfuzis la demandon. La rememoroj estis malklaraj kaj konfuzaj. Mi cxion memoras konfuze. Mi ne povis trovi miajn ajxojn en tiu konfuzajxo. Kvankam sxiaj haroj estis interkonfuzitaj, sxi aspektis bele. Kiam vi malkonfuzos tiun hxaoson da libroj? / 2. Intermiksi du similajn personojn aux objektojn: Mi konfuzis sxin kun sxia fratino. La du kvalitoj estas nekonfuzeblaj. / 3. Kauxzi la perdon de ies trankvileco, memcerteco, mensoklareco per subita aux neatendita interveno: Unutagaj projektoj de internacia lingvo nur konfuzas la publikon. Sur sxia vizagxo aperis miro, aflikto kaj konfuzo. Ekvidinte ilin, mi konfuzigxis kaj ne sciis, kion diri. Tio estis vere konfuziva demando (kapabla jxeti konfuzon en la menson).KONGRUIKONGRUI - 1. Esti interkonforma: La faktoj ne kongruas kun via hipotezo. Sxia bluzo, tute ne kongrua kun la jupo, montris, ke sxi ne zorgas pri tio, kiel sxi aspektas. Elegantaj gantoj, kongruantaj kun la pulovero, kasxis miajn vunditajn manojn. / 2. Plenumi saman funkcion kaj esti intersxangxebla; interkonveni: Du aparatoj kongruas, se ili povas funkcii kune. Tiuj komputilaj programoj estas kongruaj. La kongrueco inter la dosieroj permesas fari sxangxojn per ajna programo.KONIKONI - 1. Memori, ke oni jam auxdis, vidis, legis ion: Mi konas sxian nomon. La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam oni parolas pri konataj personoj aux objektoj. Konigxas majstro laux sia verko. Mi rekonas lian skribon. / 2. Havi, el propra sperto, pli-malpli klaran ideon pri io aux pri la enhavo, uzado de io: Kiu panon donas, malsaton ne konas. Valoron de objekto ni ekkonas post difekto. Mi konigos al vi la urbon. Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron. / 3. Havi ideon pri ies identeco: Cxu vi konas mian fratinon? Estas agrable konatigxi kun vi. Hodiaux okazos interkon(atigx)a vespero. Kara, vi tre sxangxigxis kaj estas nerekonebla! / 4. Havi, el sia propra volo, interrilatojn kun iu: Sako ne sonas, amiko ne konas. Konateco ne estas hereda. Li estas mia malnova konato. / 5. Havi, el propra sperto, pli-malpli kompletan ideon pri ies karaktero, valoro kaj simile: Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.KONJEKTI]KONJEKTI - Elmeti opinion, konkludon aux klarigon, bazitan nur sur probablajxoj: Ni povas nur konjekti pri evoluo de la mondo. Via versio estas bazita nur sur konjektoj. Historio estas konjekta scienco, cxar ni devas konjekti pri tio, kion ni ne scias. Tio estas nur konjektajxo. Mi ne certas pri tio. La bankroto de via firmao estis ja konjektebla.KONKERIYKONKERI - 1. Akiri per milito kaj perforte estrigxi: Ili eliris kontraux nian landon, sed ili ne povis konkeri gxin. Cezaro estis la konkerinto de Gauxlujo. Tiu lando estas nekonkerebla! / 2. Akiri per granda penado: Li acxetadis florojn kaj bombonojn - tiel li provis konkeri sxian koron. La cxefa celo de la aktorino estis konkero de la gloro.KONKLUDIKONKLUDI - 1. Tiri per rezono logikajn sekvojn el argumentoj, principoj aux faktoj: El nia parolo mi povas konkludi, ke ni ne povos kunlabori. Mi faris la konkludon, ke sxi ne volas vidi min. Via konkludo estas tute erara. Kaj konklude sxi diris: "Ni devas informi aliajn pri la aperintaj problemoj." Liaj argumentoj ne estis konkludigaj (ebligantaj konkludon). / 2. Formale finarangxi: La sxtatoj konkludis pacon.KONKORDOUKONKORDO - Kora aux morala plenakordo; harmonio de sentoj kaj opinioj inter pluraj personoj: Ni vivas en konkordo. Kie regas konkordo, regas ordo. Ne cxiuj anoj de la klaso konkordas. Pli valoras konkorda ovo, ol malkonkorda bovo. Mi provis konkordigi niajn familiojn, sed ne sukcesis. Malkonkordon inter estraranoj kauxzis malsamaj opinioj.KONKRETAKONKRETA - Esprimanta realajxon; perceptebla per la sensoj: Cxu vi povas doni konkretan ekzemplon? Kiel konkrete mi povas helpi al vi? Iam tio sxajnis revo, sed nun tio farigxis konkretajxo. Mi ankoraux devas konkretigi mian ideon. Esperantaj kunvenoj kaj kongresoj estas la plej klara konkretigo de Esperantismo. Nia revo konkretigxis en bela libro. Viaj planoj estas tre malkonkretaj.KONKUBO!KONKUBO - Viro edzece vivanta kun virino, kun kiu li ne estas edzigita: Nuntempe multaj viroj ne rapidas edzigxi. Ili vivas kiel konkuboj. Ankaux virinoj sxatas komence provi vivi familian vivon sen esti edzinoj kaj pro tio igxas konkubinoj. Do konkub(in)eco estas suficxe ofta nuntempe. KONKURIKONKURI - Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon: Mi konkuras kun sxi pri tiu posteno. Per konkura marcxando la prezo falis. Ili konkure paroladas. Cxiuj knabinoj konkuradas inter si per sia beleco. La kauxzo de la intergenta malamo ne estas la konkurado ekonomia. Li estas forta konkuranto. Mi estas nekonkurebla, cxar mi fidas pri miaj fortoj. Oni metis en prezkonkuradon la konstruon de la ponto (gxin konstruos la firmao, kiu proponos la plej malaltan prezon por tio). KONSCIENCOGKONSCIENCO - Konscio, kiun havas la homo pri la morala bono kaj malbono, pri la morala devo: Mia kulpo kusxas sur mia konscienco. Pli bona pura konscienco, ol malpura potenco. Li estas konscienca homo. Mi konscience faras cxiujn miajn taskojn. Sxi laboris kun granda konscienceco. Gxin sxteli povis nur senkonscienca sxtelisto.KONSCII<KONSCII - Senpere scikoni sian propran sentadon aux penson: La infano estas tre malgranda kaj ankoraux ne konscias. Li konscie trompis min. Sxi svenis - sxi perdis la konscion. Mi konsciigis al li lian kulpon. Senkonscie vi agis, konscie vi pagos. Sxi senkonsciigxis kaj falis. Post kelkaj minutoj sxi rekonsciigxis. KONSEKVENCOKONSEKVENCO - 1. Tio, kio logike sekvas el starigita principo: Laux mi, via konkludo estas konsekvenca. La esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaux estimon kaj amon inter cxiuj nacioj. / 2. Logika aux racia interligiteco inter faktoj aux ideoj: Li ne estas bona instruisto, cxar li cxiam parolas sen ordo kaj konsekvenco. Sxi nenion timas kaj agas konsekvence laux la ideoj, kiujn sxi opinias gxustaj. Lia konduto estas nekonsekvenca. Mi sentas senkonsekvencon en viaj ideoj.KONSENTIKONSENTI - 1. Havi la saman opinion, esti en akordo pri: Mi konsentas, ke vi estas prava. Cxiuj, kiuj havis saman opinion, konsente gestis. Pli valoras interkonsento, ol jugxa dokumento. Ili malkonsentas inter si. / 2. Ne rifuzi proponon: Ili senpripense konsentis mian peton. Vane vi tentas, mi ne konsentos. / 3. Ne rifuzi fari: Mi konsentis iri kun li al la kafejo. Sxi estas tre konsentema homo. Ni interkonsentis renkontigxi je la kvina. / 4. Akcepti doni, volonte doni: Li konsentis favoron al ni. Silento estas konsento.KONSERVI8KONSERVI - 1. Zorgi, ke io ne difektigxu aux ne perdigxu; malebligi pereon de io: Ni ne povis konservi ecx unu ajxon de incendio. Mi petas vin konservi cxi tiun sekreton. Li garantiis al mi la konservon de la memoro. Infano metis ankoraux kelkajn monerojn en la konservujon. Li forkuris sub instigo de la instinkto de memkonservado (defendo de la propra vivo kontraux cxiaj dangxeroj). / 2. Ne perdi, plu posedi, havi ankoraux: Si konservis sian junecon kaj belecon. Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. Mi devas preni la varon de la konservejo, cxar gxi ne estas cxi tie. / 3. Per speciala preparado gardi (mangxajxojn) kontraux putrado, sximo aux alia difektigxo: Cu vi povas helpi konservi la legomojn? Mi acxetis libron pri konservado de la nutrajxoj. Mi tre sxatas fruktajn konservajxojn, kiujn preparas mia avino. KONSIDERIKONSIDERI - 1. Atente esplori objekton aux ideon laux cxiuj gxiaj detaloj: Malpli esperu, pli konsideru. Longa konsidero savas de sufero. Vi havis multe da tempo por konsiderado de cxi tiu afero. Tio estas konsiderinda argumento. Viaj vortoj estas senkonsideraj (senpripensaj)! / 2. Zorge atenti ion, kiel motivon decidigan por la ago: La edzo devas konsideri la bezonojn de sia edzino. Mia patrino montris konsideron al cxiuj. Li foriris, ne konsiderante la doloron de siaj gepatroj. Konsidere la zorgojn, mi ne povis pensi pri la mangxo. / 3. Atribui al iu aux io ian econ; rigardi kiel; opinii, taksi: Mi cxiam konsideris sxin kiel amikinon.KONSILIKONSILI - Diri al iu, kion oni opinias, ke tiu devas fari: La kuracisto konsilis al mi pasigi pli multe da tempo ekstere. Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas. Konsilojn cxiu donas, sed ne kiam oni bezonas. Kie ne estas konsileble, tie ne estas helpeble. Estas multaj konsilantoj, sed malmultaj helpantoj. Mi ne scias, kiel solvi la problemon, pro tio mi (inter)konsiligxas kun vi. La kuracisto malkonsilis al mi uzi tiun medikamenton. Vi estas senkonsila, pro tio mi cxiam helpas al vi.KONSISTIKONSISTI - 1. Esti kunmetita el pluraj partoj; havi kiel erojn: Unu horo konsistas el sesdek minutoj. Cxiuj milionoj konsistas el milonoj. Nun estas nova konsisto de komisiono. Mi ne scias, kiuj estas la konsistaj partoj de cxi tiu teo. La cxefaj konsistajxoj de cxi tiu supo estas betoj kaj terpomoj. / 2. Havi kiel cxefan, kernan parton: Mia laboro konsistas el preparado de diversaj dokumentoj. Nur la intenco konsistigas la krimon.KONSOLIKONSOLI - 1. Mildigi ies cxagrenon, bedauxron, doloron kaj reesperigi lin per afablaj kuragxigaj paroloj: La vidvino ploris kaj cxiuj konsolis sxin. Li ne volis akcepti miajn konsolojn. Nekonsolebla estas sxia edzo. / 2. Malakrigi, mildigi ies doloron aux bedauxron: Min konsolas nur lia cxeesto. Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas. Restas nek konsilo, nek konsolo. Konsoligxas mizerulo, se li estas ne sola. Cxiuj timas senkonsolan maljunecon. KONSTANTAKONSTANTA - 1. Tia, ke gxi ne cxesas esti la sama kaj ne konas sxangxigxon: Sxin turmentis konstanta frosto. Cxi-somere konstante pluvas en nia lando. La rapido de lumo en vakuo estas konstanto. Mi ne scias, kiel vestigxi, cxar la vetero estas nekonstanta. / 2. Tia, ke ties sentoj aux pensmanieroj neniam sxangxigxas: Vi sola estas mia konstanta amiko. Mi ne volus konstante logxi en vilagxo. Ne cxiuj viroj havas konstantecon en amo.KONSTATI-KONSTATI - Rimarki, rigardi ion, kies faktecon, realecon oni post esplorado asertas: La kuracisto konstatis la morton. La policistoj konstatis la identecon de la kriminto. Estas konstatite, ke fumado mallongigas la vivon. Oni faris konstaton pri la stato de la domo. La fakto estas facile konstatebla. KONSTERNIKONSTERNI - Subite mirigi kaj timigi iun, farante lin nekapabla agi aux paroli: Sxia morto konsternis cxiujn sxiajn parencojn. Dum ili staris konsternitaj, mi forkuris. Li preskaux tutan horon staris konsternite. Io konsternanta kaj terura okazis en la urbo. Estis granda konstern(igx)o, ke Kabe forlasis Esperanton. Neniu imagis, ke povas okazi tia konsterna katastrofo. Mangxante mi konsternigxis pro tre stranga gusto. Mi sxatus esti firma kaj nekonsternebla.KONSTRUIvKONSTRUI - 1. Starigi sur la tero masonajxon aux cxarpentajxon: Ni volas konstrui la domon. Kiu cxe l' vojo konstruas, tiun cxiu instruas. Nenia konstruo povas esti sen bruo. La plejparto de la konstruajxoj estis disfaligitaj tiutempe. Cxiuj konstruistoj rekonstruas la urbon post la tertremo. Per sagxo konstruigxas domo. / 2. Arangxi la partojn de tuto en bona ordo: Vi tre sukcese konstruis la teatrajxon. La viro estis bone konstruita. / 3. Ellabori, produkti mekanikajxon: Kion vi konstruas? La konstruado dauxros ankoraux kelkajn tagojn. / 4. Organizi ion abstraktan laux difinita formo: Ni provu konstrui pacon de la mondo.KONSULTIKONSULTI - 1. Demandi specialiston por ekscii ties opinion pri iu punkto: Mi devas konsulti mian kuraciston. La konsultado kostis al mi dudek euxrojn. La kuracisto atendas la konsultantojn en la konsultejo. / 2. Sercxi informojn en tiucela faka libro: Prefere konsultu gramatikan libron, cxar mi ne scias gxustan respondon al via demando. Mi respondos al vi post la konsulto de la vortaro.KONSUMIKONSUMI - 1. Detrui iom post iom la substancon de io gxis plena neniigxo: La fajro tute konsumis nian domon. Multe da tempo kaj energio estas vane konsumitaj per miaj studoj. La urbanoj intencis forkonsumi grandan parton de mono por tiu projekto. / 2. Iom post iom detrui ion, prenante gxian substancon por sinnutrado aux por persona uzado: Hieraux pro malapero de elektro ni konsumis multajn kandelojn. Mi jam konsumis panon, do necesas iri al la butiko. Mia auxto estas tre neekonomia pro tro granda konsumo de benzino. La konsumado de alkoholaj trinkajxoj ne devus superi 2 glasojn da vino cxiutage. La plej granda konsumanto de dolcxajxoj estas Germanio. / 3. Pereigi iun iom post iom per malrapida kaj konstanta senfortigado: Miaj fortoj estis konsumitaj post tia malfacila laboro. La konsumiteco de la infano maltrankviligis lian patrinon. Li konsumigxis kaj fine mortis. Cxu la sukero ankoraux ne konsumigxis cxe ni? Tiam mi konsumigxis de malsano.KONTAGXIKONTAGXI - Komuniki malsanon per senpera aux pera kontakto inter du vivuloj: La ratoj kontagxas diversajn malsanojn. Tiu malsano ne estas kontagxa. Cxi-monate ni spertis kontagxan infektadon de lernantaro.KONTAKTOKONTAKTO - 1. Intertusxo de du objektoj: Tiu malsano komunikigxas per kontakto. Necesas kontaktigi elektrajn dratojn per kontaktilo. Iu telekontaktis planedon per radaro. La televidilo malbone funkcias pro miskontakto. / 2. Interrilato: Ni logxis for unu de la alia, sed tamen restis en la kontakto. Mi nepre kontaktos vin, kiam mi ekscios ion novan pri tio. Sxi kontaktigxas kun multaj esperantistoj.KONTANTACKONTANTA - 1. Tuj pagata: Je kontanta pago vi gxuas rabaton! Cxi tiun auxton mi acxetis kontante. / 2. Pagata per moneroj aux monbiletoj: Vi ne akceptu liajn belajn parolojn por kontanta mono (kiel veron). Cxu ni povos facile akiri kontantan monon en tiu lando? Mi ne portas kontantajxon kun mi, cxar mi havas kreditkarton.KONTENTAKONTENTA - Deziranta nenion alian ol tion, kion oni jam havas: Mi estas kontenta pri la rezultoj de nia laboro. Pli valoras kontenta spirito, ol granda profito. Kontentigi cxiujn ecx angxelo ne povas. Postulu de li kontentigon por la honto, kiu estis farita al vi. Lia respondo ne estis kontentiga por mi. Vi devos kontentigxi per tiu cxi mangxajxo. Kontenteco estas pli bona ol ricxeco. Kontentulo estas pli felicxa, ol homo plej ricxa. La vocxo de mia edzino estis nekontenta.KONTESTI ZKONTESTI - Diskute malakcepti aserton, postulon aux establitan situacion: Tiun fakton ni ne povas kontesti. La kontestantaj studentoj kolerigis la lektoron. La kontestado ne dauxris longe, cxar ni promesis plibonigi la situacion. Ili havas nekontesteblajn pruvojn, ke mi faris tiun krimon. Kontestemaj laboristoj estis eksigitaj de siaj postenoj.KONTINUA KONTINUA - Konsistanta el eroj, kiuj formas seninterrompan, senmankan vicon: a) en tempo: Pro la kontinua kaj gxena bruo ni decidis translokigxi al alia loko. Dum la tuta semajno kontinue pluvas cxe ni. La kolekto kontinuas de la unua jaro gxis hodiaux. La Bulonja Deklaracio estis kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo. / b) en spaco: Grandajn lagojn kaj kontinuajn montarojn, kiujn mi vidis tie, mi memoros longan tempon. Li kontinuigis la rompitan barilon.KONTO KONTO - 1. Komerca skriba kalkulo pri sxuldoj aux havoj de aparta persono: Mi havas kurantan (bank)konton en tiu cxi banko. Nia kontisto nun okupigxas pri kalkuloj. Cxu vi estas kontulo de nia banko? Multaj ricxuloj havas sekretajn bankkontojn en Svislando. / 2. En komputa sistemo por pluraj uzantoj, datumo indikanta, kiujn komputilajn rimedojn rajtas uzi uzanto (kaj po kiom da ili). Tian konton de uzanto identigas ties salutnomo: Ni rajtas nuligi vian konton, se vi provos damagxi la sistemon. KONTRAKTI KONTRAKTI - Interkonsenti, per intersxangxo de jure validaj deklaroj, pri difinitaj rajtoj kaj devoj de la respektivaj partioj: Oni kontraktis pri rajtoj de komercado. Niaj landoj decidis kontrakti pri paco. Kontraktoj pri edzigxo estas suficxe oftaj nuntempe. Cxiuj kontraktantoj (personoj, kiuj subskribis la kontrakton) devos sekvi la regulojn. Post la interkonsento pri la devoj kaj salajro ni subskribis laborkontrakton. KONTRASTO KONTRASTO - Malsameco de du objektoj aux ideoj, kiuj reciproke pli klare distingigxas pro la apudmetigxo mem: Oni povas facile rimarki kontraston de la ombro kaj de la lumo. Suspekton vekis belega ringo, kontrastanta kun la tuta mizera eksterajxo. Viro estas homo, rigardata en la matura agxo kontraste kun la infano. Blankaj tukoj forte kontrastis kun la grizaj muroj de la domo. Oni kontrastigas tragedion al la komedio. KONTRIBUIKONTRIBUI - 1. Alporti sian parton al komuna laboro aux ofero: Multaj kontribuis por la fondo de nia asocio. Mi volas kontribui la programon per la kantoj. Oni enmetis mian kontribuajxon al la gazeto. La arangxo estis sukcesa pro multaj kontribuantoj. / 2. Esti unu el pluraj elementoj, kies cxiu speciale utilas por komuna rezultato: La belega lago kontribuas al la romantikeco de la loko.KONTROLIKONTROLI - 1. Detale esplori, cxu io estas tia, kia gxi devas esti: Drinku tutajn tagojn, sed kontrolu viajn agojn. La kontrolisto kontrolis niajn biletojn. Ne kredu al parolo sen propra kontrolo. Prefere ne mensogu, cxar la informoj estas facile kontroleblaj. Tio estas nur nekontrolebla aserto. Infanoj eksentis senkontrolan liberecon. / 2. Esplori, cxu io estas konforma al supozo: Mi volas kontroli, cxu mi kapablos fari tion. Mi kontroladas mian lernadon de vortoj, komparante miajn tradukojn kun la tradukoj en la libro.KONTUZI-KONTUZI - Difekti pli aux malpli profunde organikan teksajxon, ne sxirvundante la hauxton: La bastono forte kontuzis al li la kapon. Mia kontuzita kubuto tre doloras! Vi faris al mi dolorajn kontuzojn! Sub lia okulo videblas kontuzajxo. Por mortigi la knabinon krimulo uzis kontuz(ant)an instrumenton.KONVENIKONVENI - 1. Bone adaptigxi al difinita situacio aux al preciza cirkonstanco: Cxi tiu kompleto bone konvenas al vi. La blua koloro estas konvena al mi. Ni acxetis tiun apartamenton pro konveneco. / 2. Bone adaptigxi al ies sentoj, karaktero aux socia stato: Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo. Al mi nun konvenas funebri kaj malkonvenas festi. / 3. Deci: Ne konvenas tiel paroli kun gepatroj! Knaboj opiniis, ke cxio estas konvena por ili. Mi konvene plenumis mian taskon. KONVERSACIO9KONVERSACIO - Familiara, ordinare nur distra interparolado: Mi jam komencis bedauxri, ke mi enmiksis min en tiun konversacion. Eble ni sxangxu la temon de la konversacio? Ni invitas cxiujn al nia konversacia rondo! La virinoj konversaciis pri la kosmetikajxoj kaj similaj aferoj. Li estis interesa konversacianto.KONVIKTIKONVIKTI - Pruvi per certaj montroj, ke iu estas kulpa: Ili konviktis lin pri tiu krimo. Mi estis konviktita pri murdo. Konvikto per cirkonstancoj estas tre malfirma. Konviktaj montroj estis evidentaj.KONVINKI/KONVINKI - Fari per pruvoj aux rezonoj, ke iu akceptu ion kiel veran aux pravan: Sxi konvinkis min, ke sxi ne estas kulpa. Miaj religiaj konvinkoj vin ne devus interesi. Ni estis konvinkitaj, ke ni devas tiel agi. Li estas facile konvinkebla. La sxtelistoj volis konvinkigxi, cxu neniu estas en la domo.KOPIIBKOPII - 1. Reprodukti tekston je unu aux pluraj ekzempleroj, mane aux masxine: Cxu mi rajtas kopii la dokumenton? Mi bezonas kopian paperon (kopipaperon). La retmesagxo estis sendita kopie al vi. Mi cxiam faras savkopiojn de la dosieroj (rezervajn kopiojn de datenoj por protekti kontraux perdo de la originalo). / 2. Reprodukti belartan verkon: Li kapablis kopii la pentrajxon. Tiu pentrajxo estas nur mallerta kopio. Li estas kopiisto de muzikajxoj. Ili sxtelkopias altmodajn kreajxojn. / 3. Gxuste imiti: Li bone kopias la vocxon de tiu aktoro. La arboj kopiigxis en la akvo. KORESPONDIKORESPONDI - 1. Interrilati per leteroj: Mi sxatas korespondi kun homoj el diversaj landoj. Tiun problemon mi solvis per korespondo kun miaj kolegoj. En la muzeo oni publikigas korespondajxojn de diversaj verkistoj. Finfine mi vizitis mian korespondanton. Ni proponas korespondan servon por esperantistoj. / 2. Esti en tia rilato, ke pasagxero povas uzi ambaux veturrimedojn por atingi sian celon: La sxipo korespondas kun la trajno. Ni certigas la korespondadon inter la auxtobusreto kaj la aviadilejo.KORODI[KORODI - 1. Kemie difekti la surfacon, oksidigi metalon: Akvo korodas metalojn. Iu versxis korodan acidon sur gxin. Mia auxto estas protektita kontraux korodo. Cxi tiu substanco estas korodajxo. Cxiuj niaj trancxiloj estas korodimunaj. / 2. Iom post iom detrui, elmordi: Mi vidas, ke la jxaluzo korodas sxin. Cxiuj lin konas pro lia koroda ironio.KORTOEKORTO - 1. Sentegmenta spaco, cxirkauxita de konstruoj, el kiu la cxambroj ricevas lumon kaj aeron: Infanoj ludas en la korto. Staras la morto jam en la korto. "Vi povas paroli kun la kortisto, eble li ion vidis" diris li al la detektivo. La korta pordo jam estas sxlosita. Ni arangxis grandan antauxkorton kaj pordojn por la antauxkorto. Hodiaux okazis tre grava kunsido de kortumo (supera jugxistaro). / 2. cxirkauxbarita spaco antaux, post aux cxirkaux domo, precipe en vilagxo: Kelkaj kortobirdoj (anasoj, kokoj) promenis en la (birdo)korto. En sia korto cxiu kok' estas forta.KORUPTIzKORUPTI - 1. Maljuste akiri ies favoron per mono, donacoj aux promesoj: Ili volis korupti la jugxiston. Cxiuj homoj estas korupteblaj - necesas nur scii, kion al ili proponi. Ni cxiuj devas batali kontraux koruptado. / 2. Morale putrigi, morale difekti, malvirtigi, defaligi, malbonigi, acxigi: Afektoj nur koruptas vian stilon. La geedzigxaj moroj jam estas suficxe koruptitaj.KOTIZIKOTIZI - Pagi sian parton por komuna elspezo: Ni kotizis por donaci memorajxon al la instruisto de Esperanto. Kotizo por la Universala Kongreso cxi-jare estas dudek euxroj. Kotizado estas deviga por cxiuj membroj de la asocio.KOTOKOTO - 1. Tero, polvo, miksita kun akvo, sur strato, vojo kaj simile: Li havas koton cxe siaj sxuoj. Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota. Kotisto balaas la stratojn. Nia auxto enkotigxis. Bonvolu senkotigi viajn sxuojn, cxar mi jxus ordigis la hejmon. / 2. Tiu akvita polvo, rigardata kiel malpurajxo aux malpurigajxo: Amaso da koto estis jxetita sur lin. Kiu ludas kun koto, malpurigas la manojn. Ne kotas besto en sia nesto.KOVIKOVI - 1. Sidi suficxan tempon sur ovoj, por havigi al ili konstantan varmon kaj ebligi maturigxon de la embrio (se paroli pri birdoj): Kukolo ne kovas siajn ovojn. La kovado kaj nutrado estas plenumataj de gepatraj birdoj. Ni prenis la ovojn kaj metis ilin en kovilon, cxar tie estos suficxe varme. Tie estis kokino, cxirkauxita de sia kovitaro. Onidire salmoj revenas fraji al tiu preciza loko, kie ili elkovigxis. / 2. Plej zorge gardi kaj flegi: La patrino kovas sian infanon. / 3. Kasxe konservi ion, por ke gxi aperu poste; kasxe prepari: Lia koro kovas malamon kaj envion. Ni devas trovi la kovejon de epidemio. Ili elkovis novajn planojn, pri kiuj mi ne sciis.KOVRIKOVRI - 1. Garni objekton per io, kion oni metas aux etendas sur gxin laux gxia tuta surfaco: Sxi kovris siajn Sxultrojn per mantelo. Kia la poto, tia la kovrilo. / 2. Etendigxi sur la tuta surfaco de objekto: Ofte cxapo de kampulo kovras kapon de sagxulo. Vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita. Rugxa tola Sxtofo cxirkauxkovris Sxian belan korpon. Ni nagxis en senkovra nagxejo. La lito estis kovrita de brodita litkovrilo. / 3. Dismeti, disjxeti ion sur ion, laux pli-malpli granda kvanto: La avino kovris la tablon per diversaj bongustaj pladoj. / 4. Esti dismetita, disjxetita sur io, laux pli-malpli granda kvanto: Belaj floroj kovris la korton. / 5. KaSxi per io kovranta: Kovri la buSxon de sia konscienco. Li malkovris mian sekreton. Viaj planoj jam malkovrigxis. / 6. KaSxi, etendigxante sur io: Nuboj kovras la cxielon. La planko kovrigxis per polvo. / 7. Malaperigi per kompenso: Bedauxro kaj cxagreno Sxuldon ne kovras. Mi povas nur revi pri la kovro de la elspezoj.KRACXIKRACXI - 1. Eljxeti salivon el la busxo per rapida, vola elspiro: La knabo malgxentile parolis kaj kracxis sur la teron. En puton ne kracxu, cxar vi trinki bezonos. Kiu supren kracxon jxetas, sian barbon al gxi submetas. Li kracxetas parolante (nevole eljxetas saliverojn). Mi diris mian opinion kaj ne timis insultojn kaj kracxadon. / 2. Eljxeti: Cxu vi vidis, kiel Vezuvio kracxis la fajron? Cxiudimancxe la urbo kvazaux elkracxas sian tutan logxantaron en la cxirkauxajxon.KRAKIwKRAKI - Eligi sekan bruon, kiel de rompado aux krevado: Sekaj folioj krakas sub la piedoj. Li mensogas tiel, ke la muroj krakas. Arbo krakanta venton ne timas. Estis tiel malvarme, ke la negxo krakadis sub niaj piedoj. Helpas krako kontraux atako. Ne plu auxdeblas krakado de la teleroj en la kuirejo. Mi sxatas auxskulti, kiel la fajro kraketas. La vento krakigas la arbojn.KREDI KREDI - 1. Rigardi ion kiel verdiritan, ne postulante pruvojn: Mi kredas, ke cxiuj popoloj estas egalaj. Ne kredas sxtelisto, ke honestaj ekzistas. Disputo kredigas, sed ne certigas. / 2. Rigardi kiel verdireman, ne postulante pruvojn: Cxu vi ne kredas al mi?! Kiu mensogis per unu vorto, ne trovos kredon gxis la morto. Vi estas kredinda homo (meritanta kredon). / 3. Akcepti de iu ion kiel verajxon: Kara, vi povas tion kredi al mi! / 4. Rigardi ion kiel efektivan aux efektivigxontan, ne postulante pruvojn: Mi kredas pri via senkulpeco. Al promeso oni ne kredas, - kredu, kiu posedas. Sxi kredeble ne povos veni al mi hodiaux. Mi gxuis nekredeblan belecon de la naturo. / 5. Rigardi iun kiel vere ekzistantan, aux kiel sanktan, sen pruvoj: Cxu vi kredas je Dio? Sxi ne sxatas paroli pri sia kredado. Li estas religia kredanto kaj mi estas liberkreda. Mi ne komprenas, kial mia nekredado vin gxenas.KREI!KREI - 1. Fari ion el nenio (se paroli pri Dio): En la komenco Dio kreis la cxielon kaj la teron. Vi ofendis vian kreinton! Oni kredas, ke homo estas kreitajxo de Dio. / 2. Verki, ellabori ion, kio antauxe ne ekzistis aux kio estas tute novaspeca; fondi: En Esperanto aldonante afiksojn oni povas facile krei novajn vortojn. Kreo de nova tekniko multe helpis al la homaro. Li estis kontraux kreado de la organizo. Tiu mirinda kreajxo de Zamenhof amikigis multajn malsamajn homojn. Sxi estas tre kreema knabino. / 3. Estigi ion abstraktan: Tio kreis inter ili jxaluzon. Okazo kreas sxteliston. Brilantaj perspektivoj kreigxis antaux liaj okuloj.KREPUSKO"KREPUSKO - 1. Nehela lumo, kiun estigas sunaj radioj resenditaj de la tera atmosfero post subiro de la Suno kaj antaux gxia levigxo: Mi tre sxatas promeni en la krepusko. Ni jam iru hejmen, cxar komencis krepuski. Apud nia domo flugadis krepuskaj papilioj. / 2. Ekkadukigxo, ekfinigxo, ekmalfortigxo: Mia cerbo nagxas kvazaux en krepusko. La pensoj krepuskigxas (malklarigxas). Grandaj planoj elkrepuskigxas (naskigxas) en mia animo.KREVI#KREVI - 1. Subite rompigxi pro interna tro granda premforto: La balono krevis. De tro multa scio krevas la kranio. Maro cxiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas. / 2. Fendigxi pro malvarmo, sekeco ktp: La falinta taso krevis. Mi hazarde krevigis la vazon de mia patrino. Ekstere estis kreviga malvarmo, pro tio cxiuj restis hejme. Miaj manoj doloras pro hauxtaj krev(ajx)oj sur ili.KRIBRI$|KRIBRI - Apartigi per multetrua instrumento la dikajn erojn de solidaj materioj disde la pli maldikaj aux subtilaj eroj: Ni kribris sablon por ke kribrajxoj ne vundu ludantajn infanojn. Mi uzas kribritan farunon por bakado de kuketoj. Cxerpi akvon per kribrilo (vane labori). Metu makaronion en kribrileton, por disigi gxin disde la akvo. La sunaj radioj kribrigxis tra la folioj.KRIMO%CKRIMO - Ago, per kiu morala aux civila legxo estas grave malobservata: Vi estos punita, cxar vi faris la krimon! Malricxeco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo. Tiu viro estas krima homo. Kiu ne krimas, tiu ne timas. Via krimeco estas evidenta. Mi estas nur senkrima akuzito. La krimulo ne nomis siajn kunkrimulojn.KRIPLA&KRIPLA - 1. Perdinta la kapablon uzi membron aux organon pro vundo, malsano ktp: Mia avo estas kripla pro milito. La soldaton kripligis pafvundo. Petante almozon li montris sian kriplajxon. Cxiu familio havas sian kriplulon. / 2. Perdinta unu el la partoj necesaj por bona funkciado; difektita: Apud nia domo kreskas kriplaj arboj. Ni decidis ne fortrancxi tiun kriple kreskintan arbeton. La bildo estas kripligita en malbona spegulo. Kun la tempo la lingvoj kripligxas.KRISPO'hKRISPO - Kolumo, simpla aux duobla, el plisita aux rondfaldetita amelita tolo aux punto, surmetita de viroj en la 16a-17a jarcento, kaj de virinoj en pli modernaj tempoj: Cxirkaux lia kolo estis granda krispo el blanka rigida tolo. Mi ne sxatas cxi tiun krispan sxtofon. Vento krispigis la akvon. Mi krispigis miajn harojn per krispigiloj. La ondoj krispigxis.KRITIKI(WKRITIKI - 1. Ekzameni la bonajn kaj malbonajn ecojn de scienca, literatura aux belarta verko: Multaj, kiuj recenzas, ne kapablas kritiki. Li skribis kritikan eseon. Iu kritikisto faris la kritikadon de sxia nova libro. / 2. Elmontri la mankojn de persono, la difektojn de afero: Tiu grumblemulo cxiam cxion kritikas. Kiu kritikas kuragxe, mem agas malsagxe. Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko. Li rigardis min malame kaj kritike. Kritikantoj de Esperanto cxiam ekzistis. Mia memkritiko (konfeso pri miaj eraroj) ne estis akceptita. Ili senkritike akceptas cxion, kion diras la gazetoj.KROCXI)KROCXI - 1. Pendigi per hoko: Mi krocxis la pentrajxon cxe la muro. Malkrocxu miajn vestojn de la krocxilo, mi petas. / 2. Momente aux dauxre kunigi du objektojn, enigante starantan parton de unu en la alian: La frato krocxis kromcxaron kun la motorciklo. / 3. Forte kapti, fiksteni: Liaj manoj krocxis la randon de la boato. Sxi krocxis sian rigardon sur tiu belulo. Mia maniko krocxigxis al najlo kaj mi perdis la liberon de movoj. Konvolvulo alkrocxigxas al muroj. Kiam oni ekvidos nian okulkrocxan afisxon, oni certe venos al nia arangxo!KROM*KROM - 1. Prepozicio, signifanta, ke oni metas aparte la sekvantan ideon, ke oni ne konsideras gxin, a) cxu pro tio, ke gxi prezentas escepton (se ne kalkuli): Mi diras al vi nenion alian krom vero. Mi nenion pli postulas, krom ke oni estimu min. b) cxu pro tio, ke gxi tute nature jam apartenas al la diritajxo (se ne forgesi): Krom mia frato, min venis viziti cxiuj familianoj kaj parencoj. / 2. Morfemo, memstare uzata en senco b: 100 kromaj personoj venis al nia arangxo. Sxi estas tre bela kaj krome tre bonkora. / 3. Samsignifa prefikso: Mi ricevis kromsalajron por nokta laboro. Mi ne estos via kromvirino (nelegxa kunvivantino, kiun havas viro, krom sia legxa edzino)!KRUDA+KRUDA - 1. Tia, kia la naturo gxin produktis; konservanta gxian primitivan staton; neprilaborita, nepreparita, nekulturita: Ne eblas mangxi la viandon, cxar gxi ankoraux estas kruda. Nuda kaj kruda, sen grosxo en posxo. Mi preparis krudajxojn (nekuiritajn fruktojn/legomojn). / 2. Forte kaj malagrable impresanta la sentumojn pro neperfekta laboriteco aux pro ne suficxa harmonio; malmilda, neharmonia, maldelikata: Mi ne pardonos sxin - sxi diris al mi krudajn vortojn. Li batadis cxiujn malsagxajxojn kaj krudajxojn de la popolo. Mi sentis krudecon en lia vocxo. / 3. Dolorige impresanta la sentumojn, pro bruta fortego aux sovagxa intenseco; pene tolerebla, malmildega: Mi sidis hejme, cxar estis kruda vintra tago. Li cxion krude rompis. / 4. Ne mildigita de civilizita kulturo; brute instinkta; malklera, malgxentilega, vulgaranima: Via kruda karaktero ne helpos vin en la vivo! Se vi krudulon iom karesos, li al si cxion permesos. Li tre sxangxigxis - nun li estas malkruda.KRUELA,KRUELA - 1. Inklina suferigi, turmenti: La tigro estis kruela, sed gxi defendis siajn idojn. Inter fremdaj sxi estas edzino-angxelo, kun la edzo sxi estas demono kruela. Estintaj amikoj plej kruele malpacas. La knabo estis fama pro siaj kruelajxoj. Cxiuj timis lin pro lia krueleco. Sxia edzo farigxis kruelulo ne nur por sxi, sed ankaux por la infanoj. / 2. Suferiga, turmenta: Liaj insultoj estis kruelaj por mi. Plej kruela estas redono por farita bono.KRUTA-~KRUTA - Prezentanta deklivon forte klinitan, proksiman al la vertikalo: Gardu vin - la sxtuparo estas tre kruta! La vojeto estis krute dekliva. Jen sxtono falas de la krutajxo. Mi ne permesas al infanoj iri al la bordo pro gxia kruteco. Ili kasxigxis en interkrutejo - tre mallargxa irejo inter du krutajxoj de monto. La monto estis malkruta, pro tio ni preskaux ne lacigxis irante.KUDRI.YKUDRI - 1. Kunligi per fadeno aux io simila, kion oni traigas tra la kunligotajxojn per speciala pinta ilo: Oni kudris mian hauxton. Tio estas manfarita kudro. Fadeno iras, kien kudrilo gxin tiras. Mia posxo malkudrigxis. Oni malbone alkudris la butonojn, pro tio mi devis rekudri ili mem. / 2. Produkti per kudrado: La patrino kudris al mi belan robon. Nia kudrejo produktas diversajn belajn vestojn. Sxi estas profesia kudristino. / 3. Praktikadi tian produktadon: Mi kudras suficxe bone. Sxi volis lerni la kudradon kaj pro tio acxetis la kudromasxinon. Kudri per fluganta kudrilo (tre rapide agi).KUIRI/KUIRI - Prepari nutrajxon, elmetante gxin al varmego, gxis gxi farigxas mangxebla aux trinkebla: Hodiaux mi kuiros bongustan supon. Kiu kacxon kuiris, tiu gxin mangxu. Gxi estis malbongusta pro ne suficxa kuiro. Al fisx' kuirita jam akvo ne helpos. Cxi tiu restoracio estas fama pro bonega kuirado. Kuiriston vaporo satigas. Atendu iomete, viando ankoraux kuirigxas. Infanoj mangxis en kuirejo, cxar patrino malpermesis mangxi en la cxambro. Li estas fusxkuiristo - li tute ne kapablas kuiri. Ni decidis vaporkuiri la terpomojn.KULPA0KULPA - Intence aux konscie plenuminta ion riprocxindan aux punindan: Mi estas kulpa je forgeso pri via naskigxtago! Li kulpas pri la sxtelo. Vizagxo sen kulpo, sed koro de vulpo. Sxi konfesis sian kulpecon. Sxia konfeso senkulpigas aliajn. Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas. Lumo farigxos, kulpulo trovigxos. Viaj kunkulpuloj jam estas kaptitaj. Senkulpa sango estis versxita.KURACI1KURACI - Prizorgi malsanulon, por provi redoni al tiu bonan staton, aux almenaux pli elporteblan staton: Vi estas malsana kaj vin necesas kuraci! Sxuldon tempo ne kuracas. Por longa malsano kurac' estas vana. La kuracado dauxris multajn monatojn. La kuracato estas mia konato. Nia avino nun estas en kuracejo. Post morto kuracilo jam estas sen utilo. Plej bona kuracisto estas la tempo. Bedauxrinde vi jam estas nekuracebla. Espereble bestokuracisto povos helpi al mia hundo.KURAGXA2wKURAGXA - 1. Ne perdanta sian memregadon, sian animfirmecon antaux dangxero: Li estas kuragxa soldato. Malantaux barilo kuragxo estas facila. Post la fino de l' batalo estas multe da kuragxuloj. Lia ekzemplo kuragxigis la tutan armeon. Mi ne estas malkuragxulo! / 2. Trankvile energia antaux malfacilajxoj, ofendoj kaj simile: Sxi cxiam tenas sin kuragxa kontraux atakoj. Kiu kritikas kuragxe, mem agas malsagxe. Mi ne kuragxis diri mian opinion. Finfine mi kuragxigxis kaj diris, kion mi pensas pri tio. / 3. Karakterizata de tia memregado kaj energio: Via konduto estas tro kuragxa, mi pensas. Kuragxa mieno antaux propra kameno.KURBA3KURBA - Tia, ke gxi estas nek rekta, nek konsistanta el rektaj partoj: Kurba estas la ligno, sed rekte gxi brulas. Viaj kruroj certe ne estas kurbaj! Cxi tiu kurbo montras naskigxojn dum dek jaroj. La kurbeco de cxi tiu arko estas bele ornamita. La ventego kurbigis arbetojn. Sidu rekte por ke via dorso ne kurbigxu. Kurbigxadi kiel diablo en akvo benita. Mi ne havas fortojn por senkurbigi cxi tiun draton.KURSO4OKURSO - 1. Serio de lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto aux metio: Mi komencis gvidi kurson de Esperanto por infanoj. Cxiuj kursanoj estas tre diligentaj. / 2. Vojlinio, uzata aux intencata, por regule kunigi du punktojn: La sxipo tenis sian kurson suden. La buso kursas laux difinita itinero ene de la urbo. Cxi tiu trajno kursadas nur dum labortagoj. / 3. Kurzo: La kurso de la usona dolaro lastatempe falas. Oni elkursigis / enkursigis dekcendan moneron (decidis, ke difinita monero ne plu cirkulos kun sia legxa valoro / cirkuligis novan moneron kun legxa valoro).KUSPI5KUSPI - Klini aux faldi ion kontraux la natura direkto: Mia kato ne sxatas, kiam iu kuspas gxiajn harojn. Kuspe faldu la manikojn kaj komencu labori. La randoj de tiu cxapelo devas esti kuspitaj. La malvarmo kuspas la foliojn.KUTIMI6KUTIMI - Havi fortan emon al ia ago pro ofta ripetado: Mia infano kutimas je mensogado. Kiu kutimis cxion jugxi, nenie povas rifugxi. Kutimo estas dua naturo. Kiu mensogas kutime, mensogas sentime. Mi kutimigas infanon al mangxado de fruktoj kaj legomoj. Mi kutimigxis ne mangxi post la sesa horo. Post alkutimigxo doloras disigxo. Sxi sxatas eksterkutimajn vestojn. Li ekparolis kun nekutima malvarmeco.KVALITO7dKVALITO - 1. Cxiu el la diferencaj manieroj, kiel objekto impresas niajn sensojn kaj kiuj konsistigas gxian ecaron, staton, eksteron, karakteron kaj ceterajn: La vortoj "tia" kaj "kia" cxiam montras la kvaliton. / 2. Grado de boneco: Niaj varoj estas de plej alta kvalito. Kvalito bona ne bezonas admonon. Nur kvalita muziko estos en la arangxo. Sxi acxetas nur altkvalitajn vestojn. / 3. Speciala povo; propra efiko de io: La kvalito de magneto estas, ke gxi altiras la feron. / 4. Cxiu el la moralaj aux intelektaj ecoj, kiuj faras, ke persono estas tia, kaj ne alia: Kuragxo estas unu el liaj cxefaj kvalitoj.KVANTO8CKVANTO - Pli aux malpli granda mezuro aux nombro de objektoj aux personoj; grando aux nombro: Kian kvanton de bombonoj vi deziras? Edzigxo laux koro, laux la kvanto da oro. La vorto "multaj" estas kvanta adjektivo. Kia estas la eldonkvanto de la ekzempleroj? Kvanto de pluvo falinta en difinita areo nomigxas "pluvokvanto".KVERELI9KVERELI - Kolere kaj brue disputi: La gepatroj komencis kvereli inter si. Mi cxiamaniere provis pacigi ilian kverelon. Li ekkverelis kun aliaj knaboj, cxar tiuj ofendis lin. Mi sxatas sxin, cxar sxi ne estas kverelema persono.KVIETA:fKVIETA - 1. Tia, ke gxi ne ekscitas la sensojn, ne perturbas la ripozon: Ni kune promenis en kvietaj (senbruaj) stratoj. La kvieteco de la nokto karesis la animon. Kio povus kvietigi mian doloron? Mi prenis kvietigan medikamenton (kvietigajxon) por ebligi ripozon. La vento jam kvietigxis. / 2. Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan aspekton: Ni cxiuj koleris, nur li restis kvieta. Sxi cxiam parolas kviete. / 3. Nekolerema, ne facile incitebla; pacema; malsovagxa: Cxi tiu besteto estas tre kvieta. Farigxis paco, sed la homaro ankoraux ne retrovis sian kvieton. Manon malkvietan cxiu muro atakas.KVITA;`KVITA - 1. Plene liberigita de sxuldo: Sxi jam estas kvita al mi, cxar sxi redonis la monon. Bovo prenita, koko donita kaj - kvita. Mi kvitigas vin de via sxuldo. / 2. Plene liberigita de devo: Per tio mi estos kvita je la postuloj de gxentileco. Dankon, vi savis mian vivon. - Vi antauxe savis la mian, do inter ni kvite. Kvitigxas servo per reservo.LACA<LACA - 1. Sentanta sin malvigla kaj bezonanta ripozon pro eluzo de siaj fortoj per troa penado: Ni estis lacaj pro longega vojagxo. Cxirkaux la mateno vekis laceco, kaj sxi iom ekdormis. Laboro lacigas, sed akiro gxojigas. La arangxo estis interesa, sed laciga. Ne lacigxu viaj manoj pri fremdaj infanoj. Mi sportis kaj nun volas mallacigxi. En sia profesio sxi estis diligenta kaj senlaca. / 2. Tedita de ia okupo kaj deziranta gxin rezigni aux cxesigi: Mi jam estas laca de via konstanta jxaluzo.LACXO=LACXO - 1. Sxnureto el kotono, silko, ledo ks, kiun oni trapasigas tra specialaj truetoj por strecxi kaj kunligi du partojn de vestoj, korseto, sxuoj kaj ceteraj: Mi preferas sxuojn kun zipoj al sxuoj kun lacxoj. Kara, helpu frateton lacxi sxuojn. Strecxe lacxita korseto malfaciligis mian spiradon. / 2. Io simila (koliero, plektajxo ks): Lacxo da koraletoj cxirkauxis sxian belan kolon. Mi ne volas lacxi mian volon per legxoj.LAMA>hLAMA - 1. Malfacile pasxanta pro kripleco de kruro aux piedo: Li estas denaske lama. Atendi bonan veteron kaj laman kurieron. Vi min preskaux lamigis! Ridas blindulo pri lamulo. / 2. Tia, ke io mankas, por ke gxi estu ekvilibra, regulira: Riparu la tablon - gxi estas lama. La projekto estas lama - io mankas al gxi. Io lamas en nia movado. La afero iras lame.LAMENTI?LAMENTI - Longe plendi, vekriante aux gxemante: Sxi lamentis pri la morto de sia filo. Li ofte plendas per lamenta vocxo. Oni kantis kantojn de sopiro kaj lamento. La mortintojn ili entombigas dum lauxta vekriado kaj lamentado de ploristinoj. Sxia sorto estas lamentinda.LANCXI@lLANCXI - 1. Forlasi unuafoje al la ago de fizikaj fortoj konstruajxon (sxipon, balonon, ponton kaj simile), provante ties fortikecon kaj funkciivon: Oni lancxis ankoraux unu grandan butikon en nia urbo. Mi ankoraux ne vojagxis per tiu jxus lancxita sxipo. / 2. Forlasi al la gxenerala uzado novajxon (vorton, verkon, dancon, modon kaj alian), provante ties sukceson: Li lancxis tutmondan kampanjan movadon. Hodiaux okazis lancxo de nia revuo. / 3. Ekfunkciigi komputilan programon: lernu! jam lancxis la tujmesagxilon. La pagxaro de lernu! estis lancxita en la jaro 2002. Li okupigxas pri lancxado de diversaj programoj.LARMOALARMO - 1. Guto de saleca likvo, kiu elfluas el la okuloj pro fizikaj aux sentaj kauxzoj: Mi vidis larmojn en sxiaj okuloj. Larmoj pravecon ne pruvas. Mia koro sxirigxis vidante viajn okulojn, vualatajn de larma nebulo. La okuloj de infano estis larme malsekaj. Mi komencis larmi pro cepoj. Felicxe, mi havis larmigan gason. / 2. Tre malgranda kvanto da likvo: Larmoj de roso kovris la herbojn. / 3. Io en formo de falanta larmo: Lampo estas ornamita per larmoj el vitro.LAUXDIBLAUXDI - Esprimi aprobon, favoran opinion pri meritoj, kvalitoj de iu aux io: La instruisto lauxdis la lernantojn. Ne lauxdu la tagon antaux vespero. Mi tre multe laboris kaj ricevis lauxdon. La konduto de miaj infanoj estas lauxdinda - ili cxiam obeas min. Alian ne mallauxdu, vin mem ne aplauxdu. Se vi estos malbona, cxiuj jxetos mallauxdon sur vin. Lian memlauxdon mi jam ne povas toleri.LAVICLAVI - 1. Purigi per akvo aux alia likvo: Lavu la manojn antaux ol mangxi. Mano manon lavas. La grajneto ellavigxis el mia okulo pro mia plorado. La patrino frotlavas la plankon. Lavado de vestoj estas facila nuntempe, cxar la tutan laboron faras lavmasxinoj. Ankaux la mangxilaron ne necesas lavi permane, cxar ekzistas telerlaviloj. / 2. Tusxi per sia akvo: La Balta maro lavas la bordon de nia lando. Maraj ondoj cxirkauxlavis la sxipon. / 3. Purigi: Lavu de la malbono vian koron! Fari al iu bonan lavon (severan riprocxon).LEGENDOD LEGENDO - Rakonto pri malnovaj okazajxoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindajxoj: Tiu legendo rakontas pri la origino de la monto. La avo scias multajn popolajn legendojn. Li estis legenda heroo kaj nun cxiuj memoras liajn faritajxojn.LEKIELEKI - 1. Sxovi la langon sur ion: La katino lekas sian felon. Pro amo al la kandelo kato lekas la kandelingon. La katoj lektrinkas. Mia filo tre sxatas lekajxojn (frandajxojn sur stangeto destinitajn por lekado). La fajro forlekis nian domon. / 2. Humile, profitame flati: Ili lekis lin, por ke li protektu ilin. Oni lekas la manon, sed celas la panon. / 3. Tre zorge doni la finan formon: La pentristo tro lekis sian pentrajxon. La versoj estas perfektaj post lekado.LERTAF9LERTA - 1. Kapabla facile kaj lauxcele fari ion pro la rapideco kaj fleksebleco de siaj movoj: Pasero sperta estas lerta. Mi povas tre lerte kuri. Dezirantoj partopreni la konkuron devas lertigxi. / 2. Kapabla facile kaj lauxcele plenumi ion pro la rapideco kaj trovemeco de sia penso: Li estas homo sperta kaj lerta. Ju pli frue, des pli certe, - ju pli volonte, des pli lerte. Legxo mallertulon ligas, lertulon fortigas. Studentoj devis pruvi sian lertecon en konkurso. / 3. Farita laux lerta maniero: Per lerta admono alfluas la mono. Tio estis tre mallerta intrigo.LEZIGDLEZI - 1. Kauxzi patologian difekton aux sxangxon en organo: Skarlatino ofte lezas iun organon. Mi falis de sxtuparo kaj okazis lezo de mia vertebraro. Unu el fakoj de kirurgio estas leza kirurgio. / 2. Kauxzi damagxon: Neologismoj tute ne lezas la strukturon de la lingvo. Mi akuzos ilin pri plagiato kaj lezo de kopirajto.LIBERAHOLIBERA - 1. Povanta iri laux sia placxo, ne haltigite de baroj: Mi lasis la hundon libera en la korto. Tute libera, kiel birdo aera. Pli bona pano sen butero, ol dolcxa kuko sen libero. Seka panpeco, sed en libereco. Ne insultu mizeran, ne moku malliberan. Li finis sian tempon de mallibereco. Ili perforte min malliberigis! / 2. Povanta agi laux sia volo, ne malhelpate de socia, morala regulo: Vivu mizere, sed vivu libere! Antauxparolo liberigas de postparolo. Liberulo iras, kien li deziras. / 3. Politike sendependa: Mi estas libera civitano, kiu havas siajn rajtojn! Oni liberigis sxin el sklaveco. / 4. Kapabla memstare pensi: Mi sentas min libera. / 5. Kapabla movigxi sen baro, sen gxeno: Li kapablas liberan elparoladon de la lingvo. / 6. Disponebla, neokupita: Cxu la segxo estas libera? Finfine mi liberigxis de tiu teda gasto. /c.k.->LIBERAIaLIBERA - -> c.k./ 7. Ne prezentanta barojn, malhelpojn (se paroli pri spaco aux tempo): Ni flugis en la libera aero. Sola vojo libera al la fundo rivera. / 8. Ne submetita al specialaj legxoj, difinitaj kondicxoj: La eniro en la koncerton estas libera (senpaga). / 9. Senigita je, sxirmita kontraux: Dum miaj ferioj mi volas esti libera de cxiuj zorgoj.LIGIJcLIGI - 1. Fiksi, malliberigi per sxnuro, cxeno kaj simile, malhelpante movigxon aux disigxon: Mi ligis mian hundon per cxeno. Ni alligis la boaton al bordo. / 2. Limigi ies liberan agadon: La prelego ligis cxies intereson. Legxo mallertulon ligas, lertulon fortigas. Fiancxigxis - por cxiam ligigxis. / 3. Kunigi plurajn aferojn per ia rilato de sinsekvo, najbareco aux kauxzeco: Ligu la literojn en la skribado. Li parolas sen senco kaj sen interligo. Malgranda ligiteco ekzistas inter ambaux demandoj. Ofte ligis malsagxulo kaj sagxuloj malligi ne povas. / 4. Kunigi plurajn personojn per amikaj aux samcelaj rilatoj: Min kaj miajn amikojn ligas la sama ideo. La raporto jam estas sendita al cxiuj liganoj (anoj de la Ligo). Ni kunligis niajn fortojn. / 5. Ebligi komunikigxon inter pluraj lokoj: La ponto ligas du urbojn. La ligilo al mia retpagxo ne plu funkcias.LIMOKLIMO - 1. Linio, kie finigxas kampo, ordinare markita per sxtonoj: Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj. Nian vilagxon cxirkauxlimas la montoj. La vojo limas la kampojn. / 2. Linio, kie finigxas teritorio ordinare difinita laux oficiala mapo: Tio estas limo de nia distrikto. Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo. Ni venis al la landlimo kaj devis montri la pasportojn. Ili logxas en apudlima urbeto. Vi ne rajtas translimigxi sen permeso (iri trans la limon)! / 3. Linio, kie finigxas io abstrakta: Cxio havas limojn! Mi ne povas dauxre tiel vivi! Fremda animo estas abismo sen limo. La statuto limigas la povojn de la direktoro. Mi amas vin senlime! La templimo de la konkurso estas la unua de decembro.LIVERILLIVERI - 1. Transdoni en ies posedon: Cxi tiu eldonejo liveras diversajn gazetojn por junuloj. Liveranto estas homo, kiu havigas varojn laux interkonsentitaj kondicxoj. Por liveri tiom da varoj ni bezonos multe da livertempo. / 2. Havigi, disponigi al iu: Estis malvarme kaj brando liveris varmon al mia organismo. Ili okupigxas pri liverado de armiloj. La liverajxo venis tro malfrue - sxi jam forestis.LOGIMLOGI - 1. Peni altiri, tentante per placxaj flataj rimedoj: Viroj ofte logas virinojn per dolcxaj paroloj. Ecx per dolcxa kuko vi min ne allogos. Neniu povas kontrauxstari al sxia allogo. La kato logigxis de la fisxo. Li delogis mian edzinon! Vi mallogas cxiujn per viaj malbonaj agoj. / 2. Altiri; naski intereson, deziron, placxon: Komputiloj tute ne logas lin. En juneco logas, en maljuneco tedas. La cxefa log(ajx)o de la arangxo estis dancoj. La teatrajxo estis tre alloga.LOJALANeLOJALA - 1. Fidela al la estro, la regxo, la registaro: Li estas lojala ministro. La propono pri sxangxoj devas esti farata pace kaj lojale. Vi ja jxuris lojalecon al la sxtato! / 2. Aganta konforme al tio, kion postulas la honoro, sincereco, fideleco al la promesoj: Dankon pro via helpo, mia plej lojala amiko! Mallojalaj homoj ne estas dezirataj cxi tie.LOKALIZIOLOKALIZI - Determini la gxustan lokon, kie io estas aux estis lokita: Ni lokalizis iun aviadilon. Oni devas lokalizi la fonton de epidemio. Ehxolokalizo helpas al delfenoj orientigxi kaj trovi nutrajxojn.LUIP0LUI - Ricevi ion por gxin uzi dum difinita tempo, pagante interkonsentitan prezon: Ni luos vestojn por la geedzigxo. Cxu vi luigos al mi vian apartamenton? Kiom vi pagas por luado de la cxambro? La luanto de mia domo estas tre fidinda. La luiganto estas tre helpema. Cxi tie estas multe da lueblaj domoj.LUKRIQLUKRI - Akiri (monon) per sia laboro: Kiom vi lukras? Mi lukras po kvindek euxrojn en semajno. Mi sxparis monon el mia lukro kaj acxetis tiun robon. Via okupo estas lukra (alportanta vivtenan monon). Mia patro estas la lukranto de la tuta familio.LUKSORLUKSO - 1. Kutima uzado de rafinita kaj multekosta nutrajxo, vesto, meblaro, vivmaniero: La princino estis alkutimigxinta al lukso. Luksa la vesto, sed malplena la posxo. Vivi largxe kaj lukse. Ili havas tre multe da luksajxoj! Mia cxambro estas neluksa, sed komforta. Ni estis malricxaj kaj mi devis dormi en malluksa lito. / 2. Ekstera, vivoricxa brileco: La tuta lukso de la arbaro videblas de cxi tiu monto. En mia korto kreskas luksaj rozoj.LUKTISjLUKTI - 1. Batali per la sola korpa forto, sen armiloj: Ili luktis en batalo gxis la morto. Luktistoj batalis en la speciale arangxita loko - luktejo. / 2. Peni, klopodi por venki malhelpon aux atingi malfacilan rezulton: La patrino luktis kaj strebis por siaj infanoj. Dum mia tuta vivo mi iradis luktante kaj strebante. Lukto kontraux la morto estas senespera.LULITkLULI - 1. Balanceti infaneton por gxin dormigi: Mi devas luli la bebon al la dormo. Sxia bebo dolcxe dormis en lulilo (balancebla liteto). Mi cxiam kantas lul-kanton por dormigi mian infanon. / 2. Balanceti per harmonia ir-reira movado: Sxi bele lulas la koksojn por ke cxiuj viroj rigardu al sxi. La boato estis lulata de la ondoj. La ondoj plauxdis harmonie kaj lule. Lula muziko tre helpas pli rapide ekdormi. Mia avino tre sxatas sidi en lul-segxo kaj legi libron. Knabeto sidis sur sia ligna lul-cxevalo. / 3. Kvietigi, kvazauxdormigi: Mi facile lulis liajn suspektojn pri alia amato. Li kutime lulas sin en revoj.MACERIU=MACERI - Meti korpon en malvarman likvajxon por solvi gxiajn solveblajn substancojn: Mia avino maceris iun planton en alkoholo. Macerante herbojn oni ricevas diversajn trinkajxojn. Versxu la drogherbojn per varmega akvo post mallonga macerado trinku la likvajxon. Likvajxo, rezultanta de macerado, nomigxas macerajxo.MACXIV)MACXI - Dispremi en la busxo per la dentoj: Macxu bone kaj nur poste glutu! Kiu amas okulacxi, ne havas kion macxi. Cxi tiujn pilolojn necesas gluti ne macxinte. La macxado estas necesa al la digestado. Bovoj remacxas la herbon. Ili estas remacxuloj. Mi krakmacxis la nukson. La onklo tabakmacxas.MAGIOWIMAGIO - 1. Tuto de la procedoj kaj ritoj per kiuj la operacianto kredas povi efiki sur la okultajn fortojn de la mondo kaj obeigi ilin al la homaj deziroj: Li havis talismanon por defendi sin kontraux cxia magio. Tio apartenas al la tiel nomata nigra magio! Mi ne kredas, ke sxi havas magian povon. Via nigra magiajxo jam malkasxigxis! Antauxe magiistoj kaj sorcxistoj estis mortigataj. / 2. Miriga efiko, iel simila al tiu de la propredirita magio: Mi sxatas magion de la vortoj de tiu auxtoro. Liaj paroloj faris magian impreson. Serpentoj per sia rigardo magie alforgxas la birdojn.MAJESTAXMAJESTA - Inspiranta admiran respekton pro sia impona aspekto aux dignoplenaj manieroj: Li estas majesta kiel regxo. Kapo majesta, sed cerbo modesta. La cigno majeste etendis siajn flugilojn. Vi malrespektas la majeston de la Legxo!MAKULOYMAKULO - 1. Malpura aux difekta loko sur io: De kie aperis tiu makulo sur via cxemizo? Ecx sur la suno trovigxas makuloj. Kara patrino, ne koleru, ja tio estas nur makuleto. / 2. Natura kolora punkto: La kvanto de sunaj makuloj (sunmakuloj) konstante prigrandigxas. Oni lin konas, kiel blankan lupon; kiel makulharan hundon; kiel malbonan moneron. La felo de mia hundo estas makula. / 3. Malbona parto, difekta punkto: Neniu sanktulo estas sen makulo. Sxuldo ne makulas, sed pagon postulas. Konscienco senmakula estas kuseno plej mola.MALICAZMALICA - 1. Konscie malbonfarema kontraux aliaj, deziranta malutilon kaj malfelicxon al la aliaj: Sxia koro estas malica. Li gxojis pri mia malfelicxo kaj ridis malice. Hej, maliceta infano, cxesu mokpetoli! Kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo. / 2. Farata kun deziro malutili al iu, malfelicxigi iun: Ni eksciis pri viaj malicaj intencoj. Kiu havas malican celon, ofte perdas sian propran felon. Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj. Cxiuj intrigoj kaj malicajxoj estis forgesitaj.MALIGNA[MALIGNA - Havanta malbonan prognozon: Mi ne mortos ankoraux, cxar mia malsano ne estas maligna. Sxi ne timis la malignecon de la afekcio. Maligna okulo estas tiu, kiu, laux popola supersticxo, kapablas sorcxe malutili al iu. Mi estas certa, ke la malbonon al mi kauxzis iu malignanto!MANIERO\MANIERO - 1. Rimedo, procedo, agospeco laux kiu afero farigxas aux okazas: La maniero, kiel oni donas, valoras pli ol tio, kion oni donas. Per Esperanto vi povas akiri multe da novaj kaj interesaj spertoj kaj tiamaniere pliricxigi vian vivon. Tia dirmaniero estas tre malofta. La uzmaniero estas indikita sur la skatolo. / 2. Speco de agado, kutima al iu, iun karakterizanta: Mi sxategas sxiajn gxentilajn manierojn! La kelnero devas esti bonmaniera. Cxu vi estas kontenta pri tia vivmaniero? Cxiu tajloro havas sian trancxmanieron.MANKI]OMANKI - 1. Ne esti aux esti en ne suficxa kvanto, por atingi normalan kompletecon: Ankoraux mankas kelkaj glasoj. Por gasto ne petita mankas kulero. Mark hodiaux ne venis al la kursoj - li estas mankanto. Sxi mangxis tre malmulte kaj pro tio aperis nutromanka malsano. / 2. Tute ne esti, aux esti en ne suficxa kvanto, por kontentigi la bezonon: Cxe tro gxentila ekstero mankas sincero. Al la papero ne mankas tolero. Manko de oro ne estas malhonoro. Troa mangxemo de la gastoj mankigas panon. / 3. Doni senton de nenormaleco, nekompleteco, nekontenteco: Tre mankis al ni, ke vi ne cxeestis. MARCXANDI^MARCXANDI - Diskuti pri la prezo de io por acxeti gxin pli malmultekoste: Marcxandu kaj vi acxetos tion pli malmultekoste. Marcxando acxeti ne devigas. Marcxandado helpas min sxpari monon. Mi cxion acxetas ne marcxandante. Cxi tiu bluzo estas marcxandajxo.MARCXO_MARCXO - 1. Akvujo de senflua densa akvo kun malseka, mola fundo, konsistanta plejparte el malkombigxintaj vegetajxoj: Estu atenta - cxi tie estas multaj marcxoj. Kie ajn rano iras, gxi cxiam marcxon sopiras. En tiu marcxa lando estas multe da moskitoj. Tiu marcxejo okupas grandegan spacon. Longdauxra pluvego marcxigis la vojojn. Mi auxdis, ke jam kelkaj homoj enmarcxigxis. / 2. Malbona stato, el kiu oni malfacile povas eliri: Mi dronas en la marcxo de la nesciado!MARKO`MARKO - 1. Speciala signo, metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi gxin: Vi rekonos mian libron, cxar gxi havas markon. Mi markis viajn erarojn per krajono. Tiu cxi papermono estas falsita, cxar gxi ne havas akvomarkon. Niaj sxafoj estas brulmarkitaj, por ke ni povu ilin rekoni. La organizo produktis multajn belajn glumarkojn. Sekvu la gvidmarkojn (signojn cxe vojo) por ne perdigxi. / 2. Originala desegnajxo, kombino de literoj, nombroj kaj aliaj, kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj: Mi rekomendas cxi tiun markon de kafo. Kiu estas la marko de via auxto? Tio estas bonkvalita, markhava brakhorlogxo. Cxu oni jam normomarkis la varojn (markis sur ajxoj la fabrikmarkon, certigantan la bonkvaliton de la fabrikajxo)? / 3. Objekto, havanta distingan signon kaj servanta por akiri ion: Por povi uzi publikan telefonbudon vi devas havi telefonmarkon. Surgluu posxtmarkon sur la koverton kaj sendu la leteron.MARSXIaMARSXI - 1. Iri per egalaj pasxoj, kiel soldatoj, sportistoj, solenantoj kaj simile: Leono marsxas. Mi spektis paradan marsxon. La soldatoj ekmarsxis tuj post la komando. Ili enmarsxis en nian landon. / 2. Pasxadi iom longan vojon, por promeno aux alicele: Ili marsxis per rapidaj pasxoj. Mi marsxadas por korpa ekzerco. Estis amuze partopreni en la marsxado. Ili elmarsxis el la arbaro.MASONIbMASONI - 1. Fortike konstrui ion el sxtonoj aux brikoj kunigante ilin per mortero aux cemento: Mia frato masonas domojn - li estas masonisto. La monsxranko estis enmasonita kaj kasxita malantaux la bildo. La masonajxo de nia domo baldaux estos finita. Li masonfermos (plenmasonos) cxi tiun fenestron, cxar gxi ne bezonatas. / 2. Fortike kaj firme starigi ion abstraktan: Diligenta lernado masonas bonan fundamenton por la vivo. La paco estas masonita de la interkompreno.MASTROcUMASTRO - Tiu, kiu havas iaspecan regopovon, interalie: 1. Posedanto kaj cxefo de domo, logxejo, bieno: Mi estas mastro en mia domo. Du sinjoroj en unu bieno, du mastrinoj cxe unu kameno - neniam vivas sen reciproka malbeno. Mia edzino bone scias la mastrumadon. Karaj gemastroj, ni volis danki vin pro tia belega festo! Oni trovis la mortinton en tiu senmastra, ruina domo. / 2. Estro de gastejo, drinkejo, hotelo: Plena sako cxiun mastron al vi klinos. Ne spicigxas mangxo de mastrina beleco. Hotelmastro nin tre agrable akceptis. / 3. Estro de oficejo, laborejo, fabriko: Nia mastro estas tre bonkora. Li alprenis mastran tonon, kio al multaj laboristoj ne placxis. / 4. Ordonrajta posedanto: Tiam Romo farigxis mastro de la mondo. La tutan mastrecon pri Esperanto Zamenhof transdonis al la esperantistoj mem. Li estis mastrema kaj volis cxion mastri. MATERIALOdfMATERIALO - 1. Cxia materia substanco, el kiu la homa laboro produktas ion, aux al kiu gxi donas apartan formon: Ligno estas bona brula materialo. Ni vendas diversajn teksmaterialojn (krudmaterialojn por teksi). / 2. Tuto de la objektoj, iloj kaj simile, necesaj por ago, laboro: Mi jam havas cxiujn materialojn, bezonatajn por la laboro. Ni akceptas cxian helpon - kaj moralan, kaj materialan. Ili materiale subtenis nian aferon. Materialistoj zorgas preskaux nur pri sia bonvivado. / 3. Tuto de la scioj, necesaj por verki, redakti, fari mensan laboron: Materialon por mia studlaboro mi cxerpis el multaj verkoj.MATERIOerMATERIO - 1. Tio, kies ekzistadon ni perceptas per la sensoj, kaj el kio konsistas la universo (kontraste kun la energio): Ekzistas diversaj teorioj pri la materio. Antimaterio estas materio el inverse sxargitaj partikloj. / 2. Parto el tiu io, kiu prezentas apartajn ecojn al nia analizo: La materio de tiuj objektoj estas peza. Ni analizos la materian strukturon de la molekulo. / 3. Nespirita, eksterkonscia kauxzo de perceptoj: Mondo de la materio estas malsama ol tiu de la ideoj. Cxu vi kredas je la materieco de la animo? Vi estas freneza! Ja materiigxo de fantomo estas neebla! La plimulto opinias la animon nemateria.MATURAfMATURA - 1. Plene kreskinta kaj (se paroli pri mangxeblaj plantoj) tauxga por konsumado: La beroj jam estas maturaj. Hodiaux ni jam mangxis frumaturajn fruktojn. Oni ofte maturigas fruktojn kaj legomojn per varmigado. Konsumi sian grenon antaux gxia maturigxo. / 2. Atinginta sian plenan kreskadon; havanta plene evoluintajn fortojn de la korpo kaj de la menso: Mi jam ne estas infano, mi estas matura homo! Agxo tro matura ne estas plezura. Lernantoj jam ricevis atestojn de matureco. Sxia talento plene maturigxis. Mi pensis, ke vi jam estas maturuloj, sed mi vidas, ke vi gxis nun agas kiel infanoj! / 3. Plene esplorita, provita: Ni multe laboris pri cxi tiu projekto do versxajne gxi jam estas matura. Mia decido estas mature pripensita. Tio estas nematura demando. / 4. Atinginta la daton, kiam oni devas gxin pagi (se paroli pri bilo, kupono kaj simile): La kupono jam estas matura, do mi sxatus ricevi mian monon. La bilo maturigxis hieraux.MEBLOgMEBLO - Movebla objekto, plej ofte farita el ligno kaj servanta por praktika aux ornama uzo en cxambro, logxejo, oficejo: Ni acxetis novajn meblojn por nia cxambro. En nia urbo estas granda mebla fabriko. Vi havas tre bele meblitan cxambron! Necesas sxangxi la meblaron de la domo al la pli nova. Cxi tiun tablon faris mia konata meblisto. Ni devas senmebligi la apartamenton por iom da tempo. Prenu la telerojn el tiu telermeblo.MEDIOhMEDIO - 1. La materia spaco (senviva kaj eventuale viva), cxirkauxajxo, en kiu trovigxas korpo, estajxo: Cxiu vivulo devas adaptigxi al sia medio. Fisxoj logxas en akva medio. Li estas sperta pri la mediologio (studo de la rilatoj inter la vivuloj kaj ilia medio). Mi uzas nur mediafablajn / mediindulgajn produktojn (kiuj kauxzas relative malmultajn aux neniujn mediproblemojn). Ili estas medikonsciaj (konsciaj pri la malbonaj efikoj de produktoj al la medio), sed cxiukaze uzas tiujn produktojn. / 2. Tuto de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj en kiuj iu persono agadas: La karaktero de infano multe dependas de la familia medio. Medio influis la talenton de artisto.MEDITIiMEDITI - Longe fiksi kaj koncentri sian penson sur io; enprofundigxi en pensado: Mi longe meditis pri mia estonteco. Stomako malsata nur pri pano meditas. Kontraux faro farita ne helpas medito. Cxe cxiuj tiuj meditoj mi forgesis la tempon kaj horon. Apud la tablo sidas en profunda meditado kelkaj homoj. Knabino estis silentema kaj meditema. Mi primeditis la avantagxojn kaj malavantagxojn de la arangxo.MELKIj`MELKI - 1. Elpremi la lakton el la mamoj de bruto: La avino foriris melki bovinon. Melku bovon senfine, li lakton ne donos. La melkado estas farata dufoje en la tago. Sxi estas melkistino. En grandaj bredejoj estas melkomasxinoj. / 2. Ekspluate akiri, eltiri profiton: Vi denove sukcesis melki monon el viaj amikoj. Mi ne estas senfine melkebla bovino!MENCIIk7MENCII - Diri kelkajn vortojn, citi nomon aux detalon ne tusxantan la cxeftemon, flanke atentigi pri: Li nur menciis, ke io okazis, sed ne rakontis detale. Cxu vi kontrauxas mencion de via nomo? La dato de la eldono ne estis menciita. Menciinda estas sxia kontribuo en la kongreso. Pardonu min! - Ne menciinde!MENDIlUMENDI - Postuli, ke iu faru ian poste pagotan servon aux liveru ian poste pagotan komercajxon: Ni mendis cxambron en la hotelo. Li mendis kotleton en la restoracio. Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas. Cxi-monate ni ricevis multajn mendojn. Vi devas plenigi la mendilon. Ni antauxmendos tiun libron (mendos gxin antaux la eldono).MENSOGImMENSOGI - Diri tion, pri kio oni scias, ke gxi estas malvera, aux nei tion, pri kio oni scias, ke gxi estas vera: Vi mensogas kaj ecx ne hontas! Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas. Kasxu kiom vi povos, mensogo sin elsxovos. Mi jam lacigxis de via mensogado! Gxi farigxis mensogajxo per la mensoga skribilo de la skribistoj. Mensoganto devas havi bonan memoron. Lin neniu sxatas, cxar li estas mensogulo.MERGIn.MERGI - Enmeti en likvajxon, enprofundigi: Infano mergis siajn manojn en la akvon por lavi ilin. La sxipo mergigxis en maron. Sxi mergigxis en la akvon kaj elmergis (malmergis) nur la kapon. Grandega sxtono elmergigxis (malmergigxis) el la rivero. La submergebla sxipo povas veturi sur kaj sub la akvo.MERITIoPMERITI - Havi pro sia konduto aux pro siaj ecoj rajton pri justa rekompenco aux puno; esti inda je: Vi meritas grandan dankon! Kiel li meritis, tiel li profitis. Venas profito - venas merito. Laux la merito de siaj manoj homo ricevas redonon. Laboro finita, - ripozo merita. La kantisto estis merite aplauxdita. Prave punite lauxmerite.METIOpMETIO - Manlabora profesio, precipe hejme aux etindustrie praktikata: Li volis lerni metion de sxufarado. Cxiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio. Tro da metioj - profitoj neniaj. Tiu urbo iam estis metia kaj kultura centro de nia lando. Lia metiejo trovigxas malantaux tiu monto. Cxiuj metiistoj volis vendi siajn faritajxojn. Mi estas nemetiulo kaj okupigxas pri kudrado nur en mia libera tempo.METODOqhMETODO - Tauxga pripensita procedaro por plej bone atingi difinitan celon: Mi instruas Esperanton per rekta metodo. Cxi tiu libro estas ampleksa, metoda kaj tre tauxga instruilo por instruistoj de Esperanto. Ni cxiuj okupigxis pri dokumentado de la metodaro, necesa por instruado. Li estas metodikisto - fakulo pri metodiko (scienco pri la didaktikaj metodoj).MEZOrMEZO - 1. Punkto, loko egaldistanca de du ekstremoj, de du limoj: Mi logxas en la mezo de la urbo. Sxi jxus finis mezan lernejon. / 2. Punkto, momento egaldistanca de la komenco kaj de la fino: Estis la mezo de vojagxo kiam mi rememoris, ke mi forgesis preni mian kuracilon. Mi vekigxis meze de la nokto. Ni interkonsentis renkontigxi tagmeze (je la dekdua horo). / 3. Tio, kio estas egale malproksima de du kontrauxaj ekstremaj gradoj: Vero kaj virto kusxas en mezo. Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto.MEZURIs^MEZURI - Taksi kaj difini la grandecon de io, komparante gxin kun unu samspeca grando, elektita kiel unuo: Ni mezuris la longon kaj la largxon de la cxambro. Dek fojojn mezuru, unu fojon detrancxu. Por cxiu plezuro devas esti mezuro. La nombro de esperantistoj ne estas mezurebla. Ne cxiam per agxo mezurigxas la sagxo. Cxiu mezuras aliajn laux sia mezurilo. La tajloro almezuris la robon al mi. La sxuoj estis por mi lauxmezuraj. Antaux ni aperis nemezurebla, belega maro. Tiam li komencis senmezure drinki. Amo supermezura ne estas plezura. Mi invitis la termezuriston por ke li termezuru mian herbejon. MIENOtMIENO - 1. Esprima aspekto de la vizagxo kaj de la sinteno: Laux la mieno de la patro mi komprenis, ke pli bone mi lin ne gxenu. Vulpo mienon sxangxas, sed plue kokidojn mangxas. Ili faras la mienon kvazaux ili laboras. Sxi kokete mienas. Dum la prelego de tiu gravmiena profesoro ni nur silentis. La pavoj gravmiene promenadis. La rigidmiena sekretario malgxentile diris, ke ni devas atendi. / 2. Karakteriza aspekto de la vizagxo en difinita malsano: La sana mieno de la avo montris, ke li sentas sin bone. Li mienas kiel malsanulo.MIGRIu7MIGRI - 1. Iri de unu loko al alia malproksima, sen tre difinita celo: La legendoj migras de lando al lando. / 2. Translokigxi de loko al loko laux la bezonoj, ne havante fiksan sidejon: Multaj laboristoj migras al la landoj, kie la kondicxoj estas pli bonaj. Li estas migra aktoro. Mi estas migranto, sed mi ne tre sxatas tion. Multaj miaj samlandanoj elmigris en aliajn landojn. Nun tiu lando ne enlasas enmigrantojn. / 3. Amase kaj periode translokigxi de unu restadejo al alia kaj reciproke: Auxtune birdoj migras suden. La birdoj atingis la celon de sia migrado.MIKSIvyMIKSI - 1. Intermeti senorde diversajn objektojn aux substancojn, tiel ke iliaj eroj aux pecoj ne plu estas facile apartigeblaj: Li miksis la kartojn antaux la ludo. Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian. Ne enmiksigxu en la aferon! La afero fiaskos sen mia enmiksigxo. Tio estas senmiksa raso. / 2. Prepari por uzado, enmetante, laux difinitaj proporcioj, diversajn substancojn egale diserigotajn: Miksu farunon kun lakto kaj ovoj. Tiu cxi salato estas miksajxo de legomoj kaj fritita kokidajxo. Oleo ne miksigxas kun akvo. Sxi donacis al mi miksilon por kokteloj. Almiksu sukeron al la pasto. / 3. Kunigi intime en sia psiko du diversajn aferojn, sentojn kaj simile: Vi miksis sxercon kun seriozajxo. Nia gxojo estis miksita kun bedauxro. / 4. Preni unu objekton por alia, ne kapabli ilin distingi: Mi versxajne miksis la signifon de du vortoj. Ili erare intermiksis du projektojn.MILDAwaMILDA - 1. Malakre impresanta la sentumojn: Milda vocxo de patrino dormigis la bebon. Mi esperas, ke tio mildigos la krizon. / 2. Placxanta al koro aux spirito, afabla, malsevera: Sxia milda rigardo montris, ke sxi amas min. Li sxatas cxiujn milde ekscitadi. Ili parolis malmildajn vortojn. Tio montras la toleremon, mildecon kaj afablecon de mia avino.MILITIxMILITI - Batali per armiloj kontraux fremd-landaj armeoj aux kontraux samnacia malamika partio: Tiuj du landoj denove komencis militi unu kontraux la alia. Du militas - tria profitas. Unu soldato militon ne faras. Cxi-monate komencigxis militaj preparadoj. Ili volas milite pligrandigi sian teritorion. La militestro estis murdita. Militistojn nenio timigis, ili restis en siaj lokoj. Vi ne sukcesos almiliti mian simpation. Ni spertis du mondmilitojn.MINACIyMINACI - 1. Montri al iu per paroloj aux gestoj, ke oni intencas fari al li malbonajxon: Li minacis min per morto. Kiu multe minacas, ne estas dangxera. Kie minaco, tie malpaco. Viaj minacaj vortoj min tute ne timigis. Ili ion diris minace al sxi. / 2. Sin montri kiel baldaux okazonta, esti versxajne okazonta (se paroli pri malbonajxo, malfelicxo): Malsano minacas min. Konstanta minaco de inundo ne donas al ni trankvile vivi. Lia malsano estas minacanta morton.MIRAKLOzkMIRAKLO - 1. Fakto, kiu sxajne estas kontrauxa al la ordo de la naturo, kaj kiun la kredantoj atribuas al dia interveno: Jesuo faris miraklon satiginte 5000 homojn per kvin panoj kaj du fisxoj. Lia resanigxo estis mirakla. Mirakle ni trovis savon. / 2. Mirindajxo: Tio, ke vi evitis la morton, estas vera miraklo! Miraklo inter mirakloj. Li estas fama miraklisto.MIRI{MIRI - Senti impreson de surprizo pro io stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara: Mi miris pri kelkaj kutimoj de tiu lando. Li estis mutigita de miro. Mi mire rigardis la montojn. Cxi tiu konstruajxo estas arkitektura mirajxo. Sxia konduto min mirigis. Lia sanigxo estis miriga afero. Sxia malfermita busxo montris miregon. Lumturo de Aleksandrio estas unu el la sep mirindajxoj de la mondo. Esperanto estas mirinde facila por lerni.MISTERO|MISTERO - Fakto, afero kasxita aux neklarigebla: Lia morto gxis nun restis mistero. Iu mistera forto venigis min cxi tien. Sxi cxiam kondutas tre mistere. Mi vidas neniun misterajxon en tiu cxi kontrakto. MISTIFIKI}MISTIFIKI - Trompi iun, ofte kun sxerca celo, trouzante lian/sxian kredemon: Ili intence mistifikas la publikon. Lia tuta parolo estas granda mistifiko. La titolo de tiu libro estas mistifika. Atentu, li estas tro mistifikema.MIZERO~MIZERO - Stato, inda je kompato pro ekstrema malricxeco aux malfelicxo: Mi sxparas monon, cxar mi timas iam enfali en mizeron. Fremda mizero ne estas sufero. Ne insultu mizeran, ne moku malliberan. Vivu mizere, sed vivu libere! Kiam sako mizeras, amo malaperas. Sxi estas tre sagxa kaj pro tio cxiam trovos iun laboron kaj ne mizerigxos. Konsoligxas mizerulo, se li estas ne sola. Mizerulo! Li havas nenion por mangxi!MODELO MODELO - 1. Objekto, farita por esti imitata: Unue mi pretigis la modelon de la statuo per argilo. Ni modelis statueton. Mia frato kolektas etmodelojn de auxtoj. La tajloro preparis modelfoliojn / papermodelojn kaj uzis ilin por kudri pantalonon. / 2. Persono, kiu pozas antaux artisto por esti desegne, pentre, skulpte kaj simile prezentata: Jam venis modelo, kiun mi intencas pentri. / 3. Homo, kiu surmetas altmodajn vestojn, por prezenti ilin al la klientoj: La modeloj prezentis la plej novan kolekton de vestoj. Epoko de tro maldikaj modelinoj po iomete pasas. Li estas tre fama modelisto - homo, kiu desegnas la modelojn de lauxmodaj vestoj. / 4. Io aux iu imitinda pro sia perfekteco: Tiu vesto estas modelo de bongusto. Lia konduto estas modela (inda servi kiel modelo).MODERA0MODERA - Ne troa, ne ekstrema: La prezo de cxi tiu auxto estas suficxe modera. Vivo modera estas vivo sendangxera. Vivi modere, ne tro interne nek tro ekstere. Vivo sen moder(ec)o kondukas al mizero. Por sxafo tondita Dio venton moderigas. La jugxisto moderigis punon. Sxi malsanigxis pro malmodera vivo.MODERNAMODERNA - 1. Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun la antikva: La modernaj tempoj komencigxas kun la fino de la Orienta Roma Imperio. / 2. Apartenanta al la nuna epoko, kontraste kun iu antauxa; plej nova, plej fresxdata: Cxi tiuj modernaj mebloj tre tauxgos al nia apartamento. Mi tre sxatas modernan arton. La domo estas moderne ekipita. La logxejo plenumas cxiujn postulojn de moderneco. Ni intencas modernigi la retpagxon. La domo estis ne nur malnova, sed ankaux malmoderna.MODESTAMODESTA - 1. Havanta malaltan opinion pri siaj meritoj, siaj scioj ktp.: Sxi estas modesta homo kaj pro tio cxiuj sxin sxatas. Mia modesteco ofte malhelpas ekhavi novajn amikojn. / 2. Ne tre alta, ne tre rimarkinda, ne tre valora: Miaj elspezoj estis modestaj dum tiu vojagxo. Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu. Via salajro estas malmodesta, pro tio vi povas acxeti cxion, kion vi volas.MODO`MODO - Nedauxra, kaprica kutimo, moro aux maniero, koncernanta precipe vestadon: Cxu tiaj jupoj nun estas en modo? Estas nun modo interesigxi pri sporto. Mi sxatas legi modajn gazetojn. Ho, tie estas tiom da modajxoj! Mi ne plu portos cxi tiujn sxuojn, cxar ili estas eksmodaj. Cxu tiaj vestoj ankoraux ne eksmodigxis? Sxi cxiam estas vestita lauxmode.MOKI-MOKI - Malsxate, ofende ridindigi iun aux ion: Homoj ofte mokas strangulojn. Ne moku riveron neatinginte la teron. Sxi parolis kun mi kun moka tono. Envia moko sukceson ne detruas. Se la sorto vin batas, mokantoj ne mankas. Mi sxatas moketi cxiujn. Cxi tiuj vestoj estas mokindaj. Li estas tre mokema.MOLAMOLA - 1. Facile cedanta al premo, facile knedebla aux fleksebla: La fruktoj estas molaj, do eblas mangxi ilin. Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. Mi preferas mole kuiritajn ovojn. La infano mangxis molajxon de la pano (panmolon). Cxu la moleco de la matraco estas suficxa? La grundo moligxis pro multe da pluvo. / 2. Ne tro nete, ne tro akre impresanta la okulon aux la orelon: Mi sxatas molajn ombrojn en tiu pentrajxo. / 3. Prezentanta relative pli facilan uzeblecon: Mola akvo pli tauxgas por lavado. / 4. Facile cedanta al fremda influo, ne tre firma: Sxia koro estas tre mola! Mola kiel vakso. Mi ne scias, cxu via pardonpeto moligos lian koron. Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola.MOMENTOMOMENTO - Tre mallonga, ne precize difinita dauxro de tempo: Dum unu momento al mi sxajnis, ke mi vidas mian mortintan amikon. Venas prudento post la gxusta momento. Edzigxo tro momenta estas longapenta. Momente cxio ruinigxis kaj pereis. Cxiumomente alvenis novaj gastoj. Ni jam komencu nun preparigxi por la vojagxo, cxar mi ne sxatas cxion fari lastmomente. Cxiuj malfelicxoj estis sammomentaj.MORALOMORALO - Aro de la reguloj, kiuj validas interne de difinita socio, societo, klaso aux partio, kaj laux kiuj la normala ano de tiuj homgrupoj distingas inter la bono kaj la malbono: Cxiuj popoloj havas sian propran moralon. Li havas nur moralan profiton de Esperanto. Sxi provas morale konduti, sed ne cxiam sukcesas. La moralajxo de la fablo estas, ke ... Mi dubas pri moraleco de ilia decido. Li apartenas al moralistoj. Ni suspektas vin pri malmorala konduto.MORDIMORDI - 1. Entrancxi aux sxiri per dentoj: La hundo mordis mian fingron kaj aperis mordvundo. Dentoj mordas la langon, tamen ambaux sin amas. En unu sako du katoj, cxiam mordoj kaj gratoj. Mordantaj hundoj kuras cxiam kun vundoj. Ne tusxu! Krokodilo demordos vian manon! / 2. Ekdifekti, ekkonsumi kvazaux per mordo; ataki: Acido mordas metalon. Neniu sxatis lin pro lia morda sarkasmo. La rivero formordis la bordon. / 3. Ripete dolorigi kvazaux per mordado: Konstanta zorgo mordadis la koron de mia patrino. Mi estas mordetita de enuo.MOROnMORO - Gxenerala vivmaniero kaj kutima konduto de iu homgrupo (popolo, gento, klaso kaj aliaj): Geedzigxaj moroj en nia lando estas tre interesaj. Aliaj tempoj, aliaj moroj. Legxo malaperas, moro dauxras. Amu edzinon plej kore, sed tenu sxin bonmore. Li estas severmora homo. Moristo observas kaj priskribas la morojn tiaj, kiaj ili estas. Mi legis primoran romanon.MOSXTO2MOSXTO - Honora gxenerala kvalifiko por altranguloj, kies rangon oni povas precizigi per la apudmetita adjektivo: Via mosxto, estas honoro al ni, ke vi venis! Via regxa mosxto, pardonu min!, diris kulpulo al la regxo. Li havas mian plej mosxtan favoron. Kion vi mosxtas ordoni? Iru almozpeti cxe mosxtuloj!MOTIVO5MOTIVO - Tio, kio igas personon agi, konduti tiel aux tiel: Li ne havis motivon por murdi sxin. Cxu vi povas motivi vian malkontentecon? La motivado de sxia konduto ne estas facila. Cxiuj motivajxoj estis prezentitaj en jugxista decido. Vi vane penas - via plendo estas senmotiva. Mi neniam koleras senmotive.MUELIMUELI - 1. Pisti aux pecetigi grenon per ia ilo por fari farunon aux grion: Kiu venis unue, muelas pli frue. En la kamparo staris bela venta muelejo. Mia patro estas muelisto. / 2. Pisti grajnojn aux fruktojn por diversaj uzoj: Kontraux pago ni povas mueli kafon. Cxu vi povus alprunti la kafmuelilon? / 3. Senhalte ripetadi: Babilas, muelas, kion lango elpelas. Sxi cxiam muele sencele babilas. / 4. Premi; afliktegi kaj senenergiigi: Cxagreno muelis sxian koron.MULDIMULDI - Fari objekton, figuron, fluigante moligitan mason en ujon, kiu havas la deziratan formon: Ili muldis la vizagxon per gipso. Tie estas priskribita la muldado de mezepoka statuo. En nia urbo estas muzeo de muldajxoj el historiaj monumentoj. Tiu muldilo (ujo, en kiun oni enpremas la muldan materialon), estas farita el argilo. La statuo jam estas elmuldigita (elprenita el la muldilo.)MURDIMURDI - Intence mortigi homon: Tiu krimulo murdis multajn homojn. Multaj homoj estis murditaj dum tiu invado. Mi neniam pardonos al la murdinto de mia filo! Iu pagis al la murdisto por ke li murdu lin. La murdo min tre timigis.MURMURIDMURMURI - 1. Auxdigi malakutan kaj mallauxtan sonon: La birdoj gaje murmuras sur arboj. Akvo bolas, murmuras, sed fine gxi kuras. / 2. Paroli malakute kaj mallauxte: Homoj murmuris pregxojn. Sxi murmuretas al lia orelo. Murmureto de admiro traflugis inter la cxeestantoj. / 3. Auxdigi obtuzan kaj malklaran sonon, kiel signon de malkontenteco: Li estis malkontenta kaj ion murmuris. Murmuri tra la dentoj. La filo ekmurmuris kontraux sia patro. Sur la ventro veluro, en la ventro murmuro. Mi ne volis auxskulti la murmuradon de tiuj homoj. Murmuregas la urso, sed danci gxi devas.MUTAMUTA - 1. Ne posedanta parol- aux son-kapablon: Sxia filo estas muta de la naskigxo. Virino bonorda estas muta kaj surda. Oni mutigis lin per detrancxo de la lango. Tio estas speciala lernejo por la mutuloj. / 2. Ne povanta aux ne volanta dum momento paroli pro emocio aux pro ia kauxzo: Li restis muta antaux malfacila demando de la instruisto. Mi ecx mutigxis de surprizo! / 3. Farigxanta senparole: Li estas tre tauxga aktoro por mutaj roloj. Ni rifugxis al la muteco de la montoj.NACIONACIO - 1. Popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizajxoj, rezultantaj de historiaj procezoj; tiuj karakterizajxoj estas tre diversaj laux la kazoj (ekonomiaj interesoj, lingvo, religio, vivmaniero), sed la cxefa estas komuna teritorio kun emo al politika memstareco: Kutime nacio havas teritorian bazon. La libro estas tradukita al dek naciaj lingvoj. La ambasadoro konsilis al cxiuj siaj nacianoj forlasi la landon. Antaux la milito tiu subetno ankoraux ne pretendis je nacieco. Mi acxetis nacilingvan vortaron. Estus dangxere internaciigi tiun konflikton. Multaj miaj samnacianoj mortis en tiu milito. Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) uzas Esperanton por atingi siajn celojn. "Sennaciulo" estas la monata gazeto de SAT. / 2. Jura persono, konsistanta el la tuto de la individuoj regataj de unu sama konstitucio, kaj distingita disde ili: La interesoj de la nacio ofte kontrauxas tiujn de la individuoj. /c.k.->NACIONACIO - -> c.k./ 3. Regno: Unuigxintaj Nacioj (UN) estas internacia monda organizajxo, kiu celas solvi intersxtatajn konfliktojn.NAGXINAGXI - 1. Translokigxi sur aux en la akvo per movoj de membroj aux de korpoparto (se paroli pri animaloj): Mi ne kapablas nagxi. Fisxo granda nagxas profunde. Fisxo scias pri nagxo ankaux sen via sagxo. Al la fisxo ne instruu nagxarton. Nek transnagxeble, nek transireble. La viro sukcese alnagxis la bordon de la maro. / 2. Flosi: La sxipo nagxis bonorde. Cxirkauxe nagxadis montoj da glacio. / 3. Trovigxi en ia likvo pli-malpli abunda: Tiu politikisto nagxas en ricxajxoj. Antauxaj sentoj fornagxis en malproksimon.NAIVANAIVA - 1. Sensperte malkasxema kaj kredema, kiel infano: La knabino estis juna kaj naiva. Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo. Naivuloj jam ne ekzistas. Sxia naiveco permesas al viroj uzi sxin. Sxi estas naivega (iom stulta pro troa naiveco). / 2. Senartifika, ne montranta pripensadon aux spertigxon: Via amo estas naiva. La virino naive rakontis, kiel sxi lin delogis.NAJBARONAJBARO - 1. Homo, tribo, popolo logxanta apude: Germanoj kaj francoj estas najbaroj. Najbaro ne gxemas, kiam boto nin premas. Edzigxo najbara garantias de eraro. Mi vizitis sxin najbare. Nia najbarino estas tro scivola. Mia amiko logxas en nia najbarajxo. / 2. Persono, kiu sidas aux trovigxas apud alia: Li estis mia najbaro cxe la tablo. Por pot' argila poto fera estas najbaro dangxera. Mi gxuis sxian najbarecon dum la tagmangxo.NASKINASKI - 1. (Se paroli pri ino) Eligi el si idon: Sxi naskis filinon. Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon. Ne naskigxu ricxa, naskigxu felicxa. Kia naskinto, tiaj naskitoj. Hodiaux estas mia naskigxtago kaj mi ricevos multajn donacojn. Li ne volis forveturi de sia naskigxlando/naskigxurbo. Niaj infanoj estas denaskaj esperantistoj. Sxi estas unuenaska (unuafoje naskanta). Mia filo estas novnaskito - li naskigxis nur antaux kelkaj tagoj. / 2. Estigi (ion abstraktan): Kio naskis vian malpacon? Mono monon naskas. Felicxo legxon ne obeas, subite naskigxas, subite pereas. Komencigxis naskigxo de la printempo. Felicxe arto kaj scienco renaskigxis post la milito.NATURONATURO - 1. La tuto de tio, kio ekzistas aux okazas sen interveno de la homo: Ekzistas tri regnoj de la naturo (mineraloj, vegetajxoj kaj bestoj). Avo mortis per natura morto. / 2. La kreanta povo, kiu montrigxas sub la sxangxigxantaj formoj de la objektoj kaj estajxoj: La naturo malavare favoris tiun landon. Okazis io supernatura, kion oni ne povas ekspliki. / 3. La surfaco de la tero, rigardata kiel vivejo de la homo kaj bestoj: La naturo jam vekigxas. Geavoj transdonis diversajn naturajxojn al ni. / 4. La esenco, ecaro propra al iu aux io: La infano havas malbonan naturon. / 5. La primitiva stato de estajxo, la denaska karaktero, kontraste kun la edukado kaj kulturo: Li vivas laux sia naturo. Difekton de naturo ne kovros veluro. La leporo estas nature timema. Vi ecx ne provas venki vian lauxnaturan inklinon al pigreco. / 6. Objekto de la arto, kontraste kun la artajxoj: Mi sxatas desegni laux la naturo (ne laux la fantazio).NAUXZINAUXZI - 1. Kauxzi vomemon: Post tiu mangxo min nauxzis. Gravedaj virinoj ofte sentas nauxzojn. / 2. Kauxzi senton de mallogo, abomeneto, tedego: Via grumblado jam nauxzas min. Legante tion li sentas nauxzon. Tiu filmo estis tre nauxza. Estas nauxze fari tion.NAVIGINAVIGI - Vojagxi, per tiucela veturilo, sur maro, lagoj, riveroj aux en aero: Li navigis al la ekstremajxo de la oceano. Mia auxto havas navigan sistemon, pro tio mi neniam perdas la vojon. Post longa navigado estas agrable denove esti sur la tero. Cxi tiu rivero ne estas navigebla, cxar gxi estas tro malgranda por tio. Nia lando igxis ricxa pro la navigebleco de cxi tiu rivero. La manovradon de la aviadilo oni estras en navigejo. Iam navigistoj uzis astrojn por difini la vojon.NEBULOqNEBULO - 1. Amaso de densa akva vaporo, formigxanta en malsupra atmosfero, kiun gxi malklarigas, kun vidodistanco de malpli ol 1 km: Estas multaj grizaj nebuloj en la cxielo. Tio signifas, ke baldaux komencos pluvi. Gxi ne eliris ankoraux el malproksima nebulo (ecx ne estas ankoraux aperanta, estas tute necerta). Nebulego kovris la valon. Estis nenia nebuleto en la cxielo. / 2. Io, kio, simile al nebulo, konfuzas la vidadon: De tempo al tempo nebulo kovris al sxi la okulojn. Miaj pensoj nun estas nebulaj. Nebuligi al iu la okulojn (trompi). Ne eblis normale vidi kaj spiri pro la fumnebulo, kiu kovris la tutan urbegon.NECESANECESA - 1. Tre bezonata, preskaux ne malhavebla, ekstreme dezirata: Mi faris cxion necesan por sukcesi. Por vendisto mensogo estas necesa apogo. Estas necese zorgi pri tio. Se devigas neceso, faru kun kareso. Cxu ni havas cxiujn necesajxojn por fari tion? La entrepreno necesigas multan monon. La kuracisto alportis sian necesujon kun kuraciloj. / 2. Postulata de la naturaj legxoj aux de la stato de la aferoj; absolute ne evitebla: La aero estas necesa por cxiuj vivantaj estajxoj. Neceseco kontrauxvola estas legxo malmola. Necesas veturi tien kaj ekscii, kio okazas. Pardonu, kie estas la virina necesejo? Mi pensas, ke tiuj reformoj estas tute nenecesaj / sennecesaj.NEGLEKTINEGLEKTI - Malzorgi, flankelasi, neatenti: Pro granda okupiteco mi devis neglekti miajn amikojn. Homoj koleras pro neglekto altigi la salajrojn. Lian morton kauxzis multjara neglektado de zorgo pri la sano. Sxi estas neglektema pri siaj edzinaj devoj. Neniu malsano estas neglektinda.NEPRENEPRE - Adverbo, signifanta "en maniero neevitebla, nesxangxebla": Oni nepre devas mangxi por vivi. Via partopreno estas nepra. Ne necesas konvinki min pri la nepreco kaj tauxgeco de Esperanto. Nepras, ke vi tuj venu! Okazo de Olimpikaj Ludoj neprigis renovigon de la urbo.NESTONESTO - 1. Korbeto aux konstruajxeto farata de la birdoj, de malgrandaj bestoj, de kelkaj insektoj kaj fisxoj por demeti siajn ovojn kaj kovi la idojn: Multajn nestojn de cikonioj malbonigis konstanta pluvego. Al cxiu besto placxas gxia nesto. Printempe la birdoj nestas por poste meti ovojn. Hirundo eknestis sub nia tegmento. Ni trovis kelkajn ternestojn en la arbaro, kio montras, ke tie logxas bestoj. / 2. Loko, rigardata kiel: a) kovejo de malbonfaraj estajxoj: Tio certe ne estas nesto de rabistoj! b) hejmo, propra logxejo: La edzo arangxis varman kaj oportunan neston por mi. Ankaux al nia nesto venos iam la festo. Lia logxejo estis kiel malvarma kaj malbela nestacxo. Floroj nestigxas en la fendoj de iliaj radikoj.NETASNETA - 1. Nekonfuza kaj preciza: Mi sxatis sxian netan desegnon. Sur la tablo vi povas vidi lian neton. Mi nun nete reskribas mian versajxon. Nepre netigu vian lernejan taskon! / 2. Sentara, senigita je cxiu ajn kromajxo, kalkulata laux sia nura propra kvanto: Cxi-jare nia neta profito estas granda. Mia malneta salajro estas 2000 euxroj. NEUXTRALAcNEUXTRALA - Ne partoprenanta, nek volanta partopreni en diskuto, konflikto, milito: Dum la milito gxi estis neuxtrala lando. Esperanto estas neuxtrala lingvo. Nia lando alprenis konstantan neuxtralecon. Ilia celo estas neuxtraligo de la intergentaj rilatoj. Oni provis neuxtraligi la planojn de teroristoj. Ni devas respekti la rajtojn de la neuxtraluloj.NIVELONIVELO - 1. Stato de horizontala ebeno aux de punktoj situantaj en la sama horizontala ebeno: Nia urbo situas kvincent metrojn super la nivelo de la oceano. Necesas niveli la plankon per nivelilo (kontroli, cxu gxi estas tute horizontala). Tiam la urbo malpli altis super la marnivelo. Malamikoj detruis niajn fortikajxojn, alniveligis ilin al la tero. / 2. Grado de alto, rilate al kompara horizontala ebeno: La nivelo de la rivero malkreskis. / 3. Normo, en sociaj, moralaj aux intelektaj aferoj: Sed li ne estas sur via nivelo! Ili decidis niveligi sociajn klasojn. / 4. Valoro atingita de unu grando kaj referencita al ia norma valoro: Nivelo de la vivteno estas tre alta en tiu lando. lernu! proponas kelkajn altnivelajn kursojn.NOBLA)NOBLA - Havanta altajn kaj malvulgarajn moralajn kvalitojn, senriprocxe justa, brava, honesta kaj malegoisma: Tion povis fari nur mia nobla amiko. Sxi noble pardonis al mi la ofendojn. La nobleco de lia konduto venkis min. Mi esperas, ke amo nobligos vin. Tiu malnoblulo ne plenumis sian promeson!NOTINOTI - 1. Skribi ie mallongan resumon, por ne forgesi: Mi notis la problemon kaj provos solvi gxin rapide. Li estas bona lernanto, kiu ricevas nur bonajn notojn. "Bedauxrinde via notaro ne estas suficxe bona," diris la instruisto. Mi lasis al vi noteton sur la tablo. La informoj, kiujn ni jxus eksciis, estas notindaj. La solfegxaj muziknotoj estas jenaj: do, re, mi, fa, sol, la, si. La nuna eldono enhavas multajn piednotojn (komentajn notojn sube de la pagxoj). / 2. Zorge konservi en la memoro: Mi notis tiun konkludon en mia kapo.NUANCONUANCO - 1. Delikata, apenaux sentebla diferenco inter gradoj kaj kombinoj de iu koloro: Antaux farbado de la cxambro ni elektis inter la diversaj nuancoj de rugxo. Hela nuanco plivigligos la cxambron. Cxu vi povas instrui al mi la arton nuanci la farbojn? La cxielo nuancigxis de mil diversaj koloroj. / 2. Delikata diferenco inter samspecaj aferoj: Li respondis al mi kun nuanco de malestimo. Esperanto povas esprimi cxiujn nuancojn de la penso. Raporti pri cxiuj cirkonstancoj kaj nuancoj.NUDANUDA - 1. Surhavanta nenian veston: Oni dusxas sin nudaj. Estis vintro, sed la knabino staris kun nuda kapo. Sxi nudigis la brakojn. Apud la maro estis multaj nuduloj. Cxarmaj duonnudaj infanoj kuradis apud la rivero. / 2. Ne, aux ne plu havanta la kutimajn sxirmojn, komfortajxojn de la vivo (mantelo, mono, havajxoj, amikoj kaj aliaj): Li lerte manovras la kartojn: li faris min tute nuda! Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas. / 3. Ne havanta la ordinarajn kovrojn aux garnojn (io konkreta): Tion oni povas vidi per la nuda okulo. La arboj nudigxas, cxar jam venis auxtuno. / 4. Ne akompanata de ia retoriko, klarigo, pruvo kaj simile (io abstrakta): Jen la nudaj faktoj. Diri al iu nudan veron. Mi admiras la nudecon de via stilo.NUTRINUTRI - 1. Doni al vivanta estajxo la mangxajxon necesan por subteni la fortojn kaj dauxrigi la vivon: Mi devas nutri mian infanon. Malsatulon la fabloj ne nutros. Tro nutrata kapro farigxas kiel apro. De semo putra venas frukto ne nutra. Homoj mortigas la bestojn por la celoj de sia nutrado. Sxi ne povis mem mamnutri sian infanon, pro tio tion faris nutristino. / 2. Havigi al iu vivrimedojn: Laboro homon nutras, sen laboro li putras. / 3. Provizi ion per la necesa materialo, por ke gxi dauxru, funkciu plu: Nutru la fajron, se vi volas, ke dauxre estu varme. Lampo ricevas sian nutrajxon de la oleo. / 4. Helpi al la dauxro de sento, deziro aux intenco: Vi nutras vian amon per espero. Tio aldonis ankoraux pli da nutro al ilia ridado.OBEIOBEI - Konformigxi je tio, kion alia persono ordonas aux malpermesas: Sxi estas bona filino kaj obeas siajn gepatrojn. Li estas obeata de la popolo, cxar li estas regxo. Jam de mia infaneco mi lernis obe(ad)on al la gepatroj. Mi ne estas obeema, pro tio mi povas nur obeigi. La hundeto rigardis al mi kun obeemo. Ecx ne intencu malobei, malgranda acxulo! Vi mem kulpas, ke viaj infanoj estas neobeemaj. Sxiaj postuloj estis neobeeblaj.OBSERVIOBSERVI - 1. Rigardi kun dauxra atento por esplori: En observejo ni observas la astrojn. La sciencoj estas bazitaj sur la observo. Sxi observadas min (severe gardas sub sia rigardo). Li kasxobservis la virinon. / 2. Gxuste fari tion, kion ordonas legxo, regulo ktp; ekzakte obei: Observu iliajn ordonojn. Ni devas prizorgi la severan observadon de la regularo. Vi estos punita, se vi malobservos legxojn. Mi estas sendependa kaj neniu observigos al mi tiujn regulojn.OBSKURAOBSKURA - 1. Malluma, ne ebliganta klaran vidon: La cxambro estis obskura kaj ni nenion povis vidi. Cxiu ja, ecx en obskuro, trafas. La cxielo obskuras pro la nuboj. / 2. Nekonata, senfama: Li estis obskura verkisto. Mi estas nekontenta pri mia obskureco kaj pro tio decidis igxi fama.OBSTAKLO.OBSTAKLO - Tio, kio malhelpas aux malfruigas la iradon (propre aux figure): Esperanto estas tauxga ilo por forigi lingvajn obstaklojn en la komunikado inter la popoloj. Ili metis obstaklojn sur nian vojon. Li gajnis la konkurson pri rapideco kaj lerteco en obstakla kurejo. Vi obstaklas la lumon al mi!OBSTINAOBSTINA - Firme restanta cxe sia propra opinio aux volo, malgraux cxiaj kontrauxaj admonoj: Vi estas obstina kiel kapro! La infano staris obstine. Li obstinas en la silento. La patro ne pardonis al la filino sxian obstinon. Mi ne intencas toleri vian obstinecon! Mi ne estas obstinulo. OBSTRUKCOOBSTRUKCO - 1. Embaraso, kauxzita de amaso da objektoj, kiuj malhelpas cirkuladon, trairadon tra vojo, kanalo ktp: Sur la strato estis granda obstrukco. Veturiloj obstrukcis la sxoseon. Kiel vi malobstrukcos la cxefajn stratojn de la urbo? / 2. Intenca malhelpado al parlamenta laboro, farita per cxiuj legxaj rimedoj: Obstrukco malhelpis al la parlamento pritrakti la aferojn. Ili provis obstrukci la balotadon de la legxo.ODORIODORI - 1. Eligi materiajn nevideblajn korperojn, kapablajn impresi flarsenson: Odoras je brasika supo. Kiu mem sin gloras, malbone odoras. Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras. Li gxuis sxian bonodoran korpon. Mi ne sentas la odoron de la mangxo, gxi sxajnas esti senodora. / 2. Vidigi en si ian apartan econ, montri, aperigi, signi: Via tiel malfrua reveno odoras perfidon! Lia oferto estis agrablodora. Tiu lando malbonodorigxis.OFENDIOFENDI - 1. Kolerigi aux cxagreni iun, malrespektante ties dignon: Pardonu, se mi vin ofendis. Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas. Al li ne mankas defendo kontraux ofendo. Viaj vortoj estis tre ofendaj kaj tion mi ne povas pardoni al vi! Sxi ofendigxis, ke ni ne invitis sxin al la festo. Mi sentas ofendigxon en via vocxo. Li ne estas ofendigxema. / 2. Malrespekti (senton): Tio ofendas nian lingvan senton.OFERIOFERI - 1. Rite fordonaci ion multvaloran aux mortigi ion vivan sur altaro de dio, por akiri ties favoron, protekton: Homoj oferis bestojn al dioj. Faras rabon kaj sxtelon, por oferi al Dio kandelon. Espero postulas oferon. Multaj funebraj oferajxoj estis entombigitaj. / 2. Fordoni multvalorajxon por servo, uzo, utilo de io aux iu: Mi povas oferi iom da mia tempo por vi. La lernado de lingvoj postulas grandajn oferojn de tempo kaj mono. Multaj laboroj iris ofere por tiu ideo. Li estas oferema kaj faras cxion sen atento al propra profito. Ne foroferu siajn amikojn! / 3. Helpe, donace prezenti, kontribui por iu celo publika, filantropia: Ni oferas monon por la malricxuloj. Li gxentile oferis sian manon al virino. Sian bonkorecon ricxuloj montras per monofero.OFERTI*OFERTI - Proponi (varon aux servon) al kliento: Oni ofertas tre bonan komputilon kontraux favora prezo. Li faris allogajn ofertojn, kiujn mi ne povis rifuzi. Sxi multon scias pri legxoj, inter kiuj estas ankaux la legxo pri ofertado kaj mendado. Mi ne interesigxas pri ofertajxoj de tiuj vendistoj.OFICIALAOFICIALA - Deklarita aux sankciita de kompetenta rajta auxtoritato: Tio estas oficiala gazeto de nia organizo. Tiu vorto estas la dua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Oni jam oficiale konfirmis la akton. Mi ne certas pri la oficialeco de cxi tiu dokumento. La prefikso "mis" estis oficialigita. Pri tiu afero mi iros konsulti oficialulon. Tio, kion mi jxus diris al vi, estas duonoficialaj informoj.OFICOOFICO - Okupo, profesio, konsistanta en plenumo de publika aux privata servado: Li plenumas oficon de kasisto. Granda ofico - grandaj zorgoj. Vi devas surmeti ofican uniformon. Mi devas ofici gxis la sesa vespere. En nia oficejo laboras plejparte virinoj. Mi demandos pri tio bankan oficiston. La tuta oficistaro estas invitata al la festo. Hodiaux enoficigxis nova prezidento en nia lando. Mi ne havas monon por vojagxo, cxar mi estas senofica nun.OKUPIOKUPI - 1. Teni en posedo iun lokon aux tempon; dauxre lokigxi ie: Mia skribajxo okupas tri pagxojn. Okupi sen celo lokon sub cxielo. / 2. Ekokupi: Malamikoj okupis nian urbon. Mi ne scias, kiom longe dauxros la okupado. Okupantoj ne intencas forlasi nian landon. / 3. Tiri al si la atenton, intereson, aktivecon de iu: Sxi okupis cxiujn liajn pensojn. Nun mi estas okupita, bonvolu ne gxeni min. Denove vi okupigxas pri bagateloj! Li havas nenian okupon nuntempe - li estas senokupa. Dancado estas mia sxatokupo.OMBROfOMBRO - 1. Pli-malpli plena manko de lumo en loko, kiun maldiafana korpo apartigas de la lumfonto: Estis tre varme, pro tio ni sidis en la ombro de arbo. Eble ni trovu iun ombran lokon? Ni promenis en la ombrejoj de la parko. Mi kusxis en senombra plagxo. / 2. Malhelajxo, per kiu la pentristoj penas imiti la naturan ombron: Mi ankoraux ne aldonis ombrojn al la desegnajxo. La pentristo ombrumis la pentrajxon. / 3. Tiu senlumeco, rigardata kiel simbolo de nezorgateco, malgajeco, malfelicxo: Kie lumo ekzistas, ankaux ombro trovigxas. Sxian frunton ombris malgxojaj pensoj. / 4. Tiu mallumajxo, rigardata kiel reprodukto de la maldiafana korpo: Timi sian propran ombron. / 5. Fantomo de mortinto: Lia ombro sxajnis klini sin al mia lito. / 6. Sensubstanca sxajno de io: Sur lia vizagxo aperis ombro de supozo. / 7. Ege malgranda kvanto: Ne estas ecx ombro da dangxero.ONDOONDO - 1. Arkoforma akvomaso, kiu levigxas kaj refalas cxe la suprajxo de maro, lago kaj simile, sub la blovo de la vento: Estas tre dangxere nun nagxi, cxar la ondoj estas grandegaj. Ili fornagxis en la ondan maron. Onderoj trafis mian vizagxon. / 2. Tio, kio prezentas tian saman alternon de levigxoj kaj mallevigxoj: Li longe observis la ondojn de sxia fluganta hararo. La greno ondigxas, kiam la vento blovas super gxi. La arbaroj ondigxadis pro grandega vento. Mi ondumos miajn harojn por la festo. / 3. Tio, kio progresas per sinsekvaj antauxenigxantaj linioj, per interrompaj masoj: Ondoj da turistoj varias laux semajntagoj. / 4. Provizora intensigxo de ia sento, influo, fenomeno: Ondo da malvarmo venis al nia lando. Intereso pri tiu afero ondas tra la tuta lando. / 5. Vibrado kun movigxanta fazo: Rapideco de sona ondo en aero estas 330 m/s. Mikroonda kuirilo plirapidigas varmigon de la pladoj.OPINIIOPINII - Kredi, ke iu aux io estas ia; sen objektiva pruvo rigardi iun aux ion kiel havantan ian econ: Sxi opinias sin sagxa. Li cxiam estis opiniata brava kaj honesta. Vera opinio montrigxas en ebrio. La popolo kutimas opiniadi la registaron malbona. Preskaux cxiuj estis jesopiniaj pri lia ideo. La gazetaro estas supozata esprimi la popolopinion / publikopinion. Mi ne samopinias kun vi en cxi tiu afero.OPONI`OPONI - Esprimi opinion kontrauxan al la opinio de iu alia kaj peni, ke tiu ne povu efektivigi la sian: Mi ne sxatas tiun hundon kaj oponas kontraux gxia restado cxe ni. Via oponado al sxia partopreno en la festo estas senbaza. Cxio, kion diris la oponanto, estis vero. Mia oponanto en la ludo estis suficxe forta. Mia propono estis senopone akceptita.OPORTUNA@OPORTUNA - 1. Facile uzebla pro bona adaptigxo al sia destino: Miaj sxuoj ne estas tre belaj, sed ili estas tre oportunaj. Ni oportune sidis sur la sofo. Li inventis diversajn oportunajxojn, kiuj faciligas al ni la vivon. Neniu dubis pri la oportuneco de tiu belega auxto. / 2. Faciliganta ian agon, faron pro sia gxusta konveneco: Ni atendu pli oportunan tempon por paroli pri tiaj aferoj. Tiu ekspozicio estas oportuno por montri la utilecon de Esperanto. Agxo maljuna ne estas oportuna. La demando estas tre maloportuna! Mi ne volas vin maloportuni, pro tio mi jam foriras.ORDINARAORDINARA - 1. Konforma al la cxiutaga uzado, al la kutimo; ne diferencanta de la plimulto el la okazoj: Pantalono kaj pulovero estas miaj ordinaraj vestoj. Cxi tiu vesto pro sia ordinareco ne tauxgas al la festo. / 2. Ne superanta la komunan nivelon, ne diferencanta de la normala grado: Li estas tute ordinara knabo. Mi dormis neordinare longe. Mi ne sxatas esti ordinarulo, cxar mi volas distingigxi de la ceteraj. Via talento estas eksterordinara! Cxi-somere estas eksterordinare varme.ORDONI6ORDONI - Estre esprimi al iu sian volon, ke li faru ion: La kuracisto ordonis al mi ripozon. Kiu mangxon al mi donas, tiu al mi ordonas. Bezono estas plej forta ordono. La rigardo de la patro estis ordona. Nia estro estas ordonema. Ordonita kiso havas guston maldolcxan. Ordigado de la hejmo estis ordonitajxo.ORFOORFO - Knabo, kies gepatroj, aux nur unu el ili, mortis: Ni decidis logxigi tiun orfon en nia hejmo. De edzigxo tro malfrua orfoj naskigxas. Tiu infaneto estas orfa. Liaj laboriloj kusxas orfe (forlasite) sur la tablo. Gxoju, ke vi ne spertis la orfecon. Multaj infanoj logxas en orfejoj. La katastrofo orfigis multajn infanojn. La orfino perdis cxion: gepatrojn, amikojn kaj hejmon.ORGANIZIORGANIZI - Starigi ion, kunordigante gxiajn partojn por plenumi difinitan funkcion; doni al io la necesajn organojn por funkciadi: Mi partoprenos kurson, kiun organizas nia universitato. Cxu vi estas membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo? Vi ne tre sukcesas pri la organizado de la laboroj. Li fondis multajn diversajn organizajxojn. La organizantoj de la kongreso respondos al cxiuj viaj demandoj. Ni cxiuj devas unuigxi kaj organizigxi. Bedauxrinde mi estas malbona organizisto. Necesas reorganizi la instituton.ORGANO^ORGANO - 1. Parto de la korpo, adaptigxinta al speciala vivofunkcio (se paroli pri plurcxela vivulo): Okulo estas la organo de vidado. Vi ne povas gxin tiel facile mortigi, cxar gxi ja estas viva organa kreitajxo! Li havas iujn problemojn pri la digesta organaro. Unucxelaj vivuloj estas senorganaj. / 2. En masxino, cxiu ero destinita por plenumi specialan funkcion: Vi devas kompreni pri la organoj de horlogxo. Cxeforgano estas parto de komputilo, kiu interpretas masxinlingvajn instrukciojn, prilaboras datenojn kaj regas la funkciadon. / 3. Rimedo de komunikado, opiniesprimilo de partio, afero, sekto, ligo kaj simile: Cxi tiu gazeto estas oficiala organo de nia organizo. / 4. Grupo de komisiitoj kaj oficistoj, kiu plenumas apartan taskon en la funkciado de sxtato, partio kaj simile: La Sxtatkongreso estas la plenuma organo de la Respubliko San-Marino.ORIENTOORIENTO - 1. Tiu parto de la horizonto, cxe kiu la suno sxajne levigxas, kaj laux kiu oni tradicie sin direktas: Nia lando estas limita per maro cxe la oriento. Unu orienten, alia okcidenten. La domo estas malbone orientita. / 2. Unu el la kvar cxefpunktoj (simbolo E): Oriento estas unu el la kvar kompasdirektoj. La lumo venas el Oriento. Estis nokto kaj mi ne povis min orienti. Sxi lernis la orientadon de mapo. Li bone orientigxas en nekonata urbo. Unu tagon li perdis la orientigxon. / 3. Tiu parto de la terglobo, aux de teritorio, kusxanta en la direkto de oriento: La tuta oriento de la lando estas nur montoj. Multaj miaj konatoj logxas en Proksimoriento. Mi tre sxatas orientajn spicojn. La urbo situas oriente de Berlino. ORIGINALOORIGINALO - Primitiva manuskripto, kontraste kun ties kopio(j), aux verko kontraste kun ties imitajxoj, tradukoj kaj ceteraj: La libro estas tradukita el la angla originalo. Li tradukis la verkon el la originala lingvo. Sxi havas originalan stilon. Tiu cxi libro estas originale verkita de L.L.Zamenhof. Sxiaj originalajxoj (originalaj, strangetaj agoj) nin jam ne mirigas. Mi ne certas pri originaleco de cxi tiu pentrajxo. Infanoj de lernejo ne sxatis la originalulon.ORIGINOORIGINO - 1. Punkto, de kiu io evoluis kaj disvolvigxis: Ekzistas diversaj hipotezoj pri la origino de la homo. Mi eksciis pri la origino de lia ricxeco. Kelkaj ekzemploj estas prenitaj el la origina nesxangxita traduko de Zamenhof. La ekonomio de tiu urbo origine bazigxis sur teksajxoj. / 2. Loko, medio, en kiu naskigxis homo aux homgrupo: Sxi estis de sklava origino. Lia familio originas el Napoleono la 1a.ORNAMILORNAMI - 1. Plibeligi per aldonaj objektoj aux detaloj: Mi ornamis la tutan cxambron per belaj floroj. Ecx sxtipo estos bela, se vi gxin ornamos. Sxi estis la ornamo de la tuta komunumo. Antaux ilia geedzigxo mi okupigxis pri ornamado de la salono. Mi ornamigxis per oro por la festo. 2. Plibeligi, se paroli pri aldonaj objektoj aux detaloj: Cxi tiu monumento estas la plej bela ornamo de la urbo. Tablon ornamas ne tuko, sed kuko. Kiel bele aspektas tiuj ornamaj arbetajxoj de la gxardeno! Diversaj ornamajxoj plibeligis la domon. Vian stilon necesas sxangxi - gxi estas tute senornama.OROORO - 1. Metalo el la kuba sistemo, rugxe flava aux flava, estigxinta en vejnoj, koncentrita en aluvioj aux en detritaj petroj; la plej maleebla kaj dratigebla el cxiuj metaloj: Oni trovas oron en iuj riveretoj. La haroj de la knabino tiel lumis, kvazaux ili estus oritaj. La suno origas fenestrajn vitrajxojn per siaj radioj. La rostata kokido origxis. Gxi kusxas en orkolora kesteto. / 2. Tiu metalo, rigardata kiel tre multevalora kaj tial uzata en juvelarto, monfabrikado kaj simile: Li pagis per oro (ne per monbiletoj). Temp' estas valoro simile al oro. Sxi donace ricevis belan oran ringon. Tie estis tiom da belaj orajxoj, ke mi ne povis elekti, kiun el ili acxeti. / 3. Monabundo, ricxeco: Cxiu deziras multe da oro, sed cxu tio vere alportos felicxon? Ne defendas oro kontraux doloro. En landoj transmaraj estas oraj arbaroj. / 4. Multevalora, bonega afero: Gxentila kaj trankvila, kun koro el oro.OSCEDIZOSCEDI - Pro dormemo, malsato, lacigxo aux enuo, malfermi la busxon per nevola spasma movo de ekspiro, sekvata de longa elspiro: La prelego estis tre enua kaj cxiuj studentoj komencis oscedi. Mi timis proksimigxi al la oscedanta abismo. "Mi sentas min tre laca," diris sxi post granda oscedo. La oscedado de infano montris, ke li jam volas dormi.OSTAGXO'OSTAGXO - Homo tenata mallibera, eventuale vivminacata, kontraux kio la kaptanto postulas propran sekurecon aux elacxetan monon: Ni devas kolekti multe da mono, por ke la ostagxoj ne estu mortigitaj. Li ostagxis, sed sukcesis forkuri. La teroristoj ostagxigis instruistinon kaj dudek lernantojn.PACIENCOPACIENCO - Forto, kapablo trankvile elteni: 1. atendadon (ekzemple de iu/io malfruanta, aux de evento, kies momento de okazo ne estas konata): Mi jam ne havas paciencon dauxre atendi ilin. Malpaciencaj infanoj volis ekvidi la donacojn. Mi malpaciencigxis kaj iris sercxi la infanojn mem. Sxi cxiam kun senpacienco atendas Kristnaskon. / 2. malbonon lin trafadantan (do atendadon de ties esperebla fino): Gratulon pro via pacienco elteni malfacilan operacion! Estu pacienca - la doloro baldaux finigxos. Dio longe paciencas, sed severe rekompencas. / 3. pezan laboron (do atendadon de ties esperebla rezulto): Per pacienco kaj fervoro sukcesas cxiu laboro. Hejme sxi pacience faris cxiujn laborojn.PACOsPACO - 1. Stato de regno, nacio aux alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraux alia: Li donis pacon al nia lando. Tio estas la sola rimedo por pacigi la landojn. Kie minaco, tie malpaco. Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj. / 2. Stato de anaro (nacio, gento, familio, societo kaj simile), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aux malkonsento: Ili vivas inter si en paco. Geedzoj en paco vivas en regxa palaco. Paca silento, ke ne blovas ecx vento. Mi jam pacigxis kun mia amiko. Jugxo komencita pacigxon ne malhelpas. Li havas tre (mal)paceman karakteron. Malsagxulo malpacigis kaj dek sagxuloj repacigi ne povas. Malpaculon cxiu batas. / 3. Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj kaj simile: Paco estis sur la vizagxo de la mortinto. Paco al lia cindro (la mortinto ripozu trankvile)! Estis trankvile kaj pace tie. Mi ne povas pacigxi kun tia ideo!PAFIPAFI - Jxeti per ilo, celante vundi aux mortigi: Li pafis la birdon. Ecx kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas. Mi ne auxdis la pafojn. La pafado ne dauxris longe. En la pafejo ni sin ekzercis por pafado. Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu. Por musxon mortigi, oni pafilegon ne uzas. Mi forpafis birdojn el arbo (fortimigis per pafo). Li speciale preterpafis, cxar ne volis min mortpafi. Trapafadi la aeron (vane labori).PAGIPAGI - Kvitigi sin de sxuldo per dono de mono aux valorajxo al iu: 1. (rigardante la donitajxon kiel objekton): Cxi tie oni pagas altajn salajrojn (altan laborpagon). Se ni antauxpagos aligxkotizon, ni ricevos rabaton. / 2. (rigardante la sxuldon aux sxuldfonton kiel objekton): Ni devas pagi la impostojn. Sxuldo ne makulas, sed pagon postulas. Oni repagos al ni la vojagxkostojn. / 3. (rigardante la ricevanton kiel objekton): Mi jam pagis vin, do bonvolu foriri! / 4. (sen objekto): Avarulo pagas duoble. Eminenta sxuldanto, malbona paganto. Ni faris ekpagon / partopagon cxe acxetado de la apartamento. Partopreno cxi tie estas pagenda. Ni rajtas forpreni la auxton pro via nepago. Senpaga estas nur la morto, sed gxi kostas la vivon. Multaj flugfolioj estis disdonitaj senpage.PAKOuPAKO - Aro da objektoj, kunligitaj aux kunarangxitaj por esti protektataj aux pli facile transporteblaj: Pli kostas la sako, ol la tuta pako. Mi jam pakis miajn ajxojn por la vojagxo. Forportu vian pakajxon kaj havajxon! Vi ricevis iun paketon. Ni pakigxis en la vagonaro. Cxu vi jam elpakis la donacojn? Enpakigxu kaj forigxu. Cxi tiuj bombonoj vendigxas senpake/nepakite.PALAPALA - 1. Perdinta sian naturan rugxetan koloron, blanketa: Cxu vi ne malsanas? Vi estas pala. La cxefaj simptomoj de tiu malsano estas paleco de la vizagxo kaj konstanta laco. Sxi paligxis pro timo. / 2. Senbrile blanketa: Vintre ni povas gxui nur palan sunon. / 3. Senviveca, sencxarma, seninteresa, senforta, senpova: Min neinteresas tiuj palaj oficialaj paroloj. Cxi tiu bonega festo paligis cxiujn antauxajn festojn. La impresoj pri la vojagxo paligxadis kun la tempo.PALPIPALPI - 1. Tusxi per la mano por esplori: La bebo cxion palpas kaj tiamaniere esploras la mondon. Palpi al iu la pulson. Estis mallume en la cxambro kaj mi devis palpe sercxadi la vojon. Palpado helpis al kuracisto diagnozi la malsanon. La vento estas sentebla sed ne palpebla. Mi vidis, ke li ion fusxpalpis en sia sako. / 2. Karesi per la mano: Ecx ne pensu palpi min! Mi ne sxatas la palpistojn (homojn, kiuj sxatas palpi).PANIKOOPANIKO - Subita, kolektiva teruro, ofte sen suficxa kauxzo: Incendio kauxzis grandan panikon en la korto. Ne paniku, ja nenio malbona okazis! Sxi ekpanikis, kiam sxi restis sola. Post tiu okazo mi preskaux cxiunokte vekigxis kun panika timo. Sxi panike timas araneojn. Ni ankoraux ne diru malbonajn novajxojn por ne panikigi la homojn.PARADIPARADI - 1. Lauxvice kaj ceremonie marsxi en revuo: La soldatoj paradis antaux la regxino. Oni faris grandan paradon por lia enterigo. Multaj homoj kolektigxis por ekvidi paradan iron. / 2. Fiere kaj afekte elmontradi siajn elegantajxojn: Sxi paradis per siaj lauxmodaj vestoj. Li havas dentojn ne por parado. Ili cxiuj estis vestitaj parade kaj mi eksentis, ke mi ne devas tie esti.PARADIZOPARADIZO - 1. Gxardeno fruktodona kaj gxuiga: Sxiaj kreskajxoj estis paradizo de diversaj fruktoj. / 2. Plej agrabla loko: La vetero apud maro estis varma, fresxa - vera paradizo por turistoj. Li forveturis lasinte sian trankvilan vivon en la paradiza lando. / 3. Loko cxiela, kie justuloj gxuas post morto eternan felicxon: Li ne trafos paradizon pro siaj pekoj. Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras.PARALIZIPARALIZI - 1. Perdigi tute aux parte la movokapablon: La vundo paralizis la brakon. Li sentis, kiel paraliziga / paralizanta veneno fluas laux liaj vejnoj, sed li povis fari nenion. Sxi estas paralizita en ambaux kruroj. Li estis trafita de paralizo. Liaj flugiloj paralizigxis (li perdis la tutan fervoron kaj kuragxon). Ankaux paralizuloj povas ludi korbopilkon. / 2. Malhelpi la agadon de io, la efikon de io: Tio paralizis mian entuziasmon.PARDONIPARDONI - 1. Rezigni punon aux vengxon pro suferita ofendo aux maljustajxo: Mi neniam pardonos al li lian kulpon! Kontraux peko prediku, sed pekinton pardonu. Fajron estingas akvo, pekon pardono. Pardonemeco superas justecon. Lia krimo estas nepardonebla. Per bono kaj vero pardonigxas peko. / 2. Toleri ion senkolere: Pardonu, cxu vi povus doni al mi la salujon? Pardonu, ke mi ne telefonis al vi.PARENCOPARENCO - Homo, havanta kun alia persono komunan antauxulon, aux havanta analogan rilaton, fiksitan de la moroj kaj/aux de sociaj legxoj: Mi ofte vizitas miajn parencojn. Malricxulo parencojn ne havas. Preskaux cxiuj logxantoj de nia vilagxeto estas parencaj inter si. Cxi tiuj lingvoj estas similaj, cxar ili estas parencaj. Ricxulo havas grandan parencaron. Ni parencigxis, cxar niaj infanoj geedzigxis. Iliaj trajtoj montras ilian parencecon. Cxiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj.PARKERE1PARKERE - En sia memoro, sen ekstera helpo kaj gxuste, lauxvorte: En lernejo ni devis ellerni parkere cxiujn landojn kaj iliajn cxefurbojn. Cxiuj aktoroj parkerigis siajn rolojn, pro tio la spektaklo estis tre sukcesa. Esperantistoj kontribuis al publikaj lecionoj pri parkerigado de Esperantaj proverboj.PASIOYPASIO - 1. Fervorega inklino al io; arda deziro: Mia sola pasio estas kantado. Malplacxas nenio, se taksas pasio. Li estas pasia sxatanto de la kazino. Cxu tiu ludo ne pasiigos vin? / 2. Arda kaj senbrida amo: Sxi ne kasxis sian pasion al li. Mia pasia amo al li neniam finigxos. Li tre pasie amis tiun knabinon. Sxi estis malvarma kaj senpasia.PASXTIPASXTI - 1. Konduki brutojn sur kampo, por ke ili mangu herbon: Kie li pasxtas la bovinojn? Tiuj sxafoj estas lia pasxtataro. Sur tiuj kampoj pasxtigxas (=pasxtas sin) grandaj brutaroj. Li volas farigxi sxaf-pasxtisto. Tiu pasxtejo jam ne plu tauxgas por pasxti tie bestojn. / 2. Prizorgi kaj gvidi: Li pasxtas la popolon jam multajn jarojn. Gxoju, pasxtanto kaj pasxtatoj! Necesas mortigi la pasxtiston kaj la sxafoj diskuros mem.PECOPECO - 1. Parto de solida korpo, derompita aux detrancxita: Bongusta peco longe ne atendas. Seka panpeco, sed en libereco. Li donas peceton da pano kaj bategon per mano. Mi tuj pecetigos la panon. Kie estas pano, ne mankas panpecetoj. Li ekkoleris kaj dispecigis la vazon. Ankoraux restis kelkaj rondpecoj de kolbaso. / 2. Parto de spaco aux tempo, aparte rigardata: Ni iris kune pecon de la vojo. / 3. Cxiu el la apartigeblaj partoj, kies kunmetado kaj kunigxo konsistigas kompletan tuton, aparaton, masxinon kaj simile: La auxto ne veturas - versxajne iu peco difektigxis. La robo de la knabino estis diverspeca. Mi ricevas popecan salajron. Sxi preferas unupecajn bankostumojn. Ni vendas vicpecojn por auxtoj (uzotajn por anstatauxigi difektigxintajn samajn pecojn). / 4. Parto, formanta mem tuton en kolekto, serio kaj simile: Tiu posxtmarko estas unika peco. / 5. Arta verko, rigardata kiel unu tuto inter similaj: Sxi legis al mi tre belan pecon. /c.k.->PECOPECO - -> c.k./ 6. Longa strio de teksajxo, de kiu butikisto detrancxas vendotan parton: La tablo estis kovrita de grandaj pecoj da toloj.PEDANTOcPEDANTO - Homo, tre precize plenumanta la regulojn; tro zorganta pri malgravaj detaloj kaj rutina formo: La skrupuloj de tiu pedanto min nervozigas! Sxi estas vera pedantino - cxiu ajxo en sxia hejmo havas sian lokon. Ni ne estu tro pedantaj, ni estu toleremaj. La cxambro estis tre pedante ordigita. Cxiu detalo estis plenumita kun plej granda pedanteco.PEKIPEKI - 1. Malobservi religian aux moralan legxon: Pekas junuloj kaj pekas maljunuloj. Peko malnova perdas pekecon. Ju pli da babilado, des pli da pekado. Cxiu estis junulo, cxiu estis pekulo. Kontraux peko batalu, sed pekanton ne tusxu. Homo senpeka neniam ekzistis. Li cxiam restas propeka kapro. / 2. Malobservi regulon de dececo, scienco, arto: Cxi-foje li pekis kontraux la logiko. La uzado de tiu vorto estas peko kontraux la reguloj de la lingvo. Li estas fama pro sia senpeka elokventeco.PELIaPELI - 1. Irigi rapide antauxen, eksciti al rapida kurado aux simple al foriro: Iu kamparano pelis brutojn sur la herbejon. Ne pelu tiun, kiu mem forkuras. Li forpelis siajn piedojn. Kiam kato jam formangxis, forpelado ne helpos. Elpeli iun el la mondo de la vivuloj. Faru viajn taskojn atente, ne iele trapele. / 2. Kuri por atingi, persekuti: La sorto min kruele pelas. Plej juna katido musojn jam pelas. Pli efike ol bato pelas malsato. / 3. Alvenigi iun al iu stato aux ago; instigi: Kio pelis vin al la krimo? / 4. Intensigi ian senton gxis ia punkto: Vi mem pelis la malamon. Sxi peladas la singardemon.PELTOPELTO - Speciale preparita felo, gxenerale belhara, uzata kiel vesto aux garnajxo: Sxi portis palton kun randoj el vulpa pelto. Mi ne malvarmigxis, cxar mi estis vestita per varmega peltajxo. Cxi tiun vintron peltaj botoj estas modaj. La peltisto kudros por mi belan peltajxon.PENDIPENDI - 1. Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera, ne tusxante la teron aux plankon: Sur la muro pendis belega bildo. Tie staris la hundo kun elpendanta lango. Malpendigu cxi tiun pentrajxon, cxar mi ne sxatas gxin! Super la pordo de la butiko pendis lumigebla elpendajxo. Li donacis al sxi belajn orajn orelpendajxojn. / 2. Esti levita de sur la tero per sxnuro cxirkaux la kolo, kaj morti de premsufoko: Longe sxtelas sxtelisto, tamen fine li pendos. Por pendigi sxteliston, antauxe lin kaptu. En dom' de pendigito pri sxnuro ne parolu. Pendonto ne dronos. Li ne plu volis vivi kaj decidis sin pendumi. / 3. Resti senmove super iu aux io, sxvebi: La luno pendis en la cxielo. La balono flugpendis en la aero.PENETRIFPENETRI - 1. Enigxi en ion, trairante la eblajn barojn: Neniu sxtelisto kapablos penetri en nian domon. Al koro penetro per okula fenestro. Cxu vi auxdis pri la penetrado de armeno en nian landon? La suno ne sukcesas trapenetri la nubojn. / 2. Plene ekposedi, emocii, absorbi (pri sentoj): Min penetris granda gxojo, kiam vi diris bonan novajxon. Li montris nepenetreblan vizagxon. Espereble mi sukcesos penetrigi tiun ideon en sxian cerbon. / 3. Malkovri, diveni: Mi sukcese penetris tiun sekreton. Sxi min penetre rigardis. Li estas penetrema homo, facile penetranta kasxitajxojn.PENIPENI - Strecxi la korpajn aux mensajn fortojn, por atingi rezulton: Mi penis amikigxi kun ili, sed mi ne sukcesis. Kiom ajn oni penas, per forto placxo ne venas. Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. Li penadas eviti sian punon. Li estas penema lernanto. Mia laboro estas peniga (postulanta penon). Kion vi pripenas, tio al vi venas. Sxi senpene lernas Esperanton (sen ia peno, facile).PENSIOtPENSIO - Sumo, konstante kaj periode pagata al ne plu laboranta salajrulo kiam tiu atingis difinitan agxon kaj laboradis dum difinita nombro da jaroj: Mia pensio estas tre malgranda. Multaj homoj aligxis al kuraca kaj pensia asekuroj. Oni ne pensios vin, se vi ne laboros. Mia patrino jam pensiigxis. Li ankoraux ne atingis agxon de pensiigxo. Miaj geavoj estas pensiuloj.PENTIIPENTI - Senti bedauxron pro farita kulpo kun deziro ripari gxin kaj ne plu rekulpi: Li tutkore pentis pri sia peko. Se lupo ekpentis, sxafo atentu. Vi eraris kaj via pento ne savos niajn rilatojn. Mi vin pentigos pri via perfido! Edzigxo tro momenta estas longapenta. Sxi volas ripari sian kulpon per bonaj agoj - sxi pentofaras.PERCEPTOPERCEPTO - Scio, kiun ni akiras pri la ekstera mondo pere de niaj sensorganoj, aux pri ni mem pere de la konscio: Via percepto de amo estas stranga. La libro montras, kiel la auxtoro perceptas la mondon. Tiu sxangxo estas apenaux perceptebla. Sxia perceptado de koloroj estas malbona.PERDIPERDI - Nevole senigxi je posedajxo, kaj pli precize: 1. Akcidente cxesi posedi havajxon: Mi perdis mian sxlosilon. Perdinta la kapon pri haroj ne ploras. Kiel akirite, tiel perdite. Kiu multe profitas, ankaux perdon ne evitas. Li disperdis sian havon per dibocxa vivado. Kiu fremdan avidas, propran forperdas. / 2. Akcidente cxesi posedi ian bonon, avantagxon: Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. Perdigxas per pruntedono amiko kaj mono. / 3. Ne gajni ion, kion oni povus ekposedi: Vi ne multon perdis per via foresto - la arangxo tute ne estis interesa. Prokrastita ne estas perdita. / 4. Vante uzi: Mi nur perdis la tempon atendante ilin. Imiti grandsinjoron, perdi baldaux la oron. Vi perdigas mian tempon per viaj stultaj paroloj! / 5. Ellasi akcidente; ne plu teni, vidi, senti iun, ion malaperanta: Pli bone estas reiri, ol perdi la vojon. Post perdigxo en la arbaro mi ne plu iras sola en la arbaron.PEREIhPEREI - 1. Perdi la vivon per akcidenta morto: Sxia filo pereis en batalo. Malamikoj pereigis la sxipon kun homoj. Inter la multe da hundoj la leporo pereas. / 2. Neatendite detruigxi, neniigxi: Felicxo legxon ne obeas, subite naskigxas, subite pereas. La fruktoj de lia laboro neniam pereos. Cxiuj liaj vortoj pereis vane. Via agado donis pereigajn rezultojn.PERFEKTA(PERFEKTA - 1. Havanta cxiujn kvalitojn kaj nenian mankon: Neniu homo estas perfekta. / 2. Havanta cxiujn kvalitojn necesajn en sia speco: Sxi elkreskis kiel perfekta belulino. Vi perfekte kantas! Ni longe staris cxe la pentrajxo kaj admiris gxian perfektecon. Mi volas perfektigi mian lingvoscion, pro tio mi vizitos perfektigan kurson. La priskribo estas perfektigebla. Sxi volis perfektigxi en Esperanto. Vi estas vera perfektisto, kiu neniam estas kontenta pri siaj faritajxoj. La projekto jam estas preskaux preta. Restis nur kelkaj neperfektajxoj.PERFIDIPERFIDI - perfidi 1. Mallojale forlasi iun kiu estas en dangxero; mallojale endangxerigi aux malservi la interesojn de iu persono aux de grupo, al kiu oni apartenas, por profito de alia malamika persono aux grupo: Sxtelisto sxteliston ne perfidas. Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas. Sxi estas perfida al sia estro. / 2. Mallojale trompi ies konfidon; mallojale cxesi esti fidela al iu: Li perfidis sian edzinon. Cxe plej granda fido memoru pri perfido. Cxiuj krom mi sciis pri la perfidajxo de mia edzino. / 3. Malkasxi, konatigi ion, kio devis resti sekreta: Vi perfidis mian sekreton! Ne amikigxu kun li, cxar li estas perfidulo. PERPLEKSA1PERPLEKSA - Sxanceligxa pro senkonsileco, hezitanta inter pluraj kontrauxaj decidoj: Sxi sxajnas perpleksa kaj ne scias, kion fari. Anglaj vortoj skribigxas kaj elparoligxas malsame - tio al multaj kauxzas perplekson. Lia demando pri mia persona vivo min perpleksigis. Mi sukcesis venki mian perpleksecon. PERSEKUTI PERSEKUTI - 1. Persiste postiri por atingi aux malamike trakti: La vulpo persekutis leporon. Mi kredas, ke mi estas persekutata. Mi vivas en konstanta persekutigxo. Li rimarkis sian persekutanton. / 2. Konstante kruele turmenti, maltrankviligi: Oni persekutadis sorcxistojn antauxe. Min persekutas doloraj rememoroj. / 3. Fari al iu proceson, voki iun antaux jugxiston: Ni intencas persekuti sxuldanton. Persekutisto estas oficisto, oficiale komisiita plenumi la decidojn de tribunalo.PERSISTIPERSISTI - 1. Energie dauxrigi, ecx malgraux cxiu ajn malhelpajxo, tion, kion oni komencis fari aux pensi: Li persistis cxe sia opinio. Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro. Mi ricevis tiun postenon nur pro la persista strebado. Sxia persisteco helpos sxin multon atingi en la vivo. Persistejo estas loko en fortikajxo aux regiono, arangxita por la lasta defendado. / 2. Longe dauxri: Tiu tendenco ankoraux persistas. Ni ne iris promeni pro la persista pluvo. PERSPEKTIVO#PERSPEKTIVO - 1. Prezento de objektoj laux la diverseco de aspektoj, kauxzita de ilia malproksimeco kaj pozicio: La mezepokaj pentristoj ne sciis la perspektivon. La aleo estis desegnita perspektive. / 2. Aspekto, kiun prezentas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, objektoj vidataj en la malproksimo: De tiu monto oni gxuas belegan perspektivon. / 3. Aspekto, sub kiu oni prezentas al si pli aux malpli malproksiman okazon: Kion vi pensas pri perspektivoj de la Esperanto-movado? Sxia laboro estas senperspektiva. Estis tute senperspektive.PERSVADIPERSVADI - Sukcesi per emocivekaj argumentoj konduki iun al ia ago: Li provis persvadi min veturi kun li, sed vane. Sxi cxiel persvadas al li, ke li edzigxu al sxi. La persvado estas la celo de cxia elokventeco. La parolo de vendisto estis tiom persvada, ke mi acxetis tiujn bombonojn.PERTURBOPERTURBO - 1. Malordo en la korpo pro malbona funkcio de iu organo: Mi havas perturbojn en la sanga cirkulado. Ne mangxu multe - ja via digestado estas perturbita. Lia hepato malfunkcias kaj perturbigxas la cirkulado de la sango. / 2. Malordo aux nefunkciado de masxino, aparato, elektra cirkvito: Kio kauxzis la perturbojn de televida ricevado? Kiom kostos senperturbigi cxi tiun aparaton? / 3. Rompo de la reguleco cxe fenomeno: Sciencistoj rimarkis rotaciajn perturbojn de la planedo.PESIPESI - 1. Mezuri la pezon de objekto: Pesu cxi tiujn orangxojn, mi petas. Se nun estus pesita mia cxagreno, gxi estus pli peza ol la sablo cxe la maroj. Sxi staris sur la pesilo kaj ridetis - sxia pezo malgrandigxis. La suno proksimigxas al la stelaro de Pesilo. La vendisto faris falsan peson. Pripesu al mi unu kilogramon de terpomoj, mi petas. Bebojn oni pesas per bebopesilo kaj leterojn - per leterpesilo. Por ekscii la pezon de la juveloj, metu ilin sur pesileto. La astronomia etero estis opiniata nepesebla. / 2. Esplori la relativan valoron aux gravecon de io, taksi, ekzameni: Li cxiam longe pripensadas kaj pesadas cxiun sian vorton. Cxiam okazas pesado de motivoj por kaj kontraux. La pesiltaso de Temisa foje levigxas, foje mallevigxas.PETOLIPETOLI - 1. Uzi sian troon da energio en sencelaj viglaj ludaj movoj: La hundeto petolis cxirkaux miaj kruroj. Karulo mia, ne petolu! Sxiaj belaj petolaj (petolantaj) haroj brilis en la lumo de la luno. Via infano estas tre petolema, sed mi ne sxatas tian petolemon. Vi devas esti bona infano, alie ankaux via infano estos petolulo. Li sxatas petoladi kun virinoj. / 2. Senkonsidere kaj infanece amuzi sin per gaje sxercaj, placxe malicetaj agoj aux paroloj: Petolu, dibocxu, sed sorton ne riprocxu. Vi transpetolos la grandan pasxon de via vivo, se vi estos tia nepripensema. Lia mieno konstante sxangxigxas: jen gxi estas serioza, jen petola. Pri siaj petoloj sxi cxiam kulpigis nur min.PEZIPEZI - 1. Fari, pro la altiro de Tero, konstantan premon sur subtenantan objekton aux konstantan tiron sur pendigantan objekton: La valizo pezas dudek kilogramojn. Malgranda pezo, sed granda prezo. Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero. Via pakajxo havas plipezon de du kilogramoj. Mi perdis la egalpezon kaj falis. / 2. Sentigi al iu tian premon aux tiron: La katenoj tro pezis por rapide iri. Sur cxeval' de najbaro la sxargxo ne pezas. Mi estas malpeze vestita. / 3. Esti preme gxena, laciga, sufoka: Mi ne povas forgesi la zorgojn, kiuj tiel pezas sur mia koro. Por amiko komplezo neniam estas tro peza. Pro la pezeco de stomako mi sentas min malbone. Tiu cxi sciigo pezigos la korojn. / 4. Havi gravecon, influon: La vorto de nia estro pezas (havas influon).PIAPIA - Sincere kaj ame respektoplena al Dio kaj religiaj aferoj: Mia avino estas pia kredantino. Sxi vivis tre pie. Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo. Sxajnas al mi, ke lia pieco estas malvera. Se ezoko piigxis, gobio ne dormu. Ecx inter piuloj ne mankas pekuloj. Tiu junulo faras maljustajn agojn kaj diras malpiajn vortojn. En busxo Biblio, en koro malpio. Tiuj malpiuloj tute ne respektas Dion!PIKIPIKI - 1. Pli malpli profunde enigi pinton en ion: La pikilo de la erinaco pikis al mi la fingron. Sur la planko estis najlo kaj mi pikigxis je gxi. Vi varmigos serpenton, gxi al vi enpikos la denton. Mi devos trapiki la orelojn por ke mi povu porti orelringojn. / 2. Malagrable kaj akre eksciti la sensojn: Estis ege malvarme kaj la frosto pikis mian vizagxon. Mi ne sxatas la pikojn de arda suno. Kion mi faru pri cxi tiu piketado en la piedoj?! / 3. Koleretigi, inciti, vundeti: Al vi oni predikas, kaj nin oni pikas. Pro vorta piko ofte perdigxas amiko. Li estas pikema kaj ofte pike kun mi parolas. / 4. Agrable kaj vigle eksciti la sentojn: La pipro iom pikis la langon. Mi sxatas liajn pikantajn sxercojn.PINCXI PINCXI - Premi inter du fingroj aux inter du pecoj: La patrino kolerigxis kaj pincxis la orelon de sia infano. La kaprinoj pincxis la herbon. Lia pincxo estis dolora. Mi bezonas nur pincxajxon da salo por la salato. Por forigi nebezonatajn haretojn oni uzas pincxilojn.PINTO@PINTO - 1. Akuta kaj pika ekstremo: Mi pikis mian fingron per la pinto de kudrilo. La trancxilo estas pinta. Li pintigas la krajonon, cxar gxi estas senpinta. / 2. Maldika ekstremo de objekto, pli kaj pli mallargxigxanta al la supro: / La pinto de la monto estas blanka pro la negxo. La afero ne staras sur pinto de ponto. La turoj pintas al la cxielo. Unu el la simboloj de Esperanto estas kvinpinta verda stelo. La panpinton lasu al mi! / 3. Ekstremo de korpoparto: Mi havas tiun vorton sur la pinto de la lango. Li vidas nur gxis la pinto de sia nazo. Sxi dancis piedpinte.PISTI2PISTI - Pecetigi aux pulvorigi per ripetaj batetoj: Mi pistas pipron por salato. Se vi pistos malsagxulon en pistujo, lia malsagxeco de li ne apartigxos. Pli bone pistomiksu pipron kaj salon. Cxi tiu pistajxo estas malmola. Gxin ne eblas pecigi per pistado. La regxo volis dispisti (subpremi) la pastraron.PLADOPLADO - 1. Malprofunda, granda speco de telero, sur kiu oni arangxas kaj disportas mangxajxojn, disdonotajn al cxiu kunmangxanto: Sur la tabloj estis pladoj kun diversaj mangxajxoj: viando, fisxo, fromagxo, legomoj kaj tiel plu. Metu la tasojn sur la pladetojn, mi petas. / 2. La mangxajxo, entenata en tiu vazo: Sxi kapablas kuiri bongustajn pladojn. Brava batalanto kontraux plado bolanta. Ni mangxis salaton antauxplade. / 3. Cxiu el la diversaj mangxajxoj, kiuj konsistigas menuon: Kiun pladon vi konsilus al mi?PLANOPLANO - 1. Desegno, prezentanta konstruon, urbon aux regionon kaj montranta la situacion, la proporciojn kaj la rilatojn de la diversaj partoj: Antaux la kongreso ni ricevis gvidlibron kun planoj de la urbo. Ni jam havas konstruplanon de la nova konstruajxo. / 2. Antauxe pripensita kaj ordigita arangxo de efektivigota verko aux entrepreno: Cxu vi jam havas planon por la somero? Mi planas vojagxi al Euxropo. Lauxplane devas veni cent homoj. Senplana aktiveco estas nur vana movigxemo. Mi promenis senplane. / 3. Rilata malproksimeco, en kiu trovigxas vidajxoj, aux en kiu estas perspektive metataj prezentajxoj en desegno aux pentrajxo: Sur la antauxa plano de la desegno staris la bukedo de rozoj. Ni devas meti niajn personajn dezirojn sur la lastan planon. / 4. Cxiu parto de filmo, kiu estis fotita sen loksxangxo de la kamerao, kaj povas dauxri de unu sekundo gxis pluraj minutoj: Ili ofte estas montrataj en la unua plano.PLATAPLATA - 1. Prezentanta malgrandan dikecon kompare kun la du aliaj dimensioj: Tiu planto havas verdajn, maldikajn kaj platajn foliojn. Bonvolu doni al mi tiun cxokoladan platon. La knabo platigis sian nazon sur la fenestra vitro. La ciferplato de mia brakhorlogxo brilas en la mallumo. / 2. Prezentanta malmultajn aux neniomajn reliefajxojn: Nia lando estas suficxe plata. Mi prizorgas la florojn, kiuj estas en la interetagxa platajxo de la sxtuparo. Li havas truon en la manplato.PLAUXDIPLAUXDI - 1. Eligi specialan bruon batigxante kontraux plataj suprajxoj aux batate per io plata: Kontraux la sxipo plauxdas maro. Min malgajigas plauxdo de la pluvo. La akvo plaudigxis (ekplauxdis) pro la saltantaj fisxoj. / 2. Eligi specialan bruon, batante akvon per io plata: Anasoj plauxdis en akvo per la flugiloj. Lavante vestojn sxi plauxdigis la sxauxmon. / 3. Eligi bruon similan al tiu de plauxdanta akvo: Post la spektajxo cxiuj spektantoj plauxdis al la aktoroj. La silenton subite interrompis plauxdado de cxevalaj piedoj.PLEDI<PLEDI - Paroli antaux jugxisto por defendi sian propran aferon aux tiun de sia kliento: Mi ne sukcesis trovi advokaton por pledi. Gravaj argumentoj pledas por la gxenerala akcepto de Esperanto kiel internacia lingvo. Lia pledo ne estis konvinka kaj la jugxisto decidis lin puni. Cxu vi povus okupigxi pri la pledado?PLEKTIPLEKTI - 1. Kunigi plurajn fadenformajn objektojn, multfoje kaj regule interkrucigante ilin: Mi cxiutage plektas harojn de mia filino. Sxi enplektis perlojn en siajn harojn. Ni interplektis la manojn kaj komencis pregxi. Li cxirkauxplektis sxin per siaj brakoj. Cxiuj lauxdis sxian belegan harplektajxon. Liaj paroloj estis traplektitaj per diversaj citajxoj. / 2. Elfari objekton, multfoje krucigante fadenojn, sxnurojn kaj simile unu kun la alia: La araneo plektas reton. Gxi konsistas el plekto da sxnuroj. Ni malplektis la intrigon.PLENDIYPLENDI - 1. Esprimi per vortoj sian doloron, cxagrenon: La infano plendis pro doloro. De plendo kaj ploro ne forigxas doloro. Sxi rigardis al mi plende. Mi cxion suferas neplendante. / 2. Esprimi per vortoj, ke oni estas malkontenta pri io aux iu: Sxi plendis, ke vi batas sxin! Se neniu plendas, neniu defendas. Senfara plendo ne estas defendo.PLEZUROPLEZURO - 1. Kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de niaj sentoj: Mi sportas nur por mia propra plezuro. Por cxiu plezuro devas esti mezuro. Mi plezuras (sentas plezuron) cxe kantado. La spektaklo estis plezuriga. Sxi estas gaja malgraux cxiuj malplezuroj. Cxe la malfelicxo de via amiko ne plezurigxu. / 2. Agrabla, kontentiga sento, estigata de libera aktiveco de nia psiko: Estas plezuro revidi vin sana. Malhumileco estas kara plezuro. Agxo tro matura ne estas plezura.PLORIuPLORI - Montri sian doloron per larmoj kaj gxemetoj: Kio okazis, ke vi ploras? Ofte kantas la busxo, kiam ploras la koro. Rido matene - ploro vespere. Ne atentu lian ploradon. Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas. Sxi ploregis pri la morto de sia infano. Ne estu tia plorema, vi jam estas agxa! Mi iras al la bebo, cxar gxi ekploris. Cxiuj priploris la mortintan patron.PLUGIPLUGI - 1. Prilabori la teron, trancxante gxin per speciala ilo por prepari semadon kaj kulturon: La patro plugas la teron per du cxevaloj kaj plugilo. Malsagxuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'. Venis sezono de la plugado. La grundo ankoraux ne estas plugebla. / 2. Fari longformajn truojn en io: La boatoj plugas la suprajxon de la lago. La sxipo traplugis, trancxis la maron. Vintre negxplugiloj sennegxigas la vojojn.PLUKIPLUKI - Kapti inter la fingroj, kaj aparte: 1. Rikolti floron, frukton, sxirante gxin tiamaniere de la brancxo: Ni plukis florojn en la arbaro. Mi plukis nur unu frazon el longa teksto. Venis tempo por plukado. / 2. Depreni, delevi malgrandan objekton: Sxi plukis fadeneton de sia maniko. Li priplukis sian onklon (eltiris per ruzo aux trompo monon). / 3. Pincxi, plektri: Bovinoj avide plukis herbon.PLUMPAPLUMPA - Malgracia, maleleganta pro tro krudaj formoj: Iu plumpa viro sidigxis apud mi. Sxi estis plumpa kaj grasa, sed tre bonkora. Lia plumpeco tute ne gxenas virinojn.POLEMIKOPOLEMIKO - Skriba publika diskutado: Mi volas eviti cxiun personan polemikon. Neniun konvinkis viaj polemikaj argumentoj. Mi ne intencas polemiki kontraux ili. Homojn, kiuj okupigxas pri polemikado, oni nomas polemikistoj.POLUIePOLUI - Dangxere malpurigi vivesencan elementon de la naturo: Industriaj fumoj poluas atmosferon. La urbo estas poluita. La polua nivelo de la Balta Maro estas aparte alta. La poleno informas pri la atmosfera poluado. La polueco en la rivero estas tre granda kaj pro tio fiSxoj ne vivas en gxi. Diversaj kemiaj substancoj estas poluajxoj. La lago poluigxis.POLUROPOLURO - Surfaca brilo, ricevita per frotado: La poluro de viaj sxuoj estas perfekta. La patro poluras lignon per polurilo. Mi ankoraux devas poluri mian verkon. Li estas frotita kaj polurita. Tie ni uzos malpoluritajn vitropecojn.POLVOPOLVO - 1. Aro da subtilaj liberaj eretoj de substanco, facile disigxantaj: La vento jxetis al mi polvon da akvo. Mi havas alergion kontraux florpolvo. Polveto el pudro falis sur mian blankan robon. / 2. Tiaj eretoj el tero aux alia substanco al gxi miksita, kusxantaj sur la grundo aux levataj de la vento: La cxaro ekveturis kaj levigxis nubo da polvo. Jxeti polvon en la okulojn. Cxio estas por li kiel polvero sur la tero. Kara, senpolvigu viajn sxuojn. / 3. Tiaj eretoj, kiuj kolektigxas kun malpurajxoj en la domoj: Mi nun visxas la polvon de sur la mebloj. La frato purigas la tapisxon per polvosucxilo. La breto estas polv(oplen)a, mi devas gxin purigi. / 4. Restajxoj de homa korpo: Nur polvo restis de li! Lia korpo dispolvigxis, sed memoro pri li restos por cxiam.POMPOPOMPO - Impona graviga aspekto de lukse ornamita vidajxo: Nia edzigxo okazis kun plena pompo. La pompo de la stilo ne suficxas por kasxi la senenhavecon de la verko. Cxiuj turistoj deziras viziti cxi tiun pompan palacon. La rozoj elegante pompis (estis pompaj).POPULARAGPOPULARA - 1. Facile komprenebla de ne tre instruitaj homoj: Estis facile lerni la lingvon per tiu populara lernolibro. La verkisto zorgas pri la populareco de sia verko por ke gxin komprenu ecx simplaj homoj. / 2. Konata, uzata de la popolo: Tiu opinio estas tre populara en la publiko, sed bedauxrinde gxi estas erara. Post iom da tempo lernu! popularigxis. lernu! popularigas Esperanton. Mi okupigxas pri popularigado de nova kuracmetodo. / 3. Amata, admirata de la popolo aux de aparta homgrupo: Li estas tre populara aktoro. Sxi cxiam estis nepopulara, sed ne malgxojis pro tio.PORCIOPORCIO - 1. Dividita aux disdonata parto de tutajxo: La patro donis al li bonan porcion da batoj. Li perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis. / 2. Dividita aux disdonata kvanto da mangxajxo: Mi deziras porcion da glaciajxo. Ekonomiaj malfacilajxoj - porciolimigo, senlaboreco kaj simile - kauxzis la Hxaoson. En tiu tempo oni uzis porciokuponojn. La registaro porciumis la kafon.POSEDIPOSEDI - 1. Havi rajton aux eblon uzadi ion: Li posedas ecx kelkajn domojn. Ne fidu heredon, fidu posedon. Mi havas posedan dokumenton, ke tiu cxi domo estas mia. Sxi ekposedis belan auxton. Bono posedata ne estas sxatata. Ne tusxu - tiu cxi biciklo estas mia posedajxo! / 2. Havi je sia dispono: Cxu vi jam bone posedas Esperanton? Al posedanto de metio mankas nenio. / 3. Havi: Cxiu medalo du flankojn posedas. Kiu kapon posedas, kombilon jam trovos.POSTENOPOSTENO - 1. Loko, kie soldatoj estas starigitaj, por ion gardi aux batali kontraux iu: Li mortis cxe sia posteno. Ecx dek soldatoj postene staris cxe la pordego. Kvin korpusoj postenis antaux la armeo. Ni postenigis la volontulojn cxe la oriento de la lando. La sxtelistoj postenigxis post la muro. / 2. Cxiu el la oficoj en hierarkia sistemo: Sxia patro okupas gravan postenon. Aux ministran postenon, aux pundoman katenon.POSTULIPOSTULI - 1. Severe peti ion pro sia rajto, auxtoritato aux forto: Sxi postulis sian parton de posedajxo. Kion Dio ne donis, perforte ne postulu. Mi ne metas postulojn al miaj amikoj. Vi devas pagi nun - la pago estas tuj postulebla. Li volas depostuli rajton vidi sian infanon. Mi pruntis al sxi la libron kaj repostulos gxin. / 2. Igi nepre necesa: Tiu laboro postulos multe da tempo. La postuloj por tiu laboro estas tro grandaj.POTENCO POTENCO - 1. Kapablo de io forte efiki: Mi pensas, ke miaj konvinkaj paroloj havis potencon. Plej granda potenco kusxas en la komenco. Nia literaturo kreskas nun potence. Mi dubas pri la potenciga efiko de la terapio kontraux mia malsano. / 2. Kapablo de iu trudi sian volon: En lia mano estas forto kaj potenco kaj neniu povas kontrauxstari al li. Laboro kaj pacienco kondukas al potenco. Barbo potenca, sed kapo sensenca. Antaux tima okulo potencigxas ecx kulo. Ne incitu la potenculon! / 3. Jura aux politika povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn ordonojn: La parlamento havas legxdonan potencon. Iam Romanoj potencis la tutan Mediteraneon. La registaro de nia lando estas tute senpotenca. / 4. Supernatura forto: Mi venkis tiun malbonan potencon kaj savis la homojn!POZI POZI - 1. Preni kaj konservi specialan tenigxon, por esti desegnata, fotografata: Vi estas tre bela kaj povus pozi por artisto. Mi fotis la geamikojn, pozantajn apud belega lago. Konservu la pozon unu minuton! Cxu oni multe pagas por pozado? Li estas pozisto, kiu profesie pozas antaux artistoj. / 2. Alpreni, pli-malpli konscie, tian tenigxon, kiu povas impresi la homojn: Li cxiam volas pozi kiel spritulo. Sxia pozo estis senmova.POZICIO LPOZICIO - 1. Maniero, en kiu objekto aux persono okupas spacon: Mi trovigxis en senmova pozicio, por ke ili ne trovu min. La domo estas en bonega pozicio. Duuma sistemo estas sistemo de kalkulado, bazita sur la pozicia principo skribi nombrojn, kies bazo estas 2. / 2. Loko, okupita en la socio, hierarkio kaj simile: Tiuj personoj okupas elstarajn poziciojn en la movado. Oni proponis repoziciigi min en la universitato. / 3. Loko, kie trupo aux armeo estas postenigita por strategiaj celoj: Komencigxis milito de pozicioj. Ili havas sxancon gajni, cxar ili estas en bonega batalpozicio.PRAKTIKO PRAKTIKO - Apliko de la reguloj aux principoj de arto aux scienco, kontraste kun la teorio: Sxi finis la universitaton kaj komencis medicinan praktikon. Ni faris longajn praktikajn provojn kun nia projekto. Montrigxis, ke la instrumento estas tre praktika. Cxiuj viaj konsiloj estis praktike senutilaj. Homoj venas al la arangxoj praktiki Esperanton. Mi jxus komencis praktikadon. Cxi tie laboras multaj praktikistoj. Povas esti, ke kelkaj flankoj de la regularo poste montrigxos nepraktikaj.PRAVA PRAVA - 1. Havanta opinion konforman al la vero: Li estis prava en sia proceso. Kiu jam havas, tiu pravas. Kolero pravecon ne donas. Kiu tro sin pravigas, tiu mem sin kulpigas. La forestanto cxiam estas malprava. Kiu forton ne havas, cxiam malpravas. / 2. (Se paroli pri opinio) Konforma al la vero: Li senkulpigis sin per la plej pravaj motivoj. Prave punite lauxmerite. Ju pli da havo, des pli da pravo. Pro eraro ne pravigxas la faro.PRECIZAPRECIZA - Gxuste kaj klare difinita ecx en la plej malgrandaj detaloj: Mi bezonas precizan adreson por ke mi povu veni al vi. Ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco. Ni interkonsentis renkontigxi precize je la deka horo. La desegnisto estas fama pro la precizeco de siaj desegnoj. La instruistino estis tre precizema - sxi cxiam postulis precizajn respondojn. Cxu vi povus precizigi la sencon de tiu cxi vorto?PREDIKIWPREDIKI - 1. Parole komuniki al publiko sciojn religiajn: La pastro predikos en Esperanto. Kontraux peko prediku, sed pekinton pardonu. Ecx kontraux pastra prediko trovigxas kritiko. / 2. Insiste rekomendi tion, kion oni kredas vera, bona: Esperantismo predikas amon. Ne prediku knabino al via patrino. Gepatroj, jam tedis al mi viaj predikoj!PREDO&PREDO - Tio, kion oni prenis perforte aux perruze: Piratoj sercxas predojn surmare kaj surborde. Cxasado estas unu el predaj okupigxoj, praktikeblaj kiel amuzigxo. Longe li estis en la arbaro, sed predis neniun cxasajxon. Restis ege malmultaj balenoj pro predado. Sxarkoj estas bonaj predantoj.PREFERI8PREFERI - Decidigxi favore al unu afero aux ago post komparo kun alia: Mi preferas bananojn al pomoj. Mi preferis tion ne fari. La instruistino havas preferon por li. Acxetu kuketojn prefere al bombonoj. Mona donaco estas preferinda. Nia domo havas preferindecon, ke gxi ebligas vendigxi kontraux granda monsumo.PREGXIPREGXI - Turni sin al Dio aux al alia objekto de kulto por tiun honori, aux danki, aux peti de tiu favorajxon: Patrino pregxis pri sia infano, ke li restu viva. Pregxu kore kaj laboru fervore. Sxi pregxadis cxiuvespere. Post la batalo pregxo ne helpas. Mi esperas, ke Dio ekauxdos mian pregxan peton. Malsagxulon oni batas ecx en la pregxejo. Malricxa kiel muso pregxeja. Post la tablopregxo sekvis vespermangxo.PREMIPREMI - 1. Apliki forton sur objekton en kontakto, malvastigante la spacon okupatan de gxi, aux pusxante gxin gxis senmovigxo: Ne premu cxi tiun butonon! Najbaro ne gxemas, kiam boto nin premas. Mi elpremis sukon el la fruktoj. Enpremi en la teron. Sxi trapremis terpomojn kaj faris kacxon. / 2. Fari tiun agon kiel esprimon de sento: Li premis al mi la manon. Sxi etendis la manon por manpremo. / 3. Gxeni, suferigi, kvazaux per troa pezo: La laboro min premas. Malfelicxo komuna estas malpli premanta. Mi cedis al la insista premo de amikoj. La koro premigxas vidante tiun situacion. / 4. Repusxi per superaj rimedoj: Ili premis la malamikojn. Alpremi iun al muro. / 5. Tirane, maljuste traktadi: La malricxuloj estas premataj en nia lando. Li subpremis la homojn.PREMIO-PREMIO - 1. Rekompenco, donacata al la plej indaj: Mia filo ricevis la unuan premion. Jam komencigxis disdono de la premioj. El la dudek konkursaj desegnajxoj oni premios nur tri. / 2. Donaco proponata al acxetantoj aux abonantoj, por stimuli eblajn klientojn: Acxetante komputilon vi ricevos premion!PREPARI=PREPARI - 1. Fari cxion necesan, por ke ia stato aux ago povu efektivigxi: Oni preparas la militon! Ne valoras la faro la koston de l' preparo. / 2. Fari cxion necesan, por ke io povu poste esti utiligata: Nuntempe mi preparas grandan projekton. Pregxon faru, sed farunon preparu. Invitu la gastojn al la tablo, cxar la tagmangxo jam estas preparita. / 3. Meti iun en tauxgan dispozicion, por akcepti novajxon, trapasi ekzamenon kaj simile: Cxu vi jam preparis vin por la diskuto? Mi devas preparigxi por ekzameno. Sxi frekventas preparajn kursojn. Ni kantis senprepare. / 4. Atendi, antauxvidi: Mi estis preparita, ke mi trovos la arangxon seninteresa. / 5. Registri sur komputilan diskon la gvidajn markojn kaj informojn necesajn por gxia posta uzado kun difinitaj diskaparato kaj mastruma sistemo: La frato preparas la diskon. PRESKRIBI2PRESKRIBI - 1. Formale kaj auxtoritate ordoni: Legxoj preskribas ne labori dum dimancxoj. Li ne obeis preskribojn de sia estro. / 2. Ordoni skribe: La kuracisto preskribis al mi bonan medikamenton. Oni ne povas acxeti cxi tiun medikamenton sen preskribo. La preskribitaj medikamentoj estis tre multekostaj. PRESTIGXOPRESTIGXO - Imponeco, influo, akirita per antauxaj agoj, atingitaj rezultoj kaj simile: Li komencis aktori kaj baldaux akiris prestigxon en kino. Hodiaux ni tagmangxis en prestigxa restoracio. La urbo prestigxas pro belaj lokoj kaj agrabla klimato.PRETAPRETA - 1. Tiel arangxita, ke gxi estas disponebla por tuja uzo: La tagmangxo jam estas preta. Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu. Mi pretigis litojn por la gastoj. Bedauxrinde mi scias nenion pri la maniero de pretigado de tiu plado. Cxu vi baldaux finpretigos la programon? / 2. Estanta en tauxgaj dispozicioj por ion fari tuj: Ni estas pretaj veturi. Mi pretas ludi! Cxu vi jam pretigis vin danci? Sxi cxiam montras pretecon por helpi al mi. PRETEKSTO(PRETEKSTO - Sxajna motivo, eldirita por kaSxi la efektivan: Sxi cxiam sercxas pretekstojn por ne fari siajn taskojn. Por Sxafon formangxi, lupo trovos pretekston. Li pretekstis mankon de tempo por rifuzi dangxeran postenon. La auxtoro ne volis doni intervjuon, pretekste, ke li estis tro okupita.PRETENDIPRETENDI - 1. Postuli ion, pri kio oni asertas, ke oni havas rajton super gxi: Li pretendis heredajxon de avino. Sxi malpretendis regxecon. Mi ne havas pretendon super via posedajxo. / 2. Fanfarone kaj memiluzie aserti, ke oni estas ia; fanfaroni pri kvalitoj, kiujn oni kredas havi: Li pretendis, ke li estas granda konato de sporto. Sxi pretendis elegantecon. Ili nur montris ridindan pretendemon.PREVENTIPREVENTI - Antauxmalhelpi (malbonon, malsanon ktp): Trinku vitaminon C, cxar gxi preventas malsanojn. Mi gxojas, ke kuracistoj proponis al mi efikan preventan kuracmetodon. Oni uzas preventilojn por ne gravedigxi. Oni aplikis bakteriofagojn por preventado de disenterio.PREZENTIPREZENTI - 1. Meti ion antaux iu, por ke tiu gxin prenu, vidu aux jugxu: Mi jam prezentis al vi mian proponon, nun vi devas decidi, kion fari. Kion koro sentas, lango prezentas. Tio estas misprezento de la faktoj. / 2. Konduki iun antaux aliaj personoj kaj konigi tiun al ili: Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis. / 3. Starigi antaux ies imago la bildon de iu aux io: Mi tute ne povis prezenti al mi, kiel tio okazis. / 4. Meti antaux ies okuloj imitajxon de io, faritan per parolo, pentrado aux alia arto: Bonvolu klarigi, kion prezentas tiu cxi bildo. Mi longe rigardis la prezenton de batalo en la pentrajxo. Belega vido prezentigxis en la momento de la sunsubiro! / 5. Ludi antaux publiko teatrajxon aux filmon: Mi prezentis la dramon. Cxi tiu spektaklo gxis nun neniam estis prezentita. Cxu vi venos al la filmoprezentado? / 6. Sin montri al ies menso sub unu el siaj aspektoj: La afero prezentas grandan profiton. / 7. Montri la karakterizajn trajtojn de io; konsistigi: Vesto homon prezentas.PREZOPREZO - Vendovaloro de objekto: La prezo de tiu cxi robo estas cent euxroj. Ju pli da acxetantoj, des pli alta la prezo. Eble ni unue rigardu la prezaron (tabelon de varoj kun prezoj). Tiu cxi vino estas prez(o)inda, cxar gxi estas markhava. La bildon li volis cxiapreze akiri. Sxi estas senpreza (ne havas pageblan prezon; senlime valora)! Tiu auxto estas altapreza. Kiel alta estas la veturprezo gxis via urbo?PRINCIPO PRINCIPO - 1. Fundamento, origina elemento kaj fonto: La laboro estas la principo de ricxigxo. La atomoj estas la principo de la korpoj. / 2. Fundamenta verajxo, sur kiu bazigxas rezonado, scienco, arto kaj simile: Oni ofte uzas la principon de Paskalo por diversaj kalkuloj. Ne ekzistas principa diferenco inter Esperanto kaj la naciaj literaturaj lingvoj. / 3. Gxenerala regulo, rigardata kiel gvidilo de konduto: Li restis fidela al siaj principoj. Principe la cxefa administrado de Universala Kongreso estas prizorgata en la Centra Oficejo.PRIVATA1PRIVATA - 1. Plenumanta nenian oficialan rolon: Mi estas privata instruisto (lernantoj venas al mi por lerni). La prezo de tiu komputilo estas tro alta por privatulo. / 2. Rezervita al difinitaj personoj, ne publika: Dum la privata kunsido de la Akademio ni pridiskutis multajn gravajn demandojn. Mi neniam prezentos mian ideon publike, antaux ol gxi private estos tute mature elprovita. / 3. Koncernanta nur unu personon kaj ne la aliajn: Tio estas privata domo, vi ne rajtas cxi tie esti! Vivon privatan kasxu la muroj. Vi malrespektas privatecon de mia vivo! PRIVILEGIO wPRIVILEGIO - Aparta rajto aux favoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto: Vi ne havas ian personan privilegion super tiu cxi lingvo. Havi laboron ne estas privilegia rajto de homo. Ili privilegiis unu rason, sed forpelis alian. Min interesas, cxu iam malaperos privilegiiteco de tiu religio. Bedauxrinde ankoraux ekzistas divido de la socio je privilegiuloj kaj subuloj.PROBABLA!%PROBABLA - Tia, ke por gxia efektivigxo ekzistas plimulto da sxancoj (se paroli pri okazajxo): La inflacio en nia lando estas probabla. Sxi alvenos probable post unu monato. Cxe manko de certeco oni devas kontentigxi je probableco. La probableco de lia vizito cxe tia horo estas tre malgranda. PROCEDURO"PROCEDURO - 1. Maniero, en kiu estas kondukataj aferoj konforme kun la kutimo, statuto, reglamento aux legxo: Tio estas mia unua kontrakto, pro tio mi nenion scias pri la proceduroj. La sxtatoj agas kadre de sia procedura memstareco por atingi la celojn. Nia lando strikte proceduras pri enirvizoj. / 2. Parto de komputila programo, kiu plenumas apartan taskon kaj poste redonas la regadon al la cxefprogramo, kiu vokis gxin: Komputa sistemo konsistas el programoj, proceduroj, reguloj kaj eventuale dokumentoj.PROCESO#EPROCESO - 1. Jugxafero, jure submetita al tribunalo: Ni gajnis la proceson. Komencigxis proceso, mono fluas sen cxeso. Sxi procesos kontraux li pri kompenso de la perdoj. Li havas monon kaj estas procesema, pro tio li ne timas procesi. / 2. Procezo: Tiu proceso de unuformigxado iros en la lingvo internacia multe pli rapide.PRODIGI$PRODIGI - Malavare disdoni: Li prodigis sian tutan heredajxon. La tuta mono jam estas prodigita al malricxuloj. Sxi estas bone konata pro sia regalemo kaj prodigo. Multaj volas amikigxi kun prodigaj homoj.PRODUKTI%PRODUKTI - 1. Estigi vivajxojn aux senvivajxojn per natura evolupovo: Cxi tiuj arboj produktas pomojn. Miaj geavoj vivas el la produktoj de sia bieno. Via imago estas tre produktema. Iujn bestojn estas malfacile reprodukti, se ili vivas en mallibereco. Mia patrino scias multon pri reproduktado de diversaj floroj. / 2. Fari el krudaj materialoj substancojn aux objektojn utilajn por la homoj: Nia lando produktas komputilojn. Mi ne ricevos multe de la akiritaj produktajxoj. Tio estas tre produktiva (kapabla produkti) entrepreno. Sxi acxetas ekoproduktojn, kiuj ne malutilas al la medio. Subproduktado (produktado de la varo, malsupera al la acxetkapablo de la konsumantoj) kauxzis prezaltigon.PROFESIO&PROFESIO - Cxiu okupo, per kiu oni akiras vivrimedojn: Mi deziras komenci la profesion de instruisto. Li estas profesia aktoro. Sxi faras sian laboron tre profesie. Mia patro profesias kiel kuracisto. Mi scias multajn profesiulojn, kiuj povus helpi al ni.PROFETO'PROFETO - 1. Homo, kiu deklaras sin inspirita de iu dio kaj rivelas ties mesagxojn: Oni diras, ke Mahometo estis profeto. Neniu estas profeto en sia urbeto. Sxi estis fama profetino. Mi ne kredas je tiu profetajxo. / 2. Homo, kiu pretendas kapablon antauxdiri estontajxojn: La profeto diris, ke venas malbona tempo. Vera kiel vorto de profeto. Multaj venis por auxskulti lian profetan parolon. Ili profetas malverajxojn.PROFITI(PROFITI - 1. Ricevi utilon, gajnon, avantagxon el io: Mi profitis pro la vendo de tiuj varoj. Du militas, tria profitas. Peke akirita ne estas profita. Lia malprofita negoco profitigas alian firmaon. Profitemaj (profitamaj) homoj sercxas nur profiton. Scioj povas esti bona profitilo. Vi ja ne vendas varojn senprofite! Cxu via negoco estas profitodona? / 2. Fari uzon de oportuna cirkonstanco: Mi profitis la okazon por bani min. Profite de sxanco por montri siajn kapablojn, li partoprenis la konferencon.PROFUNDA)HPROFUNDA - 1. Tia, ke gxia fundo estas tre malproksima de la suprajxo, bordo, aperturo: Cxi tiu lago estas tre profunda. Granda Sxipo bezonas profundon. Ne konante la profundecon, ne iru en la riveron. Gardu vin kaj ne falu en profundegajxon. Donu al mi malprofundan teleron, mi petas. / 2. Havanta ian difinitan dimension en tiu direkto: La skatolo estis malgranda, profunda nur je 3 centimetroj. / 3. Etendigxanta malsupren, atingante gxis tre malproksime de la suprajxo: Estos malfacile elSxiri la arbon pro la profundaj radikoj. FiSxo granda nagxas profunde. / 4. Atinganta la fundon de la aferoj: Sagxo abunda, sed ne profunda. Mi volas profundigi miajn sciojn pri medicino. Li profundigxis en siaj pensoj. Sxi tiel enprofundigxis en la libron, ke ecx ne rimarkis mian alvenon. / 5. Metafore granda, forta: Cxie estis profunda mallumo.PROGNOZO*/PROGNOZO - 1. Konjekto pri okazontajxo bazita sur difinitaj signoj: Laux cxiuj prognozoj la nombro de homoj en nia lando ne plu kreskos. Laux la veterprognozo estos varme cxi-semajne. Oni prognozas sxtormon por morgaux. / 2. Antauxkalkulo pri la fino aux evoluo de malsano: Li ekauxdis mortan prognozon.PROGRESI+PROGRESI - Antauxeniri al supera grado de disvolvigxo: La preparoj por la kongreso progresas. Vivu, progresu, sed lerni ne cxesu. Tiun cxi libron sxatas multaj progresantoj de Esperanto. Rapida progreso de la malsano malfaciligas la kuracadon. Sxi rapide progresadis en sia metio. Por la progresado de la lingvo estas uzado de gxi. Li tre helpis progresigi nian aferon. Edukado malprogresas en tiu lando.PROJEKTO,PROJEKTO - 1. Ideo, proponata kiel efektivigota: Kiaj estas viaj projektoj por la somero? Oni jam projektis la ekskurson. / 2. Plano, proponata por efektivigi tiun ideon: Via organizo proponis interesan projekton. Ili prezentis kontrauxprojekton (oponanta projekto pri la sama temo). / 3. Dosiero pri konstruota masxino, domo kaj simile, entenanta cxiujn necesajn klarigojn, desegnojn, procedojn de konstruado, kostojn kaj tiel plu: Ni jam havas projekton de la domo, laux kiu oni konstruos gxin. La nova stadiono jam estas projektita.PROKLAMI-PROKLAMI - Oficiale kaj publike anonci: Oni proklamis lin regxo. Hieraux estis proklamitaj la rezultoj de vocxdonado. Mi ne atendis la proklamon de milito. Jam pasis multaj jarcentoj de la proklamado de nia sxtato. PROKRASTI.PROKRASTI - Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas: Ni prokrastu cxi tiun diskuton gxis la sekva kunsido. Ne prokrastu gxis morgaux, kion vi povas fari hodiaux. Prokrastita ne estas perdita. Tiu tasko ne toleras prokraston. La katastrofo ne estis prokrastebla. Vi estas tro prokrastema kaj cxi tiu via eco gxenas por via laboro. Mi senprokraste skribos la leteron.PROMENI/PROMENI - Iri de loko al loko por plezuro aux sano: Mi iros promeni, cxar la vetero estas tre bona. Kiam kato promenas, la musoj festenas. Cxu via cerbo foriris promeni?! Sxi iris iom dormi post la promeno. Promenado estas tre utila por la korpo. Vi sekretos al edzino, sxi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino. Iru promenigi la hundon. Ni renkontigxu kaj iru al la promenejo.PROMESI0PROMESI - 1. Certigi, ke oni faros aux donos: Mi promesis acxeti ludilon al mia infano. Ofte mano forgesas, kion busxo promesas. Plena estas la infero de promesitaj aferoj. Kiu promesojn faras, tiu ne avaras. / 2. Doni motivon por esperi, ke io farigxos, okazos: La vetero promesis esti favora. Tiuj cxi projektoj aperas en la formo de dikaj libroj kun la plej multepromesaj frazoj. Mi ne kredas je tiu promesplena elpensajxo.PROMOCII1PROMOCII - Altigi al iu pli alta grado, ofico: Li promociis min direktoro. Episkopo volis esti promociita al kardinaleco. En tiu dokumento temas pri promocio de Esperanto en la mondo. Sxi revis promociigxi cxe sia laborejo.PROPRA2PROPRA - 1. Apartenanta ekskluzive al iu aux al io: Esperanto estas propra apartenajxo de neniu nacio. Propra opinio ne estas legxo por alia. Tio apartenas propre al mi. La rido estas proprajxo de la homo. Sxi proprigis al si miajn manierojn! Ne miksu vin en malproprajn aferojn. / 2. Apartenanta ekskluzive al la subjekto de la propozicio: Tio estas mia propra infano. En la propra sia domo cxiu estas granda homo.PROSPERI3PROSPERI - 1. Esti en kontentiga, sukcesa stato: Ni gxojas, ke nia firmao prosperas. Sxi tre prizorgis la gxardenon, pro tio cxio prosperis tie. / 2. Okazi al iu, kiel kontentiga rezulto de penado: Al ni solaj prosperis ne perdi monon. La nova legxo tute ne prosperos al niaj landanoj. Prospero de via familio nun dependas nur de vi. Nia urbo estas suficxe prospera. Li malprosperis en sia negoco. Sxi provis fari tion multfoje, sed sxiaj provoj estis malprosperaj.PROTEKTI4PROTEKTI - 1. Helpi iun per sia influo kaj auxtoritato: Kiun regxo protektas, tiun ministro elektas. La kongreso estas sub alta protektado de nia prezidento. Liaj protektaj vortoj helpis al sxi ricevi tiun postenon. / 2. Defendi, gardi kontraux minaco: Unu malamiko pli difektas ol cent amikoj protektas. Mia pli agxa frato prenis min sub sian protekton. Sxi nenion timas, cxar sxi havas bonan protektanton. Via koramiko estas tre protektema.PROTESTI5`PROTESTI - Fari formalan deklaron kontraux io, kion oni opinias nejusta aux nevera: Ili protestis kontraux mia decido. La valideco de lia testamento estis protestita. Kontraux tiu formo protestas mia lingva sento. Kontraux neesto ne helpas protesto. Sendemanda ekprotesto estas ofte kulpatesto. La protestantoj trankviligxis kaj decidis lasi la aferon.PROVIZI6PROVIZI - 1. Fari, ke iu aux io ricevu en pli-malpli granda kvanto ion bezonatan: Mia edzo provizas min je cxio necesa. Observu, cxu suficxos la provizo de trinkajxoj. Por vojagxo al Svedio mi provizigxis je varmaj vestoj. Sxi facile enprovizas sciojn en sia memoro. / 2. Almeti ion al objekto por gxin kompletigi: Ni devos provizi la cxambron per mebloj. Komencigxis provizado de nia domo per novaj fenestroj. Cxu vi havas provizan radon en via auxto? / 3. Prizorgi: Li provizas la bezonojn de sia filo. PROVIZORA7@PROVIZORA - Destinita por nelongdauxra uzo, sed anstatauxota de definitiva: Dum cxi tiu ponto estos renovigata, bonvolu uzi provizoran ponton, kiu estas apude. Tio estas nur provizora rimedo por la solvo de la problemo. Sxi provizore bandagxis min gxis la veno de kuracisto. Mi estis provizore komisiita pri tiu posteno.PROVOKI8PROVOKI - 1. Eksciti al batalo, disputo kaj simile, montrante sin atakema: La artikolo provokis multajn legantojn reagi arde. Mi estis provokita agi tiamaniere! Li parolis per provokanta tono. La aktoro ignoris cxiujn provokojn de la gazetistoj. Mi ne plu respondos al ilia provokado. Ili provoke mokis min. Ne atentu lin, li estas provokema. / 2. Estigi kvazaux per elvoko: Kiu provokis malpacon? La bildo estis provoka.PRUDENTA9KPRUDENTA - 1. Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laux la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj: Mi ne estas prudenta homo - mi ne sxatas pripensadi cxion. Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta. Kiu prudenton ne havas, tiun sagxo ne savas. Auxskultas prudente, kiu auxskultas atente. Finfine li prudentigxis kaj ne plu agas erare. / 2. Kiu moderigas sian konduton laux la cirkonstancoj: Lia prudenta propono revivigis nian firmaon. Ricxigas ne enspezo, sed prudenta elspezo. Cxiu vivas laux sia prudento kaj sento. Kio povas prudentigi tiun senprudentan knabinon?PRUNTE:PRUNTE - Kun kondicxo redoni post difinita tempo: Mi ne prenas prunte kaj prunte ne donas. Mi pruntos iom da mono de mia najbaro. Li dentojn prunti ne bezonas. Vi devas redoni la prunton. Perdigxas per pruntedono amiko kaj mono. Mi alpruntos la robon, sed vi ne malbonigu gxin. Nia lingvo depruntis kelkajn vortojn de aliaj lingvoj. Sxi prunteprenis kelkajn dolarojn kaj promesis baldaux redoni.PRUVI;PRUVI - 1. Montri per rezonado aux faktoj, ke io estas vera: Mi sukcesis pruvi mian senkulpecon. Lia krimo jam estas pruvita. Ili senpruve min akuzis. / 2. Esti la pruvo de io: Tio pruvas la facilan lerneblecon de Esperanto. Larmoj pravecon ne pruvas. Komparo ne estas pruvo.PUBLIKO<PUBLIKO - Cxiuj homoj, kiuj ne apartenas al difinita instanco, sekve: 1. Cxiuj, escepte de auxtoritatuloj, organizantoj, fakuloj kaj simile: Ni pendigis anoncon por la publiko. Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko. Ili decidis ne publikigi siajn intencojn geedzigxi. Sxi laboras en publikutila institucio. / 2. Cxiuj, kiuj cxeestas la spektaklon aux kunvenis por auxskulti: La tuta publiko aplauxdis la aktorojn. Mi devas venki mian timon de la publikeco. Oni jugxis tiun krimon malpublike. / 3. Cxiuj, al kiuj estas destinita libro, gazeto kaj simile: La libro celas tre vastan publikon. Mi respondos al via letero ne private, sed publike. Cxi tie vi povas trovi diversajn publikajxojn. Jam malmulte restis atendi gxis la publikigo de mia libro.PUFO=PUFO - 1. Plenblovita aux plensxtopita elasta saketo, cilindro kaj simile, uzata por segxoj, fenestraj kontrauxventiloj kaj simile: Estas tre komforte sidi en cxi tiu pufsegxo. La vangoj de la knabineto estis pufaj kaj rugxaj. Ni spektis la filmon kaj mangxis pufitan maizon. Mi pufigis la kusenon, plensxtopante gxin per plumoj. La konflikto cxiutage pufigxas. Montru al la kuracisto vian pufigxintan vundon. / 2. Ronda mola elstarajxo el ia materialo en vesto, hararo kaj simile: Kion vi konsilus al mi uzi por ke ne estu pufoj en la hararo?PUM>PUM - Onomatopeo, imitanta la surdan bruon de falo kaj simile: Pum! la viro falis en la riveron. Mi ne povis ekdormi pro krioj kaj pumpumadoj, venantaj de ekstero.PUNI?PUNI - 1. Kauxzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aux kulpo: Mi punos vin, cxar vi estis tre malbona. Per mono, ne per mano punu vilagxanon. Ne kaptita - ne punita. Kune kaptite, kune punite. Vivis puninde, mortis ridinde. Li certe ne restos senpuna! Sxi multe laboris kontraux mortpuno. / 2. Kompensi per adekvata suferigo de la farinto: La patrino punis mian malobeon. Amo kaj puno logxas komune. Kiujn punajn metodojn vi havas? Liaj agoj estas punindaj per la monpuno de 100 euxroj.PUSXI@8PUSXI - 1. Per forta movo, premo aux frapo, forigi aux peni forigi de la okupita loko: Li pusxis min ne hazarde. Malgraux cxiuj ventoj kaj pusxoj Esperanto vivis kaj kreskis regule. Esperanto ne celas elpusxi la naciajn lingvojn. Sxi enpusxis al li la trancxilon en la korpon. Du samaj elektraj polusoj forpusxas unu la alian. En la koridoro mi kunpusxigxis kun la najbaro. Li sukcese repusxis argumenton. / 2. Alkonduki al ia stato aux ago: La talento pusxis sxin al la artista profesio. Malplena sako pusxas al peko. Tio povus ekpusxi al ruinigxo nian tutan aferon.PUTOAPUTO - Profunda, vertikala truo, fosita en tero, por cxerpi el gxi akvon, kiu tie kolektigxas pro subtera fonto aux trasorbigxo, aux por forfluigi neutilan likvon: Kara, iru preni akvon de la puto. En puton ne kracxu, cxar vi trinki bezonos. Puta akvo estas pura cxi tie. La putisto boris al ni la puton. La drenputo ricevas superfluajn akvojn el gxardeno kaj ellasas ilin en la grundon.PUTRIBPUTRI - 1. Malkomponigxi, se paroli pri organisma substanco: La mortinto jam komencis putri. Putrado de fisxo komencigxas de l' kapo. De semo putra venas frukto ne nutra. Akvon senmovan kovras putrajxo. Ecx por pomo putranta trovigxas amanto. Arhxeologoj trovis neputremajn mumiojn. / 2. Morale difektigxi, defali: Laboro homon nutras, sen laboro li putras. Oni antauxvidas putron de cxi tiu regximo. Laboro fortigas, ripozo putrigas.RABATOC6RABATO - Malaltigo de prezo, donata de ricevonto de pago al pagonto: Mi acxetis tiujn cxi sxuojn kun granda rabato. Mi povas rabati nur kvin euxrojn. Sxi vendis al mi rabate malnovajn kajerojn de la revuo. Oni povas trovi multajn rabatajxojn en la butiko. La plej novajn vestojn oni povas acxeti nur senrabate.RABIDRABI - 1. Per forto aux minaco forpreni ies posedajxon: Iu rabis monon de mi! Morto rabis al mi la infanojn. Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas. Ili vivas el rabado. Kiel vi povas fanfaroni pri viaj rabitajxoj?! Nia lando estas malricxa, pro tio multaj homoj estas rabemaj cxi tie. Malricxulo rabiston ne timas. Vi forrabis mian edzinon! Kelkaj acxuloj prirabis la vojagxanton. / 2. Fari, ke iu perdu ion karan: Malgxojo rabas al sxi la felicxon.RACIOERACIO - Tiu parto de la mensa strukturo, kiu servas al la homo por malkovri kaj formuli la legxojn de la universo, kaj laux ili fabriki ilojn kaj masxinojn: Mi ne povas tion kompreni - tio situas ekster la kampo de racio. Homo estas racia estajxo. Tiu decido estis racia kaj multe helpis al la homoj. Vi neniam agas racie! Ni devas raciigi la instruadon, cxar multaj lernantoj plendas pri gxia malkvaliteco. Civilizo estas rezulto de raciigo. Mi ne pensas, ke mangxado de viando estas malracia.RADIOF[RADIO - 1. Rektlinia mallargxa brila strio, kiu eliras el lumanta korpo: La radioj de la matena suno (sunradioj) gxenis dormi. Multegaj steloj radias el la cxielo. Mi starigis la floron cxe la fenestro por ke sunlumo povu priradii gxin. / 2. Cxiu el la apartaj rektliniaj elsendajxoj de cxiu neluma fonto de energio: Kosmaj radioj estas tre energiaj partikloj, kiuj venas de la kosmo. Cxu vi jam auxdis la lastan radioelsendon? Oni traktas kanceron per iksa surradiado. / 3. Io, kio iras de iu centra punkto, diserigxante kiel brancxoj de ventumilo: Ni promenis en aleoj, arangxitaj kiel radioj cxirkaux la fontano. / 4. Resto aux komenco de gxojiga aux klariga influo: La lasta radio de espero jam estingigxis. Sxia radia rideto plibonigis mian humoron. Ilia respondo ne lasis al mi ecx radieton de espero. La vizagxo de la knabineto disradiis la bonvolemon.RAFINIG3RAFINI - 1. Pli-purigi substancon per iaj procedoj: Tiamaniere oni rafinas petrolon. Li okupigxas pri rafinado de oleo. Cxu tie trovigxas rafinejo de sukero? / 2. Elegantigi, delikatigi: Vi devas rafini vian stilon. Lia gusto estas rafinita. Li klarigis tion per la rafinita lingvo. / 3. Uzi subtilajxon en la penso aux parolo: Liaj rezonoj estas tre rafinitaj. Parolante li rafinis super la diferencoj de tiuj terminoj. Estas tro da rafinado en liaj pensoj. / 4. Lertigi je ruzado: Lia agitado estis tre rafinita. Dum la ludo liaj agoj estis cxiam tre rafinitaj.RAJDIH5RAJDI - Iri sidante sur dorso de besto aux sur similforma veturilo ordinare kun selo: Rajdi sur cxevalo oni ne lernas sen falo. La knabino rajdadas sur la biciklo. Longa rajdo lacigis min. Tiun rajdan statuon mi vidis en la muzeo. Malfelicxo venas rajde, foriras piede. Ne estas piediranto kolego al rajdanto.RAMPIIRAMPI - 1. Antauxeniri, trenante sin sur la ventro: Vidu, la serpento rampas. Lacerto estas rampulo (reptilio). / 2. Pene, malfacile kaj malrapide antauxeniri: Sxtelistoj rampis trans granda barilo. Li perdis la vojon kaj ne povis elrampi el la arbaro. Mi trovis la truon kaj enrampis tra gxi. / 3. Pene kaj malfacile supreniri: Mi rampis sur la arbon. Finfine mi surrampis la pinton de la monto! / 4. Sin etendi sur iun suprajxon: Sur la muro rampis rampaj kreskajxoj. Ni forigis cxiujn rampajxojn de la domo. / 5. Malnoble sin humiligi: Mi ne sxatas homojn, kiuj rampas antaux la potenculoj. Liaj rampaj salutoj ecx kolerigis min. Genuojn homoj fleksas nur tiam, se la rampado profiton donas.RANDOJ(RANDO - 1. Cxirkauxa ekstrema parto de la surfaco de objekto, rigardata laux gxia longeco: Sxi sidis sur la rando de la lito. Mi eksxatis tiun cxapelon kun bele farita randajxo. La randumo de la monero estas strekita. Sur la tablo staris gxisrande plena taso da akvo. Ne prenu la trancxilon! Gxi estas akraranda! / 2. Videbla linio, kie finigxas ia etendajxo en la spaco: Cxu tie estas la rando de la maro? Lauxdu belecon de l' maro, sed cxe rando de arbaro. Mi sentas, ke mi trovigxas cxe la rando de la morto. Ni logxas en la randa parto de la lando.RANGOK RANGO - 1. Grado, cxe kiu staras iu persono en difinita hierarkio: Ili ricevis rangojn kaj donacojn. Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu. Vi sukcesis, vi havas rangajn privilegiojn. Li rangas kiel generalo. Li ne perdos sian rangon, cxar li jam estas senrangulo. Cxiuj estimas lin pro lia superrangeco. / 2. Grado, cxe kiu staras iu aux io en skalo de graveco: Li estas kuracisto de la plej alta rango. Ni gustumis vinon de unuaranga kvalito. Sxi estas duaranga aktorino. Mi ne acxetumos en lastrangaj butikoj!RAPORTILRAPORTI - 1. Veni vocxe ripeti al iu tion, kion oni auxdis: Mi raportos al ili viajn vortojn. Kion koro portas, vizagxo raportas. Ne cxiu raporto estas vera vorto. Oni misraportis al vi pri miaj faroj! / 2. Alporti al superulo novajxon, kiun oni mem auxdis, vidis aux spertis: La tutan veron mi al vi raportos. / 3. Deklari pro devo: Mi raportu al vi, kiamaniere mi komprenas la ideon. / 4. Fari al auxtoritata persono aux publiko oficialan aux formalan resumon kun klarigoj kaj konkludoj, de studo, esploro, analizo kaj simile pri difinita afero: Oni raportis pri la kunveno. Cxiumonata raportado pri la evoluo de la projekto donas pli bonan superrigardon. / 5. Verki priskribon de okazintajxo por gazeto: Jxurnalistoj jam raportis pri tiu okazajxo. Mi tre sxatis legi vian raportajxon pri la vojagxo. La retpagxo ebligas al cxiu leganto esti ankaux raportanto. La raportisto nuntempe kolektas informojn pri la incendio.RARAM&RARA - 1. Malofta, maldensa: Evidentigxis, ke lia malsano estas tre rara kaj nekuracebla. Gxi estas rare uzata. Oni intencas rarigi cxi tiun belegan arbaron. / 2. Altvalora pro sia malofteco: Cxiuj raraj plantoj kaj bestoj estas gardataj de la sxtato. Antauxe tiaspeca literaturo estis rarajxo.RASPIN1RASPI - Skrapi per speciala ilo ne tre malmolan substancon por gxin dispecetigi, pulvorigi aux flokigi: Necesas raspi cxokoladon kaj meti raspajxon sur la torton. Via hauxto sxajnas esti raspa - sxmiru gxin per sxmirajxo. Por raspi la legomojn uzu raspilon. Bakajxojn oni foje gustigas per raspita kokoso.RAVIO$RAVI - Sentigi entuziasman admiron, kvazaux forprenante la animon el la korpo: Sxi cxiujn ravis per sia belega kantado. Nin cxiam ravas, kion ni ne havas. Mi renkontis rav(ant)an knabinon. Post la spektajxo cxiuj gxojkriis de ravo. Li tre rave dancas. Niaj okuloj lumis de raviteco (ravigxo).RAZIPRAZI - Fortrancxi la harojn cxe la hauxto per tiucela ilo: La patro razas sian barbon. Liaj haroj estas razitaj. Frato forigis lipharojn per razado. Uzu elektran razilon, cxar gxi estas pli oportuna. Razisto raziston razas. RECIPROKAQRECIPROKA - Tia, ke unu el ambaux agas, sentas aux efikas kontraux la dua gxuste tiel same, kiel la dua kontraux la unua: Tiuj knabinoj sentas reciprokan antipation. Ni ambaux nin reciproke komprenas. Mi reciprokas viajn bondezirojn. Min gxojigas reciprokeco de ilia amo.REDAKTIRREDAKTI - 1. Skribe esprimi en definitiva formo, prilabori lauxcele la esprimmanieron: Cxiu estas bonvena helpi redakti la vortaron. La raporto ankoraux estas redaktata, sed mi baldaux sendos gxin al vi. UniRed estas redaktilo de simpla unikoda teksto. / 2. Labori por la publikigo de kolektiva verko, gazeto, revuo kaj simile, elektante por gxi artikolojn, korektante kaj reviziante ilin: Mi ne plu redaktas tiun gazeton. Oni komisiis al sxi redaktadon de plej populara jxurnalo. Li vizitis la redaktejon, kie li esprimis sian nekontentecon pri la artikolo. Cxu vi konas redaktiston de la gazeto "Esperanto"? Sur la unua pagxo de tiu gazeto oni cxiam povas trovi artikolon de la cxefredaktisto.REFUTISREFUTI - Venke rebati opinion per trafaj argumentoj: La sciencisto refutis sian teorion. Cxiu aserto devas esti refutita ne nur per vortoj. Sxiaj vortoj estis refuto al la ofenda artikolo pri sxiaj gepatroj. Mi montros tion per nerefuteblaj faktoj.REGALITREGALI - 1. Bone kaj plezurige trakti iun, donante al li ion bonan (mangxajxojn kaj trinkajxojn): Ni regalis gastojn per tre bongusta vespermangxo. La artisto regalis nin per du eksterprogramaj kantoj. Kia regalato, tia regalado. Ne rifuzu akcepti nian regalon de bondeziro. / 2. Malbone (ironie) trakti: Li estis regalita per la plato de la glavo. Forregali - malmilde forpusxi. Li tiom zorgis pri vi kaj fine vi forregalis lin. Sxi donis al li bonan forregalon.REGISTRIU]REGISTRI - 1. Fari metode kaj skribe elnombradon kompletan por eventuala referenco kaj uzado: Oni venigis cxiujn lernantojn por registri ilin. Registrado de novaj abonantoj ne devus esti temporaba. Ni estas enregistritaj laux niaj urboj. / 2. Noti, en tiucela libro, faktojn aux dokumentojn laux difinita sistemo, por auxtoritate aux oficiale atesti pri iliaj ekzisto kaj konsisto: En laborejo oni registras nian eniron kaj eliron. Mi sendis al vi registritan leteron. Sxi volis ekvidi registron de la naskigxoj en nia urbo. Cxu vi registrigis la pakajxojn en la stacidomo? / 3. Skribe aux enmense noti, por rememorado: Cxi-jare ni povis registri la uzadon de Esperanto en multaj internaciaj kongresoj. / 4. Auxtomate prezenti la variojn de fenomeno: Registru mian paroladon per sonregistrilo. Mi volas konservi la registrajxon de via vocxo por postaj prelegoj.REGNOVGREGNO - 1. Cxiu el la suverenaj politikaj unuoj: Antauxe Germanio nomigxis Germana Regno. Regna kaso - bona cxaso. La regnestro de nia lando estas bona kaj sagxa regxo. Ni ne estas samregnanoj, cxar ni logxas en malsamaj regnoj. / 2. Regiono, kie suverenas ia gento, ia principo ks: Sxi jam versxajne estas en regno de songxoj.REGULOWREGULO - Tio, kio estas difinita por gvidi la agadon, konduton, studon, verkadon kaj simile; tio, kio diras, kion oni faru en difinita okazo: Mi ne scias regulojn de cxiu tiu ludo. Ne ekzistas regulo sen escepto. Li ricevas regulan salajron. Ni regule ricevas la gazeton. Ne iru al fremda anaro kun via regularo. Vi devas reguligi vian eksvalidigxintan pasporton. La dokumento, kiun vi montris, sxajnas esti lauxregula. Cxiuj riveroj havas fluon, tre kurban kaj neregulan. Iu malreguligis la horlogxon.REKLAMOXREKLAMO - Alvoko al la publiko per cxiuspecaj rimedoj por lauxdi kaj rekomendi komercajxon, entreprenon aux ian aferon: Tiu sensacio estis bona reklamo por la famuloj. Cxe ni estas malpermesite reklami cigaredojn en televido. Sxi evitas acxeti reklamatajn ajxojn. La tuta muro estis kovrita per reklamaj sxildoj. Reklamado en tiua gazeto multege kostas. Mi ofte ricevas diversajn reklamilojn. Tio estas pufreklamo! Mi provis cxi tiun ajxon, sed gxi ne estas tiel bona, kiel oni diras. REKOMENDIYREKOMENDI - 1. Prezenti en tauxga maniero ion aux iun, por altiri al tio aux tiu ies sxaton, favoron, prizorgon: Mi rekomendas mendi cxi tiun mangxajxon, gxi estas tre bongusta. Sxi estas rekomendita por la posteno. Cxu mi povus ricevi rekomendan leteron? Cxi tiu restoracio estas rekomendinda. / 2. Insiste konsili, atentigi pri io farinda: Mi rekomendas veni al la prezentado de la filmo. Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo. Mi malrekomendas legi cxi tiun libron, gxi estas tre enua. REKOMPENCIZ2REKOMPENCI - 1. Doni aux fari al iu ion bonan, por montri al tiu sian kontentecon pro farita servo aux bona ago: Gepatroj rekompencis filon por la diligenta lernado. Dio longe paciencas, sed severe rekompencas. Via helpo estos rekompencita. Mi havas bonan rekompencon por mia laborado. Se vi savos la regxlandon, rekompence vi ricevos la princinon. Multaj helpantoj cxe lernu! senrekompence kontrolas korespondojn de lernantoj. / 2. Esti donita al iu, kiel sekvo de bona ago aux servo: Vi estas bona homo kaj bono vin rekompencos! Tio estis rekompenca mondonaco.REKTA[REKTA - 1. Konservanta cxiam unu saman direkton simile al strecxita sxnuro: Rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba. Kurba estas la ligno, sed rekte gxi brulas. Ni iris laux malrektaj stratoj kaj stratetoj. / 2. Kursanta sen interrompoj: cxu ekzistas rekta trajno al via urbo? / 3. Senpera, funkcianta sen interveno de perilo: Mi volas ekvidi tiun rektan televidan dissendon. Oni anoncis pri la kresko de nerektaj impostoj. / 4. Vertikale staranta: Gxis profunda agxo li restis rekta kiel kandelo. Sako malplena sin rekte ne tenas. "Rektigu vian dorson!" diris la patrino kaj mi subite rektigxis. Sxi staris cxe la muro kun elrektigita talio. / 5. Citanta ies vortojn, sen subordiga procedo: Por montri rektan parolon necesas uzi citilojn.REMI\REMI - Movi boaton sur akvo antauxenpusxante gxin per speciala ligna ilo: Sxi kusxis en la boato, kiu remis al la insulo. En trankvila vetero cxiu remas sen dangxero. Remado estas la cxefa movrimedo por ni, cxar ni logxas en la apartaj flankoj de la rivero. Kiel ni revenos al la bordo, se ni perdis la remilojn? Cxu iu el vi estas remisto? Mi tre sxatas vetremadon - konkurson inter remboatoj.RENDEVUO] RENDEVUO - Interkonsento, laux kiu du aux pluraj personoj renkontigxos en sama loko je sama horo: Mi arangxis rendevuon kun mia malnova amiko. Li rendevuis sxin en tiu kafejo (interkonsentis pri rendevuo). Tiu kafejo en la malnova urbo estos nia morgauxa rendevuejo.RENVERSI^RENVERSI - 1. Transmeti la supran parton de objekto tien, kie estis la malsupra: Foje sur la kesto aux pakajxo eblas vidi surskribon "Ne renversi!". Nia boato renversigxis sur la rivero. / 2. Faligi iun aux ion starantan: Mi hazarde renversis la glason. En la kafejo mi devis pagi por la renverso de taso. / 3. Ruinigi, detrui, ekstermi: Mi volus renversi la nunan ministraron. Oni longe parolis pri renverso de la prezidento. Politikaj manovroj kutime estas renversemaj. REPREZENTI_REPREZENTI - 1. Lauxkomisie anstatauxi iun en la plenumado de ties taskoj aux rajtoj: Ambasadoro reprezentas sian regnon. Mi okupigxas pri reprezentado de nia asocio kaj komunikado kun la diversaj Euxropaj instancoj. La prezidento reprezentigis sin per sia cxefministro. / 2. Vojagxi kaj komerci en la nomo de iu firmo: Mi reprezentas la firmaon "Festo". Mi estas kontenta pri sxia reprezenta laboro. Li estas komerca reprezentanto de nia kompanio.REPUDII`REPUDII - Legxkonforme eksigi sian edzinon aux edzon per siaflanka decido: sxi decidis repudii sian edzon pro lia perforto. Repudiinte sian edzinon, li komencis multe drinki. La repudio ne estas sola formo de eksedzigxo.RESPEKTOa/RESPEKTO - 1. Sento, kiun oni havas pri la alta kvalito de io, kaj kiu igas onin eviti atenci aux spiti gxin: Al moroj ni devas rilati kun la plej granda respekto. Kiu grosxon ne respektas, ricxecon ne kolektas. Vi malrespektis la regxan majeston kaj vi estos punita! / 2. Sento de profunda estimo, kiun oni havas antaux persono pro ties supera karaktero aux rango: Sxi salutis min kun granda respekto. Rangeto rangon respektu, modestan lokon elektu. Li faris respektan saluton. Ili prezentis sian respektegon al la regxo. Tiu respektinda virino helpis al mi. RESTRIKTIbRESTRIKTI - Rekonduki al pli malvastaj limoj: La jugxo restriktis lian rajton vidi la infanon. La nombro de la laboristoj estis ege restriktita. Mi ne kontentas pri la restrikto de miaj rajtoj. Ni ne subskribis la kontrakton pro restriktaj kondicxoj.RESUMIcRESUMI - Koncize esprimi per malmultaj vortoj la esencon kaj precipon de tio, kio estis dirita aux skribita pli detale kaj longe: Mi resumis niajn ideojn kaj verkis mallongan priskribon de la projekto. Preparigxante por la ekzameno li uzis ne multajn librojn, sed nur resumojn. Do resume eblas diri, ke nia kunsido estis tre sukcesa. Li prenis sur min la resumadon de la raporto. Mi kontrolis mian kontresumon kaj nun komprenas, kien malaperis la mono.RETOdRETO - 1. Teksajxo el sxnuroj, fadenoj kaj simile, interplektitaj kun grandaj interspacoj: Ni ludis tenison kaj la pilko trafis en la reton. Harreto kuntenis sxiajn belegajn harojn. / 2. Tia teksajxo de diversaj formoj kaj de pli-malpli grandaj dimensioj, uzata por kapti bestojn: La knabino kuris kaptante papiliojn per reto. Virina rideto pli kaptas ol reto. / 3. Tia teksajxo de grandaj dimensioj, uzata por kapti fisxojn: La fisxoj rompis nian reton. / 4. Arangxo de interkrucigxantaj linioj kun interspacoj, iel simila al tia teksajxo: Vi estas nesperta, cxirkauxita per reto de intrigoj. Li enretigxis per la vortoj de la busxo. / 5. Sistemo de konektoj aux komunikiloj: Tutmonda komputila reto nomigxas "Interreto". Hieraux mi multe retumis: vizitis multajn retejojn (TTT-ejojn), sendis retleterojn (mesagxojn per retposxto). / 6. Aro da personoj, kiuj interligigxas por komuna agado: Nia firmao disponas reton da laboristoj en la tuta lando.REVIe REVI - 1. Imagi tion, kion oni forte deziras: Mi revas pri bela edzino. Kiu auxskultas, kie li ne devas, tiu auxdas, kion li ne revas. Mi esperas, ke miaj revoj realigxos. Sxia reva rigardo montris, ke nun sxi pensas pri io bela. Li estas revema romantikulo. Ekstere auxdigxis milda, reviga melodio. La filmo iom senrevigis min. Mi elrevigxis pri la kongreso. / 2. Imagi, ke oni akiris staton, kiun oni forte deziras: Mi cxiam revis farigxi instruisto. Bona kaporalo revas esti generalo. Cxesu esti revulo kaj komencu agi!REVIZIIfREVIZII - 1. Oficiale elnombri, kontrolante pri tauxgeco, legitimeco kaj simile: Oni reviziis cxiujn pasagxerojn de la aviadilo. Policanoj faras revizion de cxiu alvenanta auxto. / 2. Esplorkontroli, por malkovri eventualajn misojn kaj ilin korekti, interalie: a) trarigardi prespretajn tekstojn, por malkovri kaj korekti la erarojn: Li reviziis la tekston kaj forigis cxiujn informojn, pri kiuj neniu devus scii. b) reekzameni jugxitan aferon laux plendo de unu el partioj pri mankoj en la antauxa proceso: Jugxisto faris malgxustan decidon kaj mi petos, ke iu reviziu cxi tiun jugxaferon. c) esplori la staton de masxino, farante la necesajn algxustigojn kaj riparojn, por ke gxi perfekte refunkciu: Mia auxto ial misfunkcias - necesas revizii gxin. Cxiujara revizio de la aviadiloj postulas multe da mono, sed gxi estas nepra. / 3. Modifi, por adapti al nova situacio: Nova estraro reviziis la statuton de la organizo.REZERVIgwREZERVI - 1. Apartigi kaj konservi por alia tempo, por alia uzo: Mi rezervis monon por eksterordinaraj okazoj. Al Dio servu, diablon rezervu. Rezervoj de mono bedauxrinde jam elcxerpigxis. / 2. Antauxdifini al iu la posedon aux gxuon de io per formala deklaro aux registro: Cxu vi jam rezervis la cxambron cxe la hotelo? Cxiuj rajtoj de reprodukto estas rezervitaj. Ni havas unu rezervan liton por eventualaj gastoj. Kiu zorgis pri la rezervado de sidlokoj en la buso? Oni ne rajtas cxasi bestojn en la rezervejo. / 3. Provizore ne tuSxi, lasante por ia posta pridiskuto: Ni rezervis kelkajn priparolindajn punktojn de la projekto. REZIGNACIOhJREZIGNACIO - Stato de iu, kiu akceptas sen protesto tion, kio ne povas esti sxangxita, kaj kiu submetas sin sen plua plendo al la neeviteblajxo: Mi akceptis cxiujn malfelicxojn kun rezignacio kaj kompreno. La sklavino respondis per rezignacia tono. Li rezignacie atendis la morton. Mi ne vidas iun rimedon, pro tio mi rezignacias.REZIGNIiREZIGNI - Definitive forlasi ian postulon, pretendon, esperon aux deziron; malpretendi: La princo rezignis la tronon. Ni devos rezigni duonon de niaj enspezoj. Ni ricevis sxian rezignon pri la ofico. La infano akceptis la punon kun rezignemo (rezignacio).REZISTIjREZISTI - 1. Kontrauxstari al; sukcese rifuzi cedi al: Ni ne povos rezisti antaux niaj malamikoj. La rezisto de la urbo ne longe dauxris. Sxia cxarmo estas nerezistebla. Nia rezistado fortimigis la malamikojn. / 2. Ne cedi al iu forto (tiro, premo, flekso ktp) aux al iu kurento: Gxi rezistas al frosto. Ni uzas nur kvalitajn kaj rezistajn substancojn. Tio estas bonega fajrorezista komputilo! La pakajxo de lakto estas lumrezista.REZOLUTAkREZOLUTA - Firma pri siaj intencoj, senhezita en la plenumado de siaj decidoj: Li estas rezoluta homo kaj multon atingos en sia vivo. Mi rezolute defendos miajn infanojn. Por atingi la celon bezonatas rezoluteco.REZONIlREZONI - 1. Logike kunmeti argumentojn kaj tiri el ili konkludon: Vi estis tre kolera kaj ne povis gxuste rezoni. Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas. Rezonado kaj filozofado panon ne donas. Li neniam misrezonas (malgxuste rezonas). / 2. Prezenti pli-malpli logikajn argumentojn por ne obei: La personaro ne rezonis, cxar li estis bona direktoro. Ne rezonadu kaj pardonpetu!REZULTImREZULTI - Esti la logika, natura, fakta sekvo de: El tio rezultis, ke mi rezignis pri la afero. De elekto tro multa plej malbona rezulto. La rezultoj de mia laboro jam pretas. Manko de pluvo dum tiom longa tempo rezultigis difektojn en la grenkampoj. Nia esploro estis senrezulta.RIBELIn<RIBELI - Rifuzi obei la registaron aux auxtoritatan instancon: La laboristoj de la fabriko ekribelis. En sxia vocxo sonis ribelo de virina fiereco. La estraro tute ne timas viajn ribelajn minacojn. La ribelantoj (ribeluloj) ne volas cedi. Mia ribelema spirito ne intencas cxesi ribeli. Kiu ribeligis vin kontraux mi?RICELIoKRICELI - Konscie helpi sxteliston aux rabiston, ricevante la sxtelajxojn por ilin konservi, kasxi aux memprofite vendi: Li ricelas juvelojn. Li estis punita pro ricelado. En tiu domo logxas ricelisto. Ricelado estas tradicia okupo de nia familio. Kiam mortis sxia edzo, sxi komencis riceli mem. Mi ne kredas, ke li estas ricelanto.RICXRACXpRICX-RACX - Onomatopeo de sxirigxanta sxtofo: Mi sxiros vian robon! Ricx-racx, ricx-racx! Ni ekauxdis "ricx-racx" kaj komprenis, ke io sxirigxis.RIDIqRIDI - 1. Montri subitan gajecon per karakteriza strecxo de la busxo kaj faltigxo de la vizagxo, ofte akompanataj de gxoja vocxbruo: Mi tiom ridis, ke la ventro jam doloras. Plej bone ridas, kiu laste ridas. Rido matene - ploro vespere. Ploranton ni evitas, ridanton ni imitas. Ni ridegis pri la sxercoj de komikisto - ili tre ridigas homojn. / 2. Montri agrablan, felicxan aux bonvenigan aspekton: Antaux niaj okuloj aperis ridanta pejzagxo. Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. Bela mateno ridetas al ni. Sur sxia vizagxo mi ekvidis rideton. / 3. Moke esprimi sian malsxaton: Li ridis, kiam mi malsukcesis. Ridas blindulo pri lamulo. Sen povo kolero estas ridinda afero. Cxu tiuj acxuloj denove vin mokridis?!RIFUGXIr}RIFUGXI - Sercxi ie aux cxe iu protekton kontraux dangxero, persekuto, malfacilajxoj: Multaj homoj de nia lando dum revoliucio rifugxis en eksterlando. Kiu kutimis cxion jugxi, nenie povas rifugxi. Granda estas la mondo, sed rifugxon ne donas. Tiu povra homo trovis rifugxejon en mia domo. Rifugxinto estas persono de fremda lando, rifugxinta pro politikaj aux religiaj persekutoj.RIFUZIs%RIFUZI - 1. Ne voli akcepti ion donatan aux proponatan: Mi rifuzis liajn florojn kaj donacojn. Unu fojon sxi respondis rifuze kaj nun neniu sxin invitas amuzigxi. Homoj ne povus tute rifuzigxi de la ideo de internacia lingvo. Neniu povas forrifuzi sian parencecon. / 2. Ne voli doni ion petitan: Mi neniam rifuzis helpon al miaj amikoj. Postulo ne pretendas, rifuzo ne ofendas. La gesto de la patrino estis rifuza kaj infano komprenis, ke bombonon li ne ricevos. / 3. Ne voli fari ion: La edzo rifuzis auxskulti sxin. Via rifuzo min tre malgxojigos.RIGIDAtRIGIDA - 1. Malfacile fleksebla: Viaj membroj estas rigidaj de frosto! Mi ne sxatas, kiam iu rigide (fikse) rigardas min. La rigideco de lia korpo montris, ke li jam mortis. Mi ecx rigidigxis de tia terura vidajxo. Mia mano alrigidigxis al mikrofono - mi tiom longe tenis gxin. / 2. Obstine sama, necedema, ne adaptigxa al la bezonoj kaj cirkonstancoj: Ni ne estas amikoj, cxar lia karaktero estas rigida. Malsano venas rapide, foriras rigide. Sxi cxiam rigidigxas en siaj decidoj.RIGLIuRIGLI - 1. Senmovebligi pordon, fenestron, klapon aux kovrilon per speciala ilo konsistanta el fortika metala peco sxovebla en truon: Ne forgesu rigli la pordon de la kelo. Mi jam fortikigis la riglilon en la pordego. Cxu la libro estas sekreta, ke vi tenas gxin malantaux riglilo? / 2. Bari per tauxga signalado aux mehxanismo trakon de fervojo: La riglado okazas kiam la trajno alproksimigxas. La trako estas riglita. Ni povos veturi, kiam oni denove malriglos gxin.RIKOLTIvRIKOLTI - 1. Detrancxi kaj kolekti grenon aux iun vegetajxon: Jam venis tempo por rikolti grenon. Estis tempo de rikolto kaj sur agroj laboris multaj rikoltistoj. Rikoltmasxinoj plirapidigas rikoltadon. / 2. Amase kolekti iun ajn naturan produktajxon: Hodiaux ni rikoltis fungojn en la arbaro. La rikoltajxo estas abunda cxi-jare. / 3. Ricevi kiel rezulton de sia agado: Kion vi semas, tion vi rikoltos. Pro sxiaj vortoj elkreskis vasta rikolto da kolero.RIMARKIwRIMARKI - 1. Observante, distingi kaj aparte atenti: Mi rimarkis eraron en la teksto. Sxi estis apenaux rimarkebla inter cxiuj belulinoj. Metu rimarkilon cxe la pagxo de libro por ne forgesi, kiun pagxon vi legis. Li estas la plej rimarkinda el cxiuj lernantoj. Vi ne sukcesos fari tion nerimarkate! La kanto nerimarkeble restis en mia menso. / 2. Diri, atentigante: Li amike rimarkis al mi, ke mi Sxangxu la robon, cxar gxi ne tauxgas al mi. Mi notis viajn rimarkojn pri mia laborajxo. Pardonu, mi nur volis rimarkigi al vi tion.RIMEDOxRIMEDO - 1. Tio, kio servas por atingi celon: Mi ne sxatas la rimedojn, kiujn vi uzas por eduki niajn infanojn! Sxi allogos lin cxiarimede. Ili estas senrimede perditaj. Vivrimedoj (mono necesa por acxeti la bezonajxojn), kiujn ni ricevis, rapide elcxerpigxis. / 2. Tio, kio servas por ripari malbonon: Ni aplikos cxiujn eblajn rimedojn por kapti la krimulojn. Kontraux cxiu tedo ekzistas rimedo. Ni ne havas kontrauxrimedon por tiu malsano.RIPARIyQRIPARI - Remeti difektitan aferon en bonan, uzeblan staton: Mia komputilo ne funkcias, sed oni promesis ripari gxin. Nia apartamento bezonas riparon. Riparado de la domo postulos multe da mono kaj tempo. Li portis sian brakhorlogxon al riparisto. Sxi iris por riparigi siajn sxuojn. La auxto estas neriparebla - ni devos acxeti la novan.RIPETIzRIPETI - Denove diri aux fari tion, kio estis jam dirita aux farita: Mi ne volas ripeti tion, kion mi jam diris. Se amiko petas, li neniam ripetas. La historio sin ripetas. Ripetata parolo pri la sama titolo. Evitu la ripeton de unu sama vorto en unu sama frazo. Ripeta enkapigo de vortoj kaj gramatikaj reguloj estas unu el la manieroj por lerni fremdan lingvon. Mi ofte ripetadis al mi, ke mi sukcesos pri tio. Ripetado estas plej bona lernado. La lasta frazo ripetigxas dufoje. La sama informo ripetigxadis en cxiuj retpagxoj.RIPOZI{RIPOZI - 1. Resti, nenion farante, por refresxigi siajn fortojn: Mi multe laboris kaj poste decidis iom ripozi. Kiu tro ripozas, baldaux almozas. Laboro finita, ripozo merita. Li laboradas senripoze, cxar li volas enspezi pli multe da mono. Fresxa aero iomete ripozigis mian cerbon. / 2. Senmove kviete kusxi: Lia kapo ripozis sur mia brusto. / 3. Resti morte kusxanta: Li (mortinto) ripozu trankvile! Cxi tio estas lia ripozejo por eterne.RIPROCXI|RIPROCXI - Esprimi al iu mallauxdon aux malkontenton aux akuzon pri ties ago aux konduto ktp: Miaj gepatroj neniam riprocxas mian konduton al mi. Petolu, dibocxu, sed poste sorton ne riprocxu. Pli efikas riprocxo cxe sagxulo, ol cent batoj cxe malsagxulo. La edzo rigardis min kun riprocxa rigardo. Min pikas memriprocxo. Vi estas neriprocxebla (ne meritas riprocxon). Mi sxatus havi tian senriprocxan edzinon kiel vi.RISKI}RISKI - 1. Elmeti ion al necerto aux dangxero: Mi ne volas riski mian vivon. Kiu ne riskas, tiu ne havas. Dubo gardas kontraux risko. Ne estas senriske nagxi en cxi tiu lago. / 2. Elmeti sin al la ebleco de bedauxrinda okazajxo: Vi riskas perdi mian konfidon. Vi estas (tro)riskema viro! / 3. Kuragxi fari ion malgraux la ebleco de malsukceso aux malbona konsekvenco: Mi ne volas riski preni sur min tiun taskon. La risko estas tro granda. Cxu vi volas partopreni en tiu riska eksperimento?RIVELI~RIVELI - 1. Aperigi, malkovri tion, kio estis nekonata, nevidebla aux sekreta: Mi al neniu rivelos miajn planojn. Rivelo de malagrablaj faktoj surprizis lin. / 2. Aperigi per specialaj kemiaj banoj la latentan bildon (negativon aux pozitivon) sur la impresita tavolo de plako, filmo aux papero: Oni ne kuragxis riveli kaj kopii tian foton. Rivelanto (rivelilo) estas substanco, konvena por rivelado, kaj ankaux gxia solvajxo en akvo.RIVOLUORIVOLUO - 1. Rotacio de 360 gradoj cxirkaux akso: La helico de la aviadilo faras po mil rivoluojn minute. Akso de figuro, per kiu la surfaco estas tute sensxangxa, nomigxas rivolua akso. La rado ne rivoluas suficxe rapide. / 2. Movo, per kiu astro revenas al sia origina pozicio: La rivoluo de la Tero cxirkaux la Suno dauxras proksimume 365 tagojn. La Luno estas rivoluanta satelito de la Tero.ROLOROLO - 1. Tio, kion devas diri aux fari aktoro en teatrajxo aux filmo: Mi ankoraux lernas mian rolon. / 2. Karaktero, atribuita al aktoro en teatrajxo aux filmo: Mi volas ludi la rolon de Hamleto! Vi bonege rolis! Mi tre sxatis la rolulojn de tiu filmo. Bedauxrinde, la cxefrolulo de tiu libro mortis. / 3. Funkcio, agado, posteno, cxio, kion iu estas komisiita aux supozata fari: Lia rolo estas tre sxargxa. Rol' de virino - bona mastrino. La kutimo ludas gravan rolon en la vivo.ROMPIROMPI - 1. Disigi subite en du aux plurajn pecojn alie, ol per trancxo: Mi rompis cxokoladon kaj disdonis al la infanoj. Kiu rompis, tiu pagu. Sxipon rompitan cxiuj ventoj atakas. Vitro estas rompebla. Cxi tiu taso estas rompigxema (facilrompa). Se la arbo falis, cxiu brancxon derompas. Sxtelistoj enrompis la pordon. /2. Perforte kaj subite deloki: Esperanto rompas la murojn inter la popoloj. Kie maldike, tie rompigxas. /3. Meti en tian staton, ke gxi ne plu povas tauxge funkcii: Mi longe rompis al mi la kapon, sed mi neniel sukcesis tion kompreni. /4. Fari, ke io ne plu havu efikon: Vi rompis vian promeson, pro tio mi ne plu fidas vin. Por la mono pastra pregxo, por la mono romp' de legxo. Miaj bonaj intencoj disrompigxis kontraux tia senkonfido. /5. Cxesigi la kontinuecon de io: Sxia vocxo rompis la silenton. Ne interrompu mian parolon! Li paroladis seninterrompe dum kelkaj horoj. /6. Forigi per superforto, venke cedigi: Li rompis la rekordon. /7. Cxesigi la rilatojn kun iu: Li rompis kun sia amatino.RONKIgRONKI - 1. Eligi bruon dum dormo, plejofte pro vibrado de la palata velo: Mi ne povas dormi kun vi en la sama cxambro, cxar vi ronkas. Mi auxdis en apuda cxambro ronkantan homon. Lia ronko vekis la infanon. Mi ne povis ekdormi pro lia ronkado. / 2. Eligi, ekster la dormo, bruon similan: La cxevalo nervoze ronkis. La besto ekronkis, sentante la homan odoron.ROSO%ROSO - Etaj gutoj de vaporo, kiuj dum nokto fluidigxas sur la vegetajxojn aux sur la teron: Ili estas tiel similaj unu al la alia, kiel du gutoj da roso. Cxi nokte rosas. Estis tiom varmege, ke ni ecx kolektis cxiun roseron por trinki. La fenestrovitroj de la kuirejo estas kovritaj de rosumo.ROSTIROSTI - 1. Kuiri mangxajxon elmetante gxin al varmego sur krado, sur trapikilo aux en kaserolo, uzante nek grason nek akvon: Dum Kristnasko ni mangxos rostitan anseron. En tendaro mi ofte rostis terpomojn super la fajro. Mangxu la rostajxon nur kiam gxi plene rostigxos. La cepojn necesas nur subrosti. Cxi-matene mi mangxis rostpanon, rostitan per panrostilo. / 2. Eligi varmegon: Hodiaux varmege rostas la suno - ne iru eksteren. Rostado de la suno sekigas la teron. La malbona regxo rostigis malamikojn sur fajro.ROTACII!ROTACII - Turnigxi cxirkaux interna akso: Cxiu planedo rotacias kun malsama rapideco. Jupitero famas pro sia rapida rotacio. Ni havas tagon kaj nokton pro la rotacia movo de Tero. La rotacirapido de novaj durdiskoj povas esti ecx 10000 rotacioj en minuto. Rotaciuloj estas klaso de vermoj.RUINORUINO - 1. Restajxo el renversita aux disfalinta konstruajxo aux urbo: Sur la monto vi povas vidi la ruinojn de kastelo. La domo estas ruina, pro tio neniu volas acxeti gxin. Tiu urbo farigxis ruinajxo. Nia domo ruinigxis dum fortega tertremo. / 2. Pereo, detruiteco, senmoneco, senricxeco: Tio estis ruino de granda homo. En cxiu translogxigxo estas parto de ruinigxo. Konkordo malgrandajxon kreskigas, malkonkordo grandajxon ruinigas. Sxi cxeestis senpove la ruinigon de sia idealo.RULORULO - Pli-malpli longa objekto cilindroforma: Alportu rulon da paperoj, mi petas. La infanoj rulis negxbulon en la korto. Cxu vi legis pri Sizifa rulado de sxtono? Tiu vianda rulajxo estis tre bongusta! La veturilo ruligxis tre rapide. Ie malproksime auxdeblis ruligxado de la maro. Vi ne vidos la tutan tekston, pro tio rulumu gxin. La ondoj alruligxis sur la sablon. Sur la vangoj de la knabino deruligxis larmoj. La vento forrulis nebulon.RUZARUZA - Kapabla elpensi lertajn, artifikajn rimedojn, por atingi celon, kaj uzi ilin, ne rimarkate de aliaj: Alian fojon mi estos pli ruza kaj mi pli min gardos. Ecx vulpo plej ruza fine estas kaptata. Tiuj ruzulinoj ruze eltiris de mi la sekreton. Neniu provu ruzi kontraux li. Sxi denove trovis iun ruzajxon kaj elturnigxis. Neniu iam povis vidi cxe mi ian ruzecon. Li estas senruza persono. Eble pro tio li estas mia plej bona amiko.SABLOSABLO - Minerala, diversspeca, pli-malpli delikata polvo, formita de diserigxo de sxtonoj, precipe de kvarco: Estas multe da sablo en la dezerto. Tordi sxnurojn el sablo (fari vanan laboron). La vojeto estis sablita. Ni ne povas dauxre vojagxi, cxar nia sxipo estas sur sablajxo. Sablejo estas loko, de kiu oni eltiras sablon por konstruado. Sablero enfalis en mian okulon! Infanoj ludis en la sablujo (sablokesto). Tie ili konstruis sablajn kastelojn. Atentu! Cxi tie estas flusablo, kiu kapablas engluti homon!SABOTI=SABOTI - Intence difekti masxinon, ilaron, fusxi taskon por malgrandigi la profitojn aux potencon de la mastro aux de la reganta klaso aux sxtato: Lia negoco estis sukcesa, sed malamikoj sabotis liajn masxinojn. Iam en kelkaj landoj la sabotado ecx estis punata per morto. Ili kulpigis min je sabotajxo de komputiloj.SAGACA?SAGACA - 1. Posedanta akran instinkton, por malkovri aferojn kaj lertan eltrovemon por solvi malfacilajxojn: Sxerloko Holmso estas sagaca detektivo. Li igxis fama pro sia sagaceco kaj bravaj agoj. / 2. Karakterizata de tia eco: Tio ne estas sagaca solvo de la problemo. Cxio en la gxardeno estis arangxita plej sagace.SALAJROSALAJRO - Sumo, periode pagata, laux difinita laborkontrakto, de mastro, entrepreno ks al dungito, por kompenso de la farita laboro: Cxu vi jam interkonsentis pri la salajro? Tiu posteno estas bonege salajrata. La celo de tiuj partio estas la abolo de salajreco. Ni interkonsentu pri viaj labordevoj kaj vi igxos mia salajrulo. Li ricevos kromsalajron, cxar li laboris pli longe ol necesas. Mi ricevas supersalajron pro familiaj sxargxoj.SALTISALTI - 1. Altigxi en la aeron kaj for de la tero, fleksante kaj subite etendante la krurojn (se fisxo, la voston), kaj refali preskaux sur la saman lokon, plejofte por montri vivplenon, gxojon aux simple por ekzercigxi: Kiu tro rapide saltas, tiu baldaux haltas. Ekauxdinte la bruon mi salte levigxis de la lito. Sxi ecx eksaltis de gxojo. Birdoj saltetis lauxlonge de la brancxoj. Bastono batas, bastono resaltas. / 2. Tiamaniere sin movi de loko al alia, pasante sentusxe super la interajxo: Li saltis en la akvon de la ponto. Ne diru "hop" antaux la salto. Saltadi cxirkaux afero, kiel blovata negxero. La rajdanto desaltis de la cxevalo. Hoko elsaltis, afero haltis. / 3. Rapide senpere pasi de iu afero al alia tute malproksima kaj diferenca, ne okupante sin pri la interaj aferoj: Kaj nun ni saltu al la sekva punkto. Legante tiun libron mi ofte transsaltis la pagxojn. / 4. Subite kreski (se paroli pri kvanto): La gradoj de varmo saltis de 10 gxis 20.SALUBRASALUBRA - Favora por sano: Ni forveturu ien, kie la klimato estas salubra. Malvarma kaj humida aero estas nesalubra. La sxtato devas zorgi pri salubreco de cxiuj regionoj. En tiun lokon venos multaj turistoj, kiam oni salubrigos gxin.SALUTISALUTI - 1. Montri al iu, per gesto aux formulo, sian estimon aux respekton aux simple konatecon: La gastoj jam venis, do mi iras saluti ilin. Li salutas profunde kaj mordas hunde. Mi salute klinis la kapon. La najbaro kapsalutis min el la fenestroj. Li bonvenigis nin kun multaj profundaj klinsalutoj. / 2. Deklari publike sian admiron al iu, intereson pri io: Finfine mi havas okazon saluti la francan popolon en gxia belega cxefurbo. Transdonu miajn salutojn al ili. / 3. Komenci seancon kun komputilo, anoncante sin kaj pruvante sian identecon per siaj nomoj kaj pasvorto: Vi devas ensaluti, se vi volas vidi cxi tiun pagxon. Sur cxi tiu pagxo trovigxas ensalutintoj de la pagxaro. Enskribu vian salutnomon kaj pasvorton. Mi jam elsalutis el la pagxaro.SANGOSANGO - 1. Likvo fluanta en la arterioj, vejnoj, kapilaroj (kaj similaj vaskuloj) de animaloj, rugxa cxe la vertebruloj, portanta interalie la nutrajn substancojn, oksigenon kaj la forjxetajxojn de la cxeloj: Li batis mian nazon kaj aperis sango. Vi devus viziti kuraciston pro tre ofta sangado el via nazo. La luno estis sangokolora. La fisxoj kaj la nuntempaj reptilioj estas malvarmsangaj animaloj. / 2. Tiu likvo, kiel simbolo de perforto, murdo, ofero kaj simile: Virina lango bucxas sen sango. Vi ploros per sangaj larmoj! Gxuste pro tio sangas mia koro. / 3. Tiu likvo, kiel simbolo de temperamento, pasio: Sango bolas, juneco petolas. Sxi estis sovagxa kaj varmegsanga, sed tamen honesta virino. / 4. Tiu likvo, kiel simbolo de heredeco (familia, etna, kasta kaj simile): La princo estis el regxa sango. Mi volas nur pursangan hundon! / 5. Tiu likvo, kiel simbolo de parenceco, ofte de deveno: Sango ne silentas, sian sangon gxi sentas.SANKTAqSANKTA - 1. Forprenita de la ordinara uzado, cxar konsekrita al dieco aux rezervita al gxi: Por la hinduoj bovino estas sankta. Ne tusxu - tio estas sanktajxo. Ne perturbu la sanktecon de cxi tiu loko. La popolo noblan agon de la reganto baldaux sanktigas kiel legxon. / 2. Apartigita de la aliaj per la observado de reguloj de pureco: Tie estis regno de pastroj kaj sankta popolo. / 3. Aparte respektinda pro speciala religia karaktero: Komencigxis la Sankta Semajno (antauxpaska). Multajn jarojn oni konstruis cxi tiun sanktejon. Sanktfigurojn ornamas kaj homojn malamas. / 4. Proklamita de la Eklezio, kiel akirinta per apartaj virtoj altan rangon en la cxielo kaj kiel inda sur la tero je speciala kulto: Ne cxiam estas sankta Johano. Ne sanktuloj potojn faras. / 5. Plej respektinda, kvazaux pro sankcio de la moralo aux tradicio: Vi tiel parolas, kvazaux tio estas io sankta.SATURISATURI - 1. Solvi substancon en iu fluajxo gxis tiu cxi ne povas solvi pli: La akvo de la Malviva Maro estas saturita de mineraloj. / 2. Plejeble plenigi per io konkreta: Tiun matenon sunaj radioj saturis mian cxambron. Mi ne povus vivi en tiu urbo pro la saturado de gxia atmosfero per gasoj de auxtoj. La aero saturigxis per odoro de floroj. / 3. Plejeble plenigi per io abstrakta: Malpaco saturis atmosferon. Mi estas saturita de gxojo! Sxi jam estas supersaturita de lia agreso.SAVISAVI - 1. Liberigi iun de dangxero aux morto: Ecx kvar piedoj de cxevalo gxin ne savas de falo. Ne ekzistas savo kontraux malbona virino. Li estas mia savanto. Dronanto domon proponas, savito ecx brikon ne donas. Sxafo kalkulita ne estas savita. Nekredeble, sed mi sukcesis savigxi. / 2. Gardi ion de difekto aux pereo: Mi estis sensava (havanta nenian savrimedon) kaj vi savis mian vivon! Forsavis sian korpon kaj animon (tute malaperis). Oni devas antauxsavi la animon de la infanoj kontraux la tentoj.SCENOSCENO - 1. Divido de akto, dum kiu la agado estas kontinua, aux (speciale en la franca teatro) ne okazas eniro aux eliro de roluloj: La spektaklo kaptis atenton jam de la unua sceno. Iu damagxis cxiujn scenajn akcesorajxojn. Mi tre sxatis la scenaron kaj pro tio konsentis aktori en tiu filmo. Kaj nun ni invitas la prezidanton veni sur la scenejon! La baleto jam estas surscenigita. / 2. Priskribo kun pli-malpli abrupta komenco kaj fino, de parto de ies vivo kaj simile: Lia verko prezentas unu el la scenoj de la cxiutaga vivo. / 3. Okazo eksterordinara, emocia, interesa, kiu povus esti la temo de teatra prezento: Homoj trankvile observis tiun scenon. La edzino faris scenon de akraj riprocxoj al la edzo. Ili enscenigis al mi belan surprizon.SCIENCOSCIENCO - 1. Sistema tutajxo de scioj, bazita sur metoda racia esploro kaj celanta eltrovon de legxoj de la naturo aux de la homa socio: Scienco konstante progresas. Scienco havas semon enuan, sed frukton bongxuan. Sciencistoj faris esplorojn rilate malpurecon de aero. / 2. Tutajxo de la metodoj, hipotezoj, teorioj kaj scioj pri difinita fako: Mi cxiam sxatis ekzaktajn sciencojn. Gxi estas por mi hxina (cxina) scienco. Li legas sciencajn revuojn. Sxi interesigxas pri natursciencoj. Ne demandu scienculon, demandu spertulon.SEKAlSEKA - 1. Enhavanta neniom aux malmulton da akvo: La vetero estas seka (sen pluvo) hodiaux. Farunon tenu en sekeco. Atendi sur tero, gxis sekigxos la rivero. La tero estis malseka post longa pluvo. Vi malsekigis miajn vestojn! / 2. Perdinta sian naturan akvon pro elvaporigxo: Cxu vi forgesis akvumi la florojn? La folioj estas tute sekaj. Rosino estas sekigita vinbero. Mia forto elsekigxis. En via hotela cxambro vi trovos harsekigilon. / 3. Ne mildigita de ingredienco, gustigajxo kaj simile: Cxi tiu mangxajxo estas tro seka. Seka panpeco, sed en libereco. / 4. Ne akompanata de ia komentario, ornamo, agrabligajxo: Tio estas nur sekaj faktoj. / 5. Senkompata, nesimpatia, sensenta, malvarma: Li respondis al ili per seka tono. "Vi nepre devas iri!" diris sxi mallonge kaj seke. / 6. Nedauxranta kaj sensonora: "Cxu via tuso estas seka aux ne?" demandis kuracisto. /c.k.->SEKASEKA - -> c.k./ 7. Enhavanta maksimume 2 g da acido kaj maksimume 9 g da restsukero litre (se paroli pri vino): Mi ne sxatas trinki sekan vinon. Sxi acxetis tre sekegan (plej sekan) vinon. Tie ni trinkis tre bongustan duonsekan vinon.SEKRETOaSEKRETO - 1. Io, kion devas scii neniu aux nur limigita nombro da personoj: Nenia peketo restas longe sekreto. Vundo sekreta doloras plej multe. Vi sekrete vorton diros, gxi tra l' tuta mondo iros. La edzo ecx ne suspektis la sekretajxon. Pri kio amikoj sekretas, ili vian jugxon ne petas. Lia edzino igxis sekretema kaj li jam suspektas, ke sxi ion kasxas de li. Mi petas ne malsekretigi la aferon al aliaj! / 2. Mistera afero, kies klarigo estas vane sercxata: Homo volas scii cxiujn sekretojn de la Naturo. / 3. Gxusta, sed ne gxenerale rekonita metodo atingi ion: Malkasxu al mi la sekreton de la sukceso!SEKURASEKURA - 1. Estanta en sendangxera situacio: Mi ne certas, ke mia infano estas sekura nun. Veturu sekure! Miaj gepatroj sekurigis mian vivon. Ju pli ni laboros por glatigi nian lingvon kaj perfektigxi pri gxia uzado, des pli gxi sekurigxos. Sekuriga rimeno en auxtoj malgrandigas la kvanton de mortintoj. / 2. Firma kontraux atako, prezentanta fidindan sxirmon: Tiu loko ne estis sekura kaj pro tio ni forveturis. Ili ne havas hejmon kaj ne povas gxui senton de sekureco.SEKVISEKVI - 1. Iri aux veni post movigxanta objekto aux persono: Li sekvis la knabinon per la rigardo. Sxi ne sxatas legi, sekve ni ne donacu libron al sxi. En tiu vojagxo min atendas sinsekvo da aventuroj. / 2. Iri laux io aux agi konforme al io, kio gvidas: Mi ne intencas sekvi viajn konsilojn! / 3. Partianigxi al iu, dividi ies opiniojn, trakti kiel mastron: Neniam sekvu malbonajn homojn. Li ne estas la sekvanto de tiu filozofo. La sekvado de falsaj dioj estas tre populara nuntempe. 4. Okazi post io, esti lokita post io: Post vintro sekvas printempo. Tago tagon sekvas, sed ne similas. Kiu paciento estas sekva? Sekvantan tagon ni jam ne estos cxi tie. / 5. Rezulti el io, esti motivita aux kauxzita de io: El niaj disputoj sekvis nenia decido. Kiaj estas la sekvoj de la milito? Mia foriro sekvigis la aliajn. / 6. Mense kapti la signifon de io, la ideojn de iu: Mi ankoraux estis dormema kaj ne sekvis la lecionon.SENCO]SENCO - Maniero, kiel vorto aux frazo estas komprenota: La senco de tiuj vortoj estas malsama. Mia tuta vivo perdis sencon kaj valoron. Tiurilate mi sentas min tute kontrauxsence de la aliaj homoj. Iusence tio estas interesa laboro. Tiuj anglalingvaj verboj estas plursencaj. Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco. Vi parolas sensencajxon!SENDISENDI - 1. Irigi iun al difinita loko, por ke tiu tie ion faru: Se vi sendis malsagxulon, sendu kontrolon. Vento sendita tondron reportos. Sendito nur portas; kion oni ordonis, li raportas. / 2. Ordoni, ke io estu farata en alia pli-malpli malproksima loko: Mi sendis lin por voki la patron. / 3. Fari, ke io atingu malproksiman lokon: La suno sendas siajn radiojn. Al loko dolora ni manon etendas, al loko cxarma okulojn ni sendas. / 4. Kondukigi aux portigi ion al iu: Mi sendis al vi leteron. Mi petis, ke li ne plu sendadu leterojn al mi. Kolego transsendis al mi interesan retleteron. / 5. Trudi al iu malfelicxon, suferon (se paroli pri Dio, sorto kaj simile): La frato sendis sur lin malbonon. Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas. / 6. Transigi sciigon per telefonio, telegrafio aux radioondoj: Antaux la dua mondmilito pluraj radioj en Euxropo dissendis programojn en Esperanto. "Internacia Televido" cxesis elsendi programojn. Mi sxatas auxskulti Esperantajn radio-elsendojn.SENSACIOSENSACIO - Ekscito de emocioj komunaj al multaj homoj aux de vigla intereso inter ili: Tiu novajxo faris sensacion. La esenco de la melodramo estas sensacio. La artikolo havas sensacian karakteron. Tiu amintrigo sensaciis en Holivudo.SENSOASENSO - Korpa kapablo de la animaloj (inkluzive homon), pli malofte de vegetajxoj, per kiu ili ricevas sciigojn pri iaj elementoj, fizikaj aux kemiaj, de la ekstera medio, de la interno de la korpo kaj de ties ekvilibro en la spaco; kapablo percepti ion kvazaux per iu senso: Homo havas la jenajn sensojn: vidsenson, auxdsenson, tusxsenson, flarsenson kaj gustosenson. Cxu vi sensas la fetoron? Gusto estas specifa sensajxo, kiu estigxas post ekscito de specifaj organoj de la busxo per la kontakto de likvaj aux solveblaj substancoj. Kiam du pikoj estas tro proksimaj unu de alia, ilia aparteco ne plu estas sensebla. La cxefaj sensorganoj estas la okulo kaj la orelo. Via infano havas orelon sensivan por la muziko. Simptomoj de tiu malsano estas doloro kaj sensiveco de la nervo. Cxe malalta temperaturo la hauxto igxas nesensiva.SENTI5SENTI - 1. Ricevi ian, precipe pertusxan aux internan, sensajxon, kiu aperas en nia konscio kun impreso de doloro aux plezuro: Mi ne sentas malsaton. Mi sentas min malsana. De fremda dento ni doloron ne sentas. Vidado kaj auxdado cxiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj. Salo estas tre sentebla - versxajne estas tro multe da gxi en la supo. Mi estas tre tiklosentema. / 2. Ricevi en la konscion impreson, kiun ni klasas kiel agrablan aux malagrablan: Estas malfacile klarigi, kion mi sentas. Kion koro sentas, lango prezentas. Somero forpasis nesenteble. Vi estas tute sensenta! / 3. Havi konscion pri io, pri kio ni ne kapablas doni racian klarigon: Mi sentas, ke ne devas tiel esti. Cxiu vivas laux sia prudento kaj sento. Ni antauxsentis, ke vi venos. Malbona antauxsento levigxis en mi.SERENASERENA - 1. Sennuba kaj senventa: La vetero estis serena. La vento trankviligxis kaj farigxis sereno. Mi prenis la pluvombrelon, cxar la cxielo estis malserena. Grandaj malhelaj nuboj malserenigis la cxielon. / 2. Kvieta sen cxagrenoj, sen videbla antauxtimo aux strecxo: Cxiuj fidis lin - eble pro tio, ke lia vizagxo cxiam estis serena. La sereneco estis unu el sxiaj ecoj de karaktero. Ili ekauxdis bonan novajxon kaj iliaj vizagxoj serenigxis.SERIOZAdSERIOZA - 1. Ne senpripense aganta, ne inklina al fantazio aux kapricoj: Li estas serioza auxtoritata homo. Estis amuze, sed mi penis konservi mian seriozecon. Foje sxi tre seriozigxis kaj mi provis diveni, pri kio sxi pensas. Mia frato estas tre malserioza knabo. / 2. Postulanta aux inspiranta konsideron, grava: Tio estas serioza problemo. Sxi estas serioze malsana. Vi ne povas tiel malserioze trakti la aferon! / 3. Nek ironie, nek sxerce parolanta aux dirita; sincera: Cxu via propono estas serioza? Cxu vi parolas serioze aux nur sxercas? Mi ne povis kompreni, kiam li sxercas kaj kiam diras seriozajxojn.SERVISERVI - 1. Regule labori por iu, plenumante pli-malpli difinitajn taskojn laux ties ordonoj: Vi servis en mia domo dum multaj jaroj. Al du sinjoroj samtempe oni servi ne povas. Mi bezonas homon por servado en la cxambroj. Se la gasto estas amata, ecx lia servanto ne restas malsata. Hodiaux estas libera tago por la servistaro. Ni iras al memserva restoracio. / 2. Sindedicxe havigi al iu helpon, utilon, meritajxon kaj simile: Mi estas preta servi vin, se bezonatos. Servo ne petita ne estas merita. / 3. Esti utila por iu aux io: Akvo kaj pano servas al sano. Oni volis servigi Esperanton al la paco. La libroservo ofertas librojn, vortarojn kaj aliajn utilajxojn. / 4. Esti iel uzata: Kio servas por cxio, tauxgas por nenio. La pagxoj de tiu cxi pagxaro trovigxas en tre bona servilo.SEVERASEVERA - 1. Senindulga; ne facile pardonanta kaj forte punanta: Nia instruisto estas severa, sed justa. Ne cxion oni devas severe ekzameni. Restis neniu spuro de lia antauxa severo. Preskaux cxiuj instruistoj de nia universitato estas malseveraj. / 2. Akre malmilda, malfacile eltenebla: Venis severa vintro. Negocaj aferoj estas severaj. / 3. Ne toleranta deflankigxon disde la regulo; postulanta plenan konformigxon al la modelo, tipo, legxo: Sxi sekvas severan dieton. Kun vero severa komercajxo forvelkos. Severeco de la legxoj ne detenis lin de tro rapida veturado. / 4. Senornama; senigita je cxio nenecesa, je cxia superfluajxo: Ni rimarkis, ke la arkitekturo de tiu urbo estis severa.SIBLISIBLI - 1. Eligi sonon, similan al longedauxra "s": Cxu vi auxdas, kiel siblas la vento ekstere? Atentu! Ie proksime estas la serpento - mi auxdas gxian sibladon. La siblajn literojn elparolu mallauxte. Siblantaj sagoj timigis la bestetojn. / 2. Esti elparolata kun malico, tra kunpremitaj dentoj: Klacxoj pri sxi siblis tra la tuta urbeto. Min mirigis sxiaj vortoj, elparolitaj kun siblo. La malkontenta virino sibladis.SIGELObSIGELO - 1. Distinga signo, stampita sur moligita substanco, por garantii la auxtentikecon de dokumento: La sigelo ankoraux ne estas metita (la afero ne estas finita). La juristo sigelis nian kontrakton. Bonvolu alporti al mi la sigelilon. / 2. Distinga marko, kiu konfirmas apartenecon aux auxtentikecon: Tiuj detaloj portas la sigelon de la vero. / 3. Distinga marko, kiu montras la finitecon, kompletecon: Tio estas sigelo de la amo. De tiam mia sorto estis sigelita. / 4. Signo, stampita sur moligita substanco, kaj almetita al koverto, skatolo, pordo kaj simile, por certigi la sekreton, malhelpi malfermon sen la scio de la posedanto kaj tiel plu: La koverto kun taskoj por la ekzameno havis sigelon. Nur li povas dissigeli la leteron. / 5. Tio, kio kvazaux garantias la sekretecon: Mi havas sigelon sur la lipoj. Oni malsigelis miajn lipojn (permesis paroli).SIGNIFISIGNIFI - 1. Havi precize difinitan sencon: Tio, kion vi diras, signifas nenion. La sxangxoj ne estis tiom signifaj. Sxi ridetis per dusignifa rideto. Li direktis multesignifan rigardon al la virino. Ne cxiuj vortoj estas unusignifaj. Titolo sen mono - sensignifa sono. / 2. Egalvalori kiel: Libere spiri ne signifas vivi. / 3. Esti la signo aux antauxsigno de: Malsupre flugantaj hirundoj signifas pluvon. / 4. Havi difinitan valoron: Cxu mia amo ion signifas por vi? Nia kongreso havas apartan signifon.SILENTI)SILENTI - 1. Ne eligi sonon de parolo, krio, gxemo kaj simile: Sciu elokventi, sciu ankaux silenti. Paca silento, ke ne blovas ecx vento. Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan. Subite farigxis tre silente. Sxi estas tre silentema persono. Nokte cxio silentigxas. / 2. Ne paroli pri io, ne diskuti, ne pritrakti: Kiu pri sxtelo silentas, tiu sxtelon konsentas. El mia silentado sxi konkludis, ke mi koleras. Li prisilentis sian amon. Cxu vi forsilentis la sekreton? / 3. Sin ne montri; ne plu efiki; cxesi: Kie regas la forto, tie rajto silentas.SIMPATIOSIMPATIO - 1. Reciproka inklino de du personoj, bazita sur simileco de gustoj, temperamentoj, opinioj kaj simile: Ili vivis en mirinda simpatio. Mi ne tre simpatias kun li. / 2. Favora inklino de iu por alia persono, kies sentojn tiu iel dividas: Vi havas por sxi pli grandan simpation. Sxi estas tre simpatia knabino. Vi tiel simpatie ridetas! Mi ne kasxas mian malsimpation al tiu persono.SIMPTOMOSIMPTOMO - 1. Organisma fenomeno, estigata de malsaneca stato: Alta temperaturo estas la unua simptomo de la malsano. Li prezentas cxiujn simptomojn de tiu malsano. Hodiaux ni komencos kontrauxsimptoman kuracadon. Cxu vi povus detale rakonti vian simptomaron? / 2. Signo, kiu atestas pri la ekzisto, okazigxo de io: Robert Phillipson en sia libro skribas, ke "vastskala pruntado el la angla estas simptomo de tutmonda usonecigxo".SINCERASINCERA - 1. Aganta kaj parolanta sen mensogo kaj sxajnigo, en plena akordo kun siaj sentoj kaj opinioj: Sxi estas mia plej bona amikino, cxar sxi estas tre afabla kaj sincera. Cxe tro gxentila ekstero mankas sincero. Min ravis lia amikeco kaj sincereco. / 2. Farata, dirata aux sentata sen mensogo kaj sxajnigo: Bonvolu akcepti miajn sincerajn gratulojn. Mi amas vin sincere! Donaco nesincera estas donaco infera. Kiso malsincera estas dangxera.SINKIZSINKI - Malrapide malsuprenigxi; fali, retenate de resto de sxancelita ekvilibro aux de la denseco de la medio: Ni vidis, kiel la sxipo sinkis, sed nenion povis fari. La bebo subite malfermis siajn okulojn kaj rapide resinkis en dormon. Sxian sinkon (falon) kauxzis malbona sano. La sinkado de la plezursxipo Titaniko dauxris preskaux tri horojn.SITUACIOSITUACIO - 1. Tuto de la kondicxoj kaj cirkonstancoj, en kiuj iu trovigxas: Ni estis en malagrabla situacio. Tio estis situacio sen eliro. / 2. Loko de la socia skalo, en kiu iu trovigxas: Li estis persono kun signifa societa situacio. / 3. Aro da cirkonstancoj, en kiuj trovigxas protagonistoj de dramo, romano: La kurteno falas sur strecxitan situacion. / 4. Situo: Nia urbeto havas belan situacion cxe la rivero.SITUOrSITUO - Loko rigardata konsidere al la kondicxoj, kiujn gxi prezentis aux prezentas por la starigo de homlogxejoj (naturo de la grundo, de vivtenado, defendorimedoj kaj aliaj): Mi volas acxeti cxi tiun domon pro gxia pitoreska situo. Favora situo de la urbo multe helpis al gxia prospero. Nia tendaro situis en la valo. Multaj turistoj vizitas nian bele situantan urbon.SKANDALOSKANDALO - Kolektiva indigno, kauxzata de ia malbona ago kulpita de respektata publika persono: Liaj agoj kauxzis grandan skandalon. Sxi scias multajn skandalajn historiojn. La koncerto finigxis skandale. Lia malrespekto skandalis cxiujn cxeestantojn.SKETI%SKETI - Gliti: Ne timu sketi sur la glacio, mi helpos vin ne fali. Kvankam estis ege malvarme, ni sketadis dum kelkaj horoj. Mia amikino okupigxas pri arta sketado. En la sketejo estos festo - venos multaj profesiaj sketistoj. Por la vintro mi havas sketilojn kaj por la somero - rulsketilojn.SKLAVOeSKLAVO - 1. Homo sen personaj aux civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin acxetis aux kaptis en milito: Li havis multajn sklavojn kaj sklavinojn, kiuj laboris por li. Al sklavo mon' ne estas savo - li cxiam restas sklavo. Plej granda parto de la antikva ekonomio estis sklave plenumita. Kie sklav' regadon havas, tie mastro baldaux sklavas. Multaj afrikanoj estis tenataj en sklaveco. / 2. Homo devige aux senreziste obeanta la volon de alia, aux plene regata de io: Ne estu sklavo de viaj pasioj! Mi ne estas sklava edzo (vivanta kiel sklavo). Tiu kontrakto sklavigis nin por la tuta vivo.SKRAPIFSKRAPI - 1. Forigi partetojn el la suprajxo de korpo per pli-malpli trancxa ilo, kies egxon oni pasigas ortangule sur gxi: Mi skrapis miajn sxuojn por forigi la koton. Li estas okupita pri skrapado de la kota planko. Priskrapu la domon kaj forjxetu cxiujn skrapajxojn. Estas multaj cxielskrapantoj / nubskrapuloj en Novjorko. Vi estas grosxoskrapa (tre avara). Uzu kotskrapilon / sxuskrapilon apud la pordo por deskrapi la koton de viaj sxuoj. / 2. Eligi malagrablan sonon per skrapado aux simila ago: Cxesu, tio skrapas la orelojn! Vi nur skrapas la violonon (mallerte ludas gxin).SKRUPULOKSKRUPULO - 1. Maltrankviliga dubo en aferoj de konscienco: Ne sentu skrupulon antaux la akcepto de mia propono, mi petas. Mi ne volus denove renkonti tiun senskrupulan friponon. / 2. Granda precizeco en la faroj: Sxi skribis la artikolon kun plej granda skrupulo. Ili faris skrupulan esploron. Li skrupule tradukas cxiujn nuancojn.SKUIOSKUI - 1. Rapide abrupte kaj ripete sxanceli kaj malfirmigi: Mi forte skuis la tapisxon por forigi polvon. Estis multaj pomoj post fruktoskuo de pomarbo. Li ricevis cerban skuon! Auxtune forskuigxas la folioj. / 2. Rapide abrupte kaj ripete svingi tien kaj reen: Sxi skuis la kapon kaj mi komprenis, ke sxi ne konsentas. La filmo estis amuza kaj cxiuj tre skuigxis de rido. Forskuu de vi tiujn malbonajn pensojn. / 3. Malfortigi, malstabiligi, materie aux anime: Mia sano estas forte skuita. Vivo glate ne fluas, cxiam batas kaj skuas. Lia decido estas neskuebla. La proceso senskue dauxras.SOBRASOBRA - 1. Modere trinkanta kaj mangxanta: Post la festo li devis veturi, pro tio li volis resti sobra. Kion sobreco deziras, ebrieco gxin diras. Vi devas sobrigxi! / 2. Evitanta cxiajn superfluajxojn: Mi sxatas tiun cxi libron pro la sobra stilo de la auxtoro. La apartamento estis sobre dekoraciita. / 3. Senpasia, senpartia, singarda pri siaj emocioj: Mi esperas, ke vi estas sobra homo kaj ne faros stultajxojn! La proksimigxanta dangxero tuj sobrigis lin.SOCIETOSOCIETO - Dauxra kunigxo de pli-malpli multaj personoj sub komuna regularo, por atingi ian ajn komunan celon (plezuran, profitan, idealan kaj alian): Cxiu rajtas aligxi al nia societo. Mi tre sxatis niajn societajn babiladojn. Pardonu, sed eniro estas permesita nur al societanoj. Al la kunveno venis multaj societemaj gejunuloj. Tie regis vivo kaj societemeco. Mi estas malsocietema kaj preferas solecon.SOCIOSOCIO - 1. Reto de dependecoj kaj reciprokaj kondicxoj inter homoj, logxantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj produktivaj, familiaj, naciaj, ritaj kaj aliaj: Cxia socio postulas legxojn. Homo estas socia estajxo. Cxiuj socianoj devas havi egalajn rajtojn. Tiutempe mi multe interesigxis pri sociologio. Ni faras sociologian analizon. / 2. Kunigxo de samspecaj bestoj, vivantaj sur la sama difinita teritorio kaj havantaj inter si regulajn rilatojn: La plej malnovaj socioj sur la tero estas tiuj de abeloj, formikoj kaj simile.SOIFICSOIFI - 1. Senti bezonon trinki: Multaj homoj en Afriko suferas pro soifo. Mi sukcesis kvietigi la soifon per akvo de fonto. Vi estas laca, soifa kaj malsata, do vi mangxu, trinku kaj ripozu. Oni konsilas trinki akvon por sensoifigi sin. / 2. Forte deziri: Ili soifis vengxon al siaj malamikoj. Li estis soifanta al libero.SOLA SOLA - 1. Ne akompanata, ne estanta kun alia(j): Mi promenis sola apud la maro. Kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola. Malfelicxo malofte venas sole. Li vivis en plena soleco. La vesperoj estis longaj kaj solecaj. Li estas solisto (kantas solon). / 2. Ne helpata de alia(j): Vi ne sukcesos cxion fari sola! / 3. Unu kaj neniu pli: Vi sola estas kulpa. Unu sola guto la glason plenigas. Lia domo staris solece sur la monteto. / 4. Tia, ke ne ekzistas, aux ekzisti ne povas unu alia: Sola vojo libera al la fundo rivera.SOLENASOLENA - 1. Farata laux cxiuj sanktaj ritoj aux cxiuj etiketaj reguloj: Mi plenumis mian solenan promeson. La edzigxa soleno estos en la nova pregxejo. Hodiaux ni solenas nian geedzigxon. Infanoj jam atendas la solenadon de la Kristnasko. / 2. Arangxata kun pompo, cxar plena de graveco kaj atentindeco: Baldaux okazos solena malferma parolado de la kongreso. Li solene deklaris pri sia foriro. Mi ne volas partopreni cxiujn solenajxojn de la kongreso. En la arangxo devas esti multe da soleneco kaj muziko. La prezentadon ni ekvidos en la solenejo. / 3. Serioze impresanta, efekte malrapida en sia movo aux ago: Sxi eniris per solenaj pasxoj.SOLVENTA6SOLVENTA - Pagokapabla, pagopova: La banko pruntedonas monon nur al solventaj firmaoj. Vi ne pagis por la apartamento jam dum unu jaro - vi estas nesolventa debitoro (sxuldanto). Antaux ol pruntedoni monon al negocisto oni enketas pri lia solventeco. Neniu sciis pri mia nesolventeco - nekapablo pagi sxuldojn.SOLVISOLVI - 1. Homogene kaj stabile miksi kun likvo solidon, alian likvon aux gason: Unue solvu salon en akvo. Ni uzos solvajxon de natria jodido. Mi sxprucigis la solvilon sur la tablon por detrui fingropremajxojn. Necesas ekscii solvan povon de la likvo por povi uzi gxin. La ekstera falsa brilajxo desolvigxis kaj mi komencis penti pri mia elekto. / 2. Trovi la nekonatajxon de problemo, la respondon al demando, la rimedon al malfacilajxo: Ni ne scias, kiel solvi tiun problemon. Mi pensas, ke translokigxo nun estas la plej bona solvo por vi. La enigmo simple solvigxas. Tiu cxi metodo estas uzata por solvado de natur-protektaj problemoj. Via problemo estas nesolvebla. Finfine la sorcxo dissolvigxis! Ili sensolve disputis.SONGXO&SONGXO - Serio da bildoj kaj scenoj, aperantaj al dormanta persono: Cxi-nokte mi havis tre strangan songxon. Songxo teruras, songxo forkuras. Tio estis nur songxa fantomo. Mi songxis kvazaux mi kusxas apud la maro en bela insulo. Ne esperite, ne songxite. Subite sxi vekigxis pro la premsongxo.SONORI\SONORI - 1. Estigi sonon, dauxre sonantan post la cxeso de gxia kauxzo (se paroli pri ajxoj): La glasoj sonoris dum la festo. La vitro dispecigxis kun sonoro. Antaux la tagmangxo oni povis auxdi la sonorajn kuirilojn. Sonorado al li venas, sed de kie - li ne komprenas. / 2. Indiki per sonorado (se paroli pri iloj): La sonoriloj sonoris la komencon de la Kristnaska festo. Sonorilo vokas al pregxejo kaj mem neniam eniras. Alarmsonorilo avertis nin pri la dangxero. La gongo eksonoris. / 3. Sonorigi (se paroli pri homoj): La knabino sonoris per sonorileto. Iu sonorigas cxe nia pordo per pordosonorilo.SOPIRISOPIRI - 1. Senti bedauxron pro io aux iu perdita kaj fortan deziron retrovi la perditajxon: Estante en fremdaj landoj mi cxiam sopiras al la patrolando. Lupo sopiras, al arbaro sin tiras. La sopiro al la patrujo konsumis min. Sxiaj sopiraj gxemoj min malgajigis. Cxu vin denove ekregis hejmosopiro? / 2. Malgxoji pro la manko de io, kion oni deziregas akiri: Li tre sopiras je belega auxto. Cxiuj sciis lian sopiradon atingi cxiam pli altajn celojn. La infano rigardis sopire al la ludilo en la butiko.SORBISORBI - 1. Enspirante, entiri likvon aux fluidon en la busxon aux nazon: La infano sorbas la supon. Ili cxiuj sorbis miajn parolojn (avide auxskultis). / 2. Entiri kaj reteni en sin: La sorba papero (inksorbilo) sorbas la inkon. Substanco, kiu povas sorbi, nomigxas sorbanto. La spongo estas sorbigita de akvo. Tiu cxi papero estas tute nesorbema. / 3. Elpreni parton aux tuton de la energio de elektromagneta aux partikla radiado (se paroli pri materio): Nigrajxo plene sorbas lumon. / 4. Ensorbi: Tro junaj infanoj ne povas sorbi tiajn malfacilajn studojn. La koro de la patrino ensorbas cxiujn problemojn. La kolonianoj rapide ensorbigxis en la amason de la logxantaro.SORCXISORCXI - 1. Estigi, per helpo de diabloj, supernaturajn, ordinare malicajn efikojn: Sxi sorcxis la viron por ke li amu sxin. Lerteco sorcxon ne bezonas. En la trinkajxo trovigxis ia sorcxa forto. Multaj sorcxistinoj estis mortigitaj. Kiu desorcxos min (forigos la sorcxon)? / 2. Cxarmegi, pasie logi: La belulino sorcxis cxiujn per sia cxarma rideto. Sxiaj okuloj sorcxe brilis. La vidajxo estis sorcxanta - neniu povis forturni la okulojn de gxi. Lia vocxo min ensorcxis.SORTOSORTO - 1. Nekonata forto, imagata kiel supernatura, rigardata kiel havanta kapricojn, kaj al kiu oni emas atribui la okazajxojn, kies kauxzon oni ne konas: La sorto estas favora por vi. Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas. / 2. Antauxfiksita aparta destino de iu: Cxu vi estas kontenta je via sorto? Sian sorton neniu evitos. / 3. Tio, kio devas okazi pri iu afero: Kunligi la sorton de la lingvo kun la estonta kongreso estus tre malprudenta.SOVAGXASOVAGXA - 1. En tia stato, kia gxi estas en la naturo: a) ne hejmigita (se paroli pri besto): Tie ni vidis sovagxajn birdojn. Cxi tiu hundo estas malsovagxa. Ni decidis malsovagxigi la leonidon. b) ne kultivata (se paroli pri planto): Li donacis al mi sovagxan rozon. c) nekulturata, senhoma (se paroli pri loko): Neniu homo logxis en tiu sovagxa marbordo. Oni devus malpermesi kulturi cxi tiun sovagxejon. / 2. Restinta en primitiva stato de civilizo kaj vivanta cxefe el fruktokolekto, cxasado aux fisxado: En Sud-Ameriko ankoraux logxas sovagxaj triboj. / 3. Senbride kruela, malmodera: Tio estis sovagxa persekuto. La elementoj ekstere sovagxas. Ilia sovagxeco estas nekomprenebla. / 4. Akre kruda, fortege malagrabla: Li eligadis sovagxajn kriojn. La cxevalo pli sovagxe ekkuris.SPACO>SPACO - 1. Unu el la du necesaj universalaj kategorioj de la homa menso (la alia estas la tempo), en kiu gxi ordigas la kunekzistantajn fenomenojn laux tridimensiaj rilatoj, kaj kiu estas konceptata de gxi kiel senfine granda kaj senfine dividebla. / 2. Tiu senlimajxo, en kiu laux nia menso trovigxas kaj movigxas cxiuj objektoj: La planedoj ruligxas en la spaco. / 3. Difinita mezurebla parto de tiu kontinuajxo, okupata de du- aux tri-dimensiaj objektoj pli-malpli proksimaj unu de aliaj: Tiu cxi tablo okupas tro multe da spaco. Inter la vortoj devas esti spacetoj. Ni faris la feston en spacohava / spacoplena cxambro, kiu povis enspaci multe da gastoj. De la busxo gxis la manoj estas granda interspaco. Necesas interspacigi la arbojn en la nova plantejo. Vi ne rajtas konstrui la domon cxi tie, cxar tio estas nia terspaco!SPECIALASPECIALA - 1. Estanta de aparta speco: ne gxenerala, ne komuna: Tiu cxi vorto estas uzata en speciala senco. La kuracarto estas nun dividita en multajn specialojn. Ni parolu pri la specialajxoj en la afero iom poste.' Mi elektis pli trankvilan specialecon, nome la malsanojn de okuloj. Sxi estas specialisto pri la gorgxo. Ne necesas specialigi la lernantojn tro frue. / 2. Destinita por iu aparta celo: Tio estas speciala elsendo de novajxoj. Mi venis cxi tien speciale por ekvidi vin.SPECIFISPECIFI - Nome esprimi, detale difini; precize mencii: Oni specifis la reciprokajn rajtojn en kontrakto. Sxi specifis, ke sxi volas ricevi ringon kun diamanto. Viaj taskoj jam estas specifitaj. Nia urbo havas specifan arkitekturon. Nenion specife interesan mi ekvidis dum tiu ekskurso.SPECOsSPECO - 1. Aro da estajxoj aux objektoj, havantaj komunajn karakterizajn ecojn: Tio estas tre bona speco de pomoj. Mi specigis la posxtajxojn laux la loko de difino. Ni denove bone pasigos la tempon, cxar venis siaspeculoj. Al farun' malbonspeca ne helpos la spico. / 2. Persono aux objekto kiun oni ne povas precize difini, kaj kiun oni montras nomante ian similajxon: Ni havas suficxe da greno de cxiu speco. Li faris cxiaspecajn movojn en la akvo, sed tamen ne sukcesis savigxi. Mi scias multajn tiaspecajn historiojn. Ekzistas divers(a)speca literaturo en Esperanto. / 3. Specio: Floroj de cxi tiu speco estas tre kapricaj.SPEGULO7SPEGULO - 1. Glata brila surfaco, polurita aux ne, resendanta lumon kaj bildojn de objektoj: Sxi tre sxatas rigardi sin en la spegulo. Ne helpas spegulo al malbelulo. La infanoj sxatas rigardadi siajn spegulajn bildojn en la akvo. La luno kaj steloj speguligxas en la lago. Por povi vidi, kio okazas malantaux de la auxto, rigardu la retrospegulon. / 2. Io, kio donas gxustan prezenton, fidindan reprodukton de io: Tiu figuro estis sxi mem, reflektita en la spegulo de sxia imago. De l' koro spegulo estas la okulo. Tiu artikolo ne spegulas la opinion de la redakcio.SPEKTI SPEKTI - Atenti per la vido kaj auxdo tion, kio estas prezentata: Hieraux ni spektis tre interesan filmon. La spektajxo estis spektinda ne nur pro belaj dekoracioj, sed ankaux pro bonaj aktoroj. Sxi estas spektema knabino - sxi amas rigardi cxion, kio okazas en diversaj lokoj. Multegaj spektantoj venis al la koncerto. La spektajxo tre ridigis la spektantaron. Mi gxojas, ke mi iris al la festivalo - gxi estis vere spektinda. Tio estas la plej bona retrospekta (rilata al la pasintajxoj) ekspozicio, kiun mi iam vidis. SPERTA2SPERTA - 1. Posedanta sciojn, akiritajn per praktika observado kaj agado, kaj kapabla uzi ilin: Mi neniel povas helpi vin, eble demandu iun spertan homon. Sperta mano ne restas sen pano. Kiu iras sperte, iras certe. Sxi ricevis bonan laboron ne pro la beleco, sed pro sia sperteco. Mi volas spertigxi pri pretigo de projektoj. Ne demandu scienculon, demandu spertulon. Vi ankoraux estas nesperta (sensperta). / 2. Rezultanta el la akiritaj scioj: Ni multon atingos sub via sperta gvidado! La lando denove spertis grandan krizon. Ecx malsagxulon sperto instruos. SPEZOSPEZO - Operacio, per kiu monsumoj estas transigataj de unu kaso al alia, de unu konto al alia ks: Necesas tre zorge noti cxiujn spezojn en la libro. Mi spezis cent euxrojn en vian bankon, je via konto. Acxetojn de ligno kaj vendojn de tabloj ni kovras per la spezkapitalo. Pli facile estas multe elspezi, ol malmulte enspezi. Enspezo postulas elspezon. Virinoj estas elspezemaj pri kosmetiko. Ni ne veturos al Auxstralio, cxar la vojagxo estas elspeziga. Kiom granda estas via laborenspezo?SPICOSPICO - Aroma, pli-malpli akra aux acida vegetajxa substanco, aldonata al mangxajxoj kaj trinkajxoj, por ilin fari pli bongustaj: Kiun spicon vi aldonis al via ege bongusta plado? Al farun' malbonspeca ne helpos la spico. Kreskajxoj eligis spican odoron, ke mi ecx komencis terni. Ne spicigxas mangxo de mastrina beleco. Cxi tiu spicajxo tre tauxgas al viando. En tiu spicejo eblas acxeti plej diversajn spicojn. Donu al mi la spicujon, mi volas spici la supon.SPIONOcSPIONO - 1. Membro de sekreta servo, komisiita de la auxtoritatoj kolekti informojn pri la aferoj de fremda regno: Ne turisto li estas, sed spiono. Li estis akuzita pri spionado. / 2. Persono, kiu sekrete observas la agojn de alia persono: Mi ne volas rigardi la leterojn, kiujn sxi ricevas, cxar mi ne estas spiono. Sxi spionis la revenon de sia fiancxo.SPIRISPIRI - 1. Enlasi aeron en la pulmojn kaj ellasi gxin, post kiam gxi reoksigenis la sangon: Mi eliros por spiri fresxan aeron. Dum la tuta nokto mi auxskultis lian spiradon. Fratino blovis sian spirajxon sur la vintran fenestron. La hundo lacigxis de la kurado kaj spiregis. Mi enspiris fresxan aeron kaj tuj eksentis min pli bone. La aero de la drinkejo estas tute nespirebla! Li estis kurinta kaj venis nun senspire trans la korton. / 2. Per tiaj pulmaj movoj, montri, ke oni estas viva: Sxi ankoraux spiras! Li jam faras la lastan spiron. / 3. Iom halti en strecxa penado: Lasu min spiri, mi petas. Permesu al mi ekspiri. / 4. Elspiri: Cxiuj liaj vortoj kaj agoj spiras tiun ideon. Lia libro elspiras malamon.SPITE5SPITE - Intence kontrauxstarante la volon de iu alia, montrante, ke oni ne timas la batalon: Mi forveturos spite malpermeson de mia patrino. Mi spitas al la pluvo. Pli facile estas eviti ol spiti. Sxi rimarkis lian spitan konduton. Via konstanta spitado ne placxas al mi. Nia filo estas malobeema kaj spitema.SPLITOSPLITO - Maldika, gxenerale akraranda aux pika peco de fendita aux rompita objekto: Li dishakis lignan sxtipon en splitojn. Mi ekvidis spliteton en la hauxto de mia fingro. Cxi tiu vitro estas nesplitebla. Ili decidis dissplitigi siajn fortojn. Grandaj ondoj dissplitigxis kontraux la rokoj. Poste la lingvo forsplitigxis en dialektojn. Cxi tiu speciala oleo helpos kontraux harsplitado. SPONTANEARSPONTANEA - 1. Farigxanta, okazanta sen ia ekstera videbla kauxzo: Ni batalas kontraux spontanea kreskado de sovagxaj vegetajxoj. La domo spontanee ekbrulis. / 2. Meminiciata, sen ekstera instigo: Li faris spontanean proponon de siaj servoj. Sxi spontanee esprimas siajn sentojn. Nia socio estas organizema, sed al gxi mankas spontaneeco.SPRITASPRITA - 1. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas rapide trovi kaj originale esprimi neatenditan rilaton inter malsamaj objektoj aux malsamaj vortoj: Li estas sprita kaj bone edukita. Post iom da vino li farigxis spritulo. Malsagxaj kaj senspritaj laboristoj ne estas bezonataj cxi tie. / 2. Montranta tian mensan viglecon: Ni kun plezuro auxskultis liajn spritajn anekdotojn. Sprita vorto tentas, nenion atentas. Plej bona sprito estas silento. Vero ne bezonas mediti nek spriti. Per la spritajxoj li provis kasxi sian malgxojon. / 3. Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas elpensi kaj kombini novajn neatenditajn lertajn kaj tauxgajn arangxojn: Vi estas sprita organizanto. Multe da sprito, sed neniom da profito.SPURO2SPURO - Postlasita enpremo, marko, signo, laux kiu eblas ekscii, kiu aux kio pasis, kion iu faris aux kio okazis: Li sekvis lupon per spuro. Ni trovis spuraron de urso en la arbaro. Tiu detektivo kapablis spuri (sercxi, rimarki kaj sekvi spurojn). La infano senspure malaperis kaj neniu sukcesis trovi lin.STAGNISTAGNI - 1. Restadi senmova: Stagnanta akvo. / 2. Restadi senmova, senaga, malaktiva: La komerco stagnas. Cxu la movado progresas aux stagnas? Dum lastaj jardekoj la nombro de la naskigxoj stagnas.STATO*STATO - 1. Maniero, en kiu eventuale staras afero: La auxto estas en bona stato. Vivu stomako laux stato de l' sako. Kiel statas la afero? Mi ne plendas pri mia sanstato. / 2. Maniero de ies ekzisto, kiel gxin difinas la cirkonstancoj: Mia financa stato farigxis malbona. Aux plej ricxa stato, aux plena malsato. Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton. La organizo estas tre bonstata. Tiuj malaltstataj homoj neniam povos gxui luksajxojn! / 3. Cxiu el la tri manieroj kiel prezentigxas la materio: Estas tri statoj de la akvo: solida, likva kaj gasa.STELOSTELO - 1. Memlumanta astro, kiu, escepte de Suno, pro malproksimegeco nudokule aperas kiel hela punkto sen mezurebla diametro: Cxi-nokte ni observos la stelojn. Estis malvarma, sed stelluma / stelplena nokto. Ni ekvidis falantan falstelon kaj pripensis la dezirojn. Cxu vi vidas tiun belegan cxefstelon - la plej helan stelon en la cxielo? Ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos. Eknoktigxos kaj la vesperstelo eklevigxos. / 2. Astro, rigardata kiel influanta la sorton de homo: Li estas naskita sub favora stelo. Jen vi vidas la stelaron de Leono. / 3. Tiaforma prezentajxo, per kiu antikva artotradicio simbolas astron: Sur la pinto de la Kristnaska arbo brilis stelo. / 4. Insigno kun proksimume tia formo: Verda stelo estas simbolo de Esperanto. / 5. La cxefa aktor(in)o en baleto, trupo, filmo kaj simile: Li igxis stelo kaj forgesis siajn amikojn. Multaj steluloj kaj stelulinoj venis al la festo.STERNIpSTERNI - 1. Meti ion sur suprajxon, tiamaniere ke gxi kovru kiel eble plej grandan spacon: Patrino sternis belan tablotukon sur la tablo. Antaux ni sin sternis eksterordinara pejzagxo. Meze de la maro estas loko por sternado de retoj. Cxie videblas blanka negxa sternajxo. / 2. Meti tukojn kaj kovrilon super matraco, por pretigi liton: Mi sternis por la gastoj en aparta cxambro. Kiel oni sternas, tiel oni dormas. / 3. Meti (homon) horizontale sur ion, por ke tio estu kovrita de ties korpo: Sxi sternis la malsanulon sur la lito. Multaj homoj estis sternitaj de la pafado. Ni alvenis malfrue kaj tuj sternigxis por dormi.STILOSTILO - 1. Karakteriza persona maniero esprimi siajn pensojn: La teksto ne havas erarojn, sed gxia stilo estas iom stranga. Mi sxatus stiligi la hararon. La plejparto elektis lin kiel la plej bonan stiliston pro lia simpla, sed placxa stilo. Via letero estas ege interesa kaj bonstila. / 2. Tuto de la ecoj, kiuj karakterizas belartan verkon de iu artisto aux belartan verkaron, apartenantan al iu epoko kaj popolo: Sxi tre sxatas barokan stilon. Mi sentas stilan harmonion en via hejmo. La domo estas senstila. / 3. Maniero kalkuli la jarojn laux la diversaj kalendaroj: Tio okazis la unuan de septembro laux la tiama malnova stilo (Julia).STIRIISTIRI - Direkti veturilon (boaton, biciklon, auxton, aviadilon ks): Sxi ankoraux ne tre bone stiras. Li kulpis pri dangxera stirado. La stirilo de mia biciklo rompigxis. Mi vizitas stirlernejon, cxar mi volas ellerni stiri. Pro iu kauxzo la sxipo igxis nestirebla. Estus bone havi memstirantan auxton - gxi veturus kaj mi dormus.STOKO.STOKO - Kvanto da varoj, krudmaterialoj aux fabrikitajxoj, disponeblaj en magazeno aux deponejo: La ministro devigis Coca-Cola detrui sian tutan stokon. Bedauxrinde la varoj, kiujn mi stokis, igxis malpli kostaj. La varoj estas sekure stokitaj. La oficejo funkcias ankaux kiel stokejo de la eldonajxoj.STRABISTRABI - 1. Ne povi direkti ambaux okulojn al unu sama punkto: Sxi strabas, sed tio ne gravas - mi cxiukaze sxin amas. Inter la blinduloj regxas la strabuloj. Li estas trafita de strabismo. / 2. Rigardi de flanke kun malica aux envia intenco: Sxi strabis al mi, sed mi ne atentis tion. La nova familio renkontis min bele - mi vidis neniun straban rigardon. Li strabe rigardas la ricxajxojn de aliaj.STREBISTREBI - Energie strecxi la fortojn de la korpo, menso aux spirito, por atingi celon: Li strebas al ricxeco. Ni devas trovi amikojn, kiuj apogos nin en la strebo. Ekzistas homoj, kiuj de tempo al tempo sentas strebadon al poezio.STRECXISTRECXI - 1. Forte tiri suplan objekton kaj teni gxin en pli longigita aux pli largxigita stato: Strecxu la sxnuron rigida. La haroj strecxigxas (de teruro). Diplomatiaj rilatoj de tiuj landoj estas strecxitaj. / 2. En alta grado uzi sian korpan forton por ia movo, gesto: Li strecxis la muskolojn de la brakoj. Strecxu la okulojn! Tiu vundo de muskolo aperis post strecxo. / 3. Uzi plej energie siajn psikajn fortojn, por atingi celon: Mi strecxos cxiujn miajn fortojn kaj nepre faros tiun laboron. Tiu strecxa atendado nin cxiujn lacigis. Sxi falis - tiel efikis sur sxi la strecxeco, timo kaj doloro. Li volis malstrecxi sin kaj iomete ripozi. / 4. Apliki forton (de tiro, premo, flekso, tordo ks) al elasta korpo, por iel utiligi la rezultontan laboron: Necesas strecxi la horlogxon.STRIKOSTRIKO - Interkonsentita cxesigo de laboro, celanta devigi la mastron kontentigi la postulojn de la salajruloj: La striko dauxris du semajnojn. Nia posxto strikis tutan monaton. Sxajne mia memoro strikas (ne funkcias). La strikestraro estos punita. Pensiuloj proklamis malsatstrikon.STRIKTAjSTRIKTA - 1. Tre strecxe algxustigita: Li havis sur si striktan veston. La kamizolo sidis sur mi strikte kaj strecxite. La dancistino havis belan striktajxon (veston, kiu strikte adheras al la korpo). / 2. Severe preciza, rigora, ne permesanta deflankigxon: Mi vizitas lernejon kun ege striktaj reguloj. Sxi spitis la striktecon de reguloj kaj foriris ien nokte.STRINGISTRINGI - Forte cxirkauxpremi, cxirkauxstrecxi: La sxnuro stringis la gorgxon. La serpento sufoke stringis sian kaptajxon. Li stringas sian pafilon. Mi volas liberigxi el la stringo de kateno. Ni longan tempon estis en la stringo de tiu fama dogmo.STRIOSTRIO - 1. Longa, mallargxa parto de surfaco, kun pli-malpli paralelaj randoj, distingigxanta pro sia koloro aux heleco: Ie en la malproksimo videblis strio da arbetoj. La korpo de zebro estas stria. La bild(o)strio konsistas el 20 profesie desegnitaj pagxoj. Zebrostria pasejo por piedirantoj indikas, ke tie eblas transiri la straton. / 2. Longa, mallargxa, paralelranda parto de teksajxo, kiu distingigxas de la cetera surfaco per tinkturo aux teksarangxo: Al vi tre tauxgas vestoj kun horizontalaj strioj. Mi surmetis striitan pantalonon.STUFISTUFI - Longe kuiri viandon en fermita kaserolo kun malmulte da akvo, tre modere varmigante por konservi gxian tutan sukon: Hodiaux mi stufis viandon en gxia suko. Mi tre sxatas stufitan bovajxon kun legomoj. Tie ni mangxis tre bongustan stufajxon. Stufujo estas poto por stufi viandon.STUMBLISTUMBLI - 1. Irante preskaux fali pro malbona meto de la piedo sur la grundon, kauxzita de obstaklo, glito ks.: Li malfruis, cxar sxi stumblis sur stumpo kaj batis piedon. Provu eviti la stumblojn sur la glacio. / 2. Senkonscie fari malgravajn erarojn: Dum la ekzameno mi stumblis pri datoj. Sxiaj klopodoj helpi estis stumblaj kaj nur gxenis. La lingvajxo de lia romano sxajnis al mi iom stumbla. La prezidento estis malkontenta pri la stumblado pri la preparoj por la elektoj.STURMISTURMI - Kurante aux alsaltante ataki: Malamikoj decidis sturmi nian sxipon. Ili ne povis rezisti al la sturmo. Mi volas aparteni al la sturma tacxmento! Sturmantoj cxirkauxis ilian sidejon kaj prenis gxin sturme.SUBITACSUBITA - Tute rapide kaj neatendite okazanta: Lia subita kaj stranga morto estigis dubojn kaj polemikojn. Post brua vento subita silento. Subite ni ekvidis belegan konstruajxon. Ne atendita, ne esperita ofte venas subite. Prefikso "ek" montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aux neatenditeco.SUBLIMA5SUBLIMA - Tiel distingigxa per sia alteco, nobleco aux alia impresa eco, ke gxi inspiras ian kvazaux religian respekton, admiron aux timon: Mi ne povis desxiri okulojn de tiu sublima vidajxo. Oni skribis pri la sublimeco de la unua cxapitro de via verko. Foje la verkistoj sublimigis la vivon de iuj personoj.SUBTILASUBTILA - 1. Konsistanta el tre maldikaj kaj delikataj eretoj: La sablo estas subtila. 2. Malfacile kaptebla, rimarkebla, komprenebla, pro gxiaj delikataj nuancoj: Lia klarigo estis vere subtila. Ni dume forgesu pri la subtilajxoj, cxar restis multaj diskutindaj demandoj. La poemo subtile kaj kortusxe priskribas gxin. Sxi ne konsentis okupigxi pri financaj aferoj pro ilia subtileco. / 3. Kapabla fari aux rimarki delikatajn nuancojn, diferencojn: Mi devas konfesi, ke vi estas subtila observanto! SUCXIGSUCXI - Eltiri fluajxon el io, alspirante per la busxo: La sucxinfano sucxas la mamon de la patrino. Sxi sucxigas sian bebon. Mi donis sucxilon al la bebo por ke gxi ne ploru. La logxantaro estas elsucxita de la impostoj. Spongo ensucxas akvon. Mi ordigis mian cxambron per polvosucxilo. Li estas sangosucxanto (kruelega homo).SUFERISUFERI - 1. Senti, elporti fizikan doloron: Kapo pekas, piedoj suferas. Ne cxiam dauxras malbona vetero, ne cxiam dauxras homa sufero. Suferego min atakis. La operacio estis sensufera. / 2. Trovigxi en malagrabla, gxena, turmenta stato pro ia kauxzo: La popolo suferas pro manko de akvo. Nur suferinto sxatas felicxon. Malsato malfortigas, sxuldo suferigas. / 3. Esti trafita de difekto, damagxo; malprosperi: Nia firmao suferis de granda krizo. / 4. Elporti, dolore sperti: Multaj homoj suferas malsaton. Ankaux diablo tondron suferos. / 5. Ricevi la efikon de ago, esti trafita de okazajxo: La konferenco suferis interrompon (estis interrompita).SUFLORO#SUFLORO - Homo, kies okupo estas mallauxte flustri al aktoro la parolojn, kiujn tiu ne memoras: La aktoroj ne bone memoris siajn parolojn, pro tio ni havis kelkajn suflorojn. Kia sufloro, tia aktoro. Mi ofte sufloris lecionon al mia amiko. Neniu vidis la sufloron, sidantan en sia suflorejo.SUFOKIuSUFOKI - 1. Mortigi per manko de aero: Li sufokis la malsanulon sub kusenoj. Sxi estis premsufokita (sufokita per premado). Vi ne restos viva post la sufokado! / 2. Gxeni, malhelpante la spiradon: La varmego sufokas min. Suferoj sufokas kaj homoj mokas. Mi preskaux sufokigxis pro rido. / 3. Cxesigi, haltigi, malhelpi: Ili sukcesis sufoki la ribelon. La timo estis sufoka.SUGESTISUGESTI - 1. Lerte venigi en ies penson ian ideon, pri kies origino tiu ne konscias, aux kies rezultojn tiu ne antauxvidas: Li sugestis al mi la respondon. Cxu vi agis sub sugesto kaj influo de viaj geamikoj? Tio estis sugesta demando (subinspiranta la deziratan respondon). / 2. Proponi kiel hipotezon: Mi sugestas, ke vi iom ripozus. / 3. Estigi en la menso, venigi bildon, ideon: Via pala vizagxo sugestas malsanon.SUKURIuSUKURI - Doni la unuan helpon kaj flegon al vunditoj: Sxi estis vundita dum averio kaj mi sukuris sxin. Via sukurado savis mian vivon! Tio ne estis sukurejo (loko, kie estas trovebla cxio necesa por sukuri), sed mi cxiamaniere provis helpi la vunditojn. La Rugxa Kruco estas konata organizo de sukurismo. Sukurantoj (sukuristoj) povas haltigi la morton per tauxgaj metodoj.SULKOSULKO - 1. Longforma rekta foso, farita en la teron: La plugilo trancxas longajn sulkojn. Venteto sulkigis la akvon. La plejmulto trenigxas en la vojsulkoj de malnovaj kutimoj. / 2. Profunda nekonstanta falto: Kiam sxi ridetas, sur sxiaj vangoj aperas sulkoj. Liaj brovoj malsulkigxis. La sxipo trasulkas la maron. / 3. Profunda fendo, trovebla en iuj organoj: Cerbo havas multajn sulkojn. La manplatoj de avino estas jam sulkigxintaj. SUPERSTICXOUSUPERSTICXO - Psika sinteno, kiu rigardas auxgursignifaj iujn ceremoniojn, gestojn ks aux iujn hazardajn okazajxojn: Mi volas rakonti pri kelkaj supersticxoj de mia nacio. Atentu - tiuj signoj estas supersticxaj. La kamparano estas kruda kaj supersticxa. Lia malsukceso estis tiel konstanta, ke gxi povis supersticxigi tiun, kiu gxin portis.SUPLASUPLA - Malrigida, facile deformebla: La kurtenoj estas faritaj el supla sxtofo. Suno kaj mara akvo malpliigas la suplecon de la haroj. La sxuoj estis maloportunaj, pro tio necesis ilin supligi.SUPOZISUPOZI - 1. Esti inklina pensi, manke de pruvoj certaj; akcepti ion kiel probabla, ne havante pri gxi efektivan scion: Mi supozas, ke leciono hodiaux ne okazos. Mi havas pri tio nek scion nek supozon. Supoze, ke ni havos suficxe da mono, ni veturos ferii al alia lando. Supozeble inter ili ne estis ecx unu, al kiu la prelego estus interesa. Tio supozigas, ke la sukceso de la arangxo estos granda. / 2. Preni kiel hipotezon: Supozu, ke vi estus jugxanto, do kion vi decidus? Sxia morto estas supozebla.SURDASURDA - 1. Tute ne posedanta, aux posedanta tre malfortan kapablon auxdi: Li estas surda je la dekstra orelo. Virino bonorda estas muta kaj surda. Sxia surdeco estas denaska. La maljuneco iom surdigis la avon. / 2. Ne volanta auxskulti, ne lasanta sin konvinki: Ili restis surdaj al mia peto. Prediki al surduloj (vane peni por persvadi). Iliaj oreloj surdigxis tuj kiam mi komencis mian parolon. / 3. Malsonora, malakuta: Lia vocxo estas surda. Suficxas! surde interrompis la patro.SUSPEKTI?SUSPEKTI - 1. Sen pruvo certa inklini akuzi pri io: Mi suspektas vin pri sxtelo! Lia mensogo tuj suspektigis lin pri la murdo. / 2. Akcepti la eblecon aux propablecon de io malbona: Kie jxuron vi auxdas, malbonon suspektu. Ju pli da jxuroj, des pli da suspekto. Mi trovas suspekta la auxtentikecon de tiu dokumento. Via konduto estas suspektinda, cxar kutime vi tiel ne agas. / 3. Duonkredi laux sxajnoj, imagi sen granda certeco: Sxi suspektis, ke li volis sxin trompi. Mia edzo estas tre suspektema. Lia edzino devas esti nesuspektebla (tia, ke oni ne povas sxin suspekti).SUSPIRIJSUSPIRI - Esprimi sian bedauxron, cxagrenon, doloron de neplenumata deziro, per forta longa elspiro, akompanata de plenda tono: Ho ve, mi tiom malsukcesis pri la ekzameno, - suspiris la knabino. Kie li estas...? - sxi diris al si suspirante. La suspirantaj infanoj dormis profunde. Kun suspiro li skribis, "Mi ege vin atendas...".SUSURI(SUSURI - Eligi malfortan kaj iom sekan sonon kiel de sateno, silko, cxifita papero ks.: Sxia silka robo cxarme susuris. La venteto susuras inter la arbetoj. La fonto susuradis kun mallauxta murmureto. Pluvo falas kviete, nur kun susuranta sono. Ie malproksime auxdeblis susuro de birdaj flugiloj.SVARMIVSVARMI - 1. Grandamase interpusxe movetigxi kaj skuetigxi cxiuflanken: Estis sabato kaj la popolo svarmis en la bazaro. Sxi kuris de li tra la homa svarmo. Sur la vojo estis svarmado de auxtoj. / 2. Esti tre multenombra: En la cxielo svarmis la steloj. Min atakis svarmamaso da abeloj. La kuloj cxirkauxsvarmis min kaj pikis al mi la krurojn.SVATISVATI - 1. Sin proponi al iu kiel edzon aux edzinon, peti por si mem la manon de iu: Li intencas svati sin al tiu virino. Ne cxiu fiancxigxas, kiu svatigxas. Li fine eldiris al sxi sian svatigxon. / 2. Proponi iun al alia persono kiel edzon aux edzinon; peti kiel peranto de iu alia la manon de iu: La regxo svatis sian filinon por tiu princo. Svatado - propono de la svatisto - estis tre franda. Multaj svatigxas, felicxulo edzigxas.SVELTASVELTA - Harmonie aux elegante maldika: Tie estis multaj belaj, sveltaj knabinoj, kun kiuj mi volis konatigxi. Tiu modelino igxis fama pro sia svelteco. Mi devas observi sveltigan dieton. La viro estis malsvelta kaj forte konstruita.SVENISVENI - 1. Perdi dum kelkaj momentoj la konscion kaj mov-kapablon: Li cxiam svenadis vidante sangon. Ni jam dum longa tempo svenigxadas de la granda varmego. Sxi falis svene pro amasega homaro. Min subite atakis sveno. Tia malbonega odoro baldaux svenigos min. / 2. Malaperi, disperdigxi: La fiodoro svenis. La hodiauxa tago tre rapide svenis. Jen la forsveno de la lasta sonorilo en lernejo. Kial miaj vortoj konstante duonsvene forsonas preter viaj oreloj?!SVINGISVINGI - 1. Rapide kaj ripete moveti ion en aero tien kaj reen: Estas interese rigardi, kiel birdoj svingas siajn flugilojn. Li ekvidis min kaj eksvingis la manon por saluti min. La svingoj de sxiaj kruroj estis tro fortaj kaj fisxoj fornagxis. La patrino eksvingetis sian fingron por montri, ke li tion ne faru. La bovo volis elsvingi sian nukon el la jugo. / 2. Forte strecxi la muskolojn kaj subite jxeti ion antauxen: Li svingis la sxtoneton kaj jxetis gxin en lagon. Li kursvingigxis (antauxen-jxetis sin por salti). La glitkurantoj svingigxadis sur la akvo. / 3. Ekmovi, ekimpulsi, instigi: Lango nenion atingas, se gxin sagxo ne svingas. La svingpordo de la butiko subite malfermigxis.SXANCELISXANCELI - 1. Forte pusxi starantan objekton tien kaj reen tiamaniere, ke gxi povas renversigxi aux fali, aux ke gxi almenaux ne plu firme staras: Fortega vento sxancelis la arbojn. Li pusxis min - mi sxanceligxis kaj falis. La dometo, malgranda, sed forta, ne estis sxancelata de la tempesto. Nia boato glitis sen sxanceligxado. / 2. Malfortikigi, malfirmigi, endangxerigi ion: La dibocxoj de la princo sxancelis lian tronon. Mia sano eksxanceligxis. Via volo estas nesxancelebla. Nia lando ne bezonas sxanceligxemajn politikistojn!SXANCO"SXANCO - Ebleco, probableco de sukceso: Mi donos al vi ankoraux unu sxancon montri viajn kapablojn. Ni havas multe da sxancoj por esti elektitaj. Tio estis sxanca renkonto, mi ecx ne sciis, ke li venis al nia urbo. Mi estis bonsxanca, mi gajnis monon en loterio. Tio estis sensxanca batalo.SXARGXOSXARGXO - 1. Tuto de pezaj objektoj, portataj de iu: Mia sxargxo estas tre peza. Sur cxeval' de najbaro la sxargxo ne pezas. Li laboras kiel sxargxisto - li devas transporti sxargxojn. / 2. Tuto de varoj, transportataj de veturilo: Venis auxto kun plena sxargxo. Ni ne malsxargxos la auxton, cxar tion devas fari aliaj laboristoj. Vi devos pagi por tiu supersxargxo. / 3. Io peniga, kion oni trudas al iu: Miaj infanoj ne estas sxargxo por mi. Cxiu havas sian sxargxon (siajn zorgojn). Tro alta postulo acxetanton ne sxargxas. Promeso estas largxa, plenumo estas sxargxa. Sxi estis supersxargxita per sxuldoj. Oni trosxargxas la lernantojn.SXAUXMOBSXAUXMO - 1. Svarmo da veziketoj kunformigxantaj el boligata, forte kirlata aux fermentanta likvo: Kirlu ovoblankon al sxauxmo kaj poste aldonu sukeron. Dum la festo ni trinkis sxauxman vinon. Cxampano sxauxmis en la glasoj. Kiamaniere oni sxauxmigas cxampanon? Mi sensxauxmigis bolantan supon per sensxauxmigilo. / 2. Iom simila aspekto de la salivo aux sxvito de ekscitita besto aux frenezulo: Post longa kaj rapidega kurado mia cxevalo estis kovrita de sxauxmo. / 3. Io malsolida, senenhava: Lia tuta parolado estis nur sxauxmo. Niaj klopodoj vane dissxauxmigxis (neniigxis).SXELOSXELO - 1. Ekstera tavolo de la trunko, brancxoj kaj radikoj de arboj kaj arbustoj: Ili prigratis siajn nomojn en la sxelon de la saliko. La arbo sensxeligxis. / 2. Ekstera tavolo aux membrano de frukto aux de semo: Laux nuksaj sxeloj eblas diveni, ke en cxi tiu arbo logxas sciuro. Sur la tablo kusxis telero kun ensxele kuiritaj terpomoj. Mi preferas sensxeligi terpomojn per sensxeligilo ol per simpla trancxilo. / 3. Ekstera kalkeca krusteto, entenanta ovon: Li jxus elrampis el la ova sxelo (estas juna kaj sensperta). La kokido jam elsxeligxis. / 4. Cxio, kio kovras simile al sxelo de frukto aux ovo: La muso trovis sxelon de fromagxo. Sur la boligita lakto aperis sxeleto. Dum la konstruado sxelajxisto muntis sxelajxojn por betono. Estas malfacile elsxeligi la veron el tiuj raportoj. 5. La tuta korpo de sxipo aux flugboato tia, kia gxi aperas ekstere: La sxelo de sxipo estas konstruata sur framo el reloj, sur kiuj estas fiksitaj tabuloj aux lamenoj.SXERCISXERCI - Diri aux fari ion neserioze, celante amuzi kaj ridigi: Li sxatas cxiam sxerci. La morto sxercon ne komprenas: oni gxin vokas, gxi venas. Liaj komplimentoj estis sxercaj. Sxerce dirite, cele pensite. Mia frato estas granda sxercemulo. Mi diris tion al vi sensxerce.SXIMISXIMI - 1. Kovrigxi per tre malgrandaj kaj maldikaj fungetoj, kiuj, pro malsekeco aux putrigxo, naskigxas sur la suprajxo de organikaj substancoj: La muroj de la domo komencis sximi pro malsekeco. Sur la malfresxa pano aperis sximo. Mi ne mangxis bulkon, cxar gxia supro estis sxima. Ni sximigis fromagxon en speciala kelo. Por eviti sximajxon oni uzas kontrauxsximajxon. / 2. Resti longe forlasita kaj senutila: Mi sximis en senaktiveco kaj enuo.SXIRISXIRI - 1. Rompi ion, forte tirante: Sxiru vin en du partojn, la mondo trian postulos. Sxiru rozojn en somero, cxar en vintro ili ne estas. De fremda grosxo sxirigxas la posxo. Mi flikos la sxir(ajx)ojn de via pantalono. Se sako tro plenigxas, gxi baldaux dissxirigxas. / 2. Malfacile tiri: Ni devos sxiri vian denton. De unu bovo oni du felojn ne desxiras. Mi elsxiros sxin el via koro! Tiu knabacxo forsxiris monon el miaj manoj kaj forkuris. / 3. Kauxzi akran doloron: Cxiuj auxdis tiun (kor)sxirantan krion.SXIRMISXIRMI - 1. Evitigi materian difekton, intermetigxante inter tiu difektokauxzo kaj la koncerna persono aux objekto: La ombrelo sxirmis nin de la pluvo. Sub la sxirmo de la domo kreskas belaj floroj. Ni sidis sub la arbo, kiu etendis sian sxirman foliaron. Ni trovis bonan sxirmejon sub la arbo. / 2. Evitigi materian difekton, intermetante ion inter tiu difektokauxzo kaj la koncerna persono aux objekto: Sxirmu viajn okulojn kontraux la lumo! Mallevante la brakon, li malsxirmis sin kontraux la pugno de la kontrauxulo. / 3. Gardi, protekti: La polico sukcesis sxirmi ilin. En Esperanto ni vidas la plej bonan sxirmilon, por gardi la naciajn lingvojn de konstanta difektigxado. Mi edukos miajn infanojn tiel, ke ili estu sxirmataj kontraux la supersticxoj.SXLOSI\SXLOSI - 1. Fermi per seruro: Mi cxiam sxlosas mian cxambron. Mi forgesis preni la sxlosilojn. La pordo estis nur fermita sensxlose. La sxlosilujo estas sur la tablo. Malsxlosu la pordon! / 2. Malhelpi ies eliron, sxlosante pordon: Iu sxlosis min en cxi tiu cxambro. Ora sxlosilo cxiun pordon malfermas. Oni ensxlosis la princinon per kvar seruroj.SXMACISXMACI - Fari bruon de sucxado: Ne sxmacu per la lipoj, cxar tio ne estas gxentila. En la cxambro auxdeblis sxmacado de busxoj, kiuj mangxis kun granda apetito. La koto sxmacis (klakis kiel sxmaco) sub la piedoj.SXMINKOSXMINKO - Kolora sxmirajxo, uzata precipe de virinoj, aktoroj ks, por refresxigi aux intensigi la vizagxkoloron, la trajtojn ktp: Vi estas tre bela kaj ecx ne devas uzi sxminkon. Sxi neniam sxminkas sin, sed cxiam aspektas cxarme. La hauxto de la aktoroj estis sxminkitaj. La filmeja sxminkado estas diferenca de la teatra. Ni invitos la plej faman sxminkiston por sxminki niajn aktorojn.SXMIRISXMIRI - 1. Froti sur ion maldikan tavolon da grasa aux algluigxanta substanco: Sxmiru panon per butero, mi petas. Cxiuvespere mi sxmiras mian vizagxon per belsxmirajxo. Dolcxe sxmiri al iu la lipojn (multe promesi al iu). Por kio oni uzas cxi tiun sxmiran substancon? / 2. Faciligi glitadon de ilo, funkciadon de masxino, surmetante grasan substancon: Sxmiristo sxmiras la masxinojn. Kiu bone sxmiras, bone veturas.SXOKISXOKI - 1. Cxagreni iun, malplacxante al li kaj kontrauxante lian komprenmanieron pri dececo kaj konveneco: Tiu murdo sxokis cxiujn. Mi estis sxokita, kiam mi ekvidis sxiajn bluajn harojn. Mi certe ne intencas respondi viajn sxokajn demandojn. Prefere ne auxskultu, kion li diras, cxar liaj paroloj estas sxokantaj. / 2. Meti en staton de sxoko: Sxoko finigxas per morto aux per rapida resanigxo. Elektrosxoko estas uzata en traktado de mensaj afekcioj.SXOVIUSXOVI - 1. Pusxi objekton, glitigante gxin sur la surfaco, sur kiu gxi kusxas: Estis ne mi, kiu sxovis la pordon! Kara, alsxovu la segxon al avino. Ni translokigxis al alia loko pro la katastrofa tersxovigxo. La segxo sxovigxis kaj li preskaux falis. Mi kunsxovis la fenestrokurtenojn, por ke neniu rigardu. Sxi sursxovis sian belan robon. / 2. Pli-malpli krude aux malorde iun penetrigi, enpusxi: La infano sxovis la manon en fajron. Ne sxovu la nazon en fremdan vazon. Kasxu kiom vi povos, mensogo sin elsxovos. Mi ne volas ensxovi min kun mia opinio. Kiu okazon forsxovas, gxin jam ne retrovas.SXPARI `SXPARI - Ne uzi, ne elspezi kaj sekve: / 1. Kolekti provizon da io, precipe da mono, danke al modera uzo aux elspezo: Li tre sxparas monon - li estas (tro)sxparema. Sxparu kiam bone, vi havos kiam bezone. Vivi de sxparita kaso. Mia mono kusxas en la sxpara banko. Cxi tiu mono estas mia tuta sxparajxo. Patroj avaras, infanoj malsxparas. Malsxparulo gxuas nelonge, avarulo neniam. / 2. Konservi, uzante malmulte, modere aux singarde: Homoj ne sxparis al li lauxdojn. Vortojn sxparu, agojn faru. / 3. Ne trudi al iu ion penigan, cxagrenan: La auxto sxparas al mi tempon. Vi sxparigis (evitigis) al mi larmojn.SXPINI SXPINI - 1. Kuntordi kanabon, linon aux alian fibrajxon por formi fadenojn: Vintre virinoj sidis kaj sxpinis. Unue ni forigis cxiujn sxpinajxojn en tiu malnova domo. La sxpinitajxon ni eksportas al aliaj landoj. Ni amuzigxis kaj mangxis sukersxpinajxojn. / 2. Zorge kaj malrapide kombini: Kiujn planojn vi sxpinas en via kapo? Sxpinado de aeraj fantazioj estas malutila okupo. El tiuj vortoj sxpinigxis la vico da revoj.SXPRUCI SXPRUCI - 1. Rapide kaj forte eligxi en fluo aux en gutoj: Larmoj sxprucis el sxiaj okuloj. Sxpruca fonto min malsekigis. La infanoj admiris la sxprucadon de la fontanoj. La sango elsxprucis fonte. La auxto sursxprucigis la pasantojn. / 2. Rapide, subite montrigxi kun viveco: Gxojo sxprucis el cxiuj okuloj. Sxprucigu fajron kaj morton el viaj okuloj! Cxie estis sentebla sxprucanta gajeco.SXRUMPI SXRUMPI - Kuntirigxi kaj sulketigxi de sekeco, maljunigxo ks.: La granda folio sxrumpis. La hauxto sur miaj manoj komencis sxrumpi. Sxrumpado de miaj enspezoj. La varmego sxrumpigis la paperfolion.SXTOFO SXTOFO - Teksajxo, el kiu oni faras vestojn: Mia kostumo estas farita el tre multekosta sxtofo. Mi bezonos multe da subsxtofo por mia longa jupo. La patrino subsxtofis mian vesxton per felo por ke estu pli varme.SXTOPISXTOPI - 1. Fermi truon, plenigante gxin per ia substanco: Sxtopu la botelon por ke la trinkajxo ne forversxigxu! Cxu vi povas malsxtopi la botelon? Kien vi metis la sxtopilon? Mi volas resxtopi la botelon. / 2. Tute obstrukci: Multaj veturiloj sxtopis la cxefan straton de la urbo. La akvotubo sxtopigxis. La akcidento kauxzis teruran sxtopigxon de la trafiko. / 3. Tute plenigi: Mi jam sxtopis mian stomakon. Al kavo senfunda sxtopado ne helpas.SXTORMOZSXTORMO - Forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aux negxo, responda al la gradoj 7-10 de la boforta skalo: Komencigxas tropikaj sxtormoj. Lia deklaro levis sxtormon da protestoj. Ni devas iri malgraux la sxtorma vetero. Eble ni restu sur la bordo, cxar la maro sxtormas. Ni perdis la vojon pro komencigxinta negxosxtormo.SXTUPO}SXTUPO - 1. Cxiu el la transversaj sxtonaj platoj aux lignaj tabuloj, metitaj unu post kaj super alia por ebligi suprenpasxon: Mi glitis sur la sxtupo kaj defalis. Estas tre malfacile iri laux la spirala sxtuparo. Uzu la sxtupareton por preni la libron de tiu supra breto. / 2. Cxiu el la analogaj rimedoj, uzataj por supren- aux malsupren-iri, ekzemple, la rungoj de eskalo, la entrancxoj faritaj en glacimuro por enmeti la piedojn, la breto(j) fiksita(j) al veturilo, vagono kaj simile, por helpi en- kaj el-igxon kaj aliaj: Ne metu la piedon sur la sxtupon antaux ol la trajno plene haltos. Ni uzis sxnursxtupetaron por engrimpi la sxipon. / 3. Cxiu el la gradoj en progresado kaj malprogresado, promocio kaj simile: Sxtupo post sxtupo li atingis rangon de ministro. La reformoj estis enkondukitaj sxtupe kaj malrapide. La afiksoj prezentas kvazaux intersxtupon inter gramatiko kaj vortaro.SXULDI3SXULDI - 1. Devi lauxlegxe pagi iun sumon: Li sxuldas al mi cent euxrojn! Ricxa estas tiu, kiu sxuldas al neniu. Sxuldon tempo ne kuracas. Pago de sxuldanto estas bona en cxiu kvanto. Mi sxuldigxis al la repago en unu monato. Mi malsxuldigas (sensxuldigas) al vi tiun sxuldon. / 2. Havi moralan devon esti danka al iu pro ia servo; danki: Mi sxuldas al vi grandan dankon! Mi restas al vi sxulda servon. Sxia helpo sxuldigis min por cxiam. / 3. Devi fari ion pro morala devo: Ni sxuldas al niaj membroj klarigon pri nia sinteno. Mia sxuldo (devo) estas obei al li.SXUTISSXUTI - 1. Elglitigi substancon nefluidan, konsistantan el multaj apartaj, nu kunigitaj eroj: Mi sxatus sxuti ankoraux iom da salo en la supon. Sxuti polvon en la okulojn. La sako krevis kaj sukero sxutigxis sur la plankon. Estas tempo por dissxuti semon. La kuko estas bakita, necesas nur sursxuteti gxin per sukero. / 2. Grandnombre aux grandakvante doni: Cxiuj sxutis komplimentojn al sxi. Ni estas cxirkauxsxutataj per liaj favoroj. La edzo supersxutas sxin per donacoj. 3. Transsendi datenojn amase: Alsxutu cxi tiun dosieron (al servilo). Mi elsxutis novan senpagan programon de interreto.SXVEBISXVEBI - 1. Resti kvazaux pendanta aux gliti en aero kun etenditaj, ne movigxantaj flugiloj aux kun haltinta motoro: Nia aviadilo devas dume sxvebi super la aerodromo. Multe da birdoj cxirkauxsxvebis la arbon. / 2. Resti pendanta aux gliti en aero: Estas bela tago kaj neniu nubo sxvebas en la aero. Cxiuj gxuis la sxvebadon de aerostato. Mi ne vidis kio pretersxvebis - estis jam mallume. / 3. Dauxre restadi en imago aux memoro: Sxia vizagxo ankoraux longe sxvebis en lia memoro. Pasintnokte denove la sama songxo ensxvebis. / 4. Disetendigxi, disvastigxi: Dum la festo sxvebis tre amika etoso. Baldaux la nokto alsxvebos. / 5. Resti nefiksa, necerta, nedecidita: La vortoj sxvebis sur mia lango sed mi ne kuragxis ilin diri.SXVELISXVELI - 1. Ricevi pli grandan volumenon: Mia ventro sxvelas pro la mangxajxo. Vidante ilin kune sxi sxvelis de envio. Sur mia kruro aperis sxvel(ajx)o. Finfine la fingro malsxvelis. / 2. Pligrandigxi en ia rilato: La prezoj sxvelis cxi-jare. La urbanoj estas malkontentaj pri sxvelaj vivkostoj. Mi esperas, ke sxvel(ad)o de prezoj ne longe dauxros. La instruistino sxveligis la liston de lernindaj vortoj.TABUOwTABUO - Moro, laux kiu iaj personoj aux objektoj estas normale netusxeblaj, aux iaj agoj nefareblaj sen ia socia aux magia puno: Ili havas neniujn tabuojn, kiuj limigas iliajn vivojn. Tio estas tabua temo por mi. La hebreoj tabuis la mangxadon de porkajxo. La nomo de reganta faraono estis tabuata en Egipto. Multaj aferoj, kiuj estis tabuoj antauxe, nun estas sentabuigitaj.TAJLITAJLI - 1. Doni difinitan formon al materialo, eltrancxante el gxi pecetojn aux eretojn: Li tajlas pecon da arbo - tiel farigxos bela ludilo. La diamanto en cxi tiu ringo estas tajlita. / 2. Tondi el sxtofo la pecojn destinitajn farigxi vesto, laux sxablonoj aux laux la faritaj mezuroj: Eblas jam kudri la jupon, cxar mi jam tajlis gxin. Sxi bone scias tajladon de vestoj. La profesio de mia patrino estas tajlistino. La tablotuko estas brodtajlita (kun eltonditaj truoj, kies randoj estas fortikigitaj per kudro).TAJLOROSTAJLORO - Metiisto, kiu tajlas kaj kudras vestojn: En nia fabriko laboras nur la plej bonaj tajloroj. Cxiu tajloro havas sian trancxmanieron. La patro sidis cxe sia tajlora tablo kaj ion tajloris. Li tajloris al mi belegan jakon. Kiam mi estis malgranda, mi volis igxi tajlorino. La kostumojn por cxi tiu spektaklo faris nia teatrotajloro.TAJPI7TAJPI - Skribi tekston per masxino: Mi nun lernas tajpi rapide kaj sen rigardi la ekranon. La teksto enhavas multajn tajperarojn. Via tajpado estas tro hakata. La instruisto tre sxatis bele prezentitan tajpajxon. Skribu la titolon per tajpeca tiparo. Sxi estas tre sperta tajpistino. Antauxe oni uzis tajpilojn.TAKSITAKSI - 1. Fari al si opinion pri la pli-malpli granda sxatindeco de persono: Mi neniam taksas homojn laux ilia aspekto. Belecon taksas ne okulo, sed koro. Vi malgajnis, cxar vi subtaksis la kontrauxulon. / 2. Fari al si opinion pri la valoro de ia ago, ideo kaj simile: Mi esperas, ke vi alte taksos la gravecon de cxi tiu problemo. Malplacxas nenio, se taksas pasio. Ne trotaksu liajn sentojn. / 3. Sen la helpo de sciencaj procedoj, difini la kvantan, monan kaj tiel plu valoron de objekto: Oni taksas je mil la nombron de la mortintoj. Ni petos de spertulo la taksadon de nia domo, kiun ni intencas vendi. Asekura taksisto mistaksis la perdon. Sxi havis netakseblan kolekton da diversaj belajxoj. / 4. Oficiale difini la maksimuman vendoprezon de varo aux servo: La registaro taksis la cxefajn nutrovarojn. / 5. Meti specialan imposton super iu varo aux iu servo: La benzino ofte estas taksata tre alte. Ni lasis la auxton en sentaksa parkejo de auxtoj.TALENTOTALENTO - Aparta, rimarkinda kapablo mensa, aux denaska, aux akirita per laboro: Mia infano havas talenton por muziko. Sxi estas tre talenta kantistino. Mizero havas talentan kapon. Li estas talentulo; ne nur kiel verkisto, sed ankaux kiel desegnisto.TATUI#TATUI - Fari sur ies hauxto neforigeblan (aux tre malfacile forigeblan) desegnajxon, enpikante en gxin kolorajn pigmentojn: Cxu vi volas tatui vian brakon? Sur lia dorso mi tatuos iun beston. Tiu frauxlino estas tatuita. Cxu tio estas farita per tatuado? Tiu cxi tatuajxo ne estas forigebla.TAUXZI^TAUXZI - 1. Malordigi, tirskuante aux cxifante: La vento tauxzis miajn harojn. Mi devas ordigi miajn distauxzitajn harojn. / 2. Malmilde trakti per skuado aux tirado: La policistoj tauxzis la kaptitan sxteliston. Li forkuris kun mieno, tauxzita de teruro. Mi tauxzetis la infanon - tiel mi provis ridigi lin. Sxi ekridis kaj sxiaj trajtoj tauxzigxis.TEDITEDI - 1. Gxeni per neoportuna alesto aux insisto: Kara amiko, vi certe ne tedas min! Amiko farigxas teda, se li tro longe sidas en la domo. La instruisto cxiutage tedadis nin per siaj rakontoj. Mi tedigxis de tiuj homoj. Mi sxatas lin, cxar li ne estas tedulo. / 2. Malagrable impresi per troa dauxro aux ripetigxo: Malbona vetero tedis la ripozantojn. En juneco logas, en maljuneco tedas. Kontraux cxiu tedo ekzistas rimedo.TEGITEGI - 1. Kovri cxiuflanke per tuko speciale destinata kaj algxustigita por tio: Ni tegis malnovmodajn meblojn per modernaj kovriloj. Dum nia foresto mebloj estis kovritaj per kontrauxpolvaj tegoj. Kiam ni revenis ni maltegis la meblojn. / 2. Dauxre kovri ion per io tiamaniere, ke la kovrajxo formas tuton kun la kovritajxo kaj estas parto de gxi: Oni tegis la murojn de la hotelo interne per oro. Mia cxambro plibeligxis post la tegado de gxiaj muroj per tapeto. Li deprenis la tegajxon de la kablo.TEKNIKOTEKNIKO - Tuto de la metodoj kaj procedoj, uzataj por plenumi verkon aux produkti objekton: Li lernas teknikon de la konstruado. Mi devas ellerni cxiujn teknikajn terminojn. La teknikeco de liaj klarigoj tedis nin cxiujn. La patro legas jxurnalon pri teknikologio. Mia frato interesigxas pri elektrotekniko. Sukceso de la spektaklo dependas ankaux de lum- kaj sonteknikistoj (fakuloj, kiuj zorgas pri la lum- kaj sonefektoj dum spektaklo).TEKSI TEKSI - 1. Dense interkrucigi la fadenojn, por elfari sxtofon: Patrino teksas linon. Mia robo estos kudrita el cxi tiu belega teksajxo. Sxi pendigis lampon super la teksilo kaj teksadis. Mi laboras kiel teksisto en la teksejo. Kanabo estas teksuma planto. / 2. Zorge kaj lerte kombini: Li teksis tre ruzan planon. La poeto lerte enteksis tiun legendon en sia rakonto. La historio estas trateksita de multaj katastrofoj. TEMPERAMENTO!TEMPERAMENTO - 1. Tuto de la funkciaj reagoj de individuo, karakterizata de la superrego de unu humoro aux de unu sistemo: La klasika tradicio distingas kvar bazajn temperamentojn: flegma, melankolia, kolerika kaj sangvina. / 2. Fiziologia aux psikologia ecaro de individuo, de kiuj dependas gxia reago al ekscitoj: La libro estis tauxga por cxiuj agxoj kaj cxiuj temperamentoj. / 3. Granda ekscitebleco: Ja vi scias, ke mi havas temperamenton! Li estas tre temperamenta junulo.TENERA"TENERA - Elmontranta aman, mildan atenton, karesemon: Sxi estas tenera edzino. Min trankviligis liaj teneraj karesoj. Li tenere kisis sian koramikinon. Mi amas vin pro via tenereco.TENTI#TENTI - 1. Instigi iun al ia malpermesata ago, montrante gxian allogon: sxi provis tenti lin, sed li restis fidela. Vane vi tentas, mi ne konsentos. Li ne povis kontrauxstari al tento. La tentanto (la diablo) instigis lin fari malbonon! Eva tentigxis mangxi malpermesitan frukton. / 2. Eksciti la deziron, emon: Malplena sako (malricxeco) tentas al peko. Tentaj perspektivoj instigis lin peni kaj provi atingi la postenon.TERAPIO$nTERAPIO - Difinita kuracrimedo: Bedauxrinde la terapio ne estis efika. Mi iris al bona terapiisto, kiu multe helpis min. Bioterapio - kuracado per biologiaj substancoj aux mikroboj - povus esti bona solvo por via problemo. Mi tre sxatas aromoterapion - terapion per esencoj de aromaj plantoj. Kemiterapio - terapio per kemiaj substancoj - estas kuracado de kanceroj.TERNI% TERNI - Spasme kaj brue elspiri aeron per nazo kaj busxo pro subita ekscito de la nazaj nervoj: Kiam oni ternas necesas fermi la nazon kaj la busxon per la mano. La bebeto ekternis kaj malpurigis siajn vestetojn. Ne ekzistas terno sen nazo. Cxi tiu floro estas terniga.TIKLI&TIKLI - 1. Per delikataj kaj ripetaj ektusxoj de iuj partoj de la korpo kauxzi sensajxon, kiu estigas konvulsian ridon: Patrino tiklis sian bebon per plumo. Mi estas tre tikligxema (tusxotima). / 2. Agrable eksciti: Tiu muziko agrable tiklas la orelojn. Sxi ofte eksentas tiklon memorante liajn karesojn. Mi ne scias, kiel solvi tiun tiklan aferon. Se vi sentas tikladon en la gorgxo, povas esti, ke vi malsanigxos.TIMIDA'TIMIDA - Facile perdanta la kapablon libere paroli, sengxene sinteni en societo: Sxi estis tre bona, sed timida knabino. Li kisis sxin timide kaj delikate. La timideco povas facile farigxi homevitemo. Estu memfida kaj maltimida kaj cxiuj admiros vin.TINTI( TINTI - Interfrapigxante eligi klaran, iom tremantan sonon: Dum la balo tintis kristalaj glasoj. Mi povas iom tinti sur gitaro (mallerte ludi gitaron). Vi havas ion tintan en via posxo! Subite auxdigxis tintado de armiloj. Ni tintigis la glasojn honore al la jubileulo.TIRANO)TIRANO - 1. En Helenio, homo, kiu uzurpis la absolutan regpovon en iu civito, kaj kies auxtoritato posedis nenian religian karakteron: Dionizo estis tirano. Li regis tirane. / 2. Regnestro, kies povo estas senlima kaj gxenerale kruela: Oni malamas la tiranojn. Li havis tiranan povon. Li tiranis tutan landon. / 3. Ordonema kaj senindulga mastro: Mia estro estas vera tirano! Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano. Lia tiraneco transiris la limojn.TIRI*TIRI - I. Ne sxangxante mem sian lokon, deloki al si: / 1. Movi ion aux iun al si kun pli-malpli granda peno: La infano tiris sian patrinon per la mano. Animo al paradizo deziras, sed pekoj retiras. Detiru la sxuojn. Sxi surtiris la robon. Mi eltiris la reton el la maro. / 2. Venigi pro inspirita sento, deziro, espero: Li provis tiri min en tenton. Plena kaso sxteliston altiras. / 3. Eligi ion el io, kio gxin entenas: Tiru iun el cxi tiuj loteriaj biletoj. La loto estas tirita. / 4. Havigi al si ian rezulton aux sekvon el io: Mi tiris grandan utilon el tiuj lecionoj. / 5. Venigi en si, ensucxi: La suno tiras la malsekecon el la grundo. / 6. Longigi: Lauxlargxe de la herbejo tirigxis rivereto.TIRI+TIRI - II. Sxangxante mem la lokon, delokigi al si: / 7. Movi kun si aux post si kun pli-malpli granda peno, irante antauxen: Fadeno iras, kien kudrilo gxin tiras. El flamo sin eltiris, en fajron eniris. Li fortiris sxin de tie, for de tiuj malbonuloj. / 8. Sekvigi, estigi kiel rezulton: Tiu konflikto povas tiri gravajn sekvojn post si. Ni donis al li eblon silente retirigxi el la malbela afero, kiun li entreprenis.TOLERI,TOLERI - 1. Ne kontrauxstari al io, kion oni ne aprobas aux kio malplacxas, gxenas aux suferigas, kvankam oni kapablus malhelpi gxin: Mi ne intencas toleri viajn kapricojn! Tempo toleras, sed vero aperas. Li estas ege tolerema homo. Mia toleremo iam finigxos! / 2. Akcepti la cxeeston de iu: Tian homon mi ne povus toleri ecx unu tagon. Sxi ankoraux estas tolerebla, sed sxia fratino estas tute netolerebla. / 3. Havi tian econ, ke la ekzisto, kontakto aux sorbo de ia afero ne kauxzas difekton: Mia organismo ne toleras cxi tiun medikamenton. Al la papero ne mankas tolero. Ne forgesu, ke vi ne povas trinki lakton (pro netolerateco de la lakto).TOLO--TOLO - 1. Teksajxo el linaj, kanabaj, jutaj, kotonaj fadenoj, interkrucitaj laux aparta sistemo: Mi kudros visxtukojn el cxi tiu tolo. Tolajxon malpuran lavu en la domo. Sxi gxuis sian novan tolan pantalonon. Dum la spektaklo fontolo prezentis maran pejzagxon. La tablo ekstere estis kovrita per laktolo / vakstolo (tolo, sxmirita sur unu flanko per lako, por ke gxi estu nepenetrebla de akvo). / 2. Peco el lina tolo, preparita kaj strecxita sur kadro, por ricevi pentrajxon: Tiu pentristo acxetis blankajn tolojn hodiaux. Li surtoligis belegan pentrajxon.TONDI.)TONDI - 1. Fortrancxi (lanon, harojn, herbojn kaj simile) per tondilo: Mi ne povas kredi, ke vi tondis la harojn! Antaux la festo mi iros al la tondisto. Li uzas tondomasxinon por tondi siajn harojn. Sxi detondis siajn harojn kaj forjxetis ilin. / 2. Senigi je haroj, lano kaj simile, uzante tondilon: Patro tondas la hegxon. Oni tondas sxafinojn, tremas la sxafoj. Por sxafo tondita Dio venton moderigas. La periodo de tondado de la sxafoj jam komencigxis. Tablon frapas tajloro, tuj tondilo eksonas. Sxi eltondis sian artikolon el la revuo por memoro.TONDRI/DTONDRI - Ege brui: Post liaj spektakloj cxiam tondras aplauxdoj. Liaj vortoj ektondris el la busxo kaj timigis min. Mi ne volis paroli kun li post la tondro de tiaj vortoj. La akvofalo estis tondra - ni ne povis auxdi unu la alian. Mi ne povas ekdormi pro tondrado de la trajno. Kuru hejmen, cxar la fulmotondro komencigxas!TORDI0TORDI - 1. Turni teksajxon aux flekseblan objekton per gxiaj ekstremoj laux reciproke kontrauxa direkto: sxi tordas fadenojn - iu maltordis ilin. Tordi sxnurojn el sablo (fari senutilan penon). Eltordu la akvon el vesto / premtordu la veston - gxi malsekigos la plankon. La serpento tordigxas. / 2. Misformi aux difekti tordante: sxi tordis al si la piedon kaj nun gxi tre doloras. Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis. Mi ne komprenis lin - lia frazo estis torda. Ne fortordu la veron! La prezento de la faktoj estas distordita.TORENTO1CTORENTO - 1. Monta rivero kun rapidega fluo kaj granda erozia povo: Estos tre malfacile transpasxi la torenton. La rivero torentas okcidenten. / 2. Io, kio elfluas abunde kaj rapide: Min trafluis torento da pensoj. Sxian malgxojon sekvis torentaj larmoj. Ekstere torente pluvas. Sxin fortimigis la torenteco de liaj tusxoj.TORTURO2TORTURO - 1. Kruela turmento, uzata aux por eltiri konfeson aux por puni: Multaj konfesis nefaritajn krimojn sub premo de ekstremaj torturoj. Li torturis siajn sklavojn, se ili ne obeis lin. Unu el homaj rajtoj rilatas al torturado: neniu havas rajton nin turmenti aux torturi. Torturistoj sciis multajn manierojn por torturi homojn kaj uzis diversajn torturilojn por tio. / 2. Kruela turmento, fizika aux morala: Finfine post pluraj jaroj da torturo komencigxis pli bona vivo.TOSTO3TOSTO - Paroladeto dum festeno, kun propono trinki pro ies sano aux honoro, pro la sukceso de entrepreno, organizo, lando kaj aliaj: Via tosto placxis ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj gastoj. Li trinkis toste mian sanon. Multaj amikoj tostis mian sanon.TOTALA4TOTALA - Cxion ampleksanta, cxioma: La totala nombro de la cxeestantoj estis suficxe granda. Totale estis organizitaj 100 prezentoj. La milito pereigis la totalon de la popolo. Totalismo estas politika regximo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaux ensorbitaj de la sxtato, kaj en kiu povas ekzisti nur unu partio, tiu de la sxtatistoj. Popolo estis kontraux totalisma regximo.TRARARA5gTRA RA RA - Onomatopeo, imitanta: 1. Rapidan sencxesan babiladon: Tra ra ra! Mi ne povas kompreni kion vi diras, parolu malpli rapide. Ni iom drinkis kaj komencigxis tra ra ra. / 2. Bruon de rapida marsxo aux galopo: Mi auxdis, kiel ili marsxis sur la strato - tra ra ra, tra ra ra... / 3. Senpaciencan rifuzon plu auxskulti: Tra ra ra! Mi nenion volas auxdi.TRADICIO6TRADICIO - Busxa transdonado de opinioj, ideoj, moroj, ritoj, mitoj kaj simile de unu generacio al alia, kaj tio, kio estas tiel transdonita: Nia familio havas tradicion renkontigxi dum dimancxoj. Mi eksciis multon pri tiu lando, popolaj tradicioj kaj kutimoj. Printempa festo estas la plej grava el la tradiciaj festoj de cxinoj. Tradicie la ekspozicio okazas junie. Multaj miaj samlandanoj tradicias veturi ripozi al Francio.TRADUKI7TRADUKI - Transigi iun tekston aux konversacion de unu lingvo en alian, anstatauxigante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per samsencaj vortoj aux esprimoj de la alia: Multaj tradukantoj helpas traduki lernu!-pagxojn el Esperanto al aliaj lingvoj. Lauxvorta traduko ofte sonas ne tre bele. Mi profesie okupigxas pri tradukado. Mi estas tradukisto. Tiu verko estas suficxe facile tradukebla. Kiu estas tradukinto de tiuj tekstoj? La traduk(ajx)o aperos post unu monato. La jxurnalistoj mistradukis sxiajn vortojn.TRAFI8TRAFI - 1. Atingi per jxetita objekto tion, kion oni celis: Li pafis, sed felicxe ne trafis min. Trafi du celojn per unu sxtono. Kiu rigardas cxielon, maltrafas sian celon. Viaj respondoj estis tute trafaj. Mi celis nur trafeblajn celojn. Sxi trafigxis de falanta sxtono kaj mortis. / 2. Jxetite aux movate, atingi ion celitan: Cxiuj frapoj lin trafis. Fluis sur lipoj, sed en busxon ne trafis. / 3. Hazarde renkonti ion, kio difektas, endangxerigas aux minacas: Nia auxto trafis en kavon. Trafi per la vizagxo en koton. / 4. Hazarde koncerni, impresi, afekcii, kun malbona efiko: La morto trafis sxin. Mi suferas trafon de gripo. / 5. Hazarde renkonti, trovi ion bonan: Ni trafis tre bonan akcepton. Trafe aux maltrafe.TRAJTO9GTRAJTO - 1. Linio de la vizagxo: La trajtoj de tiu virino estas tre belaj. / 2. Eco de karaktero: Mensogo estas unu el la trajtoj de lia karaktero. La cxefa trajto de nia lando estas pluvo. / 3. Ago rimarkinda kiel ekzemplo: Sxi savis nin cxiujn de morto ne timante perdi sian vivon. Sxia ago estas admirinda trajto de kuragxo.TRAKTI:nTRAKTI - 1. Diskuti pri la kondicxoj de iu afero por finveni al interkonsento: La firmaoj traktis negocon. Ni jam pritraktis vendon. Ni devas reciproke intertrakti. / 2. Tia- aux alimaniere agi, konduti kontraux iu aux io: Sxi afable traktis la gaston. Mi cxiam traktadis vin kiel mian propran infanon! / 3. Metode esplori, disvolvi kaj klarigi temon: La auxtoro en tiu libro traktas tre gravan problemon. La traktado de tiu problemo estas suficxe detala. Mi tralegis cxiujn liajn traktajxojn (verkojn, en kiuj oni traktas demandon). / 4. Modifi per fizika aux psika rimedo: Kuracistoj traktis malsanulon per antibiotikoj. TRANKVILA;TRANKVILA - 1. Havanta neniajn zorgojn, nenian timon antaux la estonteco, nenian bedauxron pri la pasinteco: Mi estas trankvila pri la morgauxa tago. Lasu min trankvila! Kiu iras trankvile, iras facile. Post dorma trankvilo venas bona konsilo. Viaj vortoj trankviligis min. Maltrankvilo regis cxe la logxantaro. Mi scias, ke sxin io maltrankviligas. Ne timu kaj ne maltrankviligxu, ili certe revenos. / 2. Libera de cxia ekscitigxo, pasio, kolero: Mi auxskultis trankvilan spiradon de la infano. Mi prenis trankviligajxon, cxar mi ne povis ekdormi. "Trankviligxu!" diris sxi al sia edzo. / 3. Tia, ke gxi havigas nek timon nek zorgon: En trankvila vetero cxiu remas sen dangxero. La maro estas maltrankvila.TREJNI<TREJNI - 1. Submeti al instruado kaj ekzercado, por konduki gxis la dezirata stato de kapableco: Oni trejnis lin al la politika kariero. Vi estas jam suficxe trejnita por labori sola. / 2. Prepari por sporto, batalado kaj simile per ekzercado kaj hardado: Ili trejnas cxevalojn por vetkurado. Oni submetis la boksiston al intensa trejnado. Li trejnigxis en sportejo. Mi estis venkita pro nesuficxa trejnigxo. Mia trejnisto ne permesas al mi mangxi dolcxajxojn.TREMI=4TREMI - Esti movata tien kaj reen per malgrandaj sinsekvaj skuetoj: Mi tremas pro frosto. Pli bone estas sxviti ol tremi. Subite trem(ad)o trakuris mian korpon. Atakis teruro, ektremis la kruro. Lia trema vocxo montris, ke li timas. Kio tiel tremigas la domon? Tertremo detruis multegajn domojn en nia lando.TREMPI>TREMPI - Malsekigi en likvajxo: Trempu kuketon en teo. Via maniko trempigxis en la sauxco! La kuiristo trempis ovojn en malvarma akvo. Mia avino trempadis herbojn en alkoholo.TRENI?TRENI - Pene tiri post si: Azeno trenas sxargxon. Bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide. Malfelicxo venas, malfelicxon kuntrenas. Li tre lacigxis de trenado. Tagoj trene pasas. Mi eltrenos vin el la lito! Tiu laboro senfine trenigxas.TRETI@ TRETI - 1. Forte premi per la piedoj: Sxi tretis vinberojn en tinego. Li surtretis la piedon de la knabino. Zorgu, ke neniu tretu sur vin. / 2. Akvotreti - vigle movi la piedojn en la akvo, kvazaux tretante, por flosi: La infano sidis cxe akvo kaj faris akvotretadon.TREZOROATREZORO - 1. Amaso da oro, argxento aux aliaj multekostajxoj, rezerve tenataj: En ruinoj ni trovis trezoron. Promesita trezoro estas sen valoro. La sxtelisto sxtelis juvelojn el la trezorejo. La trezoristo (oficisto, rajtigita enspezi aux elspezi la sxtatajn monrimedojn) ne estis fidinda homo. / 2. Kolekto el relikvoj kaj valorplenaj piajxoj, konservitaj en iu pregxejo: Mi sxatus viziti la trezoron de la Pariza Sankta Kapelo. / 3. Io tre sxatinda: Plej valora trezoro por mi estas sano. / 4. Plena kolekto de vortoj, dirmanieroj, frazoj aux poemoj: Kaj nun ni konatigxu kun la Trezoro de la greka lingvo... / 5. Tre sxatata aux amata persono: Mi amas vin, trezoro mia! Amiko fidela estas trezoro plej bela.TRIKIB<TRIKI - Plekti fadenojn en serion da masxoj per du, kvar aux kvin trikiloj: Mi trikos al vi puloveron. Trikado estas unu el sxiaj sxatokupoj. Mi bezonas kvin trikilojn por triki la sxtrumpetojn. Sxi povas suficxe rapide triki iun veston per trikmasxino. Kaj nun necesas kuntriki du masxojn. Vi maltrikis mian sxalon!TRISTACTRISTA - Malgaja, malgxoja: Lastatempe miaj pensoj estas tre tristaj. Sxi konsilis al mi ne plu legi tiujn librojn pri tristo kaj soleco. Mi ne scias, kio okazis al mia tristema koro! La vera kialo de mia tristeco estas nia disigxo.TROMPID TROMPI - 1. Intence erarigi por sia profito aux pro nura malico: Oni ofte trompas acxetantojn en tiu butiko. Ili trompe kontraktis. Via trompado iam malkovrigxos! Li estas trompisto! / 2. Erarigi per falsa eksterajxo: Sxajno trompas. Komenco Aprila - trompo facila. Aprila vetero - trompa aero. La priskribo de la finanaca stato de la afero estis sentrompa. / 3. Ne respondi al tio, kion iu atendis: Li trompis cxiujn miajn esperojn. Mi min trompis pri miaj kapabloj. Ni esperis, ke vi diros ion novan, sed ni trompigxis.TRONOE@TRONO - 1. Ceremonia segxo de regxo aux alia suvereno, ordinare ornamita kaj altigita: La regxo sidis sur sia trono. Ne atingos krio gxis la trono de Dio. / 2. La regxa aux suverena povo: Li perdis sian tronon. Dio tronas en la cxielo. La angla revolucio detronigis Karolon la 1an. Oni volis surtronigi tute alian homon.TROTIF3TROTI - 1. Kuri en aparta maniero kun rapideco meza inter pasxado kaj galopo: Cxevaloj trotis tra la herbejo. Ne jugxu la cxevalon laux gxia trotado. La rajdanto trotigis la cxevalon. / 2. Rapide marsxi per mallongaj pasxoj: Sxi gaje trotis al la rendevuo kun sia koramiko. La knabo piediris per la trotilo.TRUDIG~TRUDI - Devigi iun kontraux lia volo al io malplacxa, devige akceptigi ion al iu: Ne trudu vian opinion, cxar ne cxiuj homoj same pensas. Li laboras sub trudado. Mi ne cedis al trudema estro. Trudigxas la konkludo, ke ili faris tiun krimon. La gepatroj altrudis edzinon al sia filo. Mi nur deziris, ke tiu altrudigxema gasto foriru. Sxi eltrudis monon de li per minacoj de skandalo.TUALETOHTUALETO - 1. Tuto de la objektoj, kiuj servas al virino por sin vesti kaj aperi en societo: Tio estis tre eleganta tualeto. / 2. Tuto de la arangxoj kaj agoj, per kiuj oni zorgas pri la purigado kaj beligado de la hauxto, la kombado de la haroj kaj tiel plu: Sxi cxiutage pasigas multajn horojn por sia tualeto. La kombilon vi trovos sur la tualeta tablo. Cxu vi ankoraux longe tualetos? La aktoroj ankoraux estas en la tualetejo. Mi prenis mian tualetujon kun mi por povi sxminki min, se bezonatos.TUFOITUFO - Densa aro da maldikaj kunkreskantaj ajxoj: Tiu knabacxo elsxiris tufon da miaj haroj! De malbona sxafo estas bona ecx tufo (pli bone ol nenio). Mia patro havas grizajn tufajn brovojn. Tufoigxantaj muskoj kovris la teron de la arbaro.TUKOJTUKO - Peco de teksajxo, ordinare ortangula, por difinita uzo: La kapon de avino volvis tuko. Tablon ornamas ne tuko, sed kuko. Mi surmetis antauxtukon antaux kuirado. Oni disponigas la necesan matracon, kusenon, littukon, kovrilon. Sxi visxis la okulojn kaj la vizagxon per naztuko / posxtuko. Salivtuko gardas la vestojn de infano de malpurajxoj. La tablon kovris diverskolore brodita tablotuko. Prenu visxtukon kaj visxu la tablon.TUMULTOKTUMULTO - Konfuza malorda kaj brua malkvietigxo de homamaso: Tumulto en grandaj urboj ne estas novajxo. Mia bebo ne povas ekdormi pro tia tumulta amaso da homoj. Kial ili tumultas? Miaj tumultemaj infanoj tre lacigas min. Nia komunumo tumultigxis - cxiuj estis malkontentaj.TURMENTILTURMENTI - 1. Suferigi iun per kruelaj korpaj suferoj: Tiu knabacxo turmentis la katon. Ecx musxo sentas, kiam vi gxin turmentas. Sxi ne eltenis la turmentojn de sia edzo. Mi ne povis rigardi, kiel vi turmentigxas. Ili elturmentis tutan mian monon. / 2. Suferigi iun per moralaj suferoj: Min turmentis la timo, ke io malbona okazis al sxi. Kiun malgxojo ne turmentis, tiu gxojon ne sentas. La songxo estis longa kaj turmenta. Malbonaj pensoj turmentadas min.TUSIMTUSI - 1. Subite, spasme kaj brue elspiri: Mi tusas pro malvarmumo. Tuso kaj amo ne estas kasxeblaj. Mi ne povas reteni konstantan tusadon. Trinku antitusan siropon kaj vi baldaux sanigxos. / 2. Intence auxdigi similan bruon por atentigi iun: La direktoro tusis kaj cxiuj eksilentis.UNGON/UNGO - Korneca elkreskajxo cxe la ekstremo de homaj aux bestaj fingroj: Mi trancxis miajn ungojn, cxar ili estis tro longaj. Vizagxo agrabla kaj ungo diabla. Malgranda birdeto, sed akra ungeto. Cxu via kato ung(ograt)as? Tigro vundis lin per siaj ungegoj. Prenu ungilaron kaj ordigu viajn acxajn ungojn!UNIKAOUNIKA - 1. Sola laux sia kvalito; ne havanta alian egalan aux similan: Cxiu bildo de Pikaso estas unika. Cxi tiu vazo estas unikajxo. Mi estis surprizita pri unikeco de la logxejo. / 2. Ununura, solsola: La vojeto tra la arbaro estis unika vojo hejmen. UNIVERSALAP!UNIVERSALA - 1. Koncernanta vastan tutajxon aux cxiujn individuojn aux aferojn en iu grupo aux kategorio: La universala vocxdonado en nia lando jam finigxis. Ni devas trovi universalan rimedon por solvi cxiujn problemojn. / 2. Tia, ke gxi koncernas sendistinge la tutajxon de la homoj sur la tero: La Universala Kongreso de Esperanto estas la plej granda Esperanto-arangxo. Ne cxiuj kredas je universaleco de Esperanto. Oni universaligis la latinan alfabeton. Zamenhof unue pensis pri la universaligo de la latina, sed poste ekhavis alian ideon.UNIVERSOQ%UNIVERSO - Tutajxo de cxio, kio ekzistas: Ptolemeo supozis, ke la Tero estas la centro de la universo kaj cxiuj astroj rondiras cxirkaux gxi. Mi tre sxatis la romanon "La kaptita universo" de Harry Harrison. Min interesas, cxu Tero estas la sola universa planedo, sur kiu estas vivaj estajxoj.URAGANOR"URAGANO - 1. Fortega vento, de grado 12 en la Boforta skalo: Tiu uragano faris multe da damagxo. La timo atakos vin kiel uragano. / 2. Io fortega kaj bruplena, kiel uragano: Liaj vortoj vekis uraganon da protestoj. Li havas uraganan karakteron. Imagu, kiel uraganis la ridego de la publiko.URGXIS5URGXI - Vigle plirapidigi, vive akceli: La alproksimigxanta dangxero urgxis nin forkuri. La afero ne urgxas. Cxar tio ne estas urgxa, mi ne zorgas. Mi urgxe bezonas telefonon! Eble ni nun parolu pri urgxajxoj kaj poste babilu pri cxio alia. Ni estas premataj de urgxeco. Urgxigxu, cxar la buso nin ne atendos.UTOPIOTUTOPIO - Idealo, teorio, projekto, kies realigo ankoraux ne estas konstatebla: Aferoj, kiujn oni jugxis utopioj, nun farigxis realajxoj. Komence tio sxajnis esti utopia projekto. Mi certas pri mia ideo kaj ne timas malbonajn reagojn. Oni longe taksis la esperantistojn utopiistoj.UZURPIUUZURPI - Senrajte proprigi al si bienon, povon aux titolon: Li uzurpis la tronon. Homoj protestas kontraux uzurpado de iliaj rajtoj. Lia uzurpatora agado elvokis protestojn.VAGIVkVAGI - Sencele iri de loko al loko: La bestoj vagis sen celo. Cxirkaux sanktuloj diabloj vagas. Kio estas la celo de via vaga vivo? Tia vagado min lacigas. Al ni venis iu vaganto kaj petis tranokton. Mi vidis, kiel lia rigardo ekvagis malproksime. Li decidis forlasi siajn gepatrojn kaj elvagi en la mondon. Ni travagis la tutan landon. Sxi erarvagis kaj ektimis.VAKIWVAKI - Esti ne okupita, se paroli pri loko, ofico ktp: Pardonu, cxu tiu cxi segxo vakas? Komputilado okupas miajn vakajn horojn. Li kondukis min al vakanta spaco antaux la statuo. Mi informis cxiujn pri la vakanteco de tiuj postenoj. Ni devos vakigi la apartamenton venontan semajnon.VALIDAX>VALIDA - Prezentanta la lauxlegxajn kondicxojn postulatajn por regule efiki: Cxi tiu bileto jam ne estas valida. Mia pasporto jam ne validas. Mi sxatus dauxrigi la validecon de abonkarto. La notario validigos mian testamenton. kontrakto validigxos post unu monato. Tiu legxo jam eksvalidigxis (perdis sian validecon).VALIZOYVALIZO - Malgranda, manportebla kofro, kiu malfermigxas en du partojn: Cxu vi jam pretigis la valizojn? Pli valoras propra cxemizo ol fremda plena valizo. Mi metis miajn dokumentojn en valizeton. Metu viajn valizojn en valizujon (de auxto).VALOZqVALO - Malalta terparto, pli-malpli cxirkauxita de montoj, ordinare ankaux baseno de rivero: La unuaj logxantoj lokigxis en la valo de Nilo. Se negxas sur la monto, estas malvarme en la valo. Ni sukcesis alkonduki akvon al tiu valeto. Se vi iros valvoje (malsuprenire laux la valo), vi trovos la urbon. Turo estas alvale de Orleano (pli malsupre en la valo ol Orleano).VALORO[VALORO-1.Grado, laux kiu iu aux io estas sxatata pro siaj kvalitoj kaj meritoj: Laux la personoj, kun kiun oni havas interrilatojn, estas difinita la propra valoro de homo. Kia estas via laboro, tia estas via valoro. Montras parolo, kion cerbo valoras. Mi pensas, ke vi havas senton de malplivaloreco. Ne valoranto placxas, sed placxanto valoras. Ne traktu nin kiel senvalorajn bestojn!/2.Grado de taksebleco; sumo, je kiu io estas mone taksata: La valoro de tiu varo malaltigxis lastatempe. Oni batas la oron, por provi gxian valoron. Li elspezis cxiun monon por acxetado de tiu multevalora (grandvalora, altvalora) perlo./3.Grando, al kiu variablo aux funkcio povas egali: Trovu valoron de cxi tiu funkcio./4.Io, kio iel valoras: Promesita trezoro estas sen valoro. Pli valoras interkonsento, ol jugxa dokumento. Viaj konsiloj estas tre valoraj por mi. Cxu vi forvendis cxiujn valorajxojn?!/5.Tio, kion homoj jugxas morale aux estetike grava: Ni devas klopodi, ke la veraj valoroj de tiu nacio estu konigataj al la mondoVANA\mVANA - 1. Ne produktanta efikan rezulton; senutila: Mia tuta laboro estis vana. Kontraux forta mano la legxo estas vana (senpova). El malplena telero vane cxerpas kulero. Cxiuj vidas la vanecon de tiu diskuto, sed neniu finas gxin. Ili vanigis miajn esperojn. / 2. Havanta nur sxajnon sen realeco; neefektiva: Mia timo montrigxis vana. Tiu songxo estis nur vanajxo.VANTA]VANTA - 1. Ne valoranta atenton aux prizorgon pro sia malgraveco aux nedauxreco: Mi ne volas perdi tempon por vanta babilado. De vantaj elspezoj malgrandigxas ricxeco. Dum pregxado ne ripetadu vante. Pli bone ni ne vantigu la disputon. / 2. Amanta posedi kaj montradi bagatelajxojn, malmodesta: Sxi estas vanta virino. Vi sekvis vantajxojn kaj mem vantigxis. Mi konscias la vantecon de cxiuj homaj fieroj.VAPORO^VAPORO - Gasa nubo suprenigxanta el varmigxanta fluidajxo: Vidu, la akvo jam bolas kaj eliras vaporo. Kuiriston vaporo satigas. En la cxielo videblis belaj vaporaj nuboj. Kiel bonguste vaporas la rostajxo! Dum leciono de kemio ni vaporigis vaporigxemajn likvajxojn. Je kiu temperaturo vaporigxas akvo? Kiel malaperis la likvajxo? - Gxi elvaporigxis. Cxu via kuragxo jam forvaporigxis?VARBI_VARBI - 1. Fari per siaj instigoj, ke iu soldatigxu: Ili varbis mian fraton en la armeon. Ne cxiuj varbitoj igxas bonaj soldatoj. / 2. Fari per siaj instigoj, ke iu anigxu al grupo, partio, doktrino: Esperantistoj sxatas varbi homojn al Esperanto. Ni okupigxas pri varbado de samideanoj.VARII`VARII - Prezenti sinsekvajn diversajn sxangxigxojn: La vetero tre varias dum lasta semajno. La tradicioj varias laux landoj. Dum eksperimento necesas konstante variigi temperaturon. Informoj pri tio varias en diversaj libroj.VAROaVARO - Objekto, fabrikita por vendado; artiklo de komerco: Nia lando eksportas multajn varojn. Atendu iomete, mi devas preni la varon de la varejo. La tenado de la nutrovaroj devas esti prizorgata. Ni havas multegajn skribovarojn en nia butiko.VARTIbVARTI - Gardi kaj prizorgi estulon, kiu bezonas helpon pro sia juneco: Mi vartos mian frateton, cxar miaj gepatroj foriras. Per tro multa varto malbonigxas la farto. Mi laboras kaj mia infano restas en vartejo. Mi ne volas lasi mian infanon al vartistino.VASTAcuVASTA - 1. Tia, ke gxi kovras grandan spacon, havas grandajn dimensiojn en cxiu direkto: Kiam li igxis plenkreska, li foriris en la vastan mondon. La parto plej vasta venos la lasta. Kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte. Ni zorgas pri disvastigado de nia lingvo. La malvasteco de lia logxejo estas terura. / 2. Tia, ke gxi intence ne strikte kovras la korpon: La pantalono estas tro vasta por mi. Mi iom vastigis la bluzon. / 3. Tia, ke gxi tusxas al multaj objektoj, havas grandan amplekson: Mi estis surprizita de vasta programo de la arangxo. La vasteco de viaj scioj estas mirinda! Lia famo disvastigxis en la tuta mondo.VEdVE - Ekkria vorteto, esprimanta: 1. gxeman plendon pro kordoloro: "Ho ve, ho ve!" - gxemis la malgranda knabino. Tie ni auxdis lamentojn, gxemojn kaj veojn. La vento veadas en la malplenaj cxambroj. Sxi vespiris kaj diris: "Mi jam devas foriri." Hejmveo cxiam min turmentas, kiam mi estas en alia lando. / 2. minacon pri malfelicxo aux malbeno por iu alia: Ve al vi estos, se vi faros ion malbonan!VEKIeVEKI - 1. Cxesigi ies dormon: Mi tiom dolcxe dormis kaj vi vekis min! La bebo ne povis ekdormi pro vekaj sonoj. Sxi ne sxatas esti vekita - sxi cxiam vekigxas mem. Vekhorlogxo interrompis mian dormon. / 2. Cxesigi la kvieton de io; vigligi, stimuli: Ne veku malfelicxon, kiam gxi dormas. Malfelicxo kaj peko levigxas sen veko. Kiam mi ekvidis la maron, vekigxis rememoroj pri la pasinta somero. / 3. Naski, estigi: Tiu demando vekis multe da disputoj. Esperanta movado en nia lando gxis nun ne vekigxis.VELKIfPVELKI - 1. Perdi la vivfresxecon; sensukigxi: La floroj velkas - akvumu ilin. La varmega suno velkigis miajn florojn. La folioj pendis velke. Miaj velkintaj lipoj doloras. / 2. Senfortigxi, kadukigxi, konsumigxi: Nia lando senfortigxas kaj velkas. Kun vero severa komercajxo forvelkos. Velkema estas amo, sed rememoroj estas nevelkemaj.VENDIgVENDI - 1. Cedi la proprieton de objekto, besto aux sklavo kontraux difinita prezo: Li vendis al mi sian komputilon. Antaux mortigo de urso ne vendu gxian felon. Sen mensoga rekomendo ne iros la vendo. Kio vendigxas kasxite, vendigxas plej profite. Por vendisto mensogo estas necesa apogo. / 2. Teni stokon da artikloj por la klientoj: Kion oni vendas en tiu vendejo? Tio estas cxiovendejo - en gxi eblas trovi iun ajn varon. La vendado de auxtoj estas profita. La tuta stoko jam estas elvendita (disvendita). / 3. Oferi kontraux mono aux alispeca profito tion, kio havas moralan valoron: Amvendistinoj vendas sin al cxiu, kiu havas monon. Sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas. En la nunaj tempoj cxio estas vendebla, ecx la konscienco. / 4. Perfidi pro mono: Vi vendis min!VENENOhVENENO - Malutila substanco, tute aux parte detruanta la funkciojn de la vivo: Fosforo estas mortiga veneno. Plena glaso da vino, sed kun guto da veneno. Donacon reprenu kaj mian vivon ne venenu. Kuradi kiel venenita muso. Cxi tiuj fungoj estas venenaj. Venenigxo estas tre malagrabla stato. Neniu veneno povas mortigi min - mi estas venenimuna. Li povas morti, cxar ni ne havas kontrauxvenenon.VENGXIiGVENGXI - 1. Havigi al iu kompenson por suferita malbono, kies farinton oni punas per egalvalora puno: Mi neniam vengxus alian homon - mi ne estas vengxema. Mi ne pardonos lin kaj faros vengxon. Sxi foriris kun vengxa rido. Mi sentas, ke mi estos vengxita. / 2. Kompensi suferitan malbonon, punante la farinton per egalvalora puno: Mi vengxos al li la morton de miaj gepatroj! Tio estas mia vengxa bato al vi! Li vengxas nur por satigi sian vengxemon. / 3. Fari malbonon por kompensi suferitajxon: Li terure vengxis al mi. Vengxado estas lia metio. Cxu vi vidis la filmon "Vengxanto"?VENTOLIjAVENTOLI - Refresxigi la aeron en fermita spaco, produktante aerdonon aux enblovigante eksteran aerfluon: Necesas ventoli la cxambron, cxar estas tro varme tie. Ventolado de la cxambro, kie estas komputilo, estas nepra. Cxu en via kelo estas ventolejo (truo en muro)? Somere ni sxaltas ventolilon kaj gxuas gxian blovadon.VERGOkVERGO - 1. Longa, maldika, rekta kaj fleksebla brancxo, kreskinta el la trunko de arbo aux detrancxita de gxi: Sxi havis sorcxan vergon. / 2. Punrimedo, konsistanta el vergo aux el pluraj kunligitaj vergoj: Se vi ne obeos, vi ricevos vergojn (estos batata per vergoj)! Vergo doloras, sed sagxon ellaboras. Iam oni vergis la infanojn en la lernejoj. / 3. Maldika stango, plej ofte metala: Ni bezonas pli grandan auxton por veturigi cxi tiun longan feran vergon.VEROlVERO - 1. Tio, kio estas konforma al la ekzistantaj faktoj, al la realajxo: Mi diris veron al vi! La tempo cxiam malkasxas la veron. Vi estas vera amiko. Mi vere nenion scias! Li ne dubis pri vereco de miaj vortoj, cxar mi estas verema (inklina cxiam diri la veron). Cxiuj scias, ke vi estas verama kaj instruas laux vero. La de sorcxistino ne verigxis. Iom da malvero ne estas dangxero. La pentrajxo estas vivovera (tiel vera, kiel la vivo mem).VERSOmVERSO - Aro da vortoj arangxitaj laux la valoro aux nombro de iliaj silaboj, konsistiganta stilistikan unuon, kun regula kontinueco kaj regula periodeco: Li skribis al sxi belajn versojn, kaj sxi komprenis, ke li amas sxin. En lernejo ni lernis multajn versajxojn. Antauxe versegoj estis tre popularaj malgraux tio, ke plejofte ili estis sen rimoj. Li estas versisto, ne poeto. Li versas senkonsidere pri la inspiro. Versfarado estas longa procezo se oni ne havas talenton.VERVOnIVERVO - Inspira, fervora, vigla maniero de verkado, parolado, pentrado, komponado: Li pentris sxin kun vervo. La vivo alprenis novan kaj pli vervan perspektivon. Ni havis bonegan tempon pro liaj verve elpensitaj diversaj anekdotoj. Ili komencis vervege polemiki. La libro estis tute senverva - mi ne sentis fervoran viglecon tie.VETIoKVETI - 1. Interkonsenti pri monsumo aux valorajxo, gxenerale ambauxflanke egala, kiun la malpravanto devos pagi al la pravanto: Cxu ni vetu, ke mi povos formangxi dek hamburgerojn? Mi neniam vetas je grandaj sumoj. Cxu vi denove perdis veton? Tiu bildo estos la vetajxo. / 2. Riski sumon en ludo por tia aux tia ludanto, en konkurado por tia aux tia cxevalo laux la kondicxo, ke, se la privetito venkos, la sumo estos pluroble repagita: Mi vetis, ke li gajnos la macxon. Li vete ludis sian ricxajxon. Ni privetas nian kantiston! En nia lando estas multaj vetoficejoj, kie oni povas veti.VEZIKOpVEZIKO - 1. Muskolmembrana sako: Fisxoj havas specialan vezikon (nagxvezikon), per kiu ili direktas sin supren aux malsupren en la akvo. Hodiaux mi eksentis vezikajn dolorojn. / 2. Aerveziketo: Tio cxio estas nur sapa veziko. Felicxo vezike sin levas, sed baldaux falas kaj krevas. Mallerte aplikita farbo vezikigxis. Miaj infanoj tre sxatas ludi farante sapvezikojn. / 3. Desegno en formo de ferma linio, ofte vezikforma, kun unu lokindika pinta fino kaj entenanta tekston: Subite aperis veziko de helpo de komputila programo.VICOqVICO - 1. Serio de objektoj aux estajxoj, arangxitaj en linio, unu apud aux post alia: Mi sidis en la unua vico de segxoj en teatro. Cxiuj dometoj trovigxis vice unuj post la aliaj. Antaux la konkurado oni vicigis la konkurantojn. Cxi tiu pregxejo envicigxas inter la plej grandaj konstruajxoj de la mondo. La ponteto estas tre malgranda, pro tio ni trapasis gxin unuvice. Cxe la pordo de la kuracisto estis longa atendovico. / 2. Longa serio da okazajxoj aux momentoj, sin sekvantaj en la tempo: Pasis vico da jaroj de nia lasta renkontigxo. / 3. En serio da alternaj movoj aux agoj, momento, en kiu cxiu el ili plenumigxas: Nun estas via vico paroli. Antaux cxio zorgu oficon, - plezuro atendos sian vicon. Li rakontis cxion lauxvice. La lasta teamano ekparolis siavice.VIDVOrVIDVO - Viro perdinta sian edzinon kaj ne reedzigxinta: Lia edzino mortis kaj nun li estas vidvo. Mia patrino estas vidvino. Cxu al vi placxas vidva vivo, ke vi ne reedzigxas? Li vidvigxis kaj ne povas gxui la vivon. Vidveco ofte timigas homojn.VIGLAsVIGLA - 1. Fresxa, gaja pro jxusa vekigxo el bona dormo: Mi estis vigla, cxar mi bone kaj longe dormis. Lia longa malsano tute malvigligis lin. / 2. Rapidaga, rapidmova; plena je ekscito kaj vivo: Via filo estas tre vigla kaj petola. Sxi vigle dancis kaj sxia vigleco infektis nin cxiujn. Ne estu tiom pasiva - vigligxu kaj dancu! / 3. Rapide kaj aktive progresanta; diligenta, energia: La estro gxojis pri vigla laboro en la oficejo. Laboristoj viglas nur kiam mi rapidigas ilin. Ni devas pripensi, kiel eblas plivigligi la movadon. La mortigxantan klubon indas revigligi. / 4. Atente prigardanta, observema: Liaj viglaj okuloj vidis cxiujn niajn movojn. Ne malstrecxu la vigladon - la dangxero proksimigxas.VINDItVINDI - 1. Cxirkauxvolvi sucxinfanon per tuko: Nuntempe oni jam ne vindas la bebojn. Kiam mi naskigxis, oni vindis min per vindajxoj (vindotuko). Mi kusxigis la bebon sur la vindotablon. / 2. Cxirkauxvolvi korpoparton por kuraci, senmovigi, senfunkciigi aux protekti gxin: Sxi vindis lian vunditan brakon. Mi cxiam havas vindon por vundoj kun mi. / 3. Senmovige cxirkauxvolvi: La mortinto estis vindita per morta tolajxo. Sxia robo vindigxis cxirkaux sxiaj belaj kruroj. Ni sukcesis elvindigxi el tiuj implikajxoj.VIOLENTAuVIOLENTA - Senbride perforta: Violenta morto trafis lin. Tiuj junuloj agis violente. Violento ofte estas montrata en la filmoj. Longan tempon violentis la krimulo, sed finfine li aperis en la prizono.VIPOvVIPO - 1. Batilo konsistanta el sxnuro aux rimeno alligita al ligna tenilo: Li ecx el sablo vipojn tordas (estas elturnigxema). Aux kuseno sub ripo, aux bato per vipo. Mi vipis la hundon, cxar gxi malobeis. Oni vipas cxevalojn per rajdvipo / vipeto. / 2. Premanta aux punanta superpotenco: Li aperigos vipon super vi. Li estas homo, vipata de sorto. Ili pasxis, kurbigitaj de la vipado de la sxtormo.VIRTOwVIRTO - 1. Konstanta emo de la animo agi morale, fari la bonon kaj eviti la malbonon: Pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro. Por virta orelo ne dangxeras vorto malbela. Provu cxiam agi juste kaj virte. Virtulo ne deturnas sin de sia virteco kaj ne faras malbonajn agojn. Mi ne volas, ke vi komuniku kun viaj malvirtaj amikoj. / 2. Cxiu el la apartaj bonaj inklinoj de la animo: Niaj virtoj estas nur plej ofte maskitaj malvirtoj. Malricxeco ne estas malvirto. La amikoj malvirtigos vian vojon.VISXIxVISXI - 1. Purigi objekton, frotante gxin per io, kio forigas polvon aux malsekecon: Mi visxis la tablon post la tagmangxo. Li devisxis sxviton de sia frunto kaj dauxre laboris. Manvisxilon vi trovos en la bancxambro. / 2. Forigi malpurajxon de objekto per frotado: Necesas visxi polvon de la tablo. Ne suficxas nur unu visxo por purigi gxin. La visxado dauxris ecx kelkajn horojn. Forvisxu la skribajxojn de la tabulo, mi petas. Tiu honto nenian elvisxigxos.VOLONTEyUVOLONTE - Konsente kaj kontente, laux volo kaj placxo: Mi volonte akceptis ilian proponon partopreni la feston. Ju pli frue, des pli certe, - ju pli volonte, des pli lerte. Multaj homoj partoprenus tian kongreson kun granda volonteco. Nia organizo sercxas volontulojn, kiuj povus helpi pri la projekto. Li nevolonte subskribis la kontrakton.VOLVIz VOLVI - 1. Plurfoje rondmeti ion flekseblan cxirkaux io alia: Mi volvis la koltukon sur mian kolon. Sxi faris kelkajn volvajxojn el fadenoj. La kreskajxo volvigxis cxirkaux la muroj. Sxi cxirkauxvolvis sian kolon per kelkaj tukoj. Li envolvas la donacon en belan paperon. En la muzeo ni vidis pergamenajn rulvolvajxojn. / 2. Rondirigi objekton cxirkaux gxi mem: Ne volvu la paperfolion! Kiel bela estas la volvigxo de sxiaj haroj! Printempe floraj burgxonoj disvolvigxas (elvolvigxas). La rozarbo malvolvis siajn foliojn.VORI{VORI - 1. Krude mangxi, sxirante per la dentoj (speciale se paroli pri bestoj); nutri sin: La tigro voris antilopon. En la zoologia gxardeno ni vidis voreman leonon. Pandoj estas herbovoraj bestoj. Erinacoj estas insektovoroj. / 2. Mangxegi: La publiko voris artikolojn de la klacxrevuo.VRINGI|VRINGI - Trudi al ajxo turnigxan movon por elpremi ion el gxi, premtordi: Mi vringas lavitan cxemizon. Cxu sxi denove elvringis monon de vi? Nun vringiloj ne bezonatas, cxar lavitajxojn vringas lavmasxinoj.VULKANO}VULKANO - Loko, kie lafoj kaj varmaj gasoj atingas la suprajxon de la terkrusto (aux de planedoj kaj satelitoj), cxu aere, cxu submare: Cxi-momente en la mondo estas preskaux 600 aktivaj vulkanoj. La gaso kaj lafo jam eligxas tra la vulkana kratero. Vulkaneca grundo kreis en Dominiko la duan plej grandan bol-akvan lagon monde. Vulkanismo estas cxiu fenomeno, kiam solidaj, likvaj aux gasaj substancoj atingas la teron. Scienco pri la vulkanoj nomigxas vulkanologio. Li estas tre fama vulkanologo - specialisto pri vulkanologio.VUNDI~VUNDI - 1. Difekti vivan korpon per trancxo, piko aux kontuzo: Kiu batas edzinon, tiu vundas sin mem. Tio estis vundeto, sed ne granda vundo. Piki al iu la vundan lokon. Kiel bone, ke vi revenis senvunda! Vundebla estis nur la kalkano de Ahxilo. / 2. Suferigi ies animon aux koron per dolora frapo: Sxia perfido vundis lian koron. Langa vundo plej profunda. Li diris vundajn vortojn. Mi jam lacigxis de la vundado de mia koro.ZAPIZAPI - Rapide sxangxadi la programojn, sen dauxre spekti iun el ili (se paroli pri televidanto): Sxaltinte la televidilon mi komence zapas kaj nur poste elektas deziratan programon. Cxesu zapi, cxar mi ne povas normale spekti la televidon!ZIPO!ZIPO - Fermilo de vesto aux alia sxtofajxo konsistanta el du rubandoj provizitaj per vico da metalaj dentoj kaj implikigxantaj aux malimplikigxantaj unu en la alian per la intersxovo de movpeco: Mi preferas sxuojn kun zipoj. Zipu la pantalonon! La infano ne povis mem malzipi sian jaketon.ZORGIlZORGI - 1. Serioze direkti sian atenton kaj agadon al ies bono: Sxi zorgas ne nur pri siaj infanoj, sed ankaux pri siaj gepatroj. Zorgu pri vi, kaj nenion pli. Nenio povas anstatauxi la patrinajn zorgojn. Hodiaux mi devas prizorgi mian frateton. / 2. Apliki sian atenton, ke ago estu bone plenumita: Li zorgas, ke cxiuj gastoj de la hotelo ricevu cxion, kion ili deziras. Sxi estas zorgema lernantino. Vi malzorgas viajn devojn! / 3. Maltrankviligxi pro necerteco aux dubeco de io, kion oni opinias grava: Li tute ne zorgas pri sia estonteco. Ricxa zorgas pri cxampano, malricxa pri pano. Nenio min zorgigas. Mi asekuris min, cxar mi antauxzorgas malsanon kaj alian malbonon. Sxajnas al mi, ke via vivo estas senzorga. / 4. Konscience fari, plenumi (taskon kaj simile): Zorgu vian metion kaj ne miksu vin en alian. Granda ofico - grandaj zorgoj. Sxi cxiam estas zorge vestita.ZUMIZUMI - Auxdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan bruon, se paroli pri: 1. insektoj, kies flugado faras zo-sonon: Ekstere zumas abeloj. Mi ege ne sxatas la zumadon de musxoj. Subite mi ekauxdis zuman sonon. / 2. persono murmuranta aux kantanta kun preskaux fermita busxo: Sxi zumis iun kanton. / 3. konfuza bruo: En la restoracio neniu zumas. Sxia edzo foriris - lin nervozigis zumado de la virinaj langoj